ĈAPITRO 2


1

Jose, la kelnero dormis. Li dormis, kiam li haltis por momento portante la supon, li dormis, kiam la kuiristo metis la viandon sur la pleton, kaj li dormis, kiam li pladis ĝin en la sinon de la sveda, privata instruisito.

Li subite vekiĝis je la kriego.

Ankaŭ la hejtisto Hutchins dormis. Li dormis dum la karbo ruliĝis en la kaldronegon, li dormis, kiam li levis la ŝovelilon, kaj li dormis, kiam li faligis ĝin sur la piedon de la ĉefmaŝinestro.

Li sibute vekiĝis je la krego.

La unua oficiro diris al la kapitano, ke Jose, la kelnero konstanta dormemo pli graviĝis.

La ĉefmaŝinestro diris al la kapitano, ke Hutchins, la usona hejtisto vekiĝas jam nur por kelkaj minutoj, kiam li ĵus batas iun.

Kelkaj maristoj interflustradis. Stranga simptomo aperas sur la ŝipo. Jam du homoj malsaniĝis.

La maato diris al Jimmy la Ĝisorela, ke okazos problemo, se oni ekzamenos la malsanulojn, ĉar evidentiĝos, ke neniu el ili estas ĉi tie, nur Jimmy servas sur la ŝipo, kiel ŝanĝ-iluziisto.

Jimmy la Ĝisorela diris denove nur tion, ke ne li estas kulpa, sed la pasaĝeroj. Ĉiu estas tro vigla sur la ŝipo. Oni tuj trankviliĝus, se ankaŭ aliuloj estus dormemaj. Li promesis al la maato, ke li provos ekvilibrigi la aferon. Sekvonttage li zorgis pri tio, ke la vigleco de la pasaĝeroj malpliiĝu.

Kaj li ne devintus fari tion!

Precize je la tria horo kaj duono (laŭ azia tempokalkulo) en kalkulita loko, laŭ la koordinatoj de longitudo kaj latitudo, en plena senvento, la ŝipo Honolulu-Star daŭrigis sian veturon, per rapideco dek ok marmejloj po horoj al la markolo Malako. Salon-orkestro muzikis sur la promenferdeko, kaj iu pasaĝero rakontis al siaj du konatulinoj, ke io ne estas en ordo sur la ŝipo. Laŭdire okazis suspektinda malsaniĝo je dormomalsano, sed oni sekretas tion antaŭ la pasaĝeroj.

Je la kvara horo kaj 10 minutoj (laŭ azia tempokalkulo!) la ŝipkuracisto laŭ la ordono de la kapitano venigis al si la kelneron Jose Pombio kaj la hejtiston Wilson Hutchins pere de la maato. Samtempe!

Je la kvara horo kaj 12 minutoj (laŭ la tempokalkulo de la supre menciita mondparto) la maato iris en sian kajuton kaj murmuris preĝojn, revokitajn el sia infanaĝo. Li estis certa pri tio, ke oni forstrekos lian nomon el la listo de la registritaj maristoj.

Je la kvara horo kaj dudek minutoj la kelnero Jose aperis antaŭ la kuracisto, kiu ĵus foliumis libron ekscitite.


La specialaj simptomoj de la dormomalsano, kiam ĝi aperas en formo de sporadaj malsaniĝoj, kaj ties akompanaj simptomoj forviŝiĝas.


Ĝi priskribis kazon, okazintan sur ŝipo. Kie unusola glosino troviĝis en la bilĝo kune kun la kargo, kaj ĝi povis propagi la kontaĝon eĉ sub la modera-klimata zono.

La kuracisto levis sian rigardon el la libro. La kelnero Jose staris antaŭ li en leĝera korpopozicio kaj ronkis modeste.

— Alo!

— Kiu parolas?! — vekiĝis Jose subite.

La kuracisto rigardis lin. Hm… Suspektinde! Suferanta vizaĝo, lanvoraj trajtoj, profunde sidiantaj okuloj, hebete malfermita buŝo, malregula spirado.

— Ĉu doloras via kapo?

— Jes.

— Ĉu vi fumas?

— Prefere mi trinkus ion.

— Mia demando ne estis propono!

— Sufiĉe malbone, ĉar mi fumas.

— Ĉu vi jam estis en Ariko?

— Antaŭ du jaroj.

— Ĉu viaj gepatroj vivas?

— Mia patrino.

— Kiel mortis via patro?

— En foira festo. Okazis akuta pafado kaj ĉiu tiaĵo…

— Ĉu vi/li drinkas?

— Mortinte jam ne.

— Homo! Ne ŝercu! Nun temas pri serioza afero! Ĉu doloras iu korpoparto via?

— Mi sentas pikan doloron ĉe mia ripo…

La kuracisto ŝovis ion en siajn orelojn, de sur kiu pendis io rondforma laŭtigilo. Li metis ĝin sur la ripojn de Jimmy la Ĝisorela.

— Enspiru aeron.

Jimmy la Ĝisorela kaptis la metalon, metitan sur liajn ripojn kaj kriegis en ĝin:

— Mi estas tiklema!

La kuracisto retrosaltis hurlante, ĉar li sentis tiel, kvazaŭ peza baterio estus pafinta apud liaj oreloj.

— Stultulo!.. Vi surdigas min… De kiam vi sentas tiun doloron ĉe viaj ripoj?

— Kiam la stiristo paŝis sur tiujn hazarde en la mallumo.

— Sed nun jam foriru!

— Mi petas vin… ĉu vi ne povus doni al mi ion kontraŭ kaѰdoloro…? Mia kapo tre doloras.

Ĝi estis mensogo. Sed la kuracisto kredis tion, kaj li tuj iris al la ŝranko. Jimmy la Ĝisorela sekvis lin. Li vidis demalproksime tiun malgaranda ujon, sur kies etikedo estis skribita:


O P I O


Ĝi estas ofte uzat medikamento ĉi-regione pro la ŝanĝiĝinta klimato kaj pro la digestproblemoj, kiujn kaŭzas la nekutimaj manĝaĵoj. La kuracisto jam elprenis la pulvoron kontraŭ la kapdoloro, kiam li aŭdis frakasbruon. La stulta kelnero puŝfaligis glason de sur la tablo.

— Forportu vin!

Jose rapide foriris. Sed dum la kuracisto rigardis malantaŭen, aŭdinte la frakasbruon, li haste ŝovis en sian poŝon proksimume ses malpli grandajn skatoletojn da medikamento el la interno de la opiujo, ĝi estis pli ol la duono de la opioprovizo.

Tio okazis je la 4-a horo kaj 44 minutoj. (Laŭ la tempokalkulo en Greenwich estis la 4-a horo kaj 12 minutoj, 8 sekundoj!) Senpere antaŭ la pranzo.

Je la kvina horo kaj 15 minutoj la kapitano vokis la atenton de la pasaĝeroj, ke ĉiu gardu sian trankvilon, sur la ŝipo troviĝas la necesaj medikamentoj por lokalizi la epidemion.

La paniko eksplodis tiam, kiam la tri sinjoroj, kiuj ekdormis pranzinte, rekonsciiĝis nur post longa revivigo. Iu el ili estis sinjoro Gould, la grandega edukisto. Li dormis plej profunde. Kvankam dum la pranzo li ankoraŭ estis tre vigla.

Nun li dormis profunde.

Sakvan tagon post la matenmanĝo (la 9-a horo kaj 27 sekundoj inter la konvenaj gradoj de la norda kaj suda latitudoj) du aliaj pasaĝeroj endormiĝis, kaj tagmeze la kapitano ordonis al la radiisto, ke li informiĝu pri la nomo de la ŝipoj, estantaj en ilia proksimo. Eble ili bezonas ties helpon.

Dramo sur la oceano!

La plimulto de la pasaĝeroj jam tiam konjektis, ke ili travivas iun hororan, maristan historion, kiujn ili tiomfoje primokis, kiel ekzemple la Fantomŝipon, aŭ eĉ ne menciante la ribelulojn de la ŝipo Bounty, kiuj manĝis ankaŭ homkarnon.

Ili ĉiuj estis klarvidaj pri tio, ke eĉ post kvindek jaroj la enigmo de la ŝipo estos nesolvita, kiu silente glitis al la haveno de Singapuro, ĝi albordiĝis ĉe la moleo, sed ne elŝipiĝis pasaĝero, ne aŭdiĝis sono de sur la ferdeko: ĉiu homo mortis! Oni faros filmon el la tragedio de la ŝipo Honolulu-Star, kaj la homoj sidos en la kinejon kun siaj konatulinoj por rigardi ĝin. Poste ili diros: “idiotaĵo!”

Komponisto el Kopenhago energie postulis, ke la kapitano malsuprenigu la savboatojn, kaj ĉiu fuĝu, kien li povas. Ĉar la kapitano rifuzis tion, li volis fari protokolon pri la afero, sed li dume ekdormis.

La homoj fermiĝis en sian kajuton. La teruro, la malbona antaŭsento ekrekis ĉiun.

Kaj unu pasaĝero fine vere fartis bone. Li eĉ fortepianis vespere en la drink-amuzejo.

Tiu pasaĝero estis la laŭdira sinjoro Irving.

Ĉar lia edukisto tuj ekdormis post ĉiu manĝado. Profunde kaj longe.

La junulo unue nur en la manĝejo sidadis unu horon pli longe. Sed sekvan tagon (la epidemio atingis sian kulminon same laŭ la azia kaj greenwich-a tempokalkulo) sinjoro Irving kaŝrigardis en la drink-amuzejon, kie la orkestro ludis ritmajn fox-trott-jon en duondormo.

Ĉirkaŭ noktomeze la junulo komencis zumkanti. Liaj vangoj ruĝiĝis, liaj okuloj brilis, kaj sekrete li certe sopiris, ke tiu epidemio nur daŭrus longe.

Jam la trian tagon furiozis la dormomalsano. La admiralitato post mallonga interŝanĝo de mesaĝoj proponis tion, ke la ŝipo Honolulu-Star konstante informu ilin pri ĝia pozicio kaj veturdirekto, krome estus proponinde kolekti la muŝojn, troviĝantaj sur la ŝipo por la atendebla sanitara inspekto, ĉu estas glosino inter tiuj.

Armena kovertofaristo diris al la kapitano kun drama simpleco, ke li havas lepron.

Tiaĵo okazis ĝis nun nur en terurdramoj!

— Homo! — flustris la maato, kiu malgrasiĝis dum mallonga tempo je duono de sia viva pezo. — Vi faris tion!

— Jes — respondis Jimmy la Ĝisorela sincere. — Vi diris, ke estas okulfrape sur la ŝipo, se du homoj konstante dormas. Nun jam nur tio estas stranga, se iu maldormas.

— Kiel vi faris tion?!

— Per opio. Okazos nenia problemo. Ĉiu ricevos nur tiom, kiom preskribitas la aldonita tabuleto pri la dozigo de la opio “por gravaj malsanuloj”. Kaj tio ne povas esti danĝera dozo.

— Se ĝi… evidentiĝos… Mi estas via komplico. Ni estos kondamnitaj al dek jaroj.

— Dio mia… Oni certe ne proponos ordenon pro ĝi. Mi tute ne akceptus tion.

— Hej! Maato! — kriis iu oficiro al ili. — Iru kun tiu junulo en la deponejon! Kaptu muŝojn, kaj porti tiujn al la kuracisto!

— Ĉu ankaŭ la muŝoj bezonas terapion? — miris Jimmy la Ĝisorela.

La tuta personaro partoprenis muŝ-ĉaspeladon. Ankaŭ li ekiris kun la maato. Estis infera varmego sur la Hinda oceano. Precipa apud la maŝinejo. Jimmy la Ĝisorela kiel hejtisto iradis malvestinte sin ĝis la trunko, krom la varmego unuavice tial, ĉar lian solan ĉemizon uzis la kelnero Jose.

— Homo! Ĉesigu la epidemion! — petegis la maato.

— Neniu divenos tion, vi povas esti trankvila.

Ili iradis tien-reen en la pakaĵdeponejo. Jimmy la Ĝisorela haltis apud grandega korfo.

— Kia diablaĵo! Oni bone aranĝis tion! Jen vidu!

Sur la kofro pendis grandega tabulo:


A T E N T U!

N E R E N V E R S U Ĝ I N!

E L V E R Ŝ I Ĝ A S!


— Damne, la multaj idiotoj — blasfemis la maato — , venu kaj ni returnu tiun bagaĝon!

Ili estus komencontaj fari tion, kiam iu energie frapetis sur la flanko de la kesto, kaj raspa, vingusta voĉo ekparolis el interne:

— Nun jam lasu ĝin nur tiel, se ĝis Adeno mi staris kapaltere en ĝi.

— Kio estas, hej?! Kiel vi nomiĝas?

— Iru en la inferon!

Tiaĵo ankoraŭ ne okazis! Ili trovis la plej impertinentan, kaŝ-pasaĝeron.

— He! — kriis la maato — , ĉu vi scias, kio okazas al kaŝ-pasaĝero, se ni estos kvarantenigitaj?

— Kial estus la ŝipo kvarantenigita?

— Kontaĝo minacas la pasaĝerojn!

— Ĉu iu estas infektita de idiotaĵo?

— Per la sep sakramentoj…

Li malfermis la keston, kaj…

Ĝi estis malplena! La kesto, el kiu iu parolis antaŭ unu sekundo!

Li staris stulte… La maato faris krucosignon.

Mistero…

— Tiuloj minacas min — rimarkis la ĵus aŭdita voĉo el dorsdirekto. Ili turniĝis.

Trampa maljunulo staris antaŭ ili. Jimmy la Ĝisorela kriis timiĝinte:

— Fred la Malpura…!


2

La maljunulo estis tranga fenomeno. Li palpadis sian iom pintan, blankan barbon, pendantan ĝis lia brusto per sia mano, havanta longajn, vulturformajn ungegojn. Kvazaŭ li fortepianus siajn, etajn ruzaĵojn, grandajn cerbumadojn sur la muta muzikinstumento de sia barbo, kiel li malrapide ludadis per siaj longaj, hirtaj, malpur-grizaj, maldensaj haroj. Sur lia vizaĝo estis kelkaj globformaj, grandaj verukoj, karakteriza nazo, simila al tiu de nizo-beko, malsuprenkurbiĝanta, larĝa buŝo kaj brilantaj, saĝaj, maltrankvilaj, etaj okuloj, kadritaj per iom da ruĝa likvaĵo. Liaj hirtaj, griz-blankaj haroj pendis senorde sur lian frunton, kaj per refleksa movo iafoje li ŝovis sur sian nokun, aŭ gratante sian kolon, li malrapide antaŭenŝovis ĝis sia nazo la ŝiritan, sordidan, vizieran ĉapon, kiu estis tre foruzita, malpura, tamen ĝi aspektis ĉapo de kapitano.

Ĉar Fred la Malpura estis kapitano.

Lia nomo rondiris tiel de buŝo al buŝo, oni konis lin tiel en la grandaj havenurboj de margolfoj kaj en malgrandaj, fiŝistaj vilaĝoj, oni nomis lin tiel, menciante lian nomon okaze de krimaferoj:

“Fred la Malpura, la kapitano!”

