ĈAPITRO 17


1

Oni ŝnurligis la princon. Li toleris tion trankviel. Li sciis bone, ke li devas morti. Ĉu li estas Warins, ĉu li estas St. Antonio, li ne povas kalkuli indulgon.

— Permesu — li diris al la Malvarmkoruloj ridetante, per sonoranta voĉo — , adiaŭi mian amikon.

Li paŝis al la Granda Bubalo kaj etendis sian manon al li.

— Mi dankas, ke vi volis helpi min, kaj mi bedaŭras, ke mi ne povas rekompenci vin per premio.

Sur la vizaĝo de la Granda Bubalo videbliĝis ia stulta emociiĝo. Li prenis la manon de la knabo tiel, kvazaŭ li ne scius, kio ĝi estas. Li rigardis, turnadis, palpadis la delikatajn, malpurajn fingretojn.

— Bubo… vi estis la unua homo… kiun mi… akceptis volonte… kaj…

Li ĉirkaŭrigardis en la mallumo, sed ĉiuriskaj homoj prenis tiom da kolbo en lia proksimo, ke liaj dentoj ekgrincis laŭte, oreltranĉe pro senpova dolorego.

— Ek! — diris Charley la Lunmiena — , gvidu tiun insektaĉon al la Savelirejo!

Du militmaristoj forkondukis lin, kaj finiĝis la mallonga renkontiĝo de lia reganta, princa moŝto St. Antonio kun la libereco…

Nun oni gvidis lin ne al la lifto. Kelkaj ŝtupoj kondukis ien malsupren el la interno de la domo. Ili iris longe tra subteraj koridoroj en blinda mallumo.

— Iru antŭen! — diris iu akompananto.

Li obeis.

Subite li glitfalis kaj ruliĝis… ruliĝis. Ne longe. Nur kelkajn metrojn sur kota, kruta deklivo.

Kio ĝi estas al li? Li eĉ ne ekkriis. La voĉo de iu militmaristo stridis tra al arkadoj:

— Will la diabla!

Lumopunkto proksimiĝis ŝanceliĝante, poste aperis homo, vere malbela, kiel la diablo. Li estis karbonigra negro, ekipita per lampo kaj revolvero.

— Iu foriros tra la savelirejo — diris iu maristo, kaj ili forrapidis. La mallarĝa koridoro multobligis la lumon de la malgranda lampo.

La princo sidis en ŝakto, inter glataj, argilaj muroj. Kontraŭflanke videbliĝis pordo. Tia, kiel la enirejo de modernaj danctrinkejoj. Ĝi ne kuntuŝiĝis kun la grundo kaj konsistis el du aloj. Ĝi ne havis klinkon. Malantaŭ la pordo estis mallumo, plaŭdego kaj malbona, sala mar-odoro.

Ĉu tie atendas la morto?

Grandega tabulo pendis sur la pordo:

S A V E L I R E J O!

Sub ĝi estis alia:

DONU VIAJN VESTAĴOJN AL WILL LA DIABLA!

Helpu la senhavulojn!

ĈIU BONFARO GRAVAS EN LA TRANSA MONDO!

La diablo diris al li de supre:

— Ĉu vi volas manĝi ion? Jen estas haringo.

— Mi ne petas.

— Ĉu nek brandon?

— Nek tion. Kio okazos al mi?

— Nu… vi certe mortos. Ĝi ne estas la plej malbona. Mi havis onklon, kiu malsaniĝis je lepro.

Li estas bona knabo. Li volas konsoli lin. La princo sidis ĉe la fino de la glita deklivo kaj rigardis la krutajn murojn, kiel liaj okuloj alkutimiĝis al la duonlumo.

— Ĉu oni povas veni ĉi tien el alia direkto? — li demandis la diablon.

— Mi ne kredas.

— Kiel oni supreniras de tie ĉi.

— Mi ne scias — li respondis senkonsile. — Ankoraŭ neniu suprenvenis de tie, kie vi estas nun.

Ili silentis. Aŭdiĝis plaŭdo. Gutoj falis.

— Diru! Diablo!

— Nu!

— Kiel oni motas ĉi tie?

— La fluso leviĝas preskaŭ ĝis ĉi tie, kie mi staras. Dume vi mortas.

— Kial oni ne mortigas la viktimojn subite?

