— Nono…
Li flustris tion duon-laŭte, ūiam li retropaŝis. Nono. Estu prudenta, Harrincourt. Ŝajnas, ke la sorto nerezisteble puŝas vin en ian teruraĵon. Atentu, sinjoro! Ne freneziĝu!..
Li kliniĝis al la kadavro. De kiam kuŝas tiu homo ĉi tie?
Kial de kiam? Sankta Dio!.. La sango ja eĉ ne kongluiĝis, strio fluas malraŰide el la flako, kaj ĝi nun kuntuŝiĝas kun la tapiŝo. Li ekprenis lian manon. Ĝi ankoraŭ ne malvarmiĝis tute. Li genuiĝis apud la mortinton kaj turnis lin surdorsen. La blanke vualitaj okuloj sendubigis, ke li jam mortis.
La viktimo estis ĉirkaŭ kvardek jara viro. La ponardo kuŝis duon metron de la korpo, per kiu li estis mortpikita. Tio ja ne estas ponardo! Ĝi estas stileto! Mallarĝa, legiana bajoneto. Li levis ĝin…
Se nun li estus detektivo, li jam povus ekiri, trovinte spuron. La legianoj gravuras ion en ĉiun sian ekipaĵon, ĉar se iu perdas sian bajoneton, neniu povu ŝteli alies flankarmilon.
Li levis la prenilon de la bajoneto al sia vizaĝo por serĉi la malgranda marketaĵon sur la ligno.
Li faligis la armilon konsternite.
Ĝi estis sia propra bajoneto!
Nono!
Ne freneziĝu, Harrincourt! Kolektu vian kuraĝon! Kio povis okazi ĉi tie? Hola!
Tiun bajoneton li mem ĵetis tra la fenestro, kiam eksonis la sireno de la polica aŭto.
Ĉu do?
Dum li vagis sur la koridoro kaj trovis la malantaŭan pordon, iu ensaltis el la ĝardeno, preninte lian bajoneton, li suprenkuris ĉi tien, mortigis tiun homon kaj…
Kaj?
Elsaltinte li estis ekstere kaj kuregis sur la ŝtuparo malsupren. Eblas, ke la murdisto estas ankoraŭ en la domo…
Li ekbruligis la lampon en la halo. Senmovaj, polvokovritaj mebloj, silento, aŭdiĝas la eĥo de siaj paŝoj kaj la krakado de la sekiĝinta pargeto.
Poste eksonis de malproksime delikata zumkanto de virina voĉo… Li staris paraliziĝinte. Tamen… eblas, ke ekzistas fantomoj?…
Stultaĵo!
Li streĉis siajn orelojn. Ie virino zumkantis tre mallaŭte.
Si l’on savait… Si l’on savait…
Kaj la kanto daŭriĝis zumkantante, kiel lulkanto, sen teksto…
Li iris direkte al la voĉo. Supren sur la ligna ŝtuparo.
Li vidis tra la malfermita pordo la senmovan korpon, kuŝantan sur la planko. Li rapidis plu.
Li aŭdis klare, ke iu zumkantas en tiu ĉambro, kiu estas kuntuŝa kun la okazejo de la murdo. Li premis sian orelon al la pordo.
Estis sendube, ke interne iu zumkantas delikate. Ĉu freneza virino estas ene, aŭ kiu?
Nono!
Nono, Harrincourt. Kio estas tiu sento ĉirkaŭ via laringo? Iu zumkantas interne. Tio certas. Kaj vi staras ĉi-ekstere, kun iom malvarmaj kaj humidaj manoj. Malfermu la pordon, senrangulo! Malfermu ĝin, diable, ĉar mi ordonos ŝnurpendigi vin, sinjora fripono!
Li puŝmalfermis la pordon kaj…
En tiu momento fariĝis muta silento en la ĉambro. La lasta akordo de la kanto forsonis apud lia orelo.
Kaj la ĉambro estis malplena!
La ĉambro, kie en tiu momento, kiam li ekprenis la klinkon, iu ankoraŭ kantis, nun estis malplena, la polvo kovris la plankon dike, kaj eĉ unu piedsigno ne estis videbla sur ĝi.
Sed kiu do kantis?
Negravas. Mi ne serĉos ŝin. Ni lasu tion. Kian komunan li havas al ŝi? Li eliris kaj fermis la pordon. Li devas serĉi sian bajoneton, por ke ĝi ne restu ĉi tie, kiel krimdokumento, kaj li ekiris.
Si l’on savait… Si l’on savait…
La virino denove zumkantis en la ĉambro.
Kio?!
Nu, diable, tiun mi… Li malfermis la pordon fulmrapide. Kaj malferminte la pordon, li aŭdis la lastan melodion klare, sed neniu estis en la ĉambro, nek la kanto sonis.
Li turniĝis. Ĉio estis muta kaj senmova en la grandega, lumigita halo. Li fermis la pordon kaj apogiĝis al la balustrado. La nervoj de homo, vizitinta mararmean akademion, ne perdos la sinregon tiel facile. Kaj certere.
Si l’on savait… Si l’on savait…
La kanto denove eksonis en la ĉambro.