Je la kvina horo estis alviciĝo.
Latouret difinis la pikedon, postenigis la homojn deĵori, elektis la membrojn de la corvée.
Ĝi estis la plej malbona servo. Ĝardi la malliberulojn ĉe la komenco de la ĝangala ŝoseo…
La corvée konsitas el kvindek homoj, ĉiu plenekipite. Tri plotonoj ŝanĝas unu la alian en ĉiu oka horo. Ili okupas pozicion ĉe la komenc de la ŝoseo, inter la dezerto kaj la ĝangalo, tentas la malliberulojn, kaj ili havas la ordonon: okaze de la plej malgranda rompo de ordo pafi. Ili zorgas pri tio, ke la ok senditoj de la bagnanoj transprenu la provizaĵon kaj aliajn objektojn. Se pli ol ok malliberuloj proksimiĝus al la corvée: pafi.
Ĉiuj suboficiro kaj senrangulo (ne pli ol dudek homoj) estas postenigita al la corvée pro ilia reduktiĝinta nombro.
Tamen la akvo kaj la nutraĵo esits la vera gardistaro, el kiuj la malliberuloj ne povis rezevi. Ĉar la bagnanoj faris tion, kion ili volis en la ĝangalo, malproksime de la pikedo.
Oni punis la legianon per tio, ke li estis sendita inter la malliberulojn, kiu estis egala kun la mortkondamno, ĉar kiam li malaperis for de la okuloj, la bagnanoj mortbatis lin. La soldatoj bone sciis tion ĉi tie, kaj se ekzemple iu estis punita per unu semajna travaux forces, oni retenis lian identigan plaketo. Kiam finiĝis lia puno, tiam oni notis en la taglibron de la garnizono, ke la koncerna senranga soldato estas forstrekita el la etato de la kompanio pro morto.
La corvée sidadis apatie, plenekipite en la korto, kiam eksonis la voĉo de la itala kaporalo Battista:
— Dobout! En route! En avant. Marche!
La kvindek homoj iras.
Iu leŭtenanto Hillers iris inter la malliberulojn. Li estis teknika oficiro, venigita al la vojkonstruo. Delehay atentigis lin, ke li estus afabla, rilate la bagnanojn, kaj li klopudu havi bonan kontakton kun ili. Ĉar ili ne mortigas la inĝenieron. Tiu estas bezonata al la vojkonstruo, sed lin povas gardi nenio alia, ol la bonvolo de la malliberuloj.
La corvée transdonis la matenmanĝon. Ok bagnanoj puŝis la ĉareton moroze, mansaluto ne estas, nur malamikaj ekrigardoj.
La pikedo suferegas sub la varmega suno. Miliono da moskitoj venas el la ĝangalo, kaj amasego de muŝoj svarmas inter la manĝaĵrestaĵoj. Ĝi estas neeltenebla. Ĉiu sangas pro la pikoj de la moskitoj.
Oni donas kininon al ili. Kolombo kaŝe elkraĉas ĝin. Tiel li certe malsaniĝos je malario. Li ĝoje toleras la pikojn de la moskitoj. Maleble, ke ne estus inter ili, kiu propagus malarion.
Ili sentas teruran fetoron. Odoro de pesto alvenas el la direkto de la bagnanoj. Skeletaj homoj, vestitaj per ĉifonoj iraĉas, marteladas en la tendaro. Nun ili eklaboras ĉi-antaŭe. Jen rigardu… Blankaj promenbastonoj pendas el la jakotuboj anstataŭ brakoj, kaj iliaj vangostoj elstaras, kvazaŭ tiuj volus trapiki la nuran haŭton, kiu ankoraŭ restis sur ili…
Kreto staris apud Kolombo. Flave kaj idiote, sed trankvile. La soldatoj envias lin, ĉar lia paralize nekroziĝinta nervosistemo estas grandparte sensenta, rilate la korpajn suferojn…
— Englutu la kininon! — alkriis kaporalo Kibienski la idioton.
— Dankon, mia kapo ne doloras…
Kobienski batas en la vizaĝon de Kreto. La manoj de Kolombo pugniĝas…
— Englutu, ĉar mi disrompos vian kapon!
— Tiam ĝi doloros — rikanis la kreteno kun sanganta nazo. Kolombo elpaŝas el la vico, rektiĝinte.
— Mi raportas obeeme, la kamarado estas mense malsana.
— Kio?! Ĉu vi raportas?!.. Vi… ĉu vi elpaŝas el la corvée? — La kaporalo levis sian pugnon, sed mano de Kolombo iom malsuprenglitas sur la fusilrimeno, kvazaŭ li volus tenis sian fusilon pafpreta. Kobienski konas la homojn bone, li scias, se li batos, tiu fusilo deŝultriĝos, kaj la stileto trapikos lin…
— Mi jam glutis la kininon… — raportas Kreto rikanante. Sed Kobienski ekkriegas:
— Gamberiĉ! Pelli! Hmmer kaj Bouillon! Á moi! — Ili estis kvar malnovaj soldatoj. Ili tuj alvenis kun suboficiro. — Senarmigu tiun senrangulon kaj vindkatenu lin!
Kolombo toleris tion trankvile. Ili ĵetis lin en la polvon. Lia kepo falis, sed neniu metis ĝin sur lian kapon. Li kuŝis tiel, kun nekovrita kapo sub la bruliga suno.
