Stranga maltrankvilo estis videbla sur la soldatoj de la garnizono. Tie kaj ĉi tie oni flustradas en homgrupoj. Kobienski, la kruela homo, nun kamaradas kun la senranguloj. Ili rigardis Latouret-on kaj Battista-on kun malŝataj okuloj kaj murmuris malantaŭ ilia dorso.
Finley vespere parolis kun la malsana Delahay pri la raporto de la suboficiroj. Kiam la sanstato de la majoro iomete boniĝis, la oficiroj sidis en lian ĉambron por trinki tason da teo, ĉar ankaŭ en tiu tute malfortiĝinta stato Delahay estis la animo de la garnizono.
— Oni ĉiam estas maltrankvilaj en la malseka sezono — li diris, kiam Finley referis pri la raportoj de la suboficiroj. — Eĉ tio povas okazi, ke ili provas fari ion en la furiozo de cafard… sed fine ja per la akvokrano… vi povas reteni ilin en tiu infera varmego, soifigigante ili duon tagon…
— Ĉu vi ne pensas… rimarkis Gardone — , ke ili tamen sukcesos rompmalfermi la kirasitan ŝrankon perforte?…
— Ili ne povas… fari tion — respondis Delahay kaj ĝemis profunde. — Nur per ekrasito… oni povus eksplodigi ĝin… Tial… ni ne havas eksplodilon… en la deponejo de la fortikaĵo…
Delahay refaletis sur sian kapkusenon:
— La sukceso… dependas de tio… en kiu kazo vi aplikos… la senindulgan severon, kaj kiam… vi fermos viajn okuloj neglekteme… Vi devas scii tion… Nun lasu min… dormi…
Li refaletis lace.
Okulvitra, dika civilulo atendis la oficirojn en la kontoro.
— Mi estas d-ro Borden. Mi alvenis el Timbuktu kun taĉmento de la Ruĝa Kruco. La misio Niger ricevis permeson fari kuracistan ekzamenon inter la malliberuloj.
Gardone rigardis la dokumenton. Ĝi estis laŭregula permesilo por doktoro Borden kaj por liaj akompanantoj, kiu faros sangoprenojn pro kontroli la propagiĝon de la dormomalsano.
— Kiomope vi estas? — demandis la kapitano apatie.
— Triope. Nia tretirila aŭto staras ekster la fortikaĵo. Du flegistoj venis kun mi. Ni estis ĉi tie antaŭ tri monatoj, kaj la malliberuloj ĝojis, ĉar ni disdonis utilajn objektojn inter ili.
Gardone subskribis la permesilon kaj ordonis, ke la corvée akompanu la membrojn de la misio.
Doktoro Borden reiris al la aŭto kaj sidis en la ŝoforejon. Ankoraŭ du homoj estis en la aŭto.
— Ĉio estas en ordo — li diris al siaj kompanoj.
Macquart kaj Lorsakoff estis kun li.
En la interno de la aŭto kuŝis kva-kvin grandega pakaĵo kun la signo de la Ruĝa Kruco.
Ekrasito estis en tiuj.
Matene Spolansky flankenvokis Golombon:
— Hodiaŭ, kiam la dua corvée estos deŝanĝita, ĝi komenciĝos! Onidire la bagnanoj akiris armilojn kaj ekrasiton. Ili eksplodigos la akvokranon kaj unuiĝos kun la corvée. Ankaŭ Kobienski estas kun ili.
— La insulentulo…
— Ne nur li. Preskaŭ ĉiu soldato. La plimulto estas kapabla por ĉio, ĉar ili ne povas nerve elteni la nenifaron, la sufokan, varmegan monotonecon, kaj ili estas pretaj kuri en sian pereon, nur tial, ke ili faru ion. Mi scias tion, ĉar iam mi okupiĝis pri psikologio.
— Vi faris tion bone… Ĉu vi ne pensas, ke ni devus raporti tion al Finley… aŭ ion similan?… — meditis Kolombo.
