Alviciĝo!
Ilia plimulto revenis tute ebria, kaj dorminte nek kťlkajn horojn, nun tamen ili vestas sin dum momentoj, haste frotpurigante siajn kotkovritajn, malpurajn ŝuojn, kaj kiam la deĵoranta kaporalo malfermas la pordon piedpuŝe por diri sian matenan opinion al la tuta, fia bandaĉo, tiam ilia plimulto jam bukas sain rimezonon.
La trumpeto eksilentas, la kompanio staras sur la korto, kaj la kapitano post kelkaj adiaŭaj frazoj komandas „Ekmarŝu!” Poste „Dekstren”, kaj la oficiro ekiras sur sia ĉevalo, lia altenlevita glavo ekbrilas en la aero, la orkestro komencas ludi marŝon, kaj la plotono iras sur la straton gaje kantante…
Dume jam la ordono alvenis longe, laŭ kiu „Serĝento Latouret deŝanĝos suboficiron Larnac, postenigitan al la marŝkolono, kaj suvoje li servos, kiel konstanta patrolestro.”
Serĝento Latouret amis la ruĝan vinon pinard, kiun oni produktis en granda kvanto proksime de Oran, li ekŝatis la fortikaĵon St. Thérése kaj la trankvilon de la veteranoj, tamen li iris feliĉe en la inferon de la malproksima garnizono, ĉar Kolombo estos sub lia kontrolo… Kiu estas la hontindaĵo de lia kariero, ruiniganto de lia suboficira aŭtoritato, kaj tiu rikananta bubo, tiu fia ŝajniganto, al kiu li donos instruon… Nom du nom.
Sed momente la rikananta bubo dormis tute sane en la ombra interno de la velkovrita ĉaro, ornamita per ruĝa kruco, ĝuante ĉiun avantaĝon de la soldato, estanta en malsanuletato. Li elkore bedaŭris tiun kompatindan Latouret-on. Li estas maljuna, ostiĝinta soldato, sed ne malbonulo.
La kompanio marŝas tiel. Fariĝas vespero, poste denove mateno. Ili nur marŝas…
Kolomboelrigardis tra la fendo de la tolo ĉe la fina parto de la ĉaro. Malantaŭ ĝi, sed sufiĉe malproksime marŝis la postgvardio kun muloj, portantaj maŝinpafilojn. Iom fore aperis grupo de indiĝenoj, kaj ili denove malaperis malantaŭ la sablodunoj.
La legianoj ne ŝatas tiѵjn militvagantojn, kiuj vagas en la dezerto kune kun la regulaj trupoj kaj tendumas en la proksimo de la garnizonoj. Ĝi estas senorda horo, la batalo interesas ilin nur pro la predo.
Tra la antaŭa parto de la ĉaro estis videŢla la longa hom-serpento de la marŝanta kompanio. Inter senlimaj, flavaj montetoj, en terura varmo, nenie torviĝas makulo da ombro, nur la kremkolora sablosurfaco de la blindiga Saharo kaj ondliniaj dunoj… dunoj… ĝis la vidlimo, ĉie flavaj dunoj…
La kuracisto metis kovrilon sur la amasigitajn kinin-sakojn kaj dormis… Eble nun li povus rigardi la dokumentujon…
Ne… Ĝis li ne scias, kio estas en ĝi, li devas tre atenti. Jen… Oni portas soldaton, kiu konvulsias… Lia buŝo ŝaŭmas, sangaj salivstrioj tremetas post ĉiu stertoro… Oni kuŝigas lin. La kuracisto salte leviĝis dormeme. Malvarman felsakon sur lian kapon… Sed estas kapute al li!!.. Verŝajne li havas pulmoembolion… Vejno ekkrevis… Griza polvo kovras liajn vizaĝon kaj manojn.
— Fini… — murmuris la dika kuracisto kaj viŝas per tuko sian mallongan kolon, kiun kovris dornosimilaj haroj…
Ili atingas la unuan oazon je la oka horo posttagmeze. Longa fajfo. La regimentkuracisto rigardas la tute sanan soldaton kun suspektemaj okuloj.