Kie kaj sur kiu ŝipo, kiam kaj kiel li fariĝis kapitano, tio evidentiĝis en neniu pundomo, el neniu kriminala dosiero, kiel tre multaj aliaj cirkonstancoj, kiuj iafoje prezentiĝis rilate la personon de Fred la Malpura, sed neniu dubis tion, ke Fred la Malpura vere estas kapitano. Kiu estus kapitano, se ne li, kiu konas ĉiujn pilotojn en la mondo laŭ la nomo, li estas en cidira rilato kun la magiisto de la aŭstrala tribo Ĉarung, kaj li nur foje veturis en tia ciklono ĝis nun, ke dume lia pipo estingiĝis. (Sed poste evidentiĝis, ke la tipo de tiu pipo ne estis Watson kaj farita el la radiko de manilo.)

Li butonumis la altan kolumon sur sia nigra svetero en la plej varmega vetero. La tempo formis lian vastan pantalonon dura kaj tuboforma. Iam ĝi estis eble stria ĵaketo, sed tio apenaŭ estis videbla sur la vestaĵo. Strange, li premis la randon de la pantalontubojn en la ŝuojn ĉe la maleoloj, el kio konsekvencas, ke originale ĝi ne estis almezurita al li. Cetere eĉ tio montris ĝin, ke nek la enpremado mallongigis tiujn sufiĉe, ĉar li devis tiri sian pantalonon ĝiskole. Laŭdire li povintus tiri ĝin eĉ pli supren, sed li ne faras tion, ĉar la pantalono estas iom vasta ĉe la akseloj.

Iafoje li enposŝigis siajn manojn, suprentiris sian pantalonon kaj ekiris kun balanciĝanta supra korpo. En lia konduto estis ia mirinda indiferenteco kaj defia malestimo al ĉiu.

Sed lia plej okulfrapa, publike konta karakterizaĵo estis tio, ke li estis la plej malpura homo en la mondo. Ĝi estis tiel senpera, eĉ pruvon ne bezonanta impreso, kiel en la filozofio kiu ajn, tiel nomata aksiomo.

Lia sunbrunigita vizaĝo gardis kiel grandan misteron la daton de la lasta sinlavado. Nur tio estis videbla preterkure senduba, ke la diveno de tiu tempopunkto ne formis la objekton de proksima paseo. Ŝajnis duba, ĉu tiu homo lavis sin iam?

La maato retropaŝis instinkte, kiel artkonanto, staranta vidalvide al famega kreaĵo.

Jimmy la Ĝisorela ne povis ekparoli dum minutoj.

— Kial vi miras? Ĉu eble vi atendis tion, ke junulino elvenas el la kesto en konfirmacia vestaĵo?

— Kiel vi elvenis de tie?

— Malantaŭe: Estas sur la kesto “enirejo por la artistoj”. Ĝis Adeno mi staris surkape. Mi pasigis tutan dudek kvar horojn tiel, kiel ŝtoniĝinta fort-artisto. Iu stulta pakaĵportisto metis la bagaĝon renversite.

— Kial vi ne malfermis ĝin antaŭe?

— La ŝlosilo rompiĝis en la seruro. Kiam oni staras surkape, povas okazi tiaĵo. Pasis dudek kvar horoj, dum mi povis lozigi la malantaŭan lignotabulon, starante surkape, ke ĝi estu elprenebla. Nun vi scias ĉion, iru do en la inferon!

— Hoho! — diris la maato — kontaĝo estas sur la ŝipo. Tiam prisilenti kaŝpasaĝeron estas kapokosta peko

— Hm… ĉu eble mi subaĉetu vin?

— Mi devus ricevi multe da mono por tio! Dek jaran punon ricevas en la kolonio tiu, kiu prisilentas la indikojn, koncernatajn la epidemion!

— Vi pravas — kapjesis Fred la Malpura melankolie.

— Vidu — interrompis Jimmy la Ĝisorela — , se ni diros tion, ke vi elvenis memvole, tiam la kapitano konsideros la aferon malpligravige.

— Nur ne defendu min — respondis Fred la Malpura kun profunda malestimo, poste li ŝovis sian ĉapon malantaŭen, enpoŝigis siajn manojn kaj ekiris al la suprenirejo kiel grandega pendolo. — Ni iru. Vi pravas! Mi ne plu povas prisilenti miajn informojn pri la epdimio, ĉar cetere okazos problemo al mi. Mi tuj raportos al la kapitano, ke li arestu tiun friponon, kiu venenas la pasaĝerojn per opio.

La maato konsterniĝis.

— Kio… estas… frategĉjo Freddy — balbutaĉis Jimmy la Ĝisorela.

— Ni iru nur! La tempo urĝas! Pasigi dek jarojn malliberigite, en mia aĝo ne estas agrabla. Mi havos tempon nenifari du miaj maljunaj tagoj.

Li havis minimume kvindek ok jarojn.

— Nu sed… kiel vi pensas tiun aferon… pri opio?

— Ne volu trompi min Jose la Ĝisorela. La araba hejtisto kuŝas sur la malluma koridoro de la deponejo. Li ronkis suspektinde. Suprentirinte lian palpebron, mi vidis ĉion. Ĉu vi volas erarigi min per opio? Ĉu min?

Nun li antaŭenŝovis sian ĉapon kaj ekiris tiel al la ŝtuparo.

— Atendu! — ili saltis samtempe al li.

— Neeblas! La maato pravis. La epidemio estas epidemio, kaj la prisilento de la indikoj kaj tiaĵo signifas vivdanĝeron.

— Sed ni priparolu tion…

— Estas superflue, Hutchins la Ĝisorela. Per kio povus subaĉeti min du malriĉaj homoj en tia kapokosta afero. Lasu min, mi rapidas…

— Atentu min, kapitano — diris Jimmy la Ĝisorela post mallonga pensado — , kial kompliki la aferon? Ni estas en via mano. Diru, kion vi volas, kaj fino! Mi scias, ke vi nun senplumigos nin senindulge, ĉar vi estas monavida kaj kruela. Parolu!

Fred la Malpura pensadis, li piketis siajn dentoj per iu sia vulturforma ungego, per la alia mano li rulumis la finon de sia barbo tute mallaĝa.

— Nu bone! Ni ne pasigadu la tempon seneluze. Donu du mil dolarojn al mi, kaj fino.

Jimmy la Ĝisorela fariĝis mortepala.

— De kie mi prenu… mil dolarojn?

— Vi trovos en via malantaŭa poŝo ledan dokumentujon kun spegulo, kombilo kaj ora plakedo de aŭtoko-kursisto el Limao. Tie estas la dumil dolaroj.

Jimmy la Ĝisorela ŝovis sian manon en la poŝon rezolute por mortpiki tiun homon.

— Mi ne bezonas la perlamotprenilan tranĉilon — diris la kapitano lace kaj elprenis de ie muzean, duonmetran pistolon kun turniĝanta bareleto, — se ĉiumaniere vi volas doni ankoraŭ ion, mi akceptas la oran plakedon, sed dum mi kalkulos ĝis tri. Unu…

Jimmy la Ĝisorela dentogrincante transdonis la ledan dokumentujon, kiu tuj malaperis en la malantaŭa poŝo de lia vasta pantalono. Poste la abomena, laca, malestima vizaĝo de Fred la Malpura mediteme direktiĝis al la maato. Li timegis.

— Pagu al mi antaŭe la tutan salajron de la hejtisto Hotchins, de Port Suez ĝis Tahiti, entute cent sepdek kvin dolarojn kaj okdek du cendojn — li diris fine.

— La hejtisto… ricevas nur cent tridek dolarojn.

— Simpla ŝovelisto. Sed Hutchins estas unuaranga, ekstrasalajrita, ĉar la admiralitato kvalifikis lin kaldroneg-forĝisto antaŭ kvar jaroj, tiel post la subtraho de la asekuro vi devas doni al mi cent sepdek kvin dolarojn kaj okdek du cendojn. Ni ne lasas ekspluati min.

La dentoj de la maato ekgrincis laŭte. Sed li pagis.

Fred la Malpura zorgeme kalkulis la monon. Li redonis dek ok cendojn el la cent sepdek ses dolaroj.

— Mi ne akceptas pli multe da mono, ol kiom mi meritas laŭ mia honesta laboro. Sed mi postulas ĝin.

Sed tiu troigo de la negoca honesto ne emociis la maaton.

— Li enpoŝigis la salajron de la kompatinda Jimmy la Ĝisorela!

— Ne timu pri Jimmy la Ĝisorela — li trankviligis la stevardon. — Li batos vin en Tahitio, ĝis vi pagos al li ankaŭ la salajron de la hejtisto Hutchins, ĝis la lasta cendo. Li estas preciza homo.

La maato rigardis al Jimmy konsternite.

— Ĉu tio estas vera…?

— Bedaŭrinde — konfesis la junulo honteme. — Fred la Malpura legas en la koro ĝis ties fundo.

— Nun iru en la inferon, kaj portu al mi unuaklasan menuon dum ĉiu manĝotempo. Mi manĝas fiŝon nur gratenite.

Poste li eniris en sian keston kaj komencis plenigi sian pipon.

— Ni estis duope, kaj ni ne povis venki lin! — furiozis la maato, kiam ili supreniris sur la ferŝtuparo.

— Li ne estas venkebla. Antaŭ du jaroj en Delhio li ŝtelis la rubenajn okulojn de la trimil jara Budho kaj anstataŭigis tiujn per ruĝa prismo de fervoja bariero. Okazis granda skandalo, ĉar kiam ekflagris la ĝoja fajro en la interno de Budho, la okuloj de la Dio palpebrumis al la kreduloj:

“Stop!.. Stop!.. Stop!”

Kiam ili iris sur la ferdekon, la kapitano diskutis kun grupo da pasaĝeroj, tenante revolveron en sia mano, kaj kelkaj maristoj ĝuste tiam provis la savboatojn.


3

Sekvan tagon Jimmy la Ĝisorela ĉesigis la kontaĝon, esperante, per tio finiĝos la dormemo, tiel la ordo refariĝos. Li atendis rapidan rezulton de la ĉesigo de la efiko de la opio. Li ne trompiĝis pri tio. La ĉesigo de la venenmiksado post kelkaj horoj kaŭzis vere surpizan rezulton.

Tagmeze je la dekdua horo kaj dudek minutoj la ŝipo Honolulu-Ŝtar dissendis radiosignojn pri danĝero, petante kuracistojn, medikamentojn kaj sanitarajn soldatojn el Singapuro kontraŭ la pereiga epidemio, furiozanta sur la ŝipo.

Je la unua horo kaj dek minutoj oni armis la maristojn kaj enkondukis la eksterordinarajn ordonojn okaze de kvaranteno.

Ĉar montriĝis sur la pasaĝeroj ĉiuj sendanĝeraj, sed akutaj simptomoj de subita forpreno de narkotaĵo.

La grand-industriisto de ŝnurfabrikado sentis malvarmon kaj torporon, frida ŝvito kovris lin, kaj li petis nur tion, ke oni transdoni lian mesaĝon al sia filino: li kontraŭis ŝian edziniĝon ankaŭ en la lasta momento. Ĉiu pasaĝero plendis pri netolerebla kapdoloro. Ĝi estas la plej karakteriza akompan-simptomo de la dormomalsano… La kuracisto sentis tiel, ke li estas heroo, pri kiu oni verkos libron, ĉar la terura malsano pulsadis en lia kranio, sed li brave iris de kajuto al kajuto por viziti la malsanulojn, kaj nur tiam li eksidis lace sur faskon de ŝnurego, kiam ankaŭ la lasta injektilo rompiĝis en la antaŭbrako de ekstravaganca svedino.

Pri tiaj kuracistoj rememoras la belliteraturi ne nur unufoje. La pasaĝeroj jam kun malpli granda heroismo elportis sian sorton.

Ŝrikado, plorado, kriado estis aŭdebla sur la ŝipo. Vid-problemoj aperis ĉe la advokato el Bostono, la argentina fabrikisto de artefaritaj floroj postulis returniĝiper la ŝipo. Sed la plimulto de la homoj pro ia nekomprenebla kaŭzo obstine persistis tuj surakvigi la savboatojn.

Dume sinjoro Irving karambol-ludis kun dek kvar jara knabeto per du cendaj moneroj. Post la tagmanĝo li fajfadis mallaŭte en la konversaciejo apud la radioaparato, kaj ĝenerale li fartis tre bonege.

Jimmy la Ĝisorela nun jam vidis, ke okazos granda problemo, se oni malkaŝos lian faron hazarde. Unuavice li devas malaperigi la spurojn!

Posttagmeze li ŝteliris en la kajuton de la kuracisto. Li plenigis la malplenajn opiujojn per natria hidrogena karbonato kaj remetis ĝin sur ties lokon. Li foriris malpeziĝinte. Nun jam oni ne povas diveni lian kulpon, nek tiam, se eble oni serĉos la opion.

La maato estis survoje dum la tuta tago al la pakaĵdeponejo pro la aferoj de Fred la Malpura. Li postulis languston al la vespermanĝo kaj Chateau Ira-on.

Dio scias, kie oni kutimigis lin al tio.

Tagmeze oni ordonis el Singapuro, ke la ŝipo Honolulu-Star tuj haltu, la kapitano informu ilin pri la koordinatoj kaj klopodu gardi la ordon inter la pasaĝeroj. La helpŝipo estas survoje kun la bezonata kuracista helpo, ĝis tiam estu anoncita la kvaranteno, kaj senkonsidere de ĉio la ordonoj estu postulataj plej radikale…

Vespere kelkaj homoj fartis bone. En la restoracio iuj pasaĝeroj vespermanĝis iom pli trankvile, sed la paniko ŝvebis super ili, en la antaŭtempesta senmoveco de la Hinda oceano. La vizaĝoj eĉ plu estis palaj, nun jam de la timo.

Escepto: sinjoro Irving, kiu grasiĝis pli ol unu funtojn dum la terur-tagoj. Ĉar sinjoro Gould persiste dormis eĉ plu. Kvankam li vekiĝis antaŭtagmeze, sed li tuj endormiĝis post la tagmanĝo.

Posttagmeza sansacio: Jose, la kelnero malaperis. Verŝajne li mortigis sin. Laŭ la kuracisto el Bostono ne estas malebla, ke li fariĝis amokulo, kio povas okazis ankaŭ al ili, ĉar ĝi estas ofta akompan-simptomo de la dormomalsano. Li petis la kapitanon tuj mortpafi lin tiuokaze, kaj ricevinte trankviligan promeson, li rompadis siajn manoj plorante. Estis tiuj, kiuj incesis sian kajuton per desinfektilo. Ili konstante tusadis.

Sinjoro Irving posttagmeze lernis ludi kriketon.

La sensacio de la manĝado estis Jose. La kelnero, kiu subite retroviĝis. Li do ne fariĝis amokulo, se tamen jes, tiel li laciĝis kaj finis tion. Ŝajnis, ke li ripozis iomete, ĉar li venis en la restoracion freŝe, sur la brako kun tablotuko. La pasaĝeroj ĉirkaŭis lin, ili rigardis, palpadis kaj demandis lin…

— Kie vi estis?!

