ĈAPITRO 26

1

Dume la taĉmento sisteme forigis la ne deziratajn elementojn jam sub la gvido de Hillers. Ankaŭ la militvagantoj, tendumantaj apud la fortikaĵo povis esti danĝeraj. Barbizon sciis de la malliberuloj, kiuj estas la ĉefagitantoj tie.

Subite maŝinpafiloj direktiĝis al ili el la muro de la fortikaĵo. Kelkaj homoj saltis sur kamelojn, sed kiam oni komencis pafi ilin, kaj falis tiuj, kiuj provis fuĝi, ili ĉiuj eksidis kaj atendis, kio okazos al ili. Oni sendis ĝendarmon el la fortikaĵo kun tiu mesaĝo, ke ili demetu la armilojn ne pli ol dek minutoj, cetere ili estos mortpafitaj.

Ili kapitulis ne pli ol dek minutoj. Poste patrolo ĉirkaŭis ilin kun pafpretaj fusiloj. Hillers laŭtlegis tridek nomojn sur slipo. Tiuj estis la ĉefribeluloj. Oni forkundukis ilin. Laŭ la leĝo „tuj kaj surloke” — kiel ribelulojn, kaptitajn je freŝa faro — oni mortpafis ĉiujn.

Oni diris al la aliaj, kie ili rericevos sian armilon. Eblas, ke nokte okazos batalo. Se ili ne batalos sufiĉe bone, oni masakros ilin, ĉar mitraloj estos malantaŭ ili, en pafdistanco.

Poste Latouret ordonis pri la deĵoro, kaj fine li disigis la alviciĝintoj jen tiel:

— Knaboj! Nun ĉiu meritas trinki glason da vino. Vi, Harrincour, venu kun mi por priaŭskultado!

— Ni povas iri, oldulo mia — li respondis per sia kutima neglektemo, kaj la lipharoj de Latouret ektremis, li aŭdigis eĉ ian leopar-similan murmuron, sed cetere li diris nenion.


2

La suno suiris malantaŭ la dezerto, kaj Kobienski, la gvidanto de la corvée atendis la signalon: eklumantan reflektoron sur la muro de la fortikaĵo.

Sed la malgranda, blanka fortikaĵo staris mute en la vesperiĝanta dezerto, kvazaŭ ĉiu vivanta estaĵo estus forlasinta ĝin.

Ia sinistra angoro ekregis la homojn. La malliberuloj kolektiĝis ĉe la komenco de la ŝoseo, agoprete, ke ekvidinte la signalon de la reflektoro ili unuiĝos kun la homoj de la corvée. La onidire d-ro Borden kaj la du aliaj fremduloj: Lorsacoff kaj Macquart gvidis la bagnanojn. Ili disdonis ankaŭ kelkajn armilojn, malmultajn, nur tiom, kiom ili povis kontrabandi sur la aŭto. La ekrasito kuŝis apud li en du lignokestoj.

Hienoj ridaĉis per olertranĉa voĉo, kaj ekbrilis la unuaj palaj seteloj super la flavaj sablomontetoj de Sharo.

— Diablo komprenas… — murmuris Kobienski, rigardante al la muta, ŝajne timige forlasita fortikaĵo.

— Eble okazis io malbona — diris iu soldato.

— Sed kio?

Ili silentis.

— Ĝi evidentiĝos post nelonge — diris Lorsakoff el la direkto de la bagnanoj — , kiam oni deŝanĝos la corvée-on.

Neniu respondis. La koŝmaro de la malbona antaŭsento ekregis la grupeton de soldatoj, kiel ili atendis en la dezerto, la vesperon de tiu timiga tago.

Jam pasis la tempo de la ŝanĝo de la gardistoj. Kaj okazis nenio. Malluma vespero kovris Saharon. La bagnanoj kaj la soldatoj vidis unu la alian, nur kiel grandega ombro-amaso.

