ĈAPITRO 18 La taglibro de mia reĝa moŝto Jimmy la Ĝisorela, la I-a


X

Mi estas granda idioto propramense! Tiu suspekto datiĝis interne en mia cerbo, kaj kiel la reĝoj skribas la tempon: anno domino hodiaŭa dato.

Ĉar la murdisto estis tie, mi parolis kun li, kaj mi ne konjektis tion. Dum la tuta tempo mi ne konjektis, kiu estas la fantomkapitano, kvankam ĝi estis evidenta kaj klara.

Ĉar ne estis fantomo. Tiu kapitano sur la ŝipo, mi pensas tiel, ke li irigis sian komplicon en la vestaĵo de kapitano por transigi la friponaĵon al alia homo. Sed li, kiu trankvile pipfumis sur la komandponto, li mem estis la murdisto. Ĉar nun venas en mian kapon, ke mi vidis lin nokte sur la 1-a klasa koridoro de la ŝipo Honolulu-Star, kiam mortis Fernadez, kiu estis regento.

Mi mem divenis ankaŭ tion.

Kiu estas tiu kapitano? Warins! Tiu Bob Warins el Surabaja fuĝis ne tien, kie oni atendis lin. Sed li vojaĝis al Port-Suez por suriri la ŝipon de St. Antonio.

Mi mem divenis ankaŭ ĝin.

Mi devintus scii tion pli frue. Ĉar kaptiano, nomata Wirth, kiel mi aŭdis tion, suriris la ŝipon nur en Port-Suez. Mi povintus pensi pli fue, ke li estas Bob Warins. Sed mi estas idioto.

Mi mem divenis ankaŭ tion.

La polico nun informis nin el Javo jene: ili konstatis, ke la bagnano ekveturis ne al la insularo Feliĉo, kiel ni komence pensis tion por fari venĝon, sed li fuĝis genie al Port-Suez por atendi la reĝon. Ankaŭ li vojaĝis sur la ŝipo Honolulu-Star, ĉar ni preskaŭ kaptis lin en Singapuro. Ni scias tion el la raporto de homo, nomata Bonifaco (tiu spiono ankoraŭ eltiros ĉe mi la plej altan loterion), ke Warins venis sur la ferdekon de la ŝipo Honolulu-Star en Singapuro. Krome estas konstatita: La ŝipestro malsaniĝis ĉe Port-Suez, kaj usona kapitano, kiu havis bonegan referencon, transprenis la direktadon de la ŝipo Honolulu-Star, sed nun jam ni scias, ke ĉiuj liaj dokumentoj estis falsaj. Estas supozeble, ke Warins venenis la kapitanon, kaj li vojaĝis anstatŭ li kun falsaj paperoj sur la ŝipo Honolulu-Star en Singapuron.

Tiom sufiĉis al mi diveni: Warins estis la kapitano! Tial li ne volis, ke mi ĵetu Fernandez-on, kiu estas regento, en la akvon, malgraŭ la permeso. Kaj en Singapuro li transŝipiĝis al la jahto Almira.

Tio certas, ke li mortigis la kompatindan Egmont-on. Pro tio li foriris tra la sekreta pordo. Kie li haltigis min poste en la mano kun revolvero. Tial li diris, ke “ne estos ŝtatkonsilio”. Ĉar li sciis, ke oni prokrastos ĝin pro la momenta morto de Egmont…

… Sur la insulo estas tre granda maltrankvilo. Oni timas la indiĝenojn, kiuj ŝatas Warins-on. Mi vidas la havenon tra la fenestro, ke la homoj paroladas ekscitite en malgrandaj grupoj.

Tre timiĝintaj, kortegaj sinjoroj iradas ankaŭ en la palaco. Iu mortigis sinjoron Egmont per tranĉilo en la antaŭĉambro de la konferencejo, kiam li foriris de mi. Inside, kaj tio estas tre malbelega kutimo. Tiam mi volis fuĝis tra la pentraĵo, sed anticipe mi iris aliloken por kunporti kelkajn memor-moveblaĵojn, dume Warins murdis Egmont-on, kiu fuĝis ĝuste antaŭ mi tra la bildo. Poste li repelis min el sub la libera ĉielo.

Nun mi bele sidas en la kaĉo.

La reĝino venis al mi tra la pentraĵo:

– Ĉu… ĉu vi estis tiu? — ŝi demandis ekscitite, kaj ŝiaj okuloj estis ruĝaj de ploro, kaj mi vidis multe da sufero en ŝia vizaĝo.

