ĈAPITRO 27


1

Ili estis kune en la ĉambro de Delahay. La majoro fartis iom pli bone. Li kubutunis en sia lito kaj cigaris. Posttagmeze li havis paroksismon, tiel li nur nun informiĝis pri la okazintaĵoj. Kreto, aŭ majoro Yves, Finley kaj leŭtenanto Hillers sidis ĉirkaŭ li.

— Ni do savis la honoron — diris la majoro. — Sed la fortikaĵo eĉ nun ne estas en sekureco, ĝis ni devas timi la sokota-anojn.

— Se ni scius, el kiu direkto ili venos, estus infanludo repremi aŭ ĉirakŭi ilin — rimarkis Finley.

— Sed ni ne scias — diris Yves. — Kaj ni havas malmulte da espero al tio… Kvankam la horloĝo, kiun havas tiu knabo… ĝi estas la ŝlosilo de ĉio.

Ili tute ne rimarkis, kiel admirante ili rigardas lin. Ĉar la aspekto de Kreto ŝanĝiĝis konsternige. Lia magreco nun impresis energion. Li estis anglece sek-statura, sunbrunigita homo, liaj okuloj brilis saĝe kaj klare.

— Kiam vi senmaskigis vin antaŭ Finley? — demandis Delahay.

— Kiam oni intermiksis tiun karan knabon kaj min, kondamnite lin al crapaudine. Mi devis savi lin. Tiam mi petis Finley-on raporti la aferon al vi, evitante Gardone-on. Unue mi devis legitimi nin. Poste Finley akiris la impregnitan sakon el la ferŝranko, kiun mia alia amiko kaŝe redonis al la knabo. En ĝi estis la dokumentujo de Grison, mia numero ĉe la sekreta servo kaj kelkaj verkoj. Poemoj. Mi volis legi la verkojn, ĉar ankaŭ pri mia amiko Troppauer povas evidentiĝi, ke li komedias, kaj li estas esploristo. Dank’ al Dio, la poemoj trankviligis min tiurilate.

Latouret enpaŝis kun Kolombo.

— Venu ĉi tien, amiko mia… — diris la majoro. — Vi faris grandan servon hodiaŭ al via patrujo, kaj vi ricevos specialan permion…

— Sinjoro majoro! Tio faras nenion, ĝi meritas nek premion. Oni devas fari ĉion por la patrujo. Cetere la tuta sukceso dankeblas al majoro Yves… Ĝi estas la sankta vero!

— Kiel?… Kio okazis?… — interesiĝis la oficiroj miregante…

— Sinjoro majoro! Mi petas vin obeeme, permesu al mi foriri kelkajn minutojn. Mi fermis oficiron ankoraŭ fru-posttagmeze ien, kaj eblas, ke la koncernulo ŝatus manĝi aŭ trinki…

La majoro mansvingis mirante, ke li povas foriri. Kreto aperis denove.

— Tiu knabo pensas tion, ke la ŝuisto Hlavaĉ estas identa kun mi, kaj li ege turmentis la kompatindulon…

Ĝi estis ĝuste tiel. Hlavaĉ sidis en la ĉambro soifa kaj malsata. Kiam Kolombo malfermis la pordon, la teruriĝinta ŝuisto kuregis en la kantinon, timante la novan komplikaĵon.

Malsupre oni deŝanĝis la gardistojn. Estis aŭdebla la klako de la deŝultrigitaj fusiloj kaj la komando de Battista.

Estis noktomezo…


2

Kolombo ne reiris tuj al la majoro, ŝajnas, ke li definitive neglektas la militistan diciplinon. Nenio senkulpigis lian frivolecon, eble nur tio, ke li estis amanta, kaj tiu sento jam ankaŭ tre seriozajn homojn infuis damaĝe.

Li rapidis al la kantino, sed li ankoraŭ ne iris la duonon de la vojo, kiam subute aperis de ie el la mallumo de la korto la araba bubo, Magda!

