ĈAPITRO 5

1

Gemuta serĝento venis por akcepti ilin. Lia vizaĝo estis plena de truetoj pro ia pulvo-eksplodo, kaj iu lia okulo apenaŭ estis videbla el ĝia veruka, spongeca, blanka kavo. Post la eksplodo restis nur kelkaj katosimilaj haroj el lia liphararo. Sed senkonsidere tion, li kondutis vere ĝentile. Li mansvingis jam de malproksime al la rekrutoj, poste li preteriris antaŭ la vico kaj okulmezuris ilin de la kapo ĝis la piedoj.

— Mi estas tre kontenta pri vi — li diris kun sincera rekono. — Estus domaĝe venigi honestajn homojn ĉi tien por mortaĉi, ĉar vi ĉiuj krevos ĉi tie… Rompez!

Li mansvingis kun esperiga, serena rideto al la soldatoj kaj forrapidis. Ĝi estis la akcepto aŭ li estis serĝento Latouret.

La suboficiro montris la dormlokon al ili en longa, blanke kalkfarbita ĉambro, kaj la morte lacaj soldatoj tuj komencis poluri siajn rimenzonojn kaj butonojn.

Nur Kreto, la idioto sterniĝis sur la lito rikanante kaj ekdormis. Kolombo skue vekis lin:

— He! Kretena sinjoro! Faru vian paquetage-on, ĉar vi estos punita, se viaj butonoj ne brilos.

— Ne gravas. Mi havis onklon en Strasburgo, kiu foje en la armeo, kiam li devintus purigi siajn butonojn…

— Ĉu vi ne volas nun rakonti? Se matene ne brilos viaj rimenzono kaj butonoj, oni draste punos vin.

— Ne gravas.

Kaj li rekuŝiĝis. Kolombo koleriĝis. Li simple detiris lian kamizolon, forprenis lian rimenzonon kaj purigis tiujn kun la siaj. La aliajРsoldatoj jam longe ripozis, kiam Kolombo ankoraŭ varmigis la vaksopecon sur la finoРde alumeto kaj poluris per ĝi la rimenzonon de Kreto. Dume li diris malafablajn aferon pri la idioto, kiu dormis trankvile.

Verŝajne estis milita stato ie, ĉar ili restis nur kvar semajnojn en Oran anstataŭ plenumi la kutiman tempon de la ekzercado.

Kiaj marŝado, kurpaŝado, bajonte- kaj paf-ekzercoj okazis dum tiuj kvar semajnoj, ĉio ĉi supťris eĉ la plej pesimismajn imagojn.

Serĝento Latouet kelkfoje kuris retro preter la elĉerpita marŝkolono en la sufoka, tagmeza varmego:

— Rapide, knaboj, rapide, rapide!.. Kion vi diros, se iam okazos vera marŝado?… Parada defiliro!

Nur mankis tio!

Li devis marŝi per la longa, rekta-krura, brua parad-defiliro de la legio.

— Iru, kara mia! Frapu viajn piedojn al la tero, frapu tiujn, per la sep sakramentoj, ĝi ne estas valso, sed marŝado! Unu-du… Kurpaŝo!.. Suboficiro! Metu tiun homon sur la ĉaron, kaj se li rekonsciiĝos, li staru, kiel honorgardisto antaŭ la guberniejo.

Kolombo konstatis kun abomeno al si mem, ke li grasiĝas. La malfacila vivo de la soldatoj ne estis nekutima por li, sed dum la mondfama legian ekzercigo li tamen devintus proksimiĝi al la morto.

Male, li estis la sola homo, al kiu la terura serĝento donis forpermeson en la urbon dum la tempo de la ekzercigo. Tiu rikananta, blu-okula nazmukulo faras la parad-defiliron, ke la dezerto preskaŭ tremis sub liaj piedoj, li tenas kaj ĵetas la fusilon sur sian ŝultron tiel, kiel aŭtomato… Kiel ĝi okazis, subite li diris nur tion:

– Ĝis la vespersignalo vi povas foriri. Ne rikanu, ĉar mi ordonos ŝnurpendigi vin!

Li ekiris fari longan promenon sur la kurbaj, malpuraj, mallarĝaj stratoj. Li eniris en arbilbrikan kabanon, kie oni vendis kafon. La ejo konsistis nur el kvar muroj, kaj la sola aperturo estis la enirejo. Nek seĝo, nek meblo, nur maljuna, barba arabo kaŭris sur la planko, antaŭ kruĉo, plena de ardaĵo. Li boligis tason da akvo en la malgranda ujo, kaj kiam la soldato enpaŝis, li ĵetis kuleron da kafo sur la akvon. Nur post tio li diris?