— Laŭ mi nur poste. Oni sovaĝigis la homojn. Vere ne multe mankis al tio ĉi-loke. La okazaĵoj nun jam ruliĝas tiel, ĉiam pli rapide, kiel lavango. Mi legis tion en romano.
— Ni provos fari ĉion, kio eblas home. Unue ni aranĝos milit-interkonsiliĝon. La posttagmeza okazaĵo trovis nin pretaj…
Kolombo iris por serĉi Hlavaĉ-on, kaj li venigis ankŭ Troppauer-on en la milit-interkonsiliĝon.
Ili estis en la plej prema, lasta ciklo de la seka sezono. La aero preskaŭ senteble peziĝis sur la homojn, la ostoj streĉiĝis interne, kaj la suda aeroblovo faris la soldatojn de la garnizono duonfrenezaj.
Tagmeze anonciĝis Hillers en la kontoro, kaj malliberulo estis kun li: Barbizon. Laŭ la ordono de la leŭtenanto la corvée tralasis lin, kiu portis grandegan instrumentujon. Hillers rapidis tuj al Gardone.
— Tiu ĉi homo estas Barbizon. La sekreta servo sendis lin kun la malliberuloj. — Li transdonis la legitimilon de Barbizon. Tio estis skribita sur ĝi, ke la bandito ricevis amnestion pro patriota faro, kaj oni dungis lin en la sekreta servo. Li estis postenigita, kiel observano al la malliberuloj, senditaj en Aut-Taurirt-on.
— Nu? — demandis Gardone, kiam li rigardis la dokumenton. — Ĉu vi havas ion raporti?
— Jes, sufiĉe multe — respondis la bandito. — Hodiaŭ eksplodos ribelo. Kiel membroj de la Ruĝa Kruco, lertaj organizantoj trudiĝis inter la malliberulojn. Ili kunportis ekrasiton.
Gardone paliĝis.
— La ribelon — daŭrigis Barbizon — ne eblas malhelpi. Oni organizis bonege ĝin. La plano jam estis preta en Oran. Iliaj homoj dominas en la libere vagantaj trupoj kaj en la corvée, inter la goumier-on kaj malliberuloj. Eĉ patrolo da fidinda grupo ne estas inter ili. La ekrasito estas la plej danĝera. Se ili eksplodigos la akvodukton ekster la fortikaĵo, kie ĝi disbranĉiĝas al la bivakejo de la malliberuloj, tiam ni restos sen akvo. Krome ankaŭ ĉefo de ĝangala tribo ofte vizitis la bagnanojn, kaj li instigis ilin tiel, ke la tribo sokota venos el la transa bordo de Niĝero, kaj se ili okupos la fortikaĵon, tiam la sokota-oj kondukos ilin tra sekreta trairejo al Angla Guineao.
Gardone frotis sian mentonon pale. Ĝi sonis tre malesperige. Finley ekparolis:
— Batista! — Kiam la itala kaporalo enpaŝis ordonis: — Latouret aranĝu, ke oni suprenportu kvar maŝinpafilojn kaj dudek kartoĉrubandojn.
La italo forrapidis.
— La malliberuloj vespere, je priparolita lumsigno unuiĝos kun la corvée, ili penetros la en fortikaĵon kaj rapide mortigos tiujn, kiuj kontraŭstaros…
— Hillers — diris Finley, — bonvolu iri kaj ordoni, ke oni fermu la pordon de la fortikaĵo, Latouret suprenportigu la maŝinpafilojn sur la parapeton, vi kaj Barbizon zorgu pri nenio, kio okazos interne, nur atentu, kaj kiam la corvée revenos kun la malliberuloj, tiam mortpfau ilin! Eble tio ankoraŭ helpos. — Hillers kaj Barbizon forrapidis. Gardone estis senpova. La mortotimo glacimalvarme pezis lian koron.
— Sed — li diris fine raŭke, — se vi sciis ĉion… kial vi ne raportis tion? Por ke ni povu peti helpon… La spahioj… povas veni ĉi tien el Timbuktu dum unu semajno.