Li brakumis la knabinon kaj alpremis ŝin.

— Jen vidu — li flustris — , mi diris, ke la mokincito daŭros nelonge.

— Mi tre maltrankvilis pro vi — respondis la knabino. — Sed nun jam, dank’ al Dio…

— La afero ankoraŭ tute ne estas finita. Unuavice ni ne scias, kio okazos al la bagnanoj. Krome ankaŭ la negroj onidire planas ian atakon.

Sur la parapeto monotone klakis la paŝoj de la gardostaranto…

— Prave… — respondis la knabino malgaje. — La sekreto de la negroj estas tiu trairejo, kiun mia patro serĉis…

— Jes, la trairejo — kapjesis Kolombo. — Estus beno en tiu ĉi regiono, se fine ni trovus ĝin… Ĉe vere en tiu ĉi horloĝo estus la sekreto?

Ili rigardis samtempe sur tiun turpan, arĝentan krokodilkapon.

— Tutcerte… Frenezige, sed ĝi estas tiel. La plano de la trairejo kaŝiĝas en tiu brakhorloĝo. Doktoro Brétail volis transdoni ĝin al kapitano Corot tiun vesperon, kiam oni mortigis lin.

Kolombo rigardis malgaje la fermoplaton de la breĉetigita horloĝo. Poste li ekpremis per instinkta movo la streĉilon. La fermoplato klak-malfermiĝis, kaj…

Kiam ili ekrigardis la fermoplaton, ili ambaŭ ekkriis pro surprizo:

La mapo estis tie!

… Tiaĵo ankoraŭ ne okazis. Kureganto homo stumblis ĉe la sojlo de la majoro kaj falis en la ĉambron de Delahay, poste li salte leviĝis, nezorgante pri sia superulo, kaj kriadis…

— La lampon… malŝaltu la lampon!.. Trovite! Jen ĝi estas!.. tuj… — kaj li senspiriĝinte anhelis pro la kuro sur la ŝtuparo. Kolombo estis tiu. Kreto malŝaltis la lampon.

… Kaj per verde flava brilo, elradiante sian ardon ankaŭ sur la krokodilkapon, la miniatura mapo de la trairejo, malkovrita de Russel lumis tie, desegnita per kelkaj etaj linioj!..

En la mallumo aŭdiĝas nur la retenita spirado de la miregantaj homoj…


3

Kiel simple ĝi estis. La esploristo desegnis la mapon sur la ciferplaton de la brakhorloĝo per ia radianta materialo, eble per radiumo aŭ fosforo. Inter la fendetoj de la ciferplato kaŝiĝis nerimarkite tiuj kapilaraj linietoj, kiuj estas preskaŭ nevideblaj, ili lumas nur nokte, se anticipe la sunbrilo prilumis la ciferplaton, kaj la fosfora materialo reradias la sorbitan lumon. Pro tiklaj politikaj aferoj vojaĝanta, katrografa Russel desegnis sian unuan skizon sur tiun fendetiĝintan ciferplaton per nevidebla, aŭ per travidebla materialo, kiu surbas la sunradiojn. Poste li fiksis ĝin per gluo. Se oni atakis, traserĉis, eĉ mil foje dismuntis la horloĝon — oni povis trovi nenion, ĉar la mapo estis videbla nur tiam, se trafis tion forta lumo, kaj oni rigardis ĝin nokte.

Kvazaŭ rigardante transmondan aperaĵon, ili nun ĉiuj gapis la horloĝon kun grandaj okuloj.