— Kiam vi resaniĝis?

— Parolu…

Jimmy la Ĝisorela ridetis supereme.

— Gesinjoroj, se vi permesas al mi paroli, ni ĉiuj estis la viktimoj de la histerio. La histerio samtiel estas kontaĝa, kiel la gripo, sed ĝi havas nenian sencon, kaj oni fartas malbone. Tiam la virinoj fariĝas histeriaj. Ĉu vi jam aŭdis pri tia malsano, kiu ne havas mortajn viktimojn? Kia kontaĝo ĝi estas, pro kiu mortas neniu?

La pasaĝeroj kunrigardis. Vere estas iom da pravo en tio… Jimmy la Gisorela daŭrigis eĉ pli supereme rikanante:

— Se nur unu homo mortus, tiam ankaŭ mi rekonus, ke ve al ni! Trans la Ekvatoro eblas, ke post kelkaj horoj aŭ tagoj ne estos vivulo sur la ŝipo. Sed kiu mortis ĝis nun? Mi demandas vin, estimataj turistoj: kiu mortis?

Sinjoro Irving envenis iom konfuzite.

— Bonvolu helpi min trovi la kuraciston… Mia kompatinda edukisto, sinjoro Gold mortis…


4

Post dek minutoj eĉ unu pasaĝero ne restadis ekster sia kajuto.

Jen estas la morto!

La ferdeko, konversaciejo, ŝtuproj de la ŝipo estis senhomaj kaj timige silentaj.

La kapitano en la societo de la kuracisto tuj rapidis en la kajuto de sinjoro Gould, li malfermis la pordon kaj haltis ĉe la sojlo. En la kajuto estis lume. Li povis vidi de ekstere la grandegan kadavron kun malfermita buŝo, kun malantaŭenklinita kapo, kun pajlokolora liphraro.

La kuracisto heziteme turnadis sian kapon dekstren-maldekstren. Li videble blankhariĝis en la lastaj tagoj.

— Li estas mortigta. Tio estas evidenta.

– Ĉu vi ne rigardas lin?

— Bonvolu kredi… en la proksimo de la mortinto… sufiĉas piko de moskito… kaj la ŝipo en tiuj krizaj tagoj… restos sen kuracisto…

La kapitano paŭtis malestime.

— En ordo.

Li paŝis al la kadavro. Bruste, kie estis lia piĵamo malfermita, li metis sian manon sur lian torakon, li kliniĝis super lin kaj suprentiris liajn palpebrojn, sed ĉio ĉi estis nur formalaĵo, ĝi ne havis graveconj. La glacimalvarma, rigida mano povis aparteni nur al mortinto.

— Li mortis — li diris kaj elvenis.

La belega ŝipo Honolulu-Star estis silenta kaj senhoma, kiel vera fantomŝipo. Nur la personaro iradis tien-reen deprimite por fari sian laboron. La taga firmamento estis griz-blanka, la maro fariĝis maltrankvila, ĝi havis flav-verdan koloron, kaj la aero peziĝis sur la oceanon varmege, vaporplene.

Post la okazaĵo Jimmy la Ĝisorela staris sola en la restoracio tiel, kvazaŭ li estus kapebatita… Kiel mortis la edukisto? Ja… ne estas epidemio… La opio-dozo eĉ por grava malsanulo ne povas esti mortiga.

Ĉu tamen… estas epidemio?

Nun jam la puno estos ne dek jaroj, sed ŝnuro — flustris iu en lian orelon.

Li estis la maato. Liaj grandegaj nazloboj tremis blanke pro teruro.

— Kial vi timas tiom? Ĉu ankoraŭ neniu mortis dum ŝipveturo?

— Sed… tiu homo… mortis por tio, kion li donis al li…

— Pro kio? Iu povas uzi opion dum jaroj, li povas preni eĉ pli multe, ol kiom mi metis en la manĝaĵon, pro tio neniu mortas!

La maato riegadis en liajn okulojn longe, poste li demandis embarasite:

— Ĉu vi… ne donis alian…? Nur opion?

— Frenezulo.

Li estis proksime al tio, ke li batu la stevardon je la kapo.

— Ĉu vi ne pensas, ke mi venenis lin?

— Tion ne… sed eble tamen ĝi estas epidemio… Ankaŭ mi fartas strange…

— Ĉar alvenos la nordorienta musono, vi, stultulo!

— Ne kriadu! Ankaŭ mi scias, ke estas “malbona senvento”, sed pro tio oni ne havas viziojn! Ĝi estas nur pro alta febro.

— Kion vi vidis?

— Fantomon, se vi volas scii tion!

— Ĉu jam ankaŭ vi freneziĝis?

— Eblas! Sed mi asertas, se iuРhomo mortas kaj la alia freneziĝas, ĝi ne povas esti pro opio.

— Pri kia idiotaĵo vi parolas, koncerne tiun fantomon?

— Baldaŭ mi rakontos tion. Mia kapo iomete doloras, kaj nek la rumo bongustis al mi jam de mateno. Fred la Malpura, tiu hirudo, postulis, ke mi portu al li kringetojn apud la grogon. Li vivas malsupre tiel, kiel enuanta, unuaklasa pasaĝero.

— Ĉu eble li estis la fantomo?!

— Ne verŝajne, ĉar mi parolis kun li, antaŭ ol mi suprenvenis el la deponejo. Kaj suprenveninte la fantomo staris ĝuste antaŭ mi.

— Ĉu vi ne mortis pro timo?

— Nur aŭskultu min. Li staris dorse al mi, antaŭ la koridoro de la unuaklasaj kajutoj, la kapitano. Li estas tute simila al li. Tiam mi ankoraŭ pensis, ke li estas tiu. Poste mi ekiris al la kajutoj, kelkajn paŝojn farinte, mi atingis la promenferdekon, kaj dekstre supre sur la ponteto la kapitano staris denove!.. Tiu kapitano, kiun mi ĵus vidis, eĉ kurante li ne povis veni sur la komandponteton. Mi demandis la stiriston: “De kiam staras la kapitano tie?” Li respondis: “Jam pli ol unu horon. Kaj li eĉ ne moviĝas.” Kion vi pensas pri tio?

— Ke ebria idioto estas tiu, kiu rakontas tion.

Ili silentis. Grandegaj, blankaj birdoj glisis kun disetenditaj flugiloj, malaltle, kaj ili oblikve flugfalis en la maron, kiam aperis predo proksime al la akvosurfaco.

La maato fiksrigardis la malklaran, agitiĝantan akvon kun moroza vizaĝo.

Malaltaj ondoj ruliĝis, kaj maltrankvilaj ŝaŭm-krestoj tremetis sur ties supro.

— Hej, kelnero! Venu al la kajuto numero dudek! — kriis voĉo.

— La kajuto numero dudek apartenas al sinjoro Gould… — diris la stevardo muroblanke.

— Nu kaj?…

Diablo forportu ĝin… Li ankoraŭ neniam havis tiel malbonan antaŭsenton. Kial li venis sur tiun malbenitan vaporŝipon? Li iris tra la malamika, muta, senhoma ferdeko. Iomete vesperiĝis. La kuntuŝa ombro de la kajutoj kaj la ventumiltuboj longe etendiĝis sur la planko.

La kapitano atendis lin antaŭ la kajuto de sinjoro Gould. Intertempe la kuracisto jam foriraĉis.

— Kelnero! — ordonis la kolosa, severvoĉa kapitano, kiu, ŝajnas, plenumintus sian devon prezice kaj sen nervoj eĉ sur vera fantomŝipo.

— Jes!

— Ĉu vi entreprenas kudri la kadavron en litotukon kaj entombigi lin laŭ marista kutimo?

— Mi estas kelnero…

La personaro: konsistas nur el malkurĝaj, komercaj maristoj, ili rifuzis plenumi tiun servon.

— Vi ricevos kvindek dolarojn — daŭrigis la kapitano.

— Mi entreprenas tion.

— Unu minuton!

Sinjoro Irving kriis tion. Li ĵus alvenis tien.

— Sinjoro Irving — komencis la kapitano — , mi jam diris al vi, ke la ordonoj, koncernantaj la kvarantenon, preskribas sub la konsekvenco de severa puno, ke oni devas tuj entombigi la mortintojn, senkonsidere liajn rangon, socian staton kaj proksimulojn.

— Vi jam menciis tion, sinjoro kapitano.

— Mi tre bedaŭras. La sekcado de la mortinto estus grava por la alvenonta komitato de kuracistoj, kaj nek tion ni povas konsideri.

— Mi akceptas ĝin. Sed mi telegrafis al la usona ambasadejo en Singapuron. Oni respondis tion.

Li transdonis telegramon.


Al la kapitano de la ŝipo Honolulu-Star: La help-ŝipo Robin alvenos post kelkaj horoj. Atendu per la entombigo. Se la sanitara komisito ne kontraŭas, la laŭdiran sinjoron Gould, kiu estas identa kun la reganta princo de Fernadez di St. Antonio, vi povas konservi lin en plumba ĉerko.


kapitano Millon,

ataŝeo de la admiralitato de Usono.”


— En ordo — diris la kapitano kaj premis la telegramo en sian poŝon. — Kelnero Jose! Vestu la mortinton! Mi sendos fusilon al vi, kaj vi gardostaros antaŭ lia kajuto ĝis alia ordono.

Preterkure li salutis sinjoron Irving kaj foriris. Ili staris silente por iom da tempo.

— Ĉu vi… kredas, fortamana fremdulo, ke la reganta princo Fernadez, mia edukpatro, fariĝis viktimo de epidemio?

— Mi do… ne estas kuracisto…

— Vi nun jam scias multe da aferoj. Ni honoras vin per nia konfidenco. Mi permesas al vi sincere diri viajn pensojn, bonulo…

— Nu mi diras: laŭ mi ne estas epidemio. Ĉiu estas histeria sur la ŝipo.

— Ankaŭ laŭ mi la tuto estas histerio! Ĝi estas falsa alarmo de malkuraĝaj civitanoj. Sed jen la mortinta regento, kiu laŭ la volo de Dio estas mia edukpatro, nun mortis.

Ili silentis. Birdo flugkaptis arĝentan, baraktantan fiŝon kun granda plaŭdo apud la ŝipo kaj levis ĝin alten. Kelkaj mevoj sekvis ĝin kriĉante.

— Ĉu vi… estas reganto, sinjoro Irving?

— Ne estas dece, se vi demandas min. Mi jam volis diri tion dum nia antaŭa renkontiĝo.

— Se estas permesate demandi, kial?

— Iru kun paco, bonulo, kaj faru vian laboron. Mi ne ŝatis mian edukiston, kiu estis regento laŭ la volo de Dio, sed mi faris ĉion, kio povas gardi lin, ke oni ne entombigu lin tiel, kio ne meritas lian dignon.

Dume kiel ĝenerale ĉe la tropiko, subite vesperiĝis.

— Alo! Jen estas la armilo! — kriis maristo de malproksime, poste li demetis la fusilon kaj forrapidis.

— Nun vestu la mortinton! Poste ni ankoraŭ parolados. Mi loĝas en tiu kajuto antaŭ la vino de la vico. Mi deziras premii vin pro viaj bonaj servoj en la intereso de mia mortinta edukpatro, la regento Fernandez…

— Kiu vi estas…? — balbutis Jimmy.

— Direkti demando al mia parsono estas turpa peko kontraŭ la kutimoj kaj etiketo. Ni do neglektu ĝin..

Kaj li iris. Nenia orgojlo estis videbla sur lia anĝela infanvizaĝo, tamen li superis tiujn, al kiuj li parolis. Li malfermis la pordon de sia kajuto, troviĝanta malpli proksime.

Jimmy apogis sian armilon al la muro de la kajuto. La fortiĝanta musono trakuris sururante sur la senhoma ferdeko, ĝi skuis la kablojn kaj pigre kuntrenis grandan ĵurnalfolion, kelkfoje ekripozinte. Hidiaŭ la inkokolora, nokta ĉielo ŝajne nekutime malalte arkis super la maro.

La peza, sufoka aero staris kiel vapormuro. Estis fulgonigra, varmega nokto, kaj la unua ciklo de la alvenanta musono de tempo al tempo trablovis la ŝipon per sia arda golfado…

La mortinto kuŝis en piĵamo. Vere estis apud li la bela, antikva horloĝo kun duobla fermoplato. Stranga laboraĵo de oraĵisto ornamis ĝin, kaj sur ties dorsa flanko estis ia blazono el temporezista emajlo. Tiu sama blazono estis videbla sur liaj sigelringo kaj cigeredujo.

La kadavro kuŝis en natura korpopozicio. Lia vizaĝo estis trankvila, nur iomete flava, ke ĝi preskaŭ kunfandiĝis kun lia pajlokolora, angla liphararo. Ĉu li mortis pro opio? Li elprenis mantelon el la ŝranko kaj la ordenojn el la kaseto.

… Estere la vento fortiĝis. Obtuza bruo aŭdiĝis el la najbara banĉambro. Jimmy la Ĝisorela suprenrigardas. Kio…? Diable! Ĉu eble liaj nervoj estas malfortaj…? La lampo en la kajuto pendolas grincante. Estas iom malfacile vesti sinjoron Gould, ĉar okazis la stato de la kadavrorigidiĝo. En la momenta ventohalto estas bone aŭdebla la tiktako de la horloĝo…

Falo, bruego!

Jimmy la Ĝisorela saltas tra la pordo. Neniu. La koridoro de la kajutoj estas malplena. La komenciĝanta nebulo faras la lumigadon malklara… Senbruaj ombroj moviĝas sur la malluma ferdeko. Li scias bone, ke la vento kaŭzas tion… La agitiĝanta maro hurlas, kaj la refortiĝanta musono ĵetas kelkajn grandajn akvogutojn en lian vizaĝon… Tie, en la profunda mallumo de la turniĝejo… kvazaŭ iu iradus… Sed ne… ĉerte ĝi estas la liberiĝinta kovrotolo de iu savboato. Li ekvidis la kaŭzon de la ĵus okazinta bruego. La fusilo kuŝis sur la planko. La ventoatako renvesis ĝin…

Li reiris kaj vestis la mortinton plu. Rilate la pantalonon, li longe hezitis, fine li memoris tiel, ke grandsinjoroj kutimas surmeti kvadratitan rajdpantalonon al nigra jako. Bonŝance, ke li jam vidis ion kaj alion en sia vivo.

La pluvego falis kun laŭta bruo, simila al mitral-krakado.

Frakasbruo!

La vento frapfermis la rondforman aerumfenestron, kaj dum Jimmy suprenrigardas timiĝinte, la kapo de la kadavro, kuŝanta sur la lito, kliniĝas flanken, kuntrenante la korpon, kaj li falas sur la plankon kun granda pumbruo, en stranga pozo, kvazaŭ vivanta homo, kuŝanta vizaĝaltere, kiu kaŝiĝas iomete dum rampado.

Per la sep…!

Jimmy la Ĝisorela ne konas timon, tamen ĝi estas iom nervoziga. Li volas levi la forpasintan sinjoron Gould. Dume la piĵamo glitas ĝis lia nuko kaj…

Li retropaŝas…

Per la sep sakramentoj! Kio ĝi estas…

Sur la nekovrita dorso, maldesktre, sub la skapolo estas nigra butono. Jes…

Butono!