— Mi opinias — respondis Finley, — oni intence lasis maturiĝi la ribelon tiel… Estas kelkaj homoj de la sekreta servo ĉi tie, kiuj volas trovi la trairejon de Russel, sekvinte la sokota-anojn…
Ili silentis. Battista revenis kun la kartoĉrubandoj. Li ĵetis tiujn sur la plankon. Li aspektis kvieta, tamen estis maltrankvilige, kiel li aranĝadis la zonegojn, plenpikitajn kun kugloj.
Kolombo faris la lastan milit-interkonsiliĝon kun Hlavaĉ kaj kun Troppauer. Kompreneble apud vino, kvazaŭ ili amuziĝus senkulpe.
— Ni povas kalkulo je dek ses homoj — diris Kolombo. — Oni alvokis ankaŭ nian atenton, ke ni aliĝu al ili. Ni donis eviteman respondon. Nun kion fari?
— Do… — respondis la ŝuisto malcerte — unuavice eble… ni devus scii… kion ili volas… Kaj kion povas fari dek ses homoj… kontraŭ tiom da homoj… Kaj mi ne scias… sinceredire… — Li sciis nek tion, kial ili devas subpremi la ribelulojn. Sed kiu kuraĝas diskuti ĉi tie kun du frenezuloj?
— Hodiaŭ posttagmeze — diris Troppauer — la corvée revenos jam kun malliberuloj. Oni signalos al ili el la fortikaĵo.
Pencroft envenis kaj fikse rigardis ilin.
— Kion vi flustradas? — li diris provokante. — Atentu min, Harrincourt! Estus plej bone, se vi konsiderus, ke vi venis vane ĉi tien. Vi certe kompranas min! Ne gravas, ke ankaŭ aliulo komprenu tion. Domaĝe pro tiel saĝa homo. Ĉar vi jam malfruiĝis al la flustrado. Ĉu vi komprenas?
— Mi havas antaŭsenton, Pencroft — respondis Kolombo gaje. — Ni ankoraŭ post nelonge interbatados. Vi estas tre forta kaj boksas bonege. Mi ĝojas ĉiam elbati la dentojn de tia homo…
Pencroft okulmezuris lin kun moka rideto, poste li eliris.
— Venigu ankaŭ min, se vi vangofrapos lin — diris Troppauer al Kolombo. — Ankaŭ ŝatus ekbati lin kelkfoje.
— Ankoraŭ unu instrukcio — diris Kolombo al Hlavaĉ. — Kio okazu, se la mokincito komenciĝos?
— Mi ne ŝatus… doni konsilon… — respondis Hlavaĉ embarasite. Kion ili volas de li? Li ne volas defiu tiel multe da ribeluloj. — Eble estus la plej ĝuste… — li eldiris fine — suprenporti la rumon kaj la alkoholaĵon… el la kelo… Ĉar en la deponejo estas multe da bonaj drinkaĵoj.
Kolombo salte leviĝis.
— Genie! Bonege!..
La soldatoj, sidantaj malpli proksime ekatentis, tial ili daŭrigis iom mallaŭte:
— Dankon. Ĝi estis bonega ideo. Jes… la rumo!
Mi nur scius, kial li ĝojas… — cerbumadis Hlavaĉ. Se okazos ribelo, oni ĉiumaniere pafmortigos ĉiun, anticipe ili almenaŭ ebriiĝus, tio estas logika. Sed kial ĝi estas genia?
— Ĉu vi komprenas? — diris Kolombo al Troppauer, kiam ili estis sur la korto. — Unuarang ideo. Kiam komenciĝos la mokincito, ni rompos la pordon de la deponejo. Satdrinku tiuj, kiuj estas en la fortikaĵo, sed ni ne trinkos rumon…
— Eble ni povos riski kelkajn glutojn el ĝi — interrompis la poeto. — Ĉar se jam…
— Ne! Ni restos sobraj — respondis Kolombo kategorie. Li disiĝis de Troppauer. Li ne vidis la knabino kvar tagojn.