— Mi petas vin, sinjoro ĉefkuracisto — raportis Kolombo suvite — , mi ŝatus stari en la marŝkolonon, sed mi havas ordonon, ke mi veturu ĉi tie. Ĉu mi ne povus translasi mian lokon por malfortulo? Mia ŝultrovundo jam tute ne malhelpas min.
— Mi aranĝos tion — respondis la ĉefkuracisto afable. — Ĝi estas brava decido… Mi opinias, ke sinjoro leŭtenanto entreprenos la respondecon por ŝanĝi lokon kun invalidulo…
La leŭtenanto skribis en la tagordonon, ke malfortiĝinta soldato transprenu la lokon de la resaniĝinta senrangulo numero 40, kiu estas rekomandita al sia marŝanta plotono…
Fine…
Ĉiu ĉirkaŭvolvis sin per sia mantelo en la rapide malvarmiĝanta nokto de Saharo, kaj malpli proksime, kaj la ardantaj ŝtonoj, servantan por baki la kesra-on, lumis foren el la tendaro de la militvagantoj. La trumpetisto sonigis la dormsignalon.
Fine…
Kolombo ekiris, sola inter la palmotrunkoj, por rigardi la dokumentujon en iu trankvila loko. Simioj ŝrikadis sur la palmokronoj, kaj nekalkuleble multaj cikadoj ĉirpis ĉie.
— Haltu, kamarado! — iu poųtkriis lin.
La sinjoro grafo estis tiu. Ĉu li ne havos denove ian obstaklon?
— Kion vi deziras, sinjora moŝto?
— Ne moku min… Mi ne atendis tion de vi. Tio, tio… indas al la aliaj soldatoj.
— Mi diras tute serioze, ke ĝi ne estas moknomo. Vi estas tiel eleganta, oldulo mia, ke ankaŭ mi mem pensas tion, ke vi devenas el ia aristokrata familio.
— Nu mia deveno… — Tiu oblonga, delikata vizaĝo malsereniĝis. Sur lia alta frunto, kiu kalviĝis interese super liaj tempioj ambaŭflanke, fariĝis strangaj faltoj, kaj liaj grandaj, klaraj, bluaj okuloj rigardis en la malproksimon.
— Mi ŝatus diri al vi ion… Vi estas alia, ol la ceteruloj… Vi komprenas eĉ la poeton, eble ankaŭ mi povas esti sincera….
Kolombo diris, ne havante multe da emo al tio:
— Jen komencu… estu do komunikema, kaj rakontu ĉion… kvankam nun…
— Mi estas polo, mi devenas el urbo Lukewitz. Mi inventis maŝionon, kiam mi estis dek kvin jara…
Kolombo eksidis ĝemante apud lin sur rokegon. Vane, ĝi estas tiel. Nu… Nun li aŭskultos la dramon de tiu sinjoro.
— Mia vera nomo estas Spolansky, kaj… Kion vi pensas, kiu estis mia patro?
— Liberecbatalanto. Caro Paŭlo la unua ekzekutigis lin…
— Vi estas proksime al tio, sed ne…
— Nu… Estas videbla sur vi, ke sango de nobeluloj fluas en viaj vejnoj. Konfesu al mi, ke vi mortigis tiun virinon… aŭ konfesu sincere, ke vi perdis per kartludo la soldon de la regimento, kiel gvardiestro, rakontu do vian sonfilmon, kaj ni iru dormi…
La sinjoro grafo ĝemis. Li kapbalancis malgaje kaj ekstaris.
— Ne. Mi tamen ne rakontos tion… Nek al vi… Ne koleru…
— Vi absolute ne ofendis min — respondis Kolombo kun apenaŭ kaŝita ĝojo, kaj Spolansky profunde ĝemante malrapidiris al la tendaro… Li iomete lamis je sia unu piedo… Kio okazis al li?
Eĥ, ne gravas!
Li iris ĝis la rando de la oazo, kie jam polvo kovras dike la arbustojn. La senlima sablomaro, kvazaŭ ĝi estus vera oceano, etendiĝas arĝente en la lunlumo.
Li ĉirkaŭrigardis… Li estis malproksime de ĉiu. Malfrue ekdormonta kakatuo kriĉis, kelkaj ranoj kvakis en la silento, kaj de malproksime la zumkantado de la ĥoro de la militvagantoj filtriĝis al li.