Li rigardas… ekmovas ĝin. Poste li sicas ĉion.

Sinjoron Gould estas murdita! Li mortigis lin, nesciante kaj senintence. Per la opio! Ĉar oni povas fari nur al tre profunde dormanta homo, piki pinglon en lian koron el dorsdirekto. Tian, per kiu pli aĝaj virinoj kutimas fiksi la ĉaplon al sia harnodo. Oni premis la butonon de la ĉapelpinglo al la vundo kaj kuŝigis la viktimon surdorsen, ke la sango ne elfluu el la malgranda vundo. La pinglo ne trapikis lian torakon, sed penetrinte en la koron, ĝi tuj mortigis la dormantan sinoron Gould.

La pluvego trakuras la vicon de la kajuton kun tamburado de la ventoatako.

Murdo!

Li devus raporti tion al la kapitano… Sed tiam… Okazos esploro. Kiun oni suspektos unuavice? Lin, kiu restadas ĉi tie kun falsaj dokumentoj. Ĉu se la maato konfesos…! Se evidentiĝos nur tio, ke li donis opion al la pasaĝeroj… Ankaŭ tio signifas dek jarojn en malliberejo!

Ne. Saviĝu la murdinta fripono senpune. Li mem havas buteron sur la kapo, kaj li ne povas promeni sub la suno… Rapide, rapide.

Nur tiu malbenita vento ne tirbojus per tiu stranga, profunda muĝado. Kaj ĝi forblovas la paperojn de sur la tablo.

Li eltiris la pinglon el la mortinto. Nun jam ĝi ne sangas. Malgranda, ruĝa makulo restis tie. Li vestis lin rapide. La ŝipo oblikviĝis pro subita ondo, la kadavro falis, falĉinte la krurojn de Jimmy, ili kune ruliĝis en la angulon de la kajuto. Li apenaŭ povis depuŝi la pezan, rigidan korpon de sur si.

Nun vere iradas iu antaŭ la kajuto. Grincado. Tiu homo piede stumblis pro la fusilo, kuŝanta sur la planko!

Jimmy ekstaris spiregante kaj rigardis sin en la spegulo. Li estis iomete pala. Diable, li neniam sciis, ke ankaŭ histerio ekzistas en la mondo.

La pluvo ne mildigis la varmegon, eĉ ĝi malpli suprenigis la vaporojn, kaj la prema aero de la kajuto estis multe pli sufoke varma.

Denove aŭdiĝis mallaŭtaj krakoj de sur la koridoro. Li saltis al la pordo kaj rigardis koridoren.

La pluvego ŝpruciĝis en lian vizaĝon kiel duŝo. La vento preskaŭ repuŝis lin kaj sovaĝe ŝiris la klinkon el lia mano tiel, ke la pordo brue malfermiĝis. La funelo de la improvizita uragano forblovis la paperojn al la fenestro de la kajuto, ĝi kuntiris la tablotukon, kaj kelkaj objektoj falis sur la plankon grincante.

Li fermis la pordon malantaŭ si kaj elpaŝis. Estis mallumo, kaj la vento muĝis. Li vidis pretergliti ombron ĉe la truniĝejo, en la filtriĝanta lumo de la pordo de la kajuto de sinjoro Irving… Tiu homo staris antaŭ la kajuto! Dum sekundo li tramalsekiĝis ĝishaŭte, rapidirante sur la koridoro en la densa nebulo. Li frapetis sur la pordo de sinjoro Irving.

— Kiu ests tiu?

— Jose.

— Envenu!

Li malfermis la pordon. La knabo sidis ĉe la tablo, kuiris teon kaj legis.

— Sinjora moŝto, mi havas kaŭzon peti vin: ŝlosu la pordon hodiaŭ nokte.

— Ba! Ĝi estas tia ŝerco, kiel la kontaĝo.

— Nu bone. Ĉar tiu ŝerco jam havas mortan viktimon, ni devas preni ĝin serioza afero.

— Ĉu vi povus paroli pli kompreneble?

— Bedaŭrinde mi ne povas fari tion, sed se vi vere ekŝatis min kaj kredas min, ke ankaŭ mi ŝatas vin, tiam ŝlosu vian pordon, kaj se kiu ajn frapetus sur ĝi, tenu pistolon en via mano, antaŭ ol enlasi lin.

— Mi ne havas pistolon.

— Jen prenu.

Li metis grandan, aŭtomatan revolveron sur la tablon.

— Antaŭenŝovu tiun ŝraŭbokapon per via dikfingro, tute falcilmove, kaj tiam vi povas tuj pafi. Tenu la pordon ŝlosite.

Sinjoro Irving ekprenis la pistolon kun brilantaj okuloj, kiel infano, kiam li ricevas longe sopiritan objekton, kiun uzas nur plenkreskuloj.

Li elpaŝis el la kajuto Li aŭdis, kiam sinjoro Irving turnis la ŝlosilon. Li rapidis reen. La pordo de la kajuto de sinjoro Gould estis malfermita, li vidis tion de malproksime, kaj larĝa lumradio falis sur la ferdekon.

… Nun la kapitano elpaŝas el la kajuto de la mortinta homo kaj fermas la pordon. En la sekunda lumo estas klare videbla, ke li kuntiras la altan kolumon de sia kaŭĉuka mantelo, ke la vento ne ŝprucu la akvon en lian vizaĝon. La viziero de lia ĉapelo ekbrilas lastfoje en la lumo de la kajuto, kaj li ekiras kѵn decidaj paŝoj. Certe li estis en la kajuto por kontroli lin.

Li rapidas post lin. Ĉe la turniĝejo la kapitano malaperas en la mallumo. Jimmy ne sekvas lin, li iras plu, rekte al la ferdeko. Sed li haltas post sekundo konsternite.

La kapitano pipas sur la ponteto, senmove, kuntirinte la kolumon de sia mantelo.

Li ĵus vidis foriri lin en la kontraŭan direkton!

La fantomo estis tiu! Kiun la maato menciis…

La murdisto!

Li rapidis reen kurante. Dufoje li stumbis sur la glita planko de la malluma ferdeko. Falinte tra fasko de ŝnurego, li sentas batdoloron ĉe sia genuo, sed li ne zorgas pri tio. La nove-denove fortiĝanta vento hurlante kuregas renkonte al li… Krakado, grincado… Nun li denove ekvidas la fantomon… Vapora holoo de lampo ekbrilas sur la viziero de la ĉapelo de la kapitano. Li ne vidas lian vizaĝon pro la kuntirita, alta kolumo. Nur li estus kunportinta sian revolveron… Jimmy la Ĝisorela kuregas, kolektinte sian ĉiun forton, kontraŭ la vento, sekvante la fantomon. Ankaŭ li atingas la turniĝejon… Li saltas!

Lato frapiĝas en lian vizaĝon per forta bato. Narkote li dorsenfalas inter la flakojn, kolektiĝintajn sur la ferdeko.

Pasas minutoj, dum li ekstaras ŝanceliĝante. La vento preskaŭ renversas lin, tiom li malfortiĝis pro la bato. Tepide fluas la sango el lia nazo. Li devas reveni al la kajuto de sinjoro Gould por fini la vestadon. La lasis forkuri la fantomon. Estas egale. Li devas rapidi…

Hoho! Jen li trovite!

Li denove ekvidis la fantomon sur la koridoro de la unuaklasaj kajutoj! Li ĵus elpaŝas tra la pordo de sinjoro Gould kaj ekiras, kuntirinte la kolumon de la mantelo antaŭ sia vizaĝo, la lumo ekbrilas sur la viziero de la ĉapelo… Li iras rektadorse, trankvile. Jimmy la Ĝisorela postkuregas lin. Li atingas tiun homon… en lia mano svingiĝas la mallonga ferstango…

La fantomo nun returniĝas.

Li havas nur tiom da tempo, ke li malakcelu la baton.

La kapitano staris antaŭ li. Sed la vera!

Li jam ne kuntiras la kolumon de sia mantelo. Lia malseka, decidkaraktera vizaĝo estas bone videbla. Li rigardas la spiregante ekhaltantan, sangomakulitan homon.

— Vi forlasis vian postenon!

Jimmy ne povis ekparoli. Li senspiriĝis.

— Kie vi estis?! Ĉu?! Kiu batis vin draste? Respondu!

— Sinjoro… kapi… tano… fantomo… homo en via vestaĵo… iradas…

— Kion vi fabelas?

— Dum… vi startis sur la ponteto… iu… samtia homo, kiel vi… en ĉapelo de kapitano… iradis ĉi tie… mi postkuris… lin… li batfaligis min… Mi ne kredis la maaton… li… jam vidis… la fantomon…!

La kapitano enpensiĝinte rigardis ien en la mallumon, super la balustrado de la ŝipo, kvazaŭ li vidus ion en la fulgonigra, malbonodora, pezaera, hinda nokto, laŭta pro la bruo de la pluvego.

Poste eltiris sian manon el la poŝo de sia mantelo. Li tenis pistolon en ĝi. Lastatempe li portis ĝin en sia ekstera poŝo.

— Vidu, amiko mia — li diris milde. — Laŭ la kodekso, se iu kaŭzas panikon sur la ŝipo per sia konduto, mi devas tuj mortpafi lin. Mi avertas vin, ke mi estas tre severa, se temas pri mia laŭregula agado. Diru tion ankaŭ al la maato. — Li volis ekiri, sed li returniĝis. — Tamen kudru la kadavron en litotukon! Metu karbopecegon al liaj piedoj, ligu lin al ia lignotabulo, poste venigu min! Ĉu vi timas? Ni ĵetos lin en la akvon malgraŭ la telegramo el Singapuro, ĉar mi ne povas respondeci en tiu streĉita atmosfero, ke mortinto estu sur la ŝipo, pri kiu scias la pasaĝero.

La kapitano foriris. Liaj paŝoj laŭte plaŭdis en la flakoj de la ferdeko, kaj li ĉiam pli malproksimiĝis. Jimmy la Ĝisorela revenis al la mortinto kaj nemulte hezitis. Li kudris lin en la litotukon, kiel oni kutimas fari tion sur la ŝipoj.

La vento malfermis kaj denove fermis la kadron de la rompiĝinta fenestro.

Kapkuseno falis de sur la supra lito de la kajuto. Sinjoro Gould luis dulitan kajuton. Li vojaĝis sola, sed la dupersona kajuto estas pli vasta kaj komforta.

La malrapide balanciĝanta ŝipo pro la grandaj, pigraj ondoj grincadis kaj krakis… rapide, rapide! Li estis iomete nervoza, kvankam ĝis nun malofte okazis al li tiaĵo. Ĉu eble tiu mortinto?

Ba! Rapide per tiu litotuko! Li kѵdris…

… La mortinto kuŝis tiel, kiel fantomo, aperanta el la tombo, en iuj teatraĵoj. Sur la blanka litotuko reliefiĝis lia torako, la rekliniĝinta kranio, kaj videbliĝis la konturoj de liaj perpendiklaj piedoj

Nur rapide ĵeti lin en la akvon! Nun krimafero de murdo povas kosti la kapon de multaj senkulpaj homoj. La maato, Fred la Malpura kaj ankaŭ li estos malliberigitaj por longa tempo; ĉifoje kiel senkulpuloj.

La akvo glutu tiun kolosan homon, kaj la krimo estu la sekreto de la marfundo.

Kaj li fajfadis en si mem, ĉar Jimmy la Ĝisorela esence estis kuraĝa knabo. Irinte en la banĉambron, li levis tiun podieton, kiu kuŝis antaŭ la bankuvo kaj konsistis el longaj latoj. Laŭta bruo kaj grincado rompas la silenton de la kajuto. Li konsterniĝas por momento, poste li rekuregas…

Nenio!

La mortinto ruliĝis sur la planko pro ondego, renversante la tablon.

— Restu trankvila, oldulo mia, nun jam, ĝis mi aranĝos vian sorton. — li admonis la mortintan sinjoron Gould, dume li rigardis sin en la spegulo, pendanta vidalvide al la lito.

Nu! Li povus aspekti pli bone.

Li ligis la kadavron al la mallarĝa lignokradon. Ĝi estas malbela vidaĵo, tio certas.

— Nun restu trankvila, la oĉjo foriros por kunporti karbon al viaj piedoj. Tiel vi ne ruliĝados tien-reen, ĝis ni ĵetos vin en la akvon.

Sed la mortinto ruliĝis bele kune kun la latoj al la banĉambro, poste pro alia balanciĝo li glitpuŝiĝis al la pordo, kiel murrompilo.

— He! Trankvilu jam! Vi tuj ricevos balaston.

Kaj li rapide flankensaltis, antaŭ ol la reruliĝanta mortinto estus falĉinta liajn pidojn. La kadavro de sinjoro Gould ŝanĝis sian pozicion laŭ la ondado. La ŝipo oblikviĝis tiel perpendikle, ke la malseka planko estis kvazaŭ glitejo.

— Nu atendu! Ĉu vi eĉ nun ne trankvilas?

Li malfermis la pordon, kaj tenante la klinkon en sia mano, li ĉirkaŭrigardis de sur la sojlo.

Estis ĉirkaŭ la dua horo. La vento blovis pli modere kaj apenaŭ pluvis. Eble la malfortiĝinta aermovo portis nur la kolektiĝintan akvon sur la fera parto de la ŝipo. Eĉ nun filtriĝis lumo el la kajuto de sinjoro Irving, kaj… La kapitano staris antaŭ ĝi!

Aŭ la fantomo!

Delasinte la klinkon, li kuregis. La vento larĝe malfermis la liberiĝintan pordon, kaj aŭdinte la bruon la kapitano (aŭ la fantomo?), sen returniĝo, forrapidis.

Kiel ĉiam, li kuntiris la kolumon de sia mantelo sub sia nazo.

Jimmy kuris post lin…

Li atingis lin ĉe iu malluma turniĝejo, kaj li jam ŝovis sian manon en sian internan poŝon por bati la fantomon je la kapo, kiam tiu turniĝis.

— Nu kio okazis?

Denove la vera kapitano li estis.

— Mi iras… kunporti karbon, por ke la kadavro havu balaston dum la marista entombigo, kaj mi vidis, ke antaŭ la kajuto de sinjoro Ieving…

— Jes. Mi enrigardis. Mi havas kaŭzon gardi tiun knabon. Li estas neĉiutaga pasaĝero. Nu, kunportu la karbon por fini la aferon antaŭ la tagiĝo…

Jimmy forrapidis. Li atingis la malsuprenirejon, kondukanta al la karbejo. Tie li hazarde rigardis dekstren.

… Malproksime, en la direkto de la poŭpo, tra la vaporiĝanta, humida vualo de la maro li vidis ŝteliri la kapitanon. La alian! La fantomon.

Dume la vera kapitano iris plu en la kontraŭan direkton ĉe la turniĝejo, kie ili ĵus paroladis.

Dum sekundo li vidis la du kapitanojn samtempe.

La vento fajfante blovis preter la ŝipo. Kaj la maro muĝis kun pereiga, refortiĝinta siblosusuro.