Tagmeze li trovis slipeton apud sia telero: „Mi atendas vin je la kvina horo” — nur tio estis skribita sur la paperon.
Estis ĝuste la kvina horo. Li rapidis malantaŭ la kantinon. Kiam li atingis la ĉambron, la pordo malfermiĝis silente. Magda atendis lin.
Kolombo rikanis feliĉe. Anstataŭ la araba bubo la fantomo akceptis lin en blanka rajdvestaĵo. La bela virino kun malgaja vizaĝo, kiu kantis en la dezerto.
— Nur mallonge ni povas esti kune… — diris Magda Russel. — Eĉ tion ni ne rajtus riski.
Kolombo unuavice kisis ŝian manon.
— Estu trankvila. Vi povas fidi min.
— Atentu, ĉar ribelo estas okazonta…
— Mi scias pri tio — li respondis rikanante. — Nun jam mi diras al vi, ke Hlavaĉ ne estas ŝuisto, sed franca majoro. Ni vanigos la ribelon kun lia helpo.
Magda prenis la manon de la knabo duone plorante, duone ridante:
— Pro Dio, faru nenion, vi estas tiel infaneca, facilanima, senpripensa…
— Vi eraras — li respondis kun tromemfida rikano. — Tiuj tempoj jam pasis. Nun estus pli bone, se vi rakontus ion pri vi.
— … Vi jam scias tion, ke mi estas la filino de Russel. Mia kompatinda patro estis nervoza aŭtokrato, bonkora, genia, sed kaprica kaj koleriĝema… Mi devis forlasi mian hejmon pro li, kiam mi estis dek ses jara. Ni ne komprenis unu la alian. Ankaŭ mi fariĝis aktorino, kiel mia patrino… Poste okazis tiu tragedio… Mia patro malaperis… Nun jam mi scias, ke oni mortigis lin. Mia patrino rolis en la afero tiel, kvazaŭ ŝi estus trompinta sian duan edzon, doktoron Brétail. Mia patrino amis Brétail-on delonge, kaj ŝi suferis apud mia patro, sed ŝi estis ĉiam honesta, ĉasta virino. Tial mi decidis malkovri la veron. Unuavice mi entreprenis tiun amaran batalon pro la honoro de mia senkulpe misfamigita patrino. Sed la granda malkovro de mia patro, la trairejo, por kiu li luktis tiel multe, nedisigeble apartenis al la tragedio de mia patrino. Kaj neniu estis apud mi en tiu batalo, nur unu malnova lakeo, mestizo, kiu tiutempe forlasis kun mi la domon de mia patro. Mahmud estis tiu, kiun vi vidis foje kiel lakeon, foje kiel indiĝenan antaŭdiriston, kiu sin montradis kun vipuro en Murzuk. Ankaŭ mi faris bonan laboron, mi estis aktorino, mi komprenas la ŝminkadon. Mi priatentis la homojn, revenintajn el la ekspedicio de mia patro. Mi sciis, ke la kulpulo estas inter ili. Por ke mi povu miksiĝi en la suburbo, kie eŭropanino ne povas aperi sen sensacio, mi surprenis burnuson, mi ŝminkis mian haŭton bruna, kaj kio faris neebla, ke oni rekonu min: mi maskis min, kiel viro… Se vi ankoraŭ memoras la maljunan kafkuiriston en Oran, sur la avenuo Magenta…
Kolombo preskaŭ falis surdorsen.
— Kio?… Ĉu vi?… Estis la turpa, malbelega viro?… Ĉu vi algluis barbon?… Hop! Divenite! Tial mi ne vidis vin eniri la domon, de kie vi elvenis! Vi sidis tie en burnuso… Kun barbo! Kaj dum mi kudris mian gamaŝon… vi alivestis vin, kaj vi elvenis kiel virino… Mi sekvis vin, kaj mi ne komprenis tion… Vi estis la kafkuiristo en Oran!
— Mi estis ankaŭ Abu el Kebir, la trakoma, magra knabo kun longa, blanka barbo, kun kriĉanta voĉo…
La vizaĝo de Kolombo plilongiĝis denove.