Manplaton granda lunradio penetris inter la sveltaj palmokronoj. Ĝi estas sufiĉe da lumo, por ke li legu. Li elprenis la dokumentujon. Ĝi estis simpla leda ujo, kiu troviĝas milion-are ĉie. Multe da aferoj estis en ĝi. Unuavice dek kvin mil frankoj en kontanta mono. Kelkaj kvitanco, multe da vizitkartoj. Krome ĵurnal-eltranĉaĵo. Duon paĝa novaĵo, kadrita per ruĝa krajono:
„KONSTERNA FAMILIA DRAMO EN LA DOMO DE d-ro
BRÉTAIL, ANTAŬ NELOGE REVENINTA HEJMEN
Hieraŭ vespere la eleganta vilaokvartalo de Oran estis scenejo de sanga okazaĵo, sur la bulvardo Bonaparte d-ro Brétail mortpafis sian edzinon, kapitanon Corot kaj sin mem. D-ro Brétail antaŭ nelonge revenis hejmen el la regionon de Niger, kien li akompanis la mortakcidenton suferintan esploriston Russel, kiel la sekretario de la fama scienculo. Hejmenreveninte d-ro Brétail edziĝis al la vidvino de la tragike mortinta scienculo. La eksterordinare bela virino iam estis kantistino, kaj ŝi forlasis la scenejon nur pro Russel. Sed en Oran, kie la geedzoj Russel vivis grandan socian vivon, la iam festata aktorino ankoraŭ kelkfoje rolis en karitataj vesperfestoj. Tiam ŝi prezentis sian faman kanton „Si l’on savait…”
Si l’on savait!...
La kanto en la apuda ĉambro, kie kuŝis la mortinto! La kanto, kiu konstante sonis, ke kantis neniu!
Li legis plu.
„… D-ro Brétail, la persona sekretario de la akcidenton suferinta Russel, post la morto de la scienculo edziĝis al la vidvino, kaj ŝajnis, ke ili vivas feliĉan geedzan vivon, kaj hieraŭ okazis la sanga, familia dramo.
Nur du lakeoj estis en la domo, kaj ili rakontis la historion tute same. D-ro Brétail estis survoje, ili pensas, ke en Algiro, kaj sinjorino Brétail gastigis la spahian kapitanon Corot, la popularan rajd-akrobaton. Laŭ la aserto de la lakeoj kapitano Corot ankaŭ alifoje vizitis la domon en la foresto de Brétail. La dramo okazis je la dekunua horo vespere. Iu lakeo kredencis teon en la salono. Sinjorino Brétail sidis ĉe la fůrtepiano kaj kantis „Si l’on savait”. Tiam subite aperi Brétail en la pordo! La lakeo aŭdis du pafojn, ŝrikon, bruon. Kapitano Corot kaj la virino falis kun trapafita kapo. Kaj antaŭ ol la servisto povintus malhelpi, ankaŭ d-ro Bréteil motpafis sin je la tempio. Kiam la amulanco alvenis, jam neniu vivis el ili…”
Kolombo ekfumis cigardon. La domo venis en lian memoron. La polvokovrita ĉambro kaj la stranga virino kun la nevuso…
„… Ĉu ĝi estis justa aŭ maljusta ĵaluzo? Kiu povus decidi tion — raportis la ĵurnal-artikolo. — Eblas, ke la teruraĵoj de la ekspedicio, travivitaj apud Russel agacis la nervosistenon de d-ro Brétail, aŭ eble la interesa virino, kiu portis la signon de la triangulo ne nur sur sia mano, sed ankaŭ en sia koro, ĉu ŝia amo vere ekflamiĝis: unue al la sekretario de sia mortinta edzo, kaj nun al kapitano Corot? Ni ne povas ricevi precizan respondon je la demando. Tio certas, ke ĝi estas grava perdo por la socio de Oran, kaj la terura dramo…
En la mezo de la artikolo esti foto… Stranga, bela virino rigardas al li, kiu havas interesan kapon, kunkreskintajn, dansajn brovojn kaj mirinde esprimplenajn okulojn.
Subite de ie, ne malproksime, zumante eksonis la konata, delikata, virina voĉo:
„Si l’on savait…”
… Kelkajn skundojn li sidis senmove.