Li rapidis al la karbejo… Nur rapide, rapide! Zorgi pri nenio. Malaperigi la kadavron, de sur tiu ŝipo… Ĉe la turniĝejo la ŝtuparo disbranĉiĝis. Instigata de subita ideo, li iris maldekstren. En la pakaĵdeponejon.

Fred la Malpura, la kapitano!

Se iu, li povas helpi per sia multe da saĝo. Li ne havas nervojn. Se tamen, tiuj estas el darato. Li iris al la granda lignokesto kaj frapetis.

— Kapitano, vekiĝu!

— Kion vi volas? — grumblis kolera voĉo. — Lasu la matenmanĝon ĉi tie kaj foriru!

— Elvenu… Okazis problemo…!

— Ĉu vi ne kunportis rumon? Tiam reiru! Mi ankoraŭ ne vidis tian maaton!

— Nun parolas Jimmy la Ĝisorela. Elvenu frategĉjo Freddy!

— Ĉu vi estas tiu?… Kial vi vagaĉas ĉio tie nokte? Mi ne ŝatus, se io malaperus el la deponejo, dum mi estas ĉi tie.

Tamen li elgrimpis tra la “enirejo por la artistoj”.

— Nu, kio okazis?

— Mortinto, fantomo, murdo!

— Ĉu vi vekis min tial?

— Aŭskultu min! Mi sentas tiel, ke mi bezonas vian helpon. Vi scias bone, ke mi diris tion al ne multe da homoj. Nek nun mi timas, sed vi havas tiel multe da saĝo…

— Vi babilaĉas superflue. Kio okazis?

— Iu murdis sinjoron Guold.

— Kaj se iu murdas iun, vi devas fari tiel grandan sensacion!

— Neniu scias pri la murdo sur la ŝipo. La piko estas apenaŭ videbla. Ĝi estis farita per pinglo.

— Kaj la kadavro estis ĵetita en la akvon, laŭ la reguloj de la kvaranteno.

— Ne. Li estis kun bubo, kiu parolas tiel, kiel reĝo. Kaj li telegrafis al Singapuro, ke lia edukisto ne estu tuj entombigita. Li povas esti granda sinjoro, ĉar oni permesis prokrasti la entombigon, kion mi ankoraŭ ne spertis dum kvaranteno.

— Kiel li nomiĝas?

— Sinjoro Irving. Sed ĝi ne estas lia vera nomo. Eble li estas fama reĝo, laŭ mi. Nek li vivus, mi pensas, se mi ne estintus tie.

Li rakontis, kion li vidis. La pikon per la ĉapelpinglo, kaj la aferon de la du kapitanoj, detale.

— Ankaŭ la maato vidis tion, sed kiam li rakontis ĝin, mi respondis al li, ke li estas ebria idioto, kiu rakontas tiaĵon. Tamen… Ĝi estas enigma…

— Vi pravas.

— Ĉu vere?

— Nepre! Ankaŭ laŭ mi estas ebria idioto, kiu rakontas tiaĵon.

— Ĉu vi ne kredas tion…

— Kion vi volas? Ĉu vi fariĝis policisto, kiu persekutas murditon? Ne ŝovu vian nazon en fremdan aferon, se ĝi ne koncernas vin…

Jimmy pensadis.

— Diru, kapitano, nun mi demandas tion de vi serioze: ĉu ekzistas fantomoj?

Fred la Malpura rulumis du longajn radikosimilajn aĵojn el sia barbo.

— Kelkfoje ili povas ekzisti — li diris singarde.

— Atentu min, frategĉjo Freddy… Nun estas malluma, tempesta nokto. La musono kunportas la nebulon el la direkto de la orientaj bordoj. Neniu zorgas pri vi. Venu kun mi…

— Tion ne. Mi estas pasaĝero, kial miksiĝi en la aferon de la maristoj…

— Sed… se tiu fantomo estas murdisto…?

— Mi ĝenos neniun en la murdaĵo, ĉar ankaŭ mi deziras, ke tiam oni lasu min trankvila.

— Mi havas ankoraŭ kvindek dolarojn. Mi donos ĝin al vi.

— Tio estas alia afero. Nu iru!

Kaj ili ekiris. Ĉe la kruc-koridoro venis en la kapon de Jimmy, ke li devas iri por kunporti karbon el la deponejo.

— Atendu min ĉi tie, kapitano — li flustris al Fred, kaj li malsupreniris sur la alia ŝtuparo.

Estis blinda mallumo en la bilĝo, li povis antaŭeniri nur palpante. Li aŭdis bruon.

— Ĉu estas iu ĉi tie?! — li kiis.

— Kiu vi estas? — demandis infana voĉo. Li povis esti nur la fileto de hejtestro Peters.

— Kie estas via patro? — demandis Jimmy.

— En la kaldronegejo.

— Li ne tie laboras!

— Nun jes.

— Kial?

— Hutchins, la hejtisto mortigis sin.

Kiel? Ke li mortigis sin? Ankaŭ li mem devus scii pri tio!

— Kion vi diras?

— La hejtisto malaperis. Oni serĉis lin ĉie. Laŭdire li malsaniĝis je amoko. Tiam oni kutimas salti en la maron. Mia patro laboras nun anstataŭ li en la kaldronegejo.

Tiel jam ĝi estas komprenebla. La hejtisto ne anonciĝis, oni ne trovis lin sur la ŝipo, estas logike, ke li ĵetis sin en la maron.

— Kion vi faras ĉi tie?

— Mi atendas mian patron, kaj mi timas la fantomon, ĉar ni havas ankaŭ ĝin sur la ŝipo…

Nu, la kapitano devus aŭdi tion.

Li metis kelkajn grandegajn karbopecojn en sakon kaj rapidis. Li jam ne trovis Fred-on sur la koridoro de la ŝtuparo. Ĉu li iris antaŭen, aŭ li nur trompe petis de li la kvindek dolarojn, kaj li revenis en sian lignokeston? Ĉu li ne faris tion, se li havas animon?

Ĉu li havas tiaĵon?

Estis blinda mallumo. La pluvo ĉesis, sed blankaj, vualsimilaj vaporoj ŝvebis en la aero, kaj la sala, porkosupodora maro dike peziĝis sur la ŝipon.

Preterirante la kajuton de la knabo, li vidis, ke eĉ nun estas lume interne. Li enrigardis tra la subtila kurteno de la fenestro. Sinjoro Irving ekdormis super la libro, en la mano kun revolvero. Li rapidis plu. Ankaŭ en la kajuto de la forpasinta sinjoro Gould lumis la elektra lampo. Tra la malfermita pordo larĝa, flava strio ĵetiĝis sur la brilantan plankon de Ѭa ferdeko, glita pro la pluvo.

Jimmy la Ĝisorela haltis ĉe la sojlo tiel, kvazaŭ li estus batita je la kapo!

La mortinto malaperis!

La kajuto estas malplena!

Kio ĝi estas… Ĉu oni forportis la kadavron de sinjoro Gould?… Nťnio venis en lian kapon, li ne sciis, kion fari… Li nur staris.

Fantomŝipo…! Stultaĵo…

Iom malvarma premo sidis sur lia koro, li lekis sian liprandon, sed li ne forkuris, ne timiĝis…

Estu prudenta, Jimmy… Nun implikiĝas ia stranga, enigma afero en la nokto. Li raportos tion al la kapitano.

Mallongdaŭra burasko siblegis inter la metalpartoj de la ferdeko, brue movante la koŝojn. Ĝi frapfermis la pordon de la mistera kajuto kun timiga, laŭta knalo. Jimmy ekiris. En la pigra ondofrapiĝo la ŝipo konstante sinkis kaj oblikviĝis en ĉiun direkton. La glita ferdeko en ĉiu sekundo fariĝis glitejo, balanciĝanta dekstren-maldekstren.

La kapitano staris sur la ponteto kaj pipfumis. Ŝajnis, ke tiu homo neniam dormas.

— Sinjoro kapitano!

— Nu?

— La mortinto…

— Ĉu vi estas preta pri li?

— Li malaperis!

— Mil diabloj…!

Li rapide venis de sur la komandponteto.

— Dum mi iris por kunporti karbon, kiel balaston, la kadavro malaperis.

— Gardu vin! — siblis la kapitano — ĉi tie ne estos legendo pri fantomŝipo… Ĉu vi komprenas?!

— Mi tute ne estas kulpa pri tio…

— Venu!

La ŝipo Honolulu-Star ĉiam pli ofte balanciĝis en la ruliĝado de ondoj. Atinginte la interferdekon, ili haltis timiĝinte.

Terura, raŭka ŝriko de viro tranĉis la nokton.

Ili paraliziĝis por sekundo.

Poste la kapitano eltiris sian revolveron kaj ekiris al la malluma fono de la promenferdeko.

Aperis ŝanceliĝanta figuro kaj malrapide proksimiĝis al la malklare lumantaj lampoj…

— Haltu! Kiu vi estas?!

— La… maato…

Li ne povis daŭrigi… Liaj dentoj klakis. Li aspektis, kvazaŭ li estus freneziĝinta. Liaj okuloj elstariĝis, lia vizaĝo estis blanka, kiel kreto kaj tutkorpe tremis.

— Parolu! Ĉu vi kriis?

— Tiu… mortinto… tie… — li balbutaĉis kaj montris al la mallumo.

La kapitano ekiris rezolute al la montrita direkto. La ŝipo sinkis pro alia ondo. Obtuza bruo aŭdiĝis ĉiam pli laŭte. Io ruliĝis rapide kaj krurfalĉis la kapitanon, ke li falis surdorsen. La pistolo ekpafis. Ĝi efikis kiel kanalo de kanono sur la senhoma ferdeko.

Neniu moviĝis. Kvankam ĉiu devis aŭdi la ŝrikon de la maato, poste la pafon de la revolvero. Sed la homoj ŝlosis la pordojn kaj preĝis. La ŝultro de la maato eĉ post jaroj konvulsiis, menciante tiun nokton.

— Idiotoj! — kriegis la kapitano ekster si kaj deskuis la kadavron, ligitan al la latkadro. Ĉar la kadavro de sinjoro Gould ruliĝis tien-reen, laŭ tio, kiel deklivis en la ondofrapiĝo la spegulglata, glita ferdeko de la balanciĝanta marŝipo. Li komencis gliti.

— Kaptu lin!.. Kaptu lin, pro Dio!..

Sed jam estis malfrue. La kadavro kudrita en la litotukon forruliĝis kaj la frapiĝis al la balustrado de la ŝtuparo kun laŭta pumbruo.

La maato konsternite postrigardis lin, kvazaŭ freneziĝinta. Sed Jimmy jam komprenis ĉion. Li komencis ĉaspeli la mortintan sinjoron Gould, sed antaŭ ol li estus falinta en la malsuprenirejon de la interferdeko, li kaptis lin.

— Vi estas ties kaŭzo! — siblis la kapitano.

— Mi konfesas tion — kapjesis Jimmy la Ĝisorela. — Mi lasis la pordon malfermita, kaj kiel la ŝipo oblikviĝis, sinjoro Gould ruliĝis el la kajuto sur la ferdekon. Poste li glitadis tien-reen.

— Kaj vi kial kriegis? — li demandis kolere la maaton.

La maato iom rekonsciiĝis.

— Mi iris… sekvante iun… ĉar sur la ŝipo estas fantom…

— Mi ne komprenas — diris la kapitano kaj elprenis sian revolveron. Jimmy la Ĝisorela finis rapide la komencitajn vortojn de la maato:

— Sur la ŝipo ni devas akompani ĉiun pasaĝeron en la mallumo…

— Kiel?… Jes… Mi do akompanis pasaĝeron, kiun mi ne povis vidi. Tiam okazis bruado, io krurfalĉis min… mi falas… Poste mortinto kuŝas apud mi…

— Bone, bone!.. Sufiĉe! La ceterajn vi jam scias! Jose! Ĉu vi kunportis karbon?

— Jes.

— Nu ek! Ĵetu lin en la maron! Rapide!

… La unuaj, palaj sunradioj ĉe la matena krepusko prilumis la rapide kirliĝantajn, diafanajn, vaporsimilajn nuboj sur la ĉiam pli blankiĝanta horizonto. La kapitano demetis sian ĉapon, kaj Jimmy levis sinjoron Gould, ligitan al la lignotabulo, sur la balustradon. La maato eĉ por la trezoro de la tuta mondo ne estus tuŝinta la mortinton.

Ankaŭ li preĝis. Dume li rimarkis, ke la kudraĵo ŝiriĝis, kaj la brako de la mortinto elpendas preskaŭ ĝis la kubuto el sub la litotuko. Ĝi estis flave-blua mano kun kurbiĝintaj fingroj.

Jimmy reŝovis ĝin sub la litotukon, li tenis la fingrojn de la mortinto en sia mano dum unu sekundo.

La preĝo finiĝis, la kapitano faris krucosignon.

— Dio estu indulglema al li!.. Enmarigu lin!

La lato glitis de sur la balustrado. La mano, kvazaŭ la mortinto estus mansvinginta, denove elŝoviĝis dum la falo el sub la litotuko, ĝis la kubuto… Plaŭdo!

— Notu bone — turniĝis la kapitano al ili — , kiu parolos pri la noktaj okazaĵoj, mi mortpafos tiun, kiel hundon!

La maato eĉ nun povis nur balbutaĉi. La afero tre suferigis lin.

— Vi, venu kun mi — diris la kapitano dure, sed humane — , vi ricevos opion, tiel vi dormos ĝis mateno.

La maato timeme rigardis al Jimmy la Ĝisorela, kiu mallevis siajn okulojn. La ŝultro de la maato maltrankvile ekkonvulsiis.

— Mi… petas… vin… ne… donu… opion… al… mi…

— Silentu! Post dorma ripozo, eble malaperos via nervoziĝo, kiu karakterizas la maljunulinojn… Antaŭen — kriis la kapitano severe. Kaj li glutigis al li grandan dozon de natria hidrogena karbonato el la opiujo.

La maato kuŝis maldorme ĝis mateno kaj ofte singultis.


5

Sed Jimmy la Ĝisorela estis multe pli fortike ĉarpentita ol la stevardo. Manke de alia loko li revenis en la kajuton de sinjoro Gould por dormi. Fred la Malpura sidis ĉe la tablo kaj manĝis buterpanon. Ĉiuspecaj paperoj kuŝis antaŭ li, kiujn li elprenis el la tirkesto de la ŝranko. Kiam Jimmy la Ĝisorela enpaŝis, li subite premis la skribaĵojn en flavan ŝam-dokumentujon kun blazono, poste li enpoŝigis ĝin.

— Mi suprenvenis kaj ĉirkaŭrigardi sur la ŝipo.

— Ĉu vi vidis ion?

Li ne povis respondis, ĉar li ŝovis tiel grandan buterpanon en sian buŝon, ke lia duonvizaĝo ŝveliĝis.

— Aha… — li diris fine.

— Parolu!

— Mi vidis la kapitanon.

— Kie?!

— Li staris sur la ponteto kaj pipfumis.

— Tiu estis la vera kapitano! Ĉu vi ne vidis la fantomon?