Poste li subite tiris la knabinon al si kaj kisis ŝin.
— Ne koleru — balbutis la soldato — , vi savis mian vivon! Mi tute ne povas esprimi mian dankon per unu kiso…
— Nun… ne esprimu plu vian dankon. Mahmud akompanis min ĉien, kiel serpentodresisto. Kiam li divenis, ke oni ŝtelis la vipuron, kaj ankaŭ via ĉemizo malaperis, li avertis vin atenti, kvankam li pensis tion, ke vi estas patrujperfidulo, se mi… mi jam tiam… tiam… Mi do jam suspektis, ke eble ĝi estas eraro. Tial mi surverŝis vin… eĉ per kmirha… — ŝi retrosaltis. — Ne, nun ne esprimu vian dankon… Tial do ĝi okazis…
— Ĉu la brakhorloĝo?…
— Tiu brakhorloĝo… kaŝas la planon, kie estas la trairejo, sed neni povas solvi la sekreton de la horloĝo.
Ili silentis. Kolombo ekprenis ŝian manon. Magda ne fortiris tion.
— Ĉu ne estus bone rigardi tiun horloĝon denove? — diris la soldato. — Eble ni povus elpensi ion… Atendu! Nun venis en mian kapon… La kompatinda Bubo skribaĉis kelkajn frazojn.
La papero, sur kiun la malsanulo skribis, estis ankoraŭ en lia kamizolo. Li forgesis tion. La virino kaptis ĝin el lia mano kaj legis ekscitite:
„Oni atentas nin. Se vi volas ekscii, kioma horo estas, ĝustigu la montrilojn sub la suno, kaj rigardu atenteme la sekundo-montrilon. Noktomeze vi havos precizan horloĝon…”
— Pro amo de Dio, kiel vi povas esti tiel supraĵa… — flustris la knabino per tremanta voĉo. — Ĝi ja estas tre garva… Mi jam longe devintus scii tion…
Ŝi portis la horloĝon al la fenestro kaj klak-malfermis ties kovrilon. La suno prilumis ties krevintan ciferplaton. La virino turnadis ĝian streĉilon… Ŝi provadis dum minutoj, sed vane…
— Io ekideis al mi! — kriis Kolombo. — Laŭ la instrukcio: „Noktomeze vi havos precizan horloĝon…” Ĝustigu ambaŭ montrilojn sur la ciferojn dek du. Ĝi estas noktomezo.
— Eblas…
Ŝi turnis la montrilojn rapide. Kiam ili kovris unu la alian sur la ciferoj dek du, ŝi atendis. Nenio…
La virino redonis tion ĝemante.
— Jen prenu… Kaj mi petas vin — ŝi diris, dum Kolombo bukis la horloĝon sur sia pojno — , mi tre petas vin… estus singarda, ĉar…
— Alo! Kio ĝi estas? — Pencroft enpaŝis. — Jen vidu! Vere interese.
Kolombo turnis sin al la knabino malbonhumore.
— Pardonu min, Magda, sed bedaŭrinde nun mi devas bati tiun sinjoron duonmorta… kvankam ne decas konduti tiel en la ĉeesto de virino — ĉar Pencroft venis en lian proksimon, li vagofrapis lin tiel, ke tiu falis en la ŝrankon kapantaŭen, kaj trarompinte la pordon de la malnovaĉa meblo, li falis sur la teron kun diversaj objektoj.
Li tuj salte leviĝis kaj ĵetis sin sur Kolombon. Ili reciproke ekbatis unu la alian kvar-kvin foje, kaj Kolombo vidis, ke li trovis sian adversulon. Kvazaŭ martelo estus trafinta lian kapon, tiel peza estis la pugno de Pencroft.
Magda time tiriĝis en la angulon de la ĉambro kaj premadis sian pugnon en sian buŝon por ne ŝriki.