— Kion vi deziras?

– Ĉu vi mortigis lin?

— Sed reĝina moŝto! — mi kriis. — Mi ne estas fia murdito! Mi pikas nur tiam, kiam ni staras vidalvide al la kontraŭulo, sed ne el dorsdirekto! Ĉiu povas trankvile turni sian dorson al Jimmy la Ĝisorela.

— Ne… Pardonu min… Vi ne povis fari tion…

— Warins estis la farinto!

— Sed… kial Egmont?

– Ĉar li konas min, de sur la ŝipo, kaj li scias, ke mi ne estas reĝo. Ni ja kunvojaĝis. Tial li ne volas mortigi min, ĉar mi ne estas kulpa pri tio, mi tre bedaŭras.

La reĝino rompadis siajn fingrojn.

— Aŭskultu min. La angla militista ataŝeo skribis, ke en Singapuro cirkuladas falsaj onidiroj pri la persono de la reĝo. Mi ŝatus refuti tiujn.

Ĝi estas problemo. Militista ataŝeo estas granda sinjoro.

— Kio okazos nun? — ŝi demandis min.

— Mi malaperos — mi diris. Ĝi estas malpli granda problemo ol evidentiĝus la trompo.

— Sed tiam ne estos reĝo…

— Vi pravas, sed iu devas direkti la ŝtataferojn, sed mi ne…

— Dio mia… Dio mia…

— Kial vi bonvolas timiĝi tiel? — mi demandis.

— Se la angloj ĉesos defendi nin, tiam Alvarez venos ĉi tien per ŝipoj… En Singapuro ĉiuspecaj fiuolj atendas bonan okazon…

— Sed kie estas la arkiduko kaj Fred la Malpura?

— Mi ricevis nenian sciigon… Almenaŭ vi iru — ŝi ĝemis — fuĝu de tie ĉi. Vi estas bonkora, brava knabo… Nun sekvos disfalo, batalo, morto.

— Mi ne lasos vin en peklo… Mi restos ĉi tie.

Ŝi venis al mi kaj prenis mian manon. Larmoguto ruliĝis el la okulo de la kompatindulino.

— Ni atendu — mi diris — , eble okazos io.

Kaj okazis.

Posttagmeze iu mortigis la kalvan hidalgon Gomperez.

La oficiston de la petrol-entrepreno pakis, la loĝantoj de la insulo purigis siajn armilojn. Ankaŭ Gomperez estis mortpikita el dorsdirekto. La polico denove plene haltis.

Surpreninte mian simplan, vagabondan vestaĵn el la ŝranko, mi diris al la reĝino.

— Nun mi forŝtelirios.

— Ĉu vi tamen… foriros?

— Jes. Ĉasi. Mi serĉos Warins-on, kaj mi batados lin, ĝis li mortos. Tiam estos ordo.

— La indiĝeno…

— Mi ne estas timema reganto. Mi devas fari tion. Nokte okazos granda ĉasado. Se mi ne revenos, ĝi ne signifas tion, ke mi fuĝis, sed mi havas konstantan restadejon en Almira de post mia regado, ĝis la releviĝo:

Ŝi denove prenis mian manon propravole.

— Nun jam ne multe gravas, se vi liberiĝos de Warins.

— Kial ne multe?

— Pro tio…

Ŝi montris leteron al mi, kiun la militista ataŝeo sendis:

Li informas la kortegon: konsiderinte la onidirojn, admiralo Parker morgaŭ petas aŭdiencon de lia reĝa moŝto…

Hm… Ĝi estas problemo.

– Ĉu mi akceptu lin? — mi demandis.

– Ĉu Parker-on? Li konas mian filon tiel, kiel mi! Li gastigis la reĝon ĉi-somere sur sia ŝipo du semajnojn.

Puf!

– Ĉu… ne akcepti lin… Mi nun malsanetas…

– Ĉu ne akcepti… admiralon Parker?… Ĝi estas fatala… La angloj ne konas ŝercon pri tio.

Estas granda problemo. Mi vidis tion. Sed egale. Rapide ŝtelirinte tra la malgranda pordo, mi komencis ĉasi en la nokto… Nenio gravas nun, mi nur ekvidu Warinson ie, kiu portas maristan uniformon! Mi nur povu kapti lian kolon kaj tiam…


Загрузка...