— Mi vidis ankaŭ lin. Li parolis kun vi en la interferdeko.

— Ankaŭ tiu estis la vera!

— Tiam nek la diablo povas orientiĝi ĉi tie. Ĉu tiu sinjoro Gould tute ne drinkis? — li demandis kaj ĉirkaŭrigardis.

— Mi avertas vin, kapitano, povas okazi granda problemo, se oni trovis vin ĉi tie, kaj iu rimarkos, ke mankas la dokumentoj de sinjoro Gould.

— Vi jam denove maltrankvilas pro mi. Tiu konstanta timzorgo emocias min. Mi trovis tre interasajn skribaĵojn ĉi tie.

— Transdonu tiun aktujon al mi! Ne elprenu revolveron, ĉar mia tranĉilo estos pli rapida!

Tranĉilo direktiĝis al la ventro de Fred:

— Mi petas la dokumentojn. Se promesiĝas “negoco” en ties enhavo, ni povas esti partneroj.

Fred la Malpura rigardis sur la tranĉilon indiferente kaj de tie al Jimmy la Ĝisorela.

— Mi ne kutimas alianci. Cetere la afero ne koncernas vin. Tio bezonas saĝon.

— Ĉu vi pensas, ke mi ne havas ĝin? Nun ekzemple vi redonos ĉion. La du mil dolarojn, la kvindek dolarojn, la aktujon kun la dokumentoj, la spegulon kaj la plakedon.

— Ĉu vi vere volas tion?

— Jes. Cetere mi puŝos la tranĉilon en vian ventron! Vi ne havas pruvaĵon rilate la opian aferon. Mi povas draste trakti suspektindan kaŝ-pasaĝeron. Ĉiu fartas pli bone, mi ĵetis la mortigitan sinjoron Gould en la akvon… Via denunco ne povas kaŭzi problemon al mi… Nun vi perdis, Freddy.

— Prave, nun vi havas avantaĝon.

— La ĵetkubo turniĝis.

— Mi koncedas. La ĵetkubo vere turniĝis.

— Metu la aktujon kun la dokumentoj sur la tablon…

— Jen.

Jimmy enpoŝigis la blazonan ŝam-aktujon kun la dokumentoj.

— Jen estas la dumil dolaroj. Prenu ĝin! Jen estas la leda ujo, la kombilo kaj la plakedo.

— Ĉu la salajro de la hejtisto Hutchins?!

— Ankaŭ tio. Jen estas la cent sepdek kvin dolaroj.

— Kaj okdek du cendoj.

— Jen prenu tiujn… Vi venkis min. La jetkubo turniĝis. Mi koncedas.

Transdoninte ĉion, li ekiris.

— Alo! Kaj la maaton lasu paca. Nutru vin, kiel vi povas. Sur la ŝipo troviĝas sufiĉe da salitaj fiŝoj.

— Mi ne ŝatas la fiŝon.

— Maksimume vi malgrasiĝos.

La maljunulo ŝovis malantaŭen sian ĉapon kaj iris. Jimmy sidis lace sur la rando de la lito. Li vestis sur ĝi la mortinton, ĵetitan en la akvon. Ĉu li dormu sur la supra lito? Ĉar li devas dormi…

La vento eksiblis, kvazaŭ plorante kaj skuis la kablojn. La plaŭdaj paŝoj de Fred malproksimiĝis en la nokto. Denove estis silento, nur kelkfoje aŭdiĝis grincado, krakado, kiam la ŝipo balanciĝis. Li vidis en la vidalvida spegulo, kiom laca estas sia vizaĝo, kiel li sidis sur la rando de la kuŝejo de sinjoro Gould, sur la malsupra lito.

La fantomŝipo mute, senhome stagnis sur la oceano, kvazaŭ ĝi vere ne havus pasaĝerojn. Sinjoro Gould ripozas en la ŝlimo minimume kvincent metrojn profunde. La maro ĉi tie estas tre profunda…

Li denove ekvidis sin en la vidalvida spegulo. Hm… lia vizaĝo estas iom pala kaj laca. Dormi! Dormi!

Jimmy la Ĝisorela klinis sian kapon langvore. Li estis dormema. Li legos la dokumentojn tage. Nun ripozi, ripozi… Ke la mortinto kuŝis ĉi tie?… Idiotaĵo. Tamen li ne suprengrimpos sur la alian liton. Li estas laca, tial li havas tiun malcertan senton…

Li jam estus enlitiĝinta, kiam la ŝipo oblikviĝis tiom, ke la junulo kliniĝis antaŭen sidanta… Nun li aŭdis bruon super sia kapo, kaj antaŭ ol li povintus fari kion ajn, iu falis al lia kolo de sur la supra lito… Falinte, li sidis rajdante sur la nuko de Jimmy.

La atako okazis tiel subite, ke li ne moviĝis. Se la alia homo volas mortigi lin, tiam ĉio estas vana…

Li sidis kelkajn sekundojn antaŭenkliniĝante. La rajdanta malamiko terure pezis lian nukon.

Strange… Kial la atakanto faras nenion? Kion li volas sur li… Li nur sidas sur lia kolo.

Iomete li suprenrigardis, sen tio, ke li estus moviĝinta. Kaj li tolporiĝis pro teruro.

Li ekvidis sin en la vidalvida spegulo, kielРli sidas sur la rando de la lito antaŭenkliniĝinte, kaj sur lia kolo estis la mortinta sinjoro Gould en rajdanta pozicio!

La ordenoj… la malfermitaj, senbrilaj okuloj, flava vizaĝo, pajlokolora liphararo!

Dum sekundo li sentis, ke li frenziĝos! Poste zorgante pri nenio, li laŭte ekkriis, deĵetis la kadavron, elsaltis el la kajuto kaj kuregis.

La ĉielo jam estis griza, kaj grandegaj fregat-birdoj rondflugis ĉirkaŭ la muta ŝipo.

La mortinto! Li prenis lian manon, eĉ li vidis fali lin en la maron… La flavan, bluan manon de la kadavro… Kaj nun li saltis sur lian kolon!

Li sentis tiel, ke estus bone ĵeti sin en la maron. Sed ankaŭ tie sinjoro Gould atendas lin…

Paniko estis en lia interno. Li ŝatintus kriegi sensencajn vortojn, saltadi, ridi kaj stertori… Li devis kolekti sian ĉiun forton por reteni sin ĉe la limo de la freneziĝo sur ties cisa bordo, ĉar li perdis la grundon el sub siaj piedoj, rilate la logikan kunligon de la aferoj, kaj li staris ĉe la rando de senfunda abismo ŝanceliĝante:

Ne estas spaco kaj tempo!

Li kuregis tremanta pro teruro… li stumble falis… batvundis sin, sed li ne ripozis. Ne ekzistas pli granda timego, kiam oni perdas la kredon al siaj sentorganoj…

Li staris dum kelkaj minutoj, spiregante, premante sian manon al sia koro. La ĉielo blankiĝis per samforma, laktokolora lumo. Atentu, Jimmy la Ĝisorela! Montru, ke vi ne rezignos la lukton ĝis la freneziĝo! Eble li nur ekdormis kaj sonĝis tion… Sed ne… Li ekbruligis cigaredon kun tremanta mano.

Li malsupreniris rekte en la pakaĵdeponejon. Li frapetis sur la “artista enirejo” de la lignokesto.

— Kapitano.

Silento.

— Hej! Kapitano! Elvenu!

Silento.

Li piedbatis la lignokeston, ke ĝi laŭte krakis.

— Kiu estas tiu? — demandis flegma voĉo.

— Jimmy la Ĝisorela. Elvenu!

Malfermiĝis la pordo de la “artista enirejo”, kaj aperis la kapitano.

— Kion vi volas?

— Helpu min… Se vi ne helpos, tiam estos al mi kapute.

— Ĉu denove turniĝis la ĵetkubo?

— Aŭskultu min… Se vi ne helpos al mi, ankaŭ vi havos problemon!..

— Estas emociige, keРvi konstante maltrankvilas pro mi. Pri kio temas?

— Sinjoro Gould, kiun mi ĵetis en la maron mortintan, li denove estas sur la ŝipo.

— Hm… Li estas persista homo.

— Ĉu vi ne… komprenas?!.. Mi freneziĝos!

— Prefere iru al kuracisto… Kiel mi malsatas… Hodiaŭ jam ne estas matenmanĝo. La ĵetkubo… hm…

— Frategĉjo Freddy… ĉu eblas, ke… la mortintoj revenas?

— Se iu prirabas ilin.

— Nur… horloĝo… kun blazono… kaj ringo… estis… sur la tablo…

— Li revenis pro tiuj. Transdonu al mi la horloĝon kaj la ringon.

— Ĉu li ne revenos al vi?

— Li venos, sed mi ne timas lin. Nur elmetu en ordo la horloĝon, la ringon kaj la cigaredujon. Ĉar vi ŝtelis ankaŭ ĝin.

Jimmy transdonis malgaje la havaĵon de la mortinto. Li ne ĉagreniĝis pri tio. Li bezonas la helpon de la kapitano.

— Kaj kion ni faru nun, ĉar… la mortinto troviĝas en la kajuto…

— Estas bone, ke li troviĝas tie. Nun bonvolu transdoni la dumil dolarojn, la cen sepdek kvin dolarojn kaj okdek du cendojn, la spegulon, la kombilon, la plakedon, ĉar se la mortinto estas ĉi tie, tiam oni havos pruvaĵon kontraŭ vi post la sekcado. Tiam evidentiĝos la dozigo de la opio, kaj mi povos denunci vin ĉe la kapitano. La ĵetkubo turniĝis.

Jimmy obeeme metis ĉion sur la tablon.

— Ĉu nun?… Nun… ni tamen devas fari ion.

— Jes. Nun mi manĝos. Unuaklasan lunĉon kun itala vino.

— …la kuirejo ankoraŭ ne estas… malfermita…

— Bela ordo estas ĉi tie. Sur luksa vaporŝipo.

En la diversaj poŝoj de la grandega pantalono malaperis ĉio mono, plakedo, korme la ringo kaj la horloĝo.

— Kion do vi volas?

— Supreniru… kaj… ĵetu sinjoron Gould en la akvon.

— Mi faros tion, infano mia, sed sajnas, ke tiaĵo ne malutilos al li… Li estas hardita mortinto.

— Diru, kiel ĝi povis okazi?… Mi freneziĝos… Li revenis… el la fundo de la maro…

— Ĝi estas bela plenumaĵo.

— Mi petegas, klarigu tion… Vi estas tre saĝa… Kion vi pensas?… Ĉu eblas, ke mortinta homo revenu?!

— Se ne mi mortigis lin, tiam ĝi eblas… Ĉar el tiuj ankoraŭ neniu revenis…

La ĉapo antaŭenglitis pro singrato, ke ties viziero tuŝis la pinton de lia nazo.

— Nun ni iru! Mi rigardos tiun vagantan mortinton.

… Ankorŭ ĉio estis silenta sur la ferdeko. Estis ĉirkaŭ la kvara horo. La vetero mildiĝis. Sub la ruĝiĝanta, helverda ĉielo tiriĝis la nigra linio de la malproksima boro, kiel mallarĝa tuĉ-strio.


6

Jimmy ne kuraĝis iri eĉ en la proksimon de la kajuto. Li timis!

Jes! Li nun timas! Li estas malkuraĝa! Li konfesas tion.

Sed ne homon.

Li atentis de malproksime, kiel malfermas Fred tiun pordon. Kvazaŭ li portus ian grandegan bebon en siaj brakoj, vinditan per litotuko. La blanka tolo tute kovris la ŝarĝon de Fred la Malpura. La morta tuko iomete pendis ĉe la piedoj kaj la kapo. Li ne kunkudris ĝin, li nur kovris lin per tio.

Poste li levas la mortinton tra la balustrado… lasas fali lin… silento…

Obtuza, malproksima plaŭdo…

Li jam aŭdis la saman plaŭdon hodiaŭ… Ĉu li komprenos iam la teruran enigmon?

Fred alpaŝis lin. Liaj harkovritaj makzeloj ritme moviĝis, kiel li maĉis la maĉtabakon kaj kombis sian malpuran, blankan barbon per siaj fingroj, kiel per kombilo.

— Ĉu vi enĵetis lin?

— Jes. Nun decas ĵeti ian pietatan objekton post la mortinton.

— Ĉu vi ĵetis ion?

— Kombilon kun leda ujo kaj spegulon. Sed tiuj ne multe valoras.

La okuloj de Jimmy ekfulmis sovaĝe.

— Mia spegulo! Vidu Fred! Nun jam sufiĉe! Vi denove ne havas pruvaĵon, la ĵetkubo turniĝis. La mortinto estas en la maro…

Fred mansvingis.

— Li revenos… Li estas sportisto!

Li ektiris supren sian grandegan pantalonon kaj foriris kun siaj ŝanceliĝantaj, anseraj, ritmaj paŝoj. Jimmy la Ĝisorela diris nenion. Prave. Se tamen revenos sinjoro Gould.

Matene alvenis la helpŝipo. Ili estis prepariĝintaj por ĉio. Taĉmento da sanitaraj soldatoj, homoj kun harditaj nervoj, pretaj trovi sur la ŝipo pasaĝerojn, veantajn inter la malsanuloj. La kuracistoj, antaŭ ol enboatiĝi, surprenis izolan vestaĵon, similan al tiu de subakviĝistoj, la flegistoj vestis sin same. Ankaŭ kapitano venis kun ili, sed li ne portis tian vestaĵon. Li estis malnova milita kuracisto.

La sanitaraj soldaѴoj viciĝis rapide apud la balustrado. Vidinte la senhoman ferdekon, ili komprenis la teruran situacion: ili nun jam apenaŭ trovos vivantan homon sur la ŝipo. La gvidanto de la subakviĝistoj reŝovis sian kapuĉon, faritan el blanka lintolo kaj iris al la ŝipestro en la societo de la kapitano.

— Mi nomiĝas profesoro Palmerston!

— Mi estas kapitano Mellwill, la sanitara komisaro de la gubernatoro.

— Mia nomo estas kapitano Wirth! — prezentis sin la estro de la ŝipo Honolulu-Star.

— Ĉu la kuracisto mortis? — demandis profesoro Palmerston.

— Li dormas…

— Ni iru en lian kajuton.

La kuracisto ronkis, kliniĝanta super malfermita libro. Li skribis substitue la diagnozojn kaj la raporton. Dume li ekdormis.

Li salte leviĝis kun revema mieno.

La kapitano ĉirkaŭrigardis serĉeme.

Palmerston levis kelkajn zorgeme sortimentitajn muŝojn de sur la papero, poste li esploris fiolon, levitan al la lumo, baldaŭ kunrigardinte, ili turniĝis al la kuracisto.

— Kolego, ĉu vi jam konstatis la kaŭzon de la malsaniĝoj?

— Mi opinias… ĝi estas speciala… speco… de la dormomalsano…Bedaŭrinde ankaŭ mi estas malsana… Mia kapo…

— Ĉu doloras via kapo?

— Nun ne… Sed ankoraŭ hieraŭ…

— Estus plej saĝe, se vi eksidus iomete, dum vi tute vekiĝos. Trinku nigran kafon aŭ konjakon!