Ili boksis sovaĝe. Iu bato trafis la mentonon de Kolombo. Li retroŝanceliĝis, baldaŭ li kuris kapantaŭe al la ventro de Pencroft, poste li ĵetis sin sur lin kaj boksis lian vizaĝon ambaŭmane. Ili ŝiris, batis unu la alian sangokovritaj. Nun ekbrilis bajoneto… Magda ekŝrikis mallaŭte… Kolombo retrosaltas, sed vane. Pencroft pikas. Li kaptis lian pojnon. Ili baraktas luktante… Se la mano de la usonano en ĝi la bajoneto liberiĝos, tiam al li estos kapute… Kolombo maldekstramane ekbatas de malsupre la mentonon de la gangstero… Tiu retroŝanceliĝas. La sama pugno ankoraŭfoje batas, kaj unu piedbato… Pencroft jam ŝanceliĝadas, kaj eĉ nun li ne povas liberigi sian pojnon. La pugno de Kolombo nun jam, kiel maŝino trankvile, precize batas ankoraŭfoje… denove, trafinte sian kontraŭulon je la nazo, buŝo aŭ mentono, kaj Pencroft falas… Unu piedbato… Li ne moviĝas… Kolombo rigardas sur la knabinon spiregante:
— Mi opinias — li diris, — provizore ni finis tiun diskuteton… Unuavice ni ŝnurligu nian homon kaj flankenmetu lin dum la kritika tempo… Tiel li ne kaŭzos problemon…
Dum li parolis, li tuj deŝiris ŝnuron de sur pakaĵo kaj ligis la manojn, la piedojn de Pencroft strikte, ŝtopis lian buŝon kaj rulis lin sub la liton.
— En ordo. Ni povas iri. Mi sendos Troppauer-on ĉi tien, ĉar li antaŭnotis sin ĉe li por fari kelkajn piedbatojn… — Li nur nun rimarkis, ke la virino luktas kontraŭ malbonfarto. Li brakumis ŝiajn ŝultrojn tenere. — Ĉu ne nevozigas vin tiuj komplikaĵoj-konfliktaĵoj?
— Ne kredu, ke mi estas malforta. Sed okazis tiel multe da aferoj, kaj tiu ĉi klimato… Ĝi estas terura eĉ por mi… Kvankam mi plenkreskis en Afriko…
— Eĉ tiam ĝi estas multe por virino. Mi petas vin, nun obeu al mi, kaj enlitiĝu, ripozu dum la ribelo…
— Ĉu vi freneziĝis? — ŝi diris mirante, ĉar Kolombo parolis pri la ribelo tiel, kiel pri ia sensignifa incidento. — Ja povas okazi, ke oni masakros ĉiun, kaj…
— Ba!.. — li mansvingis ridetante, dume li reordigis sin iomete — , ni aranĝos la tutan aferon rapide… Ni pretros al ribelon per ia ŝerco… Ili estas karaj homoj, nur kelkaj friponoj plenŝtopis ilian kapon per idiotaĵoj. Ni vangofrapados tiujn kaj fino… Eĉ tio povas esti, ke la ribelo ne okazos… Kaj se ni ne renkontiĝus plu…
— Diru… Kial vi volas morti ĉiumaniere? Se vi trovas mian demandon indiskreta, ne respondu.
Kolombo serioziĝis. Kiel li forgesis tion… Kvankam la dek mil dolaroj estus urĝe bezonataj hejme… Sed nun jam ĉio estas egala.