— Ĉar kiam la akvo altingas la trunkon, oni rakontas, kien ili kaŝis la rabitan monon, kaj al kiu ni donu ĝin. Se ni simple mortpafus la koncernulon, tiel multe da valoraĵoj perdiĝus.

— Ĝi estas kruela, sed saĝa kutimo. La plaŭdoj aŭdiĝis ĉiam pli proksime! Venas la fluso!

— Estus bone, se vi donus viajn vestaĵojn al mi, krome se vi havas ion. Sed vi ne aspektas tiel, kiu posedus ion — li aldonis kun profunda kono de homoj.

— Ĉu tiu pordo… por kio utilas?

— La akvo penetras tie. Ĝi estas stultaĵo. Iam loĝloko estis tie, ĝis la maro ne subfosis la bordon. De tiam la pordo ne putriĝis tute.

La malgranda klap-pordo ekmoviĝis. Iom da akvo penetris ĝis la ŝakto kaj movis la lozajn alojn. Estas bone, ke li mortos kiel Warins. Ĝi ne estas inda fino al St. Antonio.

— Ne estas bona profesio la mia — diris la Diablo. — Ĉar kelkaj homoj kriegas, blasfemas. Estis iu, kiu ĵetis ŝtonon al mi. Ĉu mi estas la kulpa pri la tuto?… Se iafoje ne estus kelkaj bonaj vestaĵoj, mi farus tion por neniom da mono. — Kaj li ankoraŭ aldonis kun emfazo. — Ĉar la vestaĵon oni povas doni al mi. Kial kunporti ĝin al la fiŝoj, ĉu ne?

Ankaŭ la princo komprenis tion. La libere moviĝantaj aloj de la pordo ofte grincadis pro la penetranta akvo. Jam kelk-centrimentra akvo kovris la fundon de la ŝakto.

— Kaptu ĝin! — kriis la princo kaj suprenĵetis sian malpuran, ŝiriĝintan ĉemizon, poste la pantalonon.

— Dankon… — rikanis la Diablo feliĉe. — Ĉu vi vere ne volas haringon?

— Mi ne petas.

Li staris tie nude, en la akvo ĝis la maleoloj, kaj la fluso ĉiam pli forte enfluis. Sed la akvo ankoraŭ ne leviĝis ĝis liaj genuoj, kiam kelkaj homo venis por li.

Proksimiĝis la militmaristo, nomata Ĉefkuracisto.

— Alo, Warins! — li kriis.

— Kion vi volas?

— Mi ĵetos kablon malsupren. Kaptu ĝin. Vi revenos al la Malvarmkoruloj. Rapidu!

La akvo jam atingis liajn genuojn. La princo kaptis la kablon. Oni suprentiris lin.

Li estis la unua homo, kiu revenis de tie.

— Diablo! Redonu liajn vestojn! — ordonis la Ĉefkuracisto.

— Tiuj estas jam la miaj! — ekindignis la Diablo

— Transdonu tiujn, ĉar mi batos vin je la kapo!

Li transdonis tiujn kun plorinda mieno.

— Bela afero… — lamentis la Diablo. — Vi forprenas tion, kio rajte estas la mia!

Ili denove supreniris. La princo revenis kun malmulte da espero. Kion li esperu?

Oni kondukis lin en tiun ĉambron, kie li ĵus staris antaŭ la Malvarmkoruloj. Li okulmezuris siajn juĝistojn, li preskaŭ bedaŭris, ke la afero ankoraŭ ne finiĝis.

— Warins — diris la Ruĝa Kribo. — Ni ŝanĝis la mortkondamnon.

— Ĉu? Kaj kio okazos al mi?

— Vi edziĝos al mi…


2

Li staris mirante.

— Mi ne komprenas vin… — li diris poste.

— Vi saviĝis de la morto — klarigis la Ruĝa Krifo malpacience. — Vi edzinigos min.

— Bedaŭrinde — respondis la princo — , tamen estas kapute al mi.

— Kial? — demandis Ruĝa Krifo mirante.

— Vi estas bela, kara fraŭlino, sed ne laŭ mia gusto. Sed ne koleru. — Kaj li turnis sin al la maristoj. — Knaboj ni povas reiri!

La Granda Bubalo hapis, ĉar li perdis sian spiradon. La porkosimila vizaĝo de la Kanibala Bebo longiĝis, kaj duono da cigaro haltis en la gorĝo de la trampa, blankhara virino pro surprizo.