— Salem…

— Ankaŭ al vi, infano mia…

La ejo estis tri paŝojn longa kaj larĝa. Ne pli granda ol porkejo. Kaj nek pli bonodora. Li nur englŵtis la kafon kaj elrapidis.

Kaj nun okazis tute stranga afero.

Li apenaŭ elvenis tra la pordo, li paŝis flanken por meti sian piedon sur ŝtono apud la kabano, ĉar butono loziĝis sur lia pantalontubo, kaj nun li volis kudri ĝin. La plimulto de la legianoj portas kudrilon kaj fadenon. Ĉar oni severe punas ilin pro defalinta butono aŭ ŝiriĝinta vestaĵto, nur la plej rezolutaj soldatoj neglektas la necesajn antaŭzorogojn. Li do metis sian piedon sur argilbrikon, enkudriligis la fadenon kaj alfiksis la butonon. Poste li kudris ankaŭ la alian pli strikta.

Subite li pikis sian fingron.

Virino elrapidis tra la pordo de la argilbrika kabano.

Li estis certa pri tio, ke dum li kudris la butonon, neniu eniris la kafejon. Jus nur la arabo restadis en la mallarĝa, krud-mura ejo. Aperturo, tra kiu povintus eniri el alia direkto, meblo, kiu povintus kovri iun, ne estis en la ejo. La maljuna arabo certe ne ŝanĝiĝis al juna virino, kaj nek sur la ramita agril-planko povis elkreski virino.

Kiel elvenis virino el la ejo, se ŝi ne estis ene?

Li decidis reiri en la kafejon.

La pordo estis ŝlosita! Aŭ la virino ŝlosis ĝin el ekstere, aŭ, kio estas pli verŝajna, la arabo riglis ĝin.

Kio ĝi estas? Ĉu miraklo? Ĉu fantomo?

La virino ne vidis la soldaton, ĉar ŝi tuj rapidis plu, turniĝante en la kontraŭan direkton. Ŝiaj rajd-pantalono, lakitaj ŝuoj, nun malaperas ĉe la stratangulo, kiel ŝi turniĝas.

Kolombo postrapidis ŝin. La virino iris el la suburbo, troviĝanta antaŭ la fortikaĵo St. Thérése al la kvartalo de la eŭropanoj, inter la lignodomoj de la longa avenuo Magenta. Eble ŝi jam alkutimiĝis al la tropiko, ĉar ne estis kolŝirma vualo sur ŝia blanka korkoĉapelo.

Sur ŝia mandorso troviĝis stranga, preskaŭ regula nevuso. La legiano vidis bone tion, ĉar ne pli ol du paŝa distanco estis inter ili. Ŝi iris antaŭ li. Kaj sur ŝia mandorso estis bruna, triangula makulo! Sur la bela, glata haŭto. Strange!

Kolombo nek li mem sciis, kial li sekvas ŝin. Virino, kiu elkreskis el la tero, ĉiuokaze estas interesa. Precipe, se ŝi havas eĉ brunan triangulan nevuson sur sia mano.

Ili alvenis al la vilaokvartalo de la urbo. La virino iris ĉiam pli rapide. Kolombo iomete postrestis kaj sekvis ŝin, ŝtelumante de palmo al palmo.

La virino haltis ĉe malantaŭa pordego de domo, kiun ĉirkaŭis abundkreska parko. Ŝi ĉirkaŭrigardis. La viro ne vidis ŝin, ĉar li ĝustatempe kaŝiĝis malantaŭ arbo.

Ŝi haste sonorigis. La pordeto malfermiĝis. Kolombo vidis bone, ke maljuna lakeo malfremis ĝin kaj klinis sin profunde. La virino eniris.

La soldato atendis, poste li revenis al la vojo, kondukanta al la ĉefenirejo. Li rigardis la vilaon ankaŭ fronte. Ĝi estis grandega, malnovmoda, etaĝa domo. Iom rigora kaj silenta. Ĉiu ĵaluzio estis mallevita, la pordego fermita, la parko muta, nek voĉo, nek homa aŭ besta estaĵo estis tie.

Policisto promenis sur la strato kaj mansignis amikeme al la legiano.

Kolombo sentis infanan scivolemon.

— Diru, sinjoro kolego — li demandis la policiston, — kiu loĝas en tiu bela vilao?

— Neniu. Ĝi estas senhoma.

Hm… La afero estas vere mistera.

— Bela domo ĝi estas.

