ĈAPITRO 4 La taglibro de Jimmy la Ĝisorela


I

Elŝipiĝinte, mi decidis skribi taglibron. Ĝi okazis tiel, ke anticipe mi degne babilis kun pasaĝero, ĉar tiam jam mi surprenis la iamajn vestaĵojn de la mortinto, kiu fariĝis edukisto laŭ la volo de la sorto…

Egale. Do. Gravas la belliteraturo, kiel oni kutimas diri. Ĉar skribi taglibron, tio evidentiĝos poste, kiel farinto: ĝi estas belliteraturo.

Tiam okazis granda idiotaĵo. Ĉar laŭ la neantaŭvidebla volo de la sorto, mi aliformigis la vestaĵon de la mortinto al mia mezuro fare de tajloro, kiu veturis sur la ŝipo. Sed neniu pensis pri tio, ke la mortinto havis ankaŭ ĉemizon. Nerenoviginte, ĝi estis strikta. Kiu estus kredinta, ke la kolumo de tiel granda karmemorulo estas malvasta? Ĉu li havas maldikan kolon en ĉemizo? Mi preskaŭ sufokiĝis pro tio. En ĝi. Portante ĝin.

Kaj la ŝuoj. Tiel grandega homo, kaj mi ne povis surpreni tiujn. Mi ne povis surpiedigi ilin. Nur apenaŭ.

Sed la pantalono. Mi povintus volvi tion ĉirkaŭ min, kiel burnuson, laŭ la kutimo de la araboj, kiam mi jam estis en ĝi.

Tiam la tajloro aliformis tion. Sed la rando de la ĉapelo pendis ĝis miaj ŝultroj. Mi portis ĝin en mia mano. Lia reĝa moŝto laŭ la favoro de la sorto donis al mi ankaŭ monon kaj diris, ke post la elŝipiĝo mi serĉu hidalgon Gomperez. Ĝi estas hispana rango, sed mi ne devis serĉi lin, ĉar ili atentis, kie elŝipiĝos Irving, kiu estas mi, la reĝo.

Ne estas facile skribi taglibron, sed mi ellernos tion, kiel sinjorido la vangofrapadon.

Anticipe mi ankoraŭ paroladis kun lia reĝa moŝto, ĉar li ŝatis konversacii kun mi.

— Vi havos interesan travivaĵon — li diras.

— Mi jam antaŭe ĝojas — mi respondas. — Mi ŝatas la travivaĵojn. Lastfoje ĝi okazis en Kairo, sed ĉiuj tri ŝoforoj resaniĝis.

Li dolĉe ridis pri tio, ĉar ĝi estis lia kutimo.

— Atentu — li diras — , ke vi ne eraru pri tiaĵo, kion vi devus scii. Ekzemple pri kapokostaj aferoj.

— Bonvolu instrui min pri la faktoj, poste mi jam povos konfesi — mi diras.

— Unuavice vi devas scii, ke la insulon malkovris pirato, nomata Warins antaŭ cent sepdek jaroj. Li regis tie, kiel pirato super la indiĝenoj, kiuj ŝatis lin, ĉar Warins multe rabis, murdis, sed li traktis ilin bone.

— Kio okazis al tiu Warins? — mi demandas.

— Mia praavo okupis la insulon, li regis kaj forpelis Warins-on. Sed liaj posteuloj eĉ de tiam batalas hejme. Ili asertas, ke la trono apartenas al ili.

— Tio estas idiotaĵo — mi diras.

— Nur malrapide. Ĉar ekzistas alia tronpretendanto — li diras.

— Ili do estas multaj — mi diras.

