Harrincourt havis nur kvin monatojn el sia vivo. Dum tiu tempo li devas morti, se li ne volas, ke ilia malnova domo estu aŭkciata, kaj liaj proksimuloj mergiĝu por ĉiam inter la malriĉuloj de Parizo.
Li meditis pri tio malgaje, maĉante la frandaĵon de la malriĉuloj post la tagmanĝo: kelkajn sunflorajn grajnojn, sidante sur benko en la malnova haveno.
Subite li ekvidis Kontraŭe la fortikaĵon St. Jean, kie oni dungas la legianajn rekrutojn, supre sur la monto, vidalvide al la preĝejo Norte-Dame de la Garde.
La legio!
Efektive ĝi estas profesio. Oni kontraktas kun la franca ŝtato kaj ricevas salajron. Tie ne estas problemo morti.
Sed kial li devus morti?
Hopla!
Ek en la urbon. Li trovas la grandegan palacon de la asekura societo en Cannebiére. Lia eleganteco ŝajnas luksa en la suburbo (precipe lia iu ŝuo, kies butona, blanka enmataĵo estis preskaŭ tute sendifekta), sed oni ne permesis al li eniri al la direktoro. Kelkaj vivdanĝeraj minacoj, rimarkinde drasta honorofendo kaj limigo de la persona libereco de la suboficiro, preninte lin je la kolo, tamen sukcesis al Kolombo eniri al iu prokuristo.
Harrincourt rakontis sian planon entuziasme.
— Mi havas unuarangan proponon. Ni parolu sincere. Se nun mi elektos tian profesion, kiu mortigos min, vi pagos dek mil dolarojn. Donu al mi kvin mil dolarojn, kaj mi restos vivanta.
— Mi opinias, ke estus pli bone, se vi mortus — proponis la prokuristo bonvole post mallonga konsiderado. — La negoco estas pli komforma al la reguloj tiel.
— Sed sinjoro! Ĉu la morto de homo signifas nenion al vi?
— Kompreneble jes. Ĝi signifas la likvidon de obligacio.
— Vi profitus el mia propono — li klarigis konvinke. — Se vi ne interkonsentos kun mi, tiam mi elektos tian profesion, ke mi mortos post mallonga tempo, kaj vi devas pagi la tutan dek mil dolarojn.
— La afero ne tute statas tiel. Ni devas subtrahi certajn sumojn oficiale, krome ni banko alkalkulas sepdek kvar cendojn, kiel administra kosto. — Li diris tion reveme, skribaĉante sur paperfolio. — Sendepende de tio, hodiaŭ ne estas tia profesio, en kies intereso la instanco ne devigus fari preventajn rimedojn.
— Ĉu se mi dungiĝos al la legio?
La prokuristo surprizite eklevis sian kapon.
— Ĝi ne estas profesio… Atendu! — Li levis la telefonon kaj ekpremis butonon. — Ĉu estas tie la jurista sekcio?… Mi ŝatus paroli kun advokato Lagarde. Bonan matenon! Ni faris asekuran kontrakton pri la vivo kun sinjoro, se lin trafus akcidento, kaj se li dungiĝos al la legio… Kiel?… Dankon… — Li demetis la aŭdilon. — Vi pravis. Se vi mortos en la fremdula legio, ni eksigos tiun, kiu faris la asekuran kontrakton kun vi. Ĉar li devintus skribi en ĝin, kiujn profesiojn koncernas la asekuro. Ĉar estas profesia soldatservo.
— Ĉu vi pagos al mi la duonon de la asekuro, la kvin mil dolarojn? Ĉar mi zorgos en la legio pri tio, ke mi mortu rapide.
— Vidu, sinjoro, ni ne ŝanĝu tion. La negoco estas solida. Ĝi kostu iom pli multe.
Li leviĝis kun komplezema rideto kaj akompanis la junulon ĝis la pordo.
Kolombo estis tre kolera.
— Venu en vian kapon tiu homo dum viaj sendormaj noktoj, kiun kiu vi parolis hodiaŭ! — diris Kolombo kolere. — Havu animriproĉon, ruliĝadu sur viaj kusenoj plorante…
— Se mi havos eblecon — respondis la prokuristo kun komplezema ĝentileco — , mi faros tion, sinjoro. Ĉu vi deziras ankoraŭ ion?
— Nenion. Vi pensas, ke mi estas malkuraĝa. Sed vi eraras pri tio. Vi povas esti certa, ke mi mortos! Mi havis la honoron!
La prokuristo klinis sin ĝentile:
— Ripozu en paco…
Kolombo kuris malsupren sur la ŝtuparo kolere. Li tute ne pensadis, li tuj anonciĝis en la fortikaĵo kaj dungiĝis al la legio.
Kolombo nervoze atentis sin mem. Kial li rikanas konstante? Homo, kiu devas morti, kondutu minimume serioze, se jam tute ne temas pri soleneco.