Fine malfermiĝis la pordo de la fortikaĵo. Ili vidis bone ankaŭ de malproksime, ĉe la filtriĝanta lumo de la internaj lampoj, ke soldato venas el la fortikaĵo…

Nur unu!

Kaj la pordo tuj fermiĝis malantaŭ li. Sur la longa vojo, kiam la polvodunoj iafoje kovris lin, la ombro proksimiĝis malrapide, trankvile… Li jam estis nur je kelke da paŝoj de la corvée.

Fine nun ili rekonis lin.

— Troppauer! — kriis iu soldato.

Vere la poeto estis tiu. Nun jam estis certa, ke okazis io.

— Knaboj! — li diris, atinginte la gardistojn. — Oni sendis min tial, ĉar mi havas bonan rilaton al la malliberuloj… Okazis problemo. La plimulto de la soldatoj sin pripensi en la lasta minuto. Oni enkarcerigis la ĉefribelulojn, la aliaj decidis, ke ili ne faros plu tiun idiotĵon kaj defendos la fortikaĵon…

Fariĝis granda silento. La sufoke varma, prema nokto eĉ pli timige peziĝis sur la ribelulojn.

… Eklumiĝis io sur la muro de la fortikaĵo. Sed ne pro signalado. La lumfaskoj de ok-dek reflektoroj moviĝis en la dezerto, kruciĝante unu la alian…

— Stultaĵo! — kriis Lorsakoff. — La soldatoj ne alpafos nin…

— La knaboj mesaĝas tion — rimarkis Troppauer — , kiu venos sen armilo, ili enlasos tiun. Cetere ili pafos. Oni femos la akvokranon kaj ne malfermos ĝin, nur tiam, se vi ĉiuj kapitulacos…

Sekvis konsternita paŭzo. Raŭk-voĉa birdo konstante ripetis el la direkto de la fortikaĵo: Kiraga… kiraga… kiraga… Aerblovo trakuris Saharon, kaj la polvo flugis susurante…

— La majoro mesaĝas tion al vi, ke la corvée revenu en la fortikaĵon, la malliberuloj iri al sia laborejo, kaj tiam li forgesos, kion vi planis… Li punos nur la gvidantojn — kaj li aldonis ĝemante. — Vi, Kobenski verŝajne estos pendumita… Sed la vivo estas tia; foje supre, foje malsupre. Fine ja: supre jam doloras nenio.

— Ne atentu tiun perfidulon! — hurlis Kobienski. — Estas nura mensogo, kion li diras…

— Kaj la ekrasito estas ĉe ni! — kriis Lorsakoff. — Se necese, ni eksplodigos la tutan fortikaĵon!

La rezoluta instigo renkontis malmulte da entiziasmo. Nur Troppauer respondis per simile akra voĉo:

— Ni ne estos idiotaj morti pro vi! Kial ni implikiĝu en malagrablan situacion, kiam ni povas liberiĝi sendifekte?! Vi nur ne estus venintaj ĉi tien…

— Hundo! — ekgrumblis Kobienski, kaj saltis antaŭ Troppauer-on. — Mi instruos vin zorgi pri viaj idiotaj poemoj, kaj…

Kompreneble Troppauer vangofrapis Kobienski-on pro la mallaŭdo de siaj poemoj, kiu poste kuŝis longdaŭre sur la tero silente.

Lorsakoff subite elprenis revolveron, sed iu bagnano elbatis tion el lia mano. Du soldatoj kaptis Macquer-on.

— Ni ne estas frenezaj morti pro vi! — kriis la barbulo, simila al Sankta Nikolao. — Troppauer pravas.

— Manĝu, kion vi kuiris… — diris alia skeletulo, kaj li skuis sian altanlevitan kaĥeksian brakon al d-ro Borden…

Post dek minutoj al corvée revenis en la fortikaĵon sen armiloj, eskortinte la ŝnurligitajn Kobeinski, Lorsakoff, Macquar kaj d-ron Borden.

La bagnanoj sidis en siaj bangaloj kaj atendis, ke oni decidu pri ilia sorto…


Загрузка...