— Jes. Sub la regado de mia avo iu Warins ribeligis la indiĝenojn, ĉar ili tre ŝatis Warins-on. La familion Warins. Mia avo fuĝis kun ununura sceptro el la insulo. De sur. (Forstreku la nedeziratan vorton!) Tiun tempon ekspluatis advokato kaj diplomato, nomata Alvarez. Li kolektis multe da feĉuloj en Singapuro. Kaj li atakis Warins-on kun la helpo de usonanoj. Nokte. Li okupis urbon Almira. Li armis la feĉulojn, kaj ili estis la soldatoj. Alvarez proklamis respublikon, kaj li fariĝis la prezidento. Tiam li ricevis monon el Usono, li konstruigis magazenojn, hotelon, aĉetis aŭtobusojn, kaj Almira fariĝis celhaveno de ŝiplinioj. La usonanoj faris novan propres propes prosperity. (Ĝi estas granda firmao en Nov Jorko.) Poste okazis granda batalo inter li kaj Warins, sed mia patro surprizatakis ilin, ĉar dume li varbis ŝipon kaj personaron. Li venkis kaj kaptis ilin ambaŭ. Mia patro denove fariĝis la reĝo de la trono. La tribunalo deklaris tujan ekzekuton de Alvarez kaj Warins. Sed mia patro indulgis Alvarez-on, ĉar li tamen ne estis rabmurdista pirato. Oni severe admonis lin kaj ekzilis lin porĉiam, relegaciinte lin de sur la insulo.

— Tio okazis ankaŭ al mi — mi interrompis — , sed oni relegaciis min de sur du insuloj.

— Kiuj ili estas?

— Anglio kaj Sud-Ameriko. Sed mi rajtas viziti la aliajn insulojn.

— Ĉu vere?

— Jes. Sed ne ofte. Mi rajtas surbordiĝi limigite.

— Nu mi daŭrigus.

— Nu daŭrigu!

— Vi devas scii tion. Oni ekzilis prezidenton Alvarez kaj lian familion. Paŝi sur la insulon estis severe malpermesite por li, kaj oni suspendis liajn promulgitajn leĝojn. Ĉar Warins ne promulgis leĝojn, anstataŭ tiuj oni pendumis lin mem persone. Laŭmerite al lia rango, sur la arbokronon de eleganta palmo. Cetere li estus pendumitan en ĉiu alia lando pro pirataj krimoj, murdoj, hommortigo, rabado, brulofaro kaj multaj honorofendoj. (Vere ne estas facile skribi taglibron.)

Tiujn historiojn rakontis la princa reĝo, kiu krome estis reganto. Kaj mi aŭskultis lin, ĉar mi devas scii ĉion ĉi. Estas dece…

— Kiam oni ekzilis Alvarez-on kaj samtempe pendumis la piraton Warins, ĉu ne estis alia tronpretendato? — mi demandas.

— Restis unu. La filo de la pendumita pirato. La nederlandanoj kaptis lin antaŭ kelkaj jaroj. Li ankoraŭ estis tre juna dum la bataloj. Indiĝenoj kaŝadis lin, kaj poste ankaŭ li fariĝis fifama rabisto. Kiam oni arestis lin kiel plenkreskulon, tiam jam ankaŭ li havis multe da butero sur sia kapo. Kvankam Bob Warins estas junulo, tamen li faris belan karieron, kiel rabmurdisto. Fine li estis kondamnita al dek kvin jara malliberigo. Tiam li ĵuris dum la juĝeja ĉeftraktado, liberiĝinte li mortigos la reganton de la insulo kaj ĉiun St. Antonion kaj ĉiun Alvarez-on, kaj li estos la reĝo, sed li havas malmulte da espero al tio, ĉar li bone sidas en bagno.

Li rakontis ĉion ĉi kaj ankaŭ tion, ke sinjoro Egmont, la ĉefministro de la insulo, kiu bone konas lin, ĉar li estas la frato de lia patrino, kaj li estas bonulo. Tiu homo ne venos en Singapuron, ĉar tiam ni ne povus fari la ŝercan inciton. Se li jam menciis lin, mi devas scii, ke li estas la ereűűterna ĉefministro de la insulo, konsilisto de lia patro, blankhara, alta homo, sur lia frunto estas videbla cikatro pro malnova glavotranĉo. Li neniam forlasas Almira-on, se temas pri li, mi devas scii tion.

Tiam mi komprenis ĉion, kaj la ŝipo albordiĝis, sed mi sufokiĝas pro la strikta ĉemizo, kio estas terura.


Загрузка...