… La palmofolioj iomete kunfrotiĝis kun mallaŭta susuro en la nokta aeroblovo… Kaj la teksto nun fariĝis zumkantado… Sendube… Ĝi estas tiu sama voĉo!
Li salte leviĝis!.. Li iris en la direkton de la voĉo, sed la kantanta zumado strange malproksimiĝis… La diablo ludas kun li… Nun li aŭdas ĝin klare: „Si l’on savait…”
El inter kelkaj arboj li atingas la randon de la dezerto.
Li haltas paraliziĝinte!
Dio mia…
La virino sidas ĉe la piedo de dabloduno, en Saharo! Ĵus ŝi rigardis al li elĠla ĵuranlo! La luno prilumis ŝin. Ŝi portis rѡjd-vestaĵon, korkoĉapelon, kaj ĉio estis neĝe blanka sur ŝi! Klare estas videbla ŝiaj grandaj, malgajaj okuloj, la iom densaj, kunkreskintaj brovoj… Ŝi rigardas rekte en la okulojn de Kolombo, ridetas kaj zumkantas:
„Si l’on savait… Si l’on savait…”
Li ekiras al la virino kun rezolutaj paŝoj, sed ne kurante.
Ŝi nun ekstaras malrapide. Batante sian boton per la rajdbastono, ŝi ekiris…
Damne! Ŝi malaperas malantaŭ la sabloduno… Nun jam li komencas kuri. Tamen li devas aranĝi la aferon iam kun tiuj fantomoj. Ĉu ili jam neniam lason lin paca?
Li ĉirkaŭiris la monteton.
Nenio…
Sed kvazaŭ ĝi aŭdiĝus de tre malproksime, eble el la distanco de la kvina sabloduno… Mallaŭta, tenera, alda melodio, simila la lulkanto.
Kolombo eksidis kaj fajfadis nervoze. Tiel, kiel oni kutimas kuraĝigi sin per tiaĵo en forlasita stratetaĉo. Ĉar ĝi tamen estas troigo. Ni komprenu tion.
Li jam eĉ ne provis sekvi la vizion. Mirinde, sed la virino kantas de tre malproksime…
Ŝi eraras nur pri tio, se ŝi pensas, ke Harrincourt-on atakos morta nervoŝoko pro ŝi.
Diablo forportu tiun zumkanadon…
Li ekfumis cigaredon nervoze.
Kiel troviĝas tia virino en la dezerto, portanta urban vestaĵon? La kompanio nepre devintus vidi ŝin en la senlima dezerto, veturantan ĉi-regione. Kial ŝi promenas ĉi tie en varmego 45 celsiusgrada, tiel leĝere, en la mezo de Saharo? Kiu ŝi estas?… Vivanta homo ne… tio jam verŝajnas… Ĝis nun li ja ne kredis fantomojn, sed ekde nun jes… Oni priridos lin, kiel maljunajn matrosojn, kiaj ili rakontas siajn, similajn historiojn, sed tiouj rilatas la maron. Bonŝance, ke li ne povos rakonti siajn travivaĵojn, ĉar li mortos post nelonge pro „akcidento dum plenumo de sia profesio”. Sed li ne faros tiajn kantadojn nokte. Ĝi estas idiotaĵo. Tiuj estas ŝiaj ritmoj… Vera virina afero. Iu mortpafas ŝin, ĉar ŝi flirtas kun spahia kaptiano, kaj ŝi ne lasas fremdajn virojn trankvila… Kion ŝi volas de li? Ĉu li faris malbonon al ŝi?…
Subite aperis la zumkantanta fantomo tiel proksime, ke li sentis, kvazaŭ li povus kapti ŝin per sia etendita brako… Kaj ŝi kantis laŭte, foren sonorante!
Malgraŭ la nedifinebla distanco ŝi ne estis pli ol kvindek paŝojn malproksime… Li ekkuris sin post ŝin.
Nun mi kaptos vin!
Hop…
Li vidis tute certe, ke ŝi kuris malantaŭ tiun monteton… Li ĉirkaŭiris ĝin. La virino estis tie…
„Si l’on savait…” — ĝi sonis de tre malproksime…
…Jen pruviĝis, ke ŝi ne estas homo. Ne eblas malproksimiĝi tiel subite, poste kanti denove el kvindek paŝa distanco… Sed la spuroj de ŝiaj botoj klare videbliĝas en la polvo…
Li sekvis ŝiajn spurojn.