Sur la ciferplato tute eta, intermita linio montriis la vojon ĝis Niĝero, disde punkto, kiu estis signita per litero T. Ĝi signifis certe la „tendaron”. Tiun lokon, kie la ekspedicio de Russel bivakis. Kaj tie oni konstruis la fortikaĵon Aut-Taurirt. Malsupre estis skribite: 1 mm: 2 km. Preskaŭ du centimetra linio signis la vojon, ili do estis proksimume 40 kilometrojn de la trairejo. La malgranda strieto, signanta la vojon, krucis punktitan linion, kiun signis litero N. Ĝi estas certe Niĝero. Malsupre, sub la sekudo-montrilo estis skribite: 10. III. — 25. VI. Ankaŭ tio estis klara kaj simpla. La akvonivelo de Niĝero estas tia de la dek de la tria marto ĝis la dudek kvina de junio, ke oni povas trafiki tra la trairejo, dum la aliaj monatoj la akvo verŝajne indundas ĝin.

— Se ni estus sciintaj tion pli frue — diris majoro Yves en la konsternita silento — , tre multaj homoj estus vivantaj.

Iu ŝaltis la lampon.

— Jen rigardu, la idiota Kreto! — kriis Kolombo.

— Ne, amiko mia — diris Kreto ridetante. — Mi estas tiu certa majoro Yves, pro kiu vi havis tiel multe da malagrablaĵo. Sed fermu vian buŝon, ĉar vi ne aspektas favore tiel.

Ĉar Kolombo malfermis sian buŝon tiel larĝe, kiel tio eblis. Li anteŭenŝovis sian kolon, faris grandajn okulojn, kaj li rigardis jen al la surprizige senĝene staranta Kreto, jen al la ridantaj oficiroj, timeme turnante sian kapon dekstren-maldekstren.

— Huuu! — li diris poste.

— Mi ripetas, kion mia amiko Delahay diris: vi faris grandan servon al via patrujo. Vi estas la plej facilanima kaj la plej bona soldato en la mondo. Koncerne Kreton, la kompatinda idioto, en lia nomo nun mi premas vian manon kun aparta danko.

Li premis forte la manon de Kolombo. Kiu eĉ nun palpebrumante rigardis de unu oficiro al la alia, kaj li ripetadis en si mem nur tion pro la embaraso kaj surprizo:

— Ĝi estas bela komedio… Je mia vorto, ĝi estas bela komedio.

— Krome nia amiko Kolombo ankoraŭ havas bonŝancon — interrompis Finley. — La hazardo helpis al li solvi la sekreton de la horloĝo, kiun vane serĉis tiom da spertuoj…

— Estas bone, ke vi menciis tion! — diris Delahay, ekkubutante en la lito, ĉar la multe suferinta, malalta homo preskaŭ refortiĝis. — Ni nur ne ripozu sur la laŭroj de la venko, ĝis la atako de sokota-anoj povas okazi neatendite.

— Nun jam ĝi ne estas tiel danĝera — mansvingis Yves. — Unuavice hodiaŭ estas la oka de majo, kaj ne estas verŝajne, ke la vojo, kondukatna al la tero Batalanga estus irebla antaŭ kvar-kvin tagoj. La mapo de Russel idikis la dekan de la monato. Poste, posedinte la mapon, ni povas okupi la aperturon de la trairejo. Tio kondukas certe sub la fluejo de Niĝero, kie la riverujo estas sufiĉe roka, kaj ĝi ne povas ruiniĝi.

— Lito! — kriis Kolonbo sovaĝe, frapinte sur sian frunton. Mi forgesis ie kulpulon sub la lito, kies nomo estas Laporter.

— Laporter! — salte leviĝis Kreto. — Kie li estas? Mi estus ĵurinta, ke li glitis el miaj manoj. — Venu, infano mia! — Kolombo kaj la majoro rapidis al la koridoro malantaŭ la kantino, kaj ili malfermis la pordon de tiu ĉambro, kie la ganstero kiŝis ŝnurligita.

Malliginte lin, la membroj de Pencroft falis el la ŝnuroj, kiel la ĉifonoj el malfermiĝinta pakumaĵo. Li jam estis duonmorta.

Kolombo balancis sian kapon:

— La soleco tre suferigis lin….


Загрузка...