Dume la kapitano rigardis la diagnozojn. Ankaŭ la profesoro legis super lia ŝultro. Apud la nomo de ĉiu malsanulo estis skribita la plendo, la simptomo, la terapio kaj fine la opinio de la kuracisto.

Laŭ la kuracisto li ne povas malhelpi la propagiĝon de la epidemio, la sanstato de la malsanuloj (inkluzive ankaŭ tiun de la kuracisto) estas senespera, la morbo — konsiderante la simptomon de la rapida ruiniĝo de la nervosistemo — nepre estas mortiga.

Zorgeme traleginte la notaĵojn, ili kunrigardis denove kaj kapbalancis.

La kuracisto sentis kun konsternita koro: ĝi estas la fino.

La kapitano eliris kaj kriis al la soldatoj:

— Ĉiu reiru sur la krozŝipon! La flegistoj demetu la izolan vestaĵon, kaj iu portu al mi kvin helbrunan cigaron el la poŝo de mia mantelo.

Dume la profesoro jam demetis la subakviĝistan skafandron kaj ĵetis bulkopecetojn tra la luko al la fregatbirdoj, paŝetantaj sur la poŭpo.

— Mia raporto… — balbutis la kuracisto.

— Estas tute klare — diris la kapitano. — Ni estas tre dankemaj pro via bonega laboro.

— Kaj… — li provis rompi la flegmon de la profesoro — ankaŭ morto… okazis.

— Ĉu vere? — demandis la kapitano plie ĝentile ol interesiĝante. Nu jen ĝi estas… vere… Kie troviĝas tiu kadavro?

— Ĉar mi timis panikon, malgraŭ la dispono de mia ambasadejo, mi ordonis tuj entombigi sinjoron Gould laŭ la maristaj tradicioj — raportis la ŝipestro.

La profesoro turnis sin de la fenestro kaj diris rekone:

— Tre domaĝe, ke vi ne fariĝis ŝipkuracisto.

Ĝena paŭzo.

— Kian kontaĝon vi suspektis, kara kolego? — demandis Palmerston milde.

— Mi pensis pri… speciala speco de la dormomalsano… aŭ alia epidemio.

— Jes, jes… Interese… Nu bone. Ni do ekzamenos la pasaĝerojn post la matenmanĝo.

— Ĉu la ŝipo? — demandis la ŝipestro.

— Diable! Tuj daŭrigu vian veturon al Singapuro!


7

En serena sunbrilo sidadis la pasaĝeroj dum la matenmanĝo. La maato anstataŭgis la kelneron.

Ĉar Jose kiam enpaŝis en la restoracion kun sia larĝa rikano por akcepti la mendojn, la delegitoj de la pasaĝeroj aperis ĉe la kapitano kaj energie postulis tuj forigi la kelneron el ili proksimo.

— Sed kial?

— La kelnero ĵetis ĉiun mortinton en la akvon.

— Mi petas pardonon! Ja estis nur unu mortinto.

— Egalas! La kelnero ne rajtas priservi nin, se li vestis mortintojn nokte.

Kion povis fari la kapitano?

La sinjoroj postulis la kapon de Jose, li devis plenumi ilian deziron. Baldaŭ aperis alia delegacio, la delegitoj de la personaro:

— Ni ne dormos kune kun Jose — ili diris rezolute.

— Kanajloj! Ĝi estas ribelo!

— Eĉ tiam ni ne dormos kune kun la hispano!

Kion povis fari la kapitano?

La popolo postulis la kapon de Jose, li plenumis ilian deziron.

Fine la duoble senkapigita kelnero vizitis kapitanon Wirth persone.

— Sinjoro kapitano! — diris Jimmy la Ĝisorela timiĝinte. — Mi plenumis vian ordonon, kaj nun mi iradas sur la ŝipo tiel, kiel Kaino, portanta stampon sur sia frunto.

— Ne laboru! Vi ricevos vian tutan salajron. La problemo kvietiĝis, tio gravas!

— Sed ankaŭ mi bezonas kvietan lokon, kie mi povus klini mian kapon por dormi. Ankaŭ Kaino estus atendita tion en la sama situacio, kiel la mia!

— Ni havas malplenan unuaklasan kajuton…

— Kiun?! — li demandis kun ekbrilantaj okuloj. Ĝis nun lia plej dezirata sopiro estis, iam vojaĝi kiel unuaklasa pasaĝero.

— Kompreneble ĝi estas la kajuto de sinjoro Gould, mortinta inter malbonŝancaj cirkonstancoj… Ĉu vi havas ian problemon?

— Ne, mi nur iomete surpriziĝis.

— Ĉu vi timas?

— Tute ne — li respondis subite, ĉar li ekhontis. — Mi tre dankas.

Tiel la problemo, kaj Jimmy la Ĝisorela momente kvietiĝis. Komence ŝajnis tiel, ke la maato ne anstatraŭas bone Jose-on, sed poste la mult-infanaj familiestroj vidis trankviliĝintaj, ke ankaŭ li verŝas parton de diversajn saŭcojn sur la pasaĝerojn.

Kaj la infanoj denove ridis dolĉe.

Eble pro la gaja sono de la altaj, feliĉaj voĉoj, sed eblas, ke sen ĉiu instigo, pro privata diligento, la bona, olda sunbrilo sekigis la ferdekon.

Oni estis post la krizo de la lastaj reaperantaj simptomoj de la opio-dekutimigo. Dum la serena, bel-vetera antaŭtagmezo, nek la plej malkuraĝaj pasaĝeroj povis panike timi. La ŝipo veturis kun plena rapideco al la bordo. Ĉiu manĝis bonapetite en tiu tago, unue post longa tempo.

La ridetante salutanta kaptiano kaj la afabla Palmerston paroladis kun la gastoj, sed nur tiel, kvazaŭ ankaŭ ili estus pasaĝeroj.

— Kian problemon vi havas, sinjoro? — li demandis sinjoron, portantan kompensas-turbanon.

— Hieraŭ mi havis kapdoloron, kaj pirozo turmentis min.

— Ĉu hodiaŭ?

— Ĝi mildiĝis… apenaŭ… Mi jam tute ne sentas doloron! Mi estas d-ro Hillar el Bostono. Sed mi havas eĉ nun fortan pirozon.

— Mi tre ĝojas, profesoro Palmerston. Mia nevino loĝas en Bostono. Ŝi la edzino de senatoro Ewering.

— Ĉu sinjorino Ewering? Mi konas ŝin bone. Mi sentis la pirozon eĉ hodiaŭ post la matenmanĝo…

— Ĝi estas bonega. Kian kontakton vi havis kun la karmemora Ewering?

— Sinjoro kapitano — lamentis la virino el Ŝtokholmo — , hieraŭ miaj barkoj kaj kruroj akre doloris.

— Ankaŭ la miaj. Post iom da aĝo ĝi ne estas alie.

Poste ili faris nenion alian ol palpi la orelradikon kaj glitigi sian manon de la nuko ĝis la kolo de ĉiuj pasaĝeroj

La infanoj bonhumore ŝriketadis.

La kapitano kaj la porfesoro vizitis ĉiun parton de la ŝipo, kaj se iu plendis pri doloro, ili respondis malgaje, ke ankaŭ ili suferas pro similaj simptomoj.

Sekvan tagon tagmeze jam denove regis gaja humoro sur la ŝipo Honolulu-Star. Ankaŭ la pasaĝeroj mem ridis pri la afero.

— El via taglibro — diris la kapitano al la kuracisto — klare evidentiĝas, ke okazis misdigesto aŭ antaŭtempesta malbonfarto sur la ŝipo.

— Ĉu… la mortinto?

— Li ne estas la unua malsanulo, kiu mortas dum marveturo.

— Kion… ni devas fari?

— Vespere donu al ĉiu sufiĉe grandan dozon da opio, ĝi mildigas la digestrorganojn, kataremajn, kaj la timuloj ekdormos pro tio.

… La pasaĝeroj obeeme prenis la medikamenton, dozigitan el la opiujo, kaj sekvan tagon ili ĉiuj plendis pri ofta singultado.

Sed ĉesis la pirozo de la advokato.


8

— Kiam vi komencis vian vagabondan karieron?

— Ĝi estas familia malsano. Ankaŭ mia patro estis tio.

— Mi permesas al vi en la eksterodinara ondofrapado eksidi en mia ĉeesto. Ĝi estas granda favoro, sed mi donacas tion ne kiel konstantan privilegion, nur tial, ĉar via ekvilibro momente bezonas tion.

— Dankon, sinjoro Irving.

— Vi havas esceptan favoron ĉe mi, grand-pugna fremdulo, kaj nun rakontu pri la havenoj, pri la fortaj kaj kapricaj homoj, similaj al vi.

— Ĉu vi ne klarigus anticipe, sinjoro Irving, kiu vi estas?

— Nu neglektu tion.

— Kiel bela vorto estas neglekti. Mi ankoraŭ neniam aŭdis ĝin. Kvankam mi konas ties signifon.

— Kiel oni diras ekzemple en vi ĉirkaŭaĵo, kiam iu faras tiaĵon, kio ne plaĉas al la aliaj?

— Senvorte oni batas tiun homon je la kapo. Ĝi signifas firman malaprobon. En la haveno ĉio estas alie… Tie ekzistas specilaj reguloj, kiel en la kartludo. Sed la vagabondoj ne rekonas tiujn laŭ la dorsa flanko.

– Ĉu ili do estas tiaj… vaguloj, kiuj dormas sur la kampoj kaj landvojoj?

— Estas granda diferenco! La havena vagabondo malestimas la landvojajn vagadulojn.

— Kio estas la diferenci inter ili?

— Grandega! La havena vagabondo veturas per ŝipo. Inter Batavio, Hamburgo kaj en la tuta mondo. Nek pro Dio piede.

— Ĉu la landvojaj vagaduloj?

— Ili ne estas veturantaj per aŭtomobilo. Tio estas la diferenco estas inter ili, kiel la diferenco inter la privataj aŭtomobilisto kaj piedirantoj.

— Kien vi iros… en Singapuro, se vi alvenos tien?

— Al miaj amikoj. Ekzemple en la restoracion, kies nomo estas Kvar Gajaj Kadavrolavistoj. Nederlanda kuirejo, sveda punĉo! Angla malvarmsango!

Sinjoro Irving sidis sur la tablo apud la samovaro. La gasto okupis lokon vidalvide al li sur seĝo. Jimmy la Ĝisorela sentis, ke tiu knabo atendas de li la solenan kaj sinjoran konduton, li do metis la biciklan transmisiilon ĉirkaŭ sian kolon kaj rigardis tra la tenilhavaj okulvitroj kun altenlevita kapo.

— Kia estas la haveno? Rakontu pri tio!

— La haveno estas tia, kiel ĝangalo, nur ne kreskas tiom da arboj en ĝi. Sed ĝi estas multe pli danĝera. Ĝi estas plena de ŝipoj kaj interbatadoj.

— Kial oni batas tie unu la alian?

— Ke ĝi doloru. Se iu havas tiel grandan doloron, ke li ne eltenas tion, oni diras, ke li estas mortbatita.

— Ĝi estas ekzakta!

— Kiel?

— Mi diris tion, ke ĝi estas ekzakta.

— Hm… ni neglektu tiajn vortojn!

— Haha!

— Mi vidas tiel, ke vi priridas min, sinjoro Irving.

— Ne, ne. Nur estas amuza, kion vi diras.

— Ankaŭ en la krimula mondo de la haveno dividiĝas la socia vivo, inter diversaj malaltrangaj kaj altrangaj homoj, kiel en la tiel nomata “civilizita socio”. Iu mia advokata kolego diris tiun esprimon al mi.

— Ĉu vi estis advokato?

— Ne. La advokato estis preventa arestito. Li diris, ke la socio konsitas el tiuj… lernej-similaj aferoj.

— Li diris klasojn, ĉu ne?

— Jes. Klasoj estas en la mondo laŭ la advokato. La komparo estas tute bona, ĉar kelkfoje en iu promenparko oni vere sentas tiel, kvazaŭ li sidus en klaso: li sidas sur benko kaj lernas nenion… la teo estas preta.

— Verŝu ĝin en la tasojn, bonulo!

Jimmy la Ĝisorela plenigis la tasojn per teo kaj rigardadis la citronon malbonhumore. Li vidas nenie rum-botelon…

— Mi suspendas la kortegajn kutimojn — diris la knabo kun afabla orgojlo. — Esceptokaze vi povas trinki kun mi tason da teo en mia privata apartamento. Ĝi estas granda distingo.

— Sinjoro — respondis Jimmy la Ĝisorela malgaje. — Kion valoras la plej granda distingo sen rumo?

— En mia societo neniu rajtas ebriiĝi.

— Mi tamen provus tion. Ĉu eble ĝi sukcesos?

— Mi ne toleras kontraŭdiron.

Jimmy la Ĝisorela ne konis la servilemon, kaj kiu ajn povintus havi problemon, se li provus paroli kun li tiel, sed li ŝatis sinjoron Irving. Li ne prenis kiel ofendon, kiam la knabo ordonadis al li. Diablo scias, kial, sed ŝajnas, ke li akceptas tion, ke sinjoro Irving ordonu al tia homo, kia li estas.

Ili trinkis teon.

— Parolu ankoraŭ pri la haveno. Ĉu tie estas diversaj sociaj klasoj?

— Jes. Sentaŭguloj, kaj ankaŭ homoj de altaj sociaj klasoj troviĝas inter ili. Tiujn oni estimas, ĉar ili ĉiam havas monon kaj estas tre fortaj. Ekzemple la “pezaj” kontrabandistoj.

— Kio ĝi estas?

— Ĝi estas tia kontrabando, ke oni kondamnas ilin al mortpuno. Ekzemple ili liveras armilojn al la riberantaj indiĝenoj.

— Ĉu ĝi estas la plej alta klaso?

— Tute ne. Ekzistas multaj asocioj en la klub-urbo de Singapuro, kie oni absolute ne parolas kun la “pezaj kontrabandistoj”.

Sinjoro Irving aŭskultis lin ruĝiĝinte, kun brilantaj okuloj.

— Ĉu ili… havas “veran” klubon?

— Jes. Tio estas la plej fama en Singapuro, ke “kluboj” troviĝas tie. Eksterurbe, apud la rivero Singapuro, trans la ĉina kvartalo estas la klub-urbo. Tie troviĝas multaj tomboj, sub la tero.

— Ĉu katakomboj?

— Jes. Tiuj estas tie. La multe da subteraj elirejoj estas avantaĝaj por la asocioj.

— Kiu estas la plej eleganta “klubo”п

— Nu… oni mezuras tion laŭ la ekvalidiĝintaj jaroj. Se ni dividas la jarojn de la puno de la tuta societo per la nombro de la membroj, tiam ni ricevos la rezulton de la rangalteco. La Ludemaj Fiŝoj, kiel oni nomas la tromp-kartludistojn pro iliaj malvarmsango kaj infaneska profesio, resume ili sidis proksimume kvardek jarojn en prizono. Po kvar jaroj por dek homoj. Ili estas la moralaj proletaroj de la krimula mondo. La dek sep membroj de la Ekzekuta-tablosocieto jam apartenas al la pli bonaj homoj per siaj cen kvindek jaroj. Nun se vi volas ekkoni eĉ pli altajn rondojn, jen estas la Tranĉilo aŭ Enkasiga societo. Ili estas mezloke. Dek du membroj… kondamnitaj entute al sepcent jara malliberigo. Ĝi rezultis, ke la fuĝintoj havas kvarcent jaran avantaĝon rilate la instancon.