Estis bone videbla la enpremiĝinta kalkano kaj la plandumo en la polvo. Hoho! Ĉu la piedsignoj de la fantoma sinjorina moŝto enpreniĝas en la sablon? Ŝi ja havas pezon kaj volumon! Ŝi ja metas sian piedon unu antaŭ la alian, kiel ĉiu mortemulo… Nek mia praavo vidis tian fantomon… Ĝi ja estas ia trompo, kaj li ne toleras tion…
La spuroj kondukis en la oazon… Sed nun…
Li staris paraliziĝinte!
…Malantaŭ sabloduno, kie estis malgranda ebenejo, la spuroj ĉesis.
Ili simple ĉesis!
Tiaĵo ankoraŭ ne okazis!
La spuroj malaperis sur la sabla grundo, inter du montetoj, sur la libera tereno, kvazaŭ la virino estus suprenfluginta. La du lastaj piedsignoj estis klare videblaj, sed poste nenio, nur la glata polvo…
Nun jam li ne plu okupiĝis pri la afero. Jes. Li akceptas, ke ekzistas fantomoj. Sed kiel belaj!
Li eksidas denove inter la arbustojn kaj esploras plu la enhavon de la dokumentujo. Li rezignis la ludon, rilate la fantomon. Ŝia sinjorina moŝto venkis!
… Letero estis en ĝi. Adresita al sinjoro Henry Grison. Oni urĝas lin rapide aranĝi la „aferon”, ĉar „Kalimegdan ne povas atendi pli ol ĝis aŭtuno…” Ham… — pensis Kolombo. Sinjoro Kalimegdan forkuros, se li ne atendos, ĉar sinjoro Grison ne povas aranĝi la aferon, ĉar ne estas certe, ke en tiu ĉi jaro okazos la lasta juĝo kaj samtempe la reviviĝo.
Almenaŭ li eksciis el tio, kiu estas la viktimo. Henry Grison, avenuo Magenta, n-ro 9.
Kio estas en ĝi?
Osta plaketo. Jen vidu… Estas skribite sur ĝi, ke „majoro”, sed nomo aŭ tiaĵo ne troviĝas. Sed iom malsupre: „mi skribis tion propramane: nelegebla nomo de generalo”. Kaj numero: „88.” Super ĝi kun oraj literoj: „Ĉefstabo. divizio D.”
Do, sinjoro Grison estis ia militservinta, reŭmatisma soldato, kaj ĝi estas ia memorplaketo aŭ invitilo al renkontiĝo, okaze de batalo antaŭ dek jaroj. Nu bone… Ĝi estas avizo…
Diable!..
… Ne malproksime, ĉe la piedo de la sablomonteto sidis la fantomo, brakumante siajn genuojn kaj kantis!
Kolombo rigardis ŝin. Li ne moviĝis. Kial? Ke ĉio komenciĝu denove? Li sidis kaj rigardis ŝin. Poste li ekfumis cigaredon. La fantomo ekstaris kaj disetendis siajn brakojn al li. Harrincourt mansvingis. Li ne kredas tion… Sufiĉe! Oni lasu lin trankvila… Ĉu li faris malbonon al iu? Kion oni volas de li?…
Super la plej malproksima sabloduno pala, kretokolora strio deiĝas de sur la rando de la firmamento… kaj la virino kantas.
Kolombo subite pensis ion. La ĝentileco estas soldata virto, rilate ankaŭ fantomojn. Li elprenas sian buŝharmonikon kaj akompanas bele, sentimantale la kanton de la reaperanta virino, variante ĝin kun fermitaj okuloj…
Li malfermas siajn okulojn por momento, ĉar la virino ĉesis kanti. Hm… La fantomo staras timiĝinte kaj gape rigardas lin.
Poste ŝi turniĝas kaj forkuras. Alo! Sinjorina moŝto! Fantomino! Haltu, ne timu, mi faros al vi nenion malbonan…
Sed la fantomo malaperis malantaŭ monteto.
… Li tre bedaŭris, ke li fortimigis la fantomon, poste li reiris en la tendaron, manĝis duonon da paneto kaj ekdormis dolĉe.