— Fraŭlino Russel… Bedaŭrinde ĝi estas tia momento, kiam mi devas pensadi. Ĝis nun mi estis gaja. Temis nur pri mia vivo. Nun la afero estas serioza. Nun mi devas persisti apud mia militista honoro. Ĝi estas problemo. Asekura societo zorgintus pri miaj patrino kaj fratineto okaze de mia morto. Nun mi diras unu aferon al vi: Se okazis kelkfoje, kiam mi ŝatintus resti vivanta, kaj iomete mi malinklinis la penson de la morto, ĝi okazis tiam, kiam via karmemora, sed ĉarma persono hantis min en la dezerto. Ĉar mi suspektas tion, ke mi forte enamiĝis al vi…
Ili silentis. Kaldroneg-simila varmego ardis ĉirkaŭ ili, kaj araba militvaganto el la proksima tendaro kantis elgorĝe ian neartigitan melodion. La amaso de grandegaj, zumantaj muŝoj ŝvarmis dik-tavole ĉie. Abomeninda, morta Afriko estis tiu dezerta, senviva, obtuze dolora varmo… Kaj tamen, kiel ili kunrigardis por momento, rideto videbliĝis sur ilia vizaĝo, kaj Kolombo alpremis al si Magda-on…
— Se vi divenus la sekreton de la horloĝo — flustris la knabino milde alpremiĝinte — , tiam vi estus… tre riĉa… Vi povus ricevi facile eĉ unu milionon da frankoj… Ĝi ne havas difineblan valoron… La mapo de Russel valoras tiom, kiom la trovinto volas ricevi por ĝi. Se vi scius ties sekreton…
— La horloĝo estas via heredaĵo… Se mi scius ties sekreton… Ĉu vi ne imagas… ke mi akceptus vian monon?… Maksimume — li balbutaĉis embarasite — , se ni dividus ĝin inter ni… Sed nur tiel, ke la tuto… estus por ni ambaŭ… Unuvorte, se la mono restus en la familio…
Magda klinis sian kapon sur la ŝultron de Kolombo, kaj li karesis ĝin. Ili staris tiel. Ili ambaŭ pensis pri tio, ke ili parolas pri tio, kio ne estas: la sekreto de la horloĝo estas nesolvebla. Io krakis sub la lito, Pencroft rekonsciiĝis, se li ne povis eĉ moviĝi… El la ĝardeno de la kuirejo aŭdiĝis, ke iu elverŝas akvon el tino. Ili staris vid-al-vide.
Nun knalis pafo foren sonoranta en la silento de la varmega posttagmezo.
— Ĝi komenciĝas! Vestu vin araba bubo, tiam vi estos en sekureco… Mi devas urĝe foriri.
— Sed…
Li rapide ĉirkaŭbrakumis la knabinon, kisis ŝin kaj forkuregis.
Battista kaj Latouret suprenportis maŝinpafilojn en la kontoron. Battista alvenis pli frue kaj ĵetis sian ŝarĝon sur la plankon.
La kaporalo suprenrigardis trankvile.
— Ne estas fidindulo.
Nun alvenis Latouret. Li trovis fidindan soldaton. Li estis multe pli malgaja. Junula helpis al li. La idiota Kreto. Ili kuraĝis komisii nur unu homon en la garnizono: cerbmalsanulon. Li deĵetis la maŝinpafilon rikanante kaj mansalutis. Liaj okuloj moviĝis manie, kaj lia vizaĝo estis tia kun la du profundaj faltoj ĉe la buŝo, kiel ia arleken-larvo
La sola soldato en Aut-Taurirt, al kiu oni kuraĝis ordoni. Li rikanis kaj spiregis.
Nun jam ili estis klarvidaj pri la situacio. Finley diris al la lasta, fidela senrangulo kun bedaŭro:
— Apud la pordo estas benko, eksidu, infano mia, kaj ekfumu.
— Mi raportas obeeme… Kion?
— Cigaredon
— Mi raportas: kian cigaredon? Ĉar la senrangulo ne havas cigaredon. — Malgraŭ la malgaja okazaĵo Finley ekridis. Li donis cigaredon al Kreto
— Prenu, infano mia, de sur la muro la stiletan fusilon de la skribisto. Vi ne devas gardostari. Eksidu trankvile, sed se iu volas enveni sen permeso, mortpafu tiun. Ĉu vi komprenas?
— Proksimume…
Rikanante, kun memfida teniĝo foriris la sola, fidinda senrangulo en Aut-Taurirt: la idiota Kreto!
— Ĉu ne estus ebla — demandis Gardone, kiam li ekbruligis cigaredon kun tremanta mano — provi… la ĉefagitantojn… kapti… malhelpi…
Knalis pafo.
— Jam estas malfrue — diris Finley.