Ruĝa Krifo rigardis la knabon kun timige brilantaj okuloj. Ŝi ekstaris kaj iris al li. Ŝi staris antaŭ la princon tiel proksime, ke ilia korpo preskaŭ kuntuŝiĝis.

La or-koloraj, malvarmaj, verdaj okuloj brilis timige. La bela buŝeto kurbiĝis duoncirkle, la malgrandaj nazloboj ektremis, kaj parfuma spiro frapiĝis en la vizaĝon de lia reĝa moŝto.

Nun vere estis timiga la knabino.

— Vi estas fiulo! Ĉu vi kurĝas mokadi?

— Mi ne mokadas, kaj mi estimas vin, eĉ mi timas iomete en tiu ĉi momento, sed la minaco ne estas taŭga maniero por gajni mian plaĉon.

— Vi… kion vi pensas — ŝi diris kaj rigardis kun abomeno la bluajn-violkolorajn ŝvelaĵojn sur la vizaĝo de la princo — , kial mi volas edziniĝi al vi?

— Vi certe imagas min konvena vivkunulo. Sed vi eraras pri tio. Mi ŝatas la drinkaĵon kaj la liberan vivon.

— Frenezulo.

— Estas prave, sed ne tiom, ke mi edziĝu al vi. Vi estas tre bela, sed vi ne plaĉas al mi. Mi preferas la diketajn, nigraharajn virinojn. — Kaj li denove turniĝis al la maristoj. — Ni iru, knaboj, ĉar pasos la fluso, kaj tiam mi povos sidi ses horojn en tiu kaverno…

La princo sciis bone, ke la geedziĝo sub pseŭdonomo estas same valida, kvazaŭ li edziĝus al la knabino, kiel arkiduko St. Antonio.

— Nu… Mi instruos vin, ke vi alimaniere devas paroli kun mi… Ĉi tie oni draste traktos tiel impertinentan bubon.

— Tulipo — diris Charley la Lunmiena — , vendu tiun ulon labori al guanejo!

La princo eklevis sian ŝultron indiferente:

— Vi povas fari kion ajn al mi. Mi ne edziĝos. Mortigu, disŝiru, rostu min super fajro: mi preferegas la nigraharajn, diketajn virinojn.

Kaj malbela, groteska vizaĝo rikanis al la Ruĝa Krifo.

— Aŭskultu min, Sovaĝa Bubo — diris la Ekscelenco. — Vi estas tiel terura homo, ke mia filino ne lasos vin eniri en tiun ĉambron, kie ŝi restadas dumtage. Ni bezonas vian helpon por atingi niajn celojn. Se vi konsentos, tiam ni indulgos vian vivon.

— Sed de kie mi sciu, ke ĝi okazos tiel? Eble via estimata filino poste enamiĝos al mi, kaj ŝi persiste petos min resti kun ŝi? Ŝi disponas pri tiaj armitaj fortoj, ke ŝi povas devigi min.

La virino nun jam ridis kaj foriris dirante nenion, sed ŝi forte frapfermis al pordon. La Eksclenco rapidis post ŝin.

— Kial ni hezitas!? — kriis Charley la Lunmiena. — Ĉu jes, aŭ ne? Respondu!

— Ne respondu — diris Kanibala Bebo. — Donu al li kvin minutan tempon por pripensi la aferon. Akompanu lin al la Sekigejo!

— Nu bone…

Oni denove akompanis lin…

La Sekigejo estis globforma kaverno. Tia, kiel ia antikva tombokelo kun glata, malmola muro. Kvankam ne homa mano formis ĝin. Ĉinaj galanteriisto loĝis en la suburbo, kaj ili hardbakis la formitan argilon tie, en bakfornoj, kavigitaj en la teron. Tage-nokte ardaj, ŝtopitaj kavaĵoj ĉirkaŭis tiun kavernon, nomata Sekigejo. La cetere infera varmego ĉi tie estis netolerebla.

Oni jam konfesis multe da aferoj en la Sekigejo, kion oni ne volis rakonti. Lia reĝa moŝto unu kredis tion, ke li tuj sufokiĝos, kiam oni enpuŝegis lin tien kaj fermis la aperturon per ŝtonego.

Poste li senkonsciiĝis.


Загрузка...