Eĉ momenton ne estis sedube por li, ke antaŭ ol li pagus la sekvan partopagon de sia asekuro, li zorgos pri tio, ke li fariĝu viktimo de sia profesio. Sed ĝis tiam li devas profundiĝi en kontempladon! Homoj post simile tragika decido pensadas kun altenlevita kapo aŭ skribas taglibron, sed ne fajfadas konstante. Lia senespera provado, serioziĝi antaŭ sia proksimiĝanta morto, fiaskis.
Kvankam la kompanio de la rekrutoj ekveturos post du tagoj. Ĉar loko estas bezonata en la fortikaĵo St. Jean, oni rapide enŝipigas la rekrutojn.
Iun antaŭtagmezon li provis promeni kun melankolia malgajeco, kiam iu suboficiro alkriis lin, ke li venu en la deponejon por sortimenti la kalsonojn.
La deponejisto estis malnova, invalida, legiana kaporalo, fortika hom-manĝanto, kiu taŭgas por disciplinigi civilulojn. Tiu homo neniam ridetis, ĉar kuglo de mitralo estis en lia kapo, kiun oni ne povis forigi per operacio.
– Ĵetu la tolaĵojn ĉi tien unu post la alia! Mi notos tiujn.
— Tre bone.
— Silentu! Legiano ne respondu!
Kolombo ridetis pardonpete kaj ĵetis la tolaĵojn unu post la alia.
Poste li subite rektiĝis. La kaporalo rigardis lin demande.
— Mi raportas obeeme al sinjoro kaporalo: mi ŝatus fajfadi.
La hom-manĝanto konsterniĝis. Tiu homo estas militservinta, ĝi videbliĝa sur li. Kaj kiel juna… Efektive li devus riproĉi lin pro tiu raporto, sed estas io en lia vizaĝo, kio memorigas lin pri kara hundo… Eh, diablo forportu.
— Nu ja vi povas fajfadi, se vi havas emon, ĉar postmorgaŭ vi ekveturos al Afriko.
— Baldaŭ okazos iel… Nek tie oni manĝos min, nur en certaj regionoj… — Poste li fajfadis. Ne ian modernan, eksterordinaran kanton, sed malnovan koĉeran ŝlagron el Parizo. Li jam ne petis apartan permeson svingadi sian etenditajn brakojn dekstren-maldekstren la dormoĉemizojn kaj ĵeti tiujn al la kaporalo per gracia movo, kiel ia dancistino sian vualo, laŭ la ritmo de la fajfado. Tiu bubo ne havas klaran menson, ĝi certas.
Kiam ili finis la laboron, li diris tre moroze al la rekruto:
— Trinku kun mi glason da biero, se vi estas soifa.
Kolombo konis la homojn bone. Li kunbatis siajn maleolojn tiel, ke la deponejo ektremis:
— Dankon, mon chef!
Li povas anonciĝi, tio certas…
La mizantropa kaporalo, en la kapo kun kuglo vekis iom da sensacio, kiam li sidigis la rekruton al sia tablo.
— Tiun kanton… tiun ŝlagron fajfu denove, nazmukulo!
— Kiel vi ordonas, oldulo mia… — li respondis, kaj la rimarkon „oldulo mia” li kontraŭpezis per la kunbato de siaj maleoloj sub la tablo, kiuj ektremigis la glasojn.
Li fajfis eĉ pli da kantoj, kaj ili trinkis multe da vino el Bordeaux. Post la kvara botelo la kaporalo konfesi al Kolombo, ke li eĉ nun amas tiun malbenitan virinon. Kolombo brakumis lian ŝultron kaj klinis sian kapon sur la verdan kolum-insignon, poste li kantis responde per sia mola, sentimentala voĉo:
Hodiaŭ mi amas neniun alian, nur vin,
Bela Rue Malesherbes, bela Rue Malesherbes,
Adiaŭ por eterne…
La kapitano, ŝajnis, ke estis malvarmumita, ĉar li ŝnufetadis ofte, kaj nek lia pipo volis ventumi.
Antaŭtagmeze Kolombo denove estis komandita en la deponejon, sed anstataŭ sortimenti tolaĵojn, li devis manĝi hejme faritan kolbason. Ĝi estis agrabla por la rekruto, ĉar ili ekveturos moraŭ al Oran, kaj de tie en la dezerton.
Sekvan tagon okazis lego de la nomlisto, alviciĝo, kaj la taĉmento, konsistanta el rekrutoj, forlasis la fortikaĵon por iri en la havenon, kie atendis ilin ŝipo, ekveturonta al Afriko.
Kolombo staris konsternite en la korto de la fortikaĵo.
Oni ne legis lian nomon! La taĉmento formarŝis sen li. Li volis ĵus protesti kontraŭ la nekomprenebla distriteco, kiam la kaporalo en la kapo kun kuglo aperis apud li:
— Danku tion al mi, nazmukulo. Mi aranĝis, ke vi restu provizore en la deponejo.