— Do kvardek jara malliberigo estas la bazo, ĝi fignifas malaltan socian tavolon, sepcent jaroj jam la mezan klason. Vi, kara fremdulo, al kiu socia tavolo apartenas?

— Al la supra mil — respondis Jimmy fiere.

— Kiel?… — demandis la knabo timeme.

— Al la mil. Ĉar ankaŭ ĝi ekzistas!

— Kaj… Kiom da… homoj apartenas al la mil jaroj?

— Kvin. Pli ol ducent jarojn havas unu persono. Se ni kalkulas la senkulpigajn cirkonstancojn kaj subtrahas ties trionon el la puno, kion oni imputas ĉe bonkondutaj malliberuloj, tiel restas neto mil jaroj.

— Kvin homoj neniel povas havi mil jaran punon!

— Esti membro de la klubo de la supera mil, signifas kvazaŭ lordan rangon. Ĉiu plenumita puno de la patro herediĝas al la plej aĝa filo. Tial nia asocio estas famekonata laŭ la nomo Fidelaj Pomoj.

— Kial oni nomas la membrojn fidelaj pomoj?

— Ĉar ili ne falis malproksimen de sia arbo. La puno de la patro ornamas la pun-liston de la filo. Ekzistas tia malnovega familio, kiu estas malofta ankaŭ en Ĉinio.

— Ĉu ĝi estas la plej eleganta klubo?

— Ne. La klubo de Fervoraj Mumioj, kiujn ĉiu timegas, vere estas nealproksimigebla. Mi devas honore eklevi mian ĉapelon antaŭ ili.

— Kio gi estas?

— La du mumioj estas tre fervojaj. Kiam la polico persekutas ilin, ili malaperas ĝustatempe.

— Sed kial ili nomiĝas mumioj?

— Se la tribunalo pritraktus liajn ĉiujn krimojn, kaj transkalkulinte ilian antaŭvideblan mortkondamnon al 15 jara malliberigo popersone (kun la plenumita tempo en preventa aresto), tiam ni ricevos la aĝon de la plej maljuna mumio de la muzeo British kiel finan rezulton.

— Kiom da membroj havas la klubo de la Fervoraj Mumioj?

— Du. Ĝi estas bela. Ĉu ne? Iu estas la Granda Bubalo. Ne estas permesate paroli kun lin, nur tiam, se li alparolas iun. Li kondutas ĝuste tiel, kiel vi, sinjoro Irving.

— Jes… Hm… Nu estas egale…

— Se iu tamen alparolas lin, ĉu tiam li puŝas tranĉilon en lian ventron?

— Vi ne povis sperti tion ĉe mi, kara Jose.

— Prave. Sed vi ankoraŭ estas tiel juna.

— Kaj kiu estas la alia?

La vizaĝo de Jimmy la Ĝisorela malsereniĝis.

— Fred la Malpura, la kapitano.

— Kia homo li estas?

— Terura.

— Tamen.

— Li havas la plej multe da saĝo en la mondo. Li estas avara, kruela, moroza kaj timas nenion, kiam temas pri mono. Li trompas ĉiun, li profitas el ĉio, li amikiĝas kun neniu, li vagadas sola en la mondo, kaj kiel lia nomo karakterizas lin, li estas tute malpura.

— Ĉu li estas la amiko de la Granda Bubalo?

— Ili malamas unu la alian. Antaŭ dek jaroj ili interkverelis dum divido de mono, kaj la Granda Bubalo eltiris revolveron, sed la tranĉuki de Fred la Malpura estis pli rapida. Bubalo estis inter vivo kaj morto du tutajn monatojn. Tiam li promesis, ke li detenos sin de la rumo, ĝis li mortigos Fred-on la Malpuran.

— Ĉu vi… ŝatas vivi tiel?…

— Alimaniere ne eblas…

— Imagu, se mi dungus vin kiel kortegan fabeliston! Ĉar mi estas arkiduko de St Antonia de Vicenzo Y. Galapagos, la reganto de la insularo Feliĉo.

— Via reĝa moŝto, ne surprizas min, ke vi estas reganto. Jam dum nia unua renkontiĝo mi instinkte sentis, ke mi staras vidalvide al junulo, devenanta el bonfama familio.

— Mi estas la reganto de la insularo Feliĉo. Mi rezidas en Almira, kiu estas la ĉefurbo de la insularo. Kaj mi envias vin. Vi simple elŝipiĝos kaj ekiros kun enpoŝigitaj manoj, fajfante sur la strato, en la haveno… Vi promenos trankvile. Mi ne estas reganto de granda lando… tamen mi sentas tiel, ke estas malbone surtroniĝi pro la favoro de la sorto, antaŭ ol konatiĝi kun la homoj pli proksime. Ĝi estas tute evidenta…

“Evidenta — pensis Jimmy. — Mi estas pli ol dudek jara, kaj mi neniam eldiris tiun vorton evidenta…”

— Kaj…? — demandis sinjoro Irving ekscitite, kun brilantaj okuloj. — Kio okazas, kiam nova vagabondo alvenas en la havenon? Kiel li povas veni en la “klubolandon?”

— Nu, ne estas facile akiri reputacion. Oni devas trovi kontaktojn… Aplelacii referencojn…

— Ĉu vi konas konvenajn kontaktojn… al la “pli bonaj rondoj” de la krimula mondo?

— Ĉu mi? Mi havas tiel grandan reputacion en Singapuro, kiel tiun de privata sekretario.

Jimmy la Ĝisorela ĉiam alte taksis la laboron de la privata sekretario. Li ne sciis, kion faras tiu homo, sed li imagis tiel, ke li devas vesti sin elegante, li devas aspekti sinjoro kun interesa vizaĝo, kaj havi tre altan salajron.

— Ĉu se mi… petus vin… faciligi… mian situacion… se mi planus, ke…

— Ĉu vi pensas tiel, sinjoro Irving, ke vi miksiĝus en la homamaso de Singapuro?

— Atentu min, bonulo, kaj demandu nenion, ĉar tion ne decas…

Decas!!! Li ankoraŭ neniam diris tion. Kvankam kiel evidenta vorto ĝi estas.

— Ni parolu konfidence, vi meritas tion, ĉar vi estas fidela kaj respektema subulo. Mi ne povis fari eĉ unu paŝon ĝis nun sen mia edukisto kaj pro la favoro de Dio mia parenco, la mortinta sinjoro Gould, aŭ regento Fernandez. Mi konas nur la mornan konstruaĵon de la militista lernejo en Saint-Cyr, la reĝan palacon kaj la kastelon Buckhingham en Londono. Mi loĝis tie.

— Evidente — li diris kaj blovis en la malplenajn tubojn de la okulvitroj kun tenilo.

— Mi trafikis sur la stratoj nur per kaleŝo aŭ per aŭtomobilo, ĉiam kun akompanantaro kaj ekskluzive sur la ĉefvojoj. Nun la unuan fojon donis al mi la fato de sinjoro Gould, ke mi estas sola. Kaj ankaŭ en Singapuro mi iros sur la bordon sola. Sed miaj korteganoj jam atendas min en la haveno de Singapuro. Ni havas palacon tie. La ĉiama reganto ekripozas en Singpuro dum la du plej malsekaj monatoj de la insularo Feliĉo. La servistoj ne konas min. Ili vidis min nur tiam, kiam mi havis du jarojn.

— Via reĝa moŝto multe ŝanĝiĝis de tiam.

— Bonvolu finaŭskulti min. Jen estas la sola, eble la lasta okazo de mia vivo por fari tion dum mallonga tempo, kion mi volas. Mi deziras vidi la popolon de la stratoj, la burĝojn kaj la krimulan mondon. Mi evitos la korteganojn dum la elŝipiĝo — li eldiris triumfoplene.

La vagabondo konsterniĝis.

— Sed se vi ne alvenos, oni traserĉos tutan Singapuron por trovi vin.

— Jes… Mi devas resti unu monaton en Singapuro, poste mi povas surtroniĝi. Mi volas pasigi du tagojn libervole. Kun la homoj. Ĉu vi komprenas? Kaj dume, ke oni lasu min paca, ke oni ne serĉu min kaj mi vivu tiel, kiel mi volas, vi, fremdulo, anstataŭigos min… Nu, kio okazis?

— Mi nur tusis… la teo… kaj la surprizo.

— Vi elŝipiĝos kaj iros tien, kie vi vidos ornamitan spaliron, konsistantan el sinjoroj, portantaj ĵaketon aŭ uniformon. Hidalgo Gomperez, la ĉambelano, kiun mi ankoraŭ neniam vidis, atendos vin. Li akompanos vin en la kastelon. Tie diru, ke vi malsanetas. Promenadu, legadu…

— Mi neglektus tion…

— Do, se oni demandus aŭ dezirus kion ajn de vi, diru al ili: “nun ĝi ne estas aktuala… nur post unu-du tagoj…” Vi ne povos fari eraron. Se tamen, nek tio estos problemo. Mi rebonigos ĉion.

— Sed via Reĝa moŝto… ke mi… tiaĵon…

— Vi respondecos pri nenio. Kiel reĝo mi vidas ĝin bona, ke konsiderinte la specialajn kaŭzojn, anstataŭigu min dum kelkaj tagoj.

— Konsiderinte… konsiderinte…ĝi estas bona vorto… Sed oni maliberigos min pro tio…

— Mi ordonas tion, do nenia malbono trafos vin! Vi helpos min vivi inter la simplaj homoj de la krimula mondo dum du tagoj, kaj mi gustumigos al vi, kia ĝi estas, kiam iu estas reganto…

— Sed mia eksteraĵo tute ne estas reĝa… Escepte la okulvitrojn kun tenilo… Ĝi estas konsiderinda… Kaj deca… sed cetere ĝi eblas…

— Oni rapide alĝustigos al vi du kompletojn el la vestaro de sinjoro Gould en la tajlorejo de la ŝipo. Vi povas fari aŭ paroli, kion vi volas. Ne gravas, se oni pensos kelkajn tagojn, ke la reganto estas stulta.

— Dum mi anstataŭigos vin, via Reĝa moŝto, tiu informo ne disvastiĝos.

— Mi opinias, ke vi estos pli bona en la kortego, ol mi en la drinkejo.

— Nek tie estas facile prosperi.


9

Sekvan tagon la ŝipo albordiĝis ĉe la indulo Parangan. Malproksime jam videbliĝis Singapuro. Ĉe la simpla karbokargejo alvenis ankoraŭ delegacio por kontroli la raporton de la helpŝipo kaj permesi la albordiĝon.

Ĉiu fartis bonege sur la ŝipo. La pasaĝeroj plendis nur pri nokta singultado, kvankam ili ricevas opion ĉiuvespere laŭ la konsilo de Palmerston. Estas nekompreneble.

En la loglibro troviĝas la pozicio de la ŝipo Honolulu-Star laŭ la nordaj kaj sudaj latitudoj kaj longitudoj. Iu hejtisto malaperis, la averaĝa rapideco estas dek ok surmaraj nodoj pohore. El la kajuto numero dudek mankas ŝranko kun tirkestoj.

— Ĉu sinjoro Gould loĝis en ĝi, kiun vi entombigis laŭ la tradicio de maristoj?

— Jes.

— Kio okazis al la ŝranko? — scivoladis la sanitara ĉefkonsilisto.

— Mi ne scias. Ĝi malaperis. Kial gravas tio?

— Ĉu vi estas sperta pri la librotenado, kapitano Wirth?

— Iomete.

— Foje mankis du pencoj el la jara bilanco de la Angla Banko. Oni laboris tri tutajn semajnojn tage-nokte, kiam oni fine trovis la du pencan mankon inter la mult-milionoj da pundoj.

— Nu kaj?

— Evidentiĝis, ke en la bilanco estis du milion-punda eraro. Sed oni trovis ĝin, serĉante la du pencojn.

— Mi komprenas. Sed bedaŭrinde, mi vane serĉis la ŝrankon. Neimageble.

Nova pasaĝero surŝipiĝis ĉe la insulo. Neniu sciis, kion li faris en Parangan. Nek li. Li nomiĝis Bonifaco kaj ascendis sur la ŝipon Honolulu-Star. Li aŭdis, ke oni dungus kelneron, kaj li tuj anonciĝis. Li zorgos pri tio, ke oni elŝipigu lin en Singapuro. Li ne volis vojaĝi al Tahitio, se li dirus tion, tiam li restus en Parangan. Li promenis sur la ferdeko enpoŝiginte siajn manojn.

Subite… Kion donas Dio! Li ja estas Jimmy la Ĝisorela.

— Alo!

Li turniĝis.

“Bonifaco!” — li diris en si mem timiĝinte. Tiu fia rato, kiu onidire estis ankaŭ la spiono de la polico. Li malkaŝos lin sur la bordo! Finita la reĝeco! Kaj malkŝita Jose Pombio!

— Alo! Jimmy la Ĝisorela!

Li levis sian okulvitrojn kun tenilo kaj mezuradis Bonifacon de la kapo ĝis la piedoj..

— Mi vidas tiel, ke okazas kriado ĉi tie!

— Sed Jimmy! Kio estas al vi?

— Sed tiu voĉo ne estas deca. Iditoto!

— Ĉu vi ne etendas vian manon?

— Ni neglektu tion. Vi intermiksas min kun iu. Mi nomiĝas Jose Pombio pro la favoro de Dio. Kion vi deziras, idiota fremdulo?

— Ĉu vi ne volas nei, ke vi estas Jimmy la Ĝisorela?

— Mi ne komprenas tion, bonulo. Mi ne estas Jimmy la Ĝisorela, sed Jose Pombio.

— Ĉu vi pensas, ke mi estas idioto?

— Tio estas evidenta.

Li turniĝis por iri plu, sed Bonifaco paŝis antaŭ lin.

— Kial tiu komedio?

— Lasu min foriri…

Bonifac malcertiĝis por momento. Ĉu eble li eraras? Ĉu eblas, ke li ne estas Jimmy la Ĝisorela? Li kaptis lin.

— Atendu…

— Mi ne atendas, bonulo — respondis la enigma pasaĝero kaj vangofrapis lin.

La cerbo de Bonifaco skuiĝis, mallumo aperis antaŭ liaj okuloj, liaj dentoj kunfrapiĝis kaj li svenetis.

La fremdulo iris plu.

La alia homo ofte palpebrumis, poste li palpadis sian vizaĝon kaj rigardis triumfe al la malproksimiĝanto…

— Nun jam vi povas paroli! Nur unu vangofrapo ekzistas en la mondo! Pro Dio, li estas Jimmy la Ĝisorela!

… Vespere jam estis klare videbla Singapuro, kaj ties lampoj eklumis brilante unu post la alia, kiel flavaj steloj, sur la horizonto.


Загрузка...