— Nur neniu volas lui ĝin. Ĝi staras tiel sneloĝate pli ol duonjaro, de kiam doktoro André Brétail mortpafis sian edzinon, spahian kapitanon kaj fine sin mem. Ĉu vi havas cigaredon?

— Kio?… Kiel?… Jen prenu…

— Nur trankvile reprenu vian krajonon. Mi petis cigaredon… — Li formis funelon el siaj manoj kaj kriegis klare silabumante, ĉar li vidis, ke la kompatindulo estas surda: — Ci-ga-re-don!

— Dankon, mi ne ekfumas… — diris Kolombo palpante sian frunton kaj ekcigaredis Caporal-on nervoze. — Ĉu vi estas certa pri tio, ke vere neniu loĝas ĉi tie?

— Jes! — kiegis la policisto. — Mi postenas ĉi tie unu jaron. La noktogardisto havas ŝlosilon, kaj li kontrolas la vilaojn, enrigardante en la ĉambrojn ĉiun trian tagon, kiuj ne estas loĝataj.

— Ne kriegu, ĉar mi mortpikos vin. Ĉu vi ne konas hazarde ian damon, sur kies dekstra mano estas stranga triangula makulo aŭ nevuso? Mi vidis tian ĉi tie.

La policisto faris krucsignon.

— Nu, kio okazis? — urĝis Kolombo lin. — Ne ŝajnigu piulon, sed respondu! Ĉu vi konas tian virinon?

— Mi konis nur unu virinon kun tiu stranga nevuso! — li respondis. — La komptindan edzinon de doktoro Brétail, kiun la edzo mortpafis en tiu ĉi domo.


2

Kolombo demandis nenion plu. Li turniĝis haste kaj rapidiris reen.

Mi petas. Mi petas! Ni lasu tiujn. Li havas nenion komunan al fremdaj terur-dramoj kaj reaperantoj. Li devas hejmeniri tre urĝe.

Kolombo ŝatis manĝi ĝissate, riddegi laŭte, fajfi belajn kantojn, kelkfoje interbatadi iomete aŭ fari ian alian korpekzercon, sed la enigmojn sekretojn kaj ekscitajn aventurojn li malamis el sia tuta koro. Li decidis, ke li ne zorgos pri la afero kaj reiris en la fortikaĵon.

— Iru en la regiment-kontoron, al sinjoro kapitano Raffles — diris la kaporalo, kiam li ekvidis lin.

La komandanto de la fortikaĵo, kapitano Raffles, estis populara, bonvola oficiro. Li akceptis la senrangulon kun amikema rideto.

— Mi aŭdis, ke vi estas honesta homo. Serĝento Latouret donis bonan referencon pri vi. Ĝi estas la unua kazo en la pasintaj de jaroj, ke tiu homturmentanto trovis iun simpatia. Nun estas bezonaj novajn suboficirojn, tial mi sendos kelkajn elektitajn homojn, inter ili ankaŭ vin en lernejon por fariĝi suboficiro. Vi do restos tri monatojn en la fortikaĵo St. Thérése.

Kolombo timiĝis. Diablo forportu lian malbenitan simpatian karakteron.

— Mi raportas obeeme, mon commandant, permesu min iri en la dezerton.

La kapitano mire rigardis lin, poste li batis pugne sur la tablon:

— Senrangulo! Mi ordonas al vi partopreni la lernejon por fariĝi suboficiro. Ŝanĝo de l’ front! En avant! Marche!

Alveninte sur la korton, dum sekundoj li mordadis siajn pugnojn pro kolero. Malbenita katastrofo, ke la fortuno persekutas lin, kiel ia furioza sang-hundo, kaj ĝi ne lasas lin vivi, aŭ ĝi ne lasas lin morti.

— Nu, nazmukulo! — alpaŝis lin la serĝento, havanta pulvo-truigitan vizaĝon kaj hiuzan liphararon, konsistanta el tri haroj. — Via sorto dependis de mi! Generalo Cochran venis ĉi tien al la kapitano pro via afero, lia ia parenco estis en bona amikeco kun vi. Sed en la legio ne estas protektado. La kapitano diris tion: „Mi petas vin, jen estas serĝento Latouret, dependas de li, ĉu mi povas fari ion por tiu homo.” Danku al via parad-defiliro, ke mi poponis vin partopreni suboficiran lernejon…

La sťrĝento estus tre mirinta, se li konjektus, ke la soldato kion pensas ĉi-momente pri li, pri la parada-defiliro kaj ĝenerale pri la tuta familio Latouret.


Загрузка...