— Kvar homoj portu lin en la fortikaĵon! Unu hora ŝnurpendigo… — li diris kategorie. — raportu al la serĝento, ke li forlasis la corvée-on!
La soldatoj rigardis kn abomeno la kutiman vidaĵon el la fenestro. La duonnuda Kolombo estis ligita al paliso en la mezo de la korto sub la suno. Oni suprentiris lin je la pojnoj, maŝe ligitaj malantaŭe tiel, ke nur liaj piedpintoj tuŝis la teron, poste la ŝnuro estis fiksita.
Li sevenis post dek kvin minutoj. Tiam oni malligis kaj surverŝis lin. Li svenis kvar foje dum unu horo, kaj kvar foje ripetiĝis ĉio ĉi. Poste oni portis Kolombon en la ĉambron kaj ĵetis lin sur la liton. Latouret rigardis la tutan punon kun rigida mieno. Nun povas kuŝis la inpertinentulo duonmorta. Se li ne rekonsciiĝos ĝis vespero, li povas pasigi unu tagon en la ĉambro por la konvaleskuloj…
Li ne kredis siajn okuloj, kiam post dek kvin minutoj li iris en la kantinon, kaj Kolombo sidis tie antaŭ botelo da vino kaj buŝharmonikis gaje…
— Senrangulo! — kriegis Latouret.
Li salte leviĝis. La serĝento daŭrigis mallaŭte:
— Aŭskultu min, senrangulo. Laŭ la denunco de Kobienski, mi proponis puni vin per dutaga pelote, sed sinjoro kapitano aldonis al tio ankoraŭ tri tagojn kun duobla ŝarĝo kaj vi devas kurpaŝi du horojn…
Tia puno ne ekzistis. Neniu eltenis tiun. Originale la pelote signifas ricevi potage akvon kaj panon foje, tagmeze kuri unu horon en la dorsosako kun dudek kilogramoj da ŝtonoj. Sed Gardone, kiu volis mortigi Kolombon, kiel suspektindan homon, ordonis al li porti kvardek kilogramojn da ŝtonoj dum kvin tagoj kaj kuri du horojn potage. Latouret atendis, ke la vizaĝo de la senrangulo ektremos. Li eraris. Diable! Liaj okuloj ja ekbrilis kaj rikanis.
— Kial vi ridaĉas! Homo! Vi mortos pro tio!
— Mi raportas obeeme, mi dankas la punon.
Oni puŝiegis lin en la ĉelon, en malpruan, humidan kavon. Benko ne estas en la ĉelo. Nun li vere mortos kaj liberiĝos de tiu obskura fabelo. Fine ja kion komunan havas mortinto al tia komplika historio? Li venis tial ĉi tien, ke liaj proksimuloj heredu dek mil dolaran asekuran obligacion. Ĝi okazos tuj, kiam li falos pro cerba hemoragio aŭ pulmoembolio sub la suno, kaj fino. Dank’ al la kapitano, li solvis la problemon. Tamen li forĵetis la kinin-porcon, kiun la provoso donis al li. Kvankam nun jam tute ne estas necese malsaniĝi je malario. Sufiĉos ankaŭ la pelote. Sed kio certas, tio certas! For la kininon!
Tagmeze estis kvindek celsiusgradoj, kiam kaporalo Battista kriegis:
— Pas de gymnastique… en avant… merche!
Li kuris sub la suno. Li faris tion tute facile. La soldatoj vidis el la fenestro kun teruro, ke li kuris tri kvaronojn da horo, kaj nur tiam li falis svene. Sed jam post dek minutoj li kuras plu. Disinjoro: tutan duonhoron. Poste trioble dek kvar minutojn. Dume Latouer sidis ie en la deponejo kaj pipfumis morne.
Kion li pensis dume, neniu scias.
Du homoj portis Kolombon kiel ĉifonon en la ĉelon n-ro unu kaj ĵetis la ŝvitkovritan, svenintan junulon sur la malpuran teron.
Latouret vidis la sekvan tagon, kiam oni elkondukis lin. Fine nun la knabo aspektis korpe-anime rompiĝinta! Liaj vangoj enfalis, la okuloj estas lacaj kaj anonciĝas raŭkvoĉe…
— He! Fanfaronulo! — li diris al li. — Vi povas peti la suspendon de via puno por unu tago: morgaŭ estos la festo Ĉieliro.
— Dankon, mon cherf! Mi ne petas la interrompon de la puno, mi preĝos en mia ĉelo.
— Nu do… pas de gymnasitque! Vi!.. Vi… koliko kurbigu tiulon! — li murmuris kolere kaj forrapidis pipfumi en la deponejon. — Li fleksiĝos do neniam… tiu… tiu…
Post du tagoj li svenis en ĉiu kvina minuto kaj sentis, ke liaj koro, vejnaro, pulmo tute elĉerpiĝis. Morgaŭ la mokincito finiĝos… Liaj fratino Anette kaj patrino povos vivi feliĉe poste.
Estis varmega, malbonodora nokto. Li kuŝis svne sur la malpura planko. Rato ronĝis ie.
Adiaŭ bela enigmo… Kiel ĝi estas? Oficiro estingas la lampojn ĉirkaŭ la mortinto… Lambertier atendas lin ĉe la fontano, kaj Macquart ne venis… sed ĝi faras nenio!
Nur li vidus la vinonon ankoraŭfoje… Tiu virino, ŝi estas alia, ŝi… ŝi estas bela! Ŝi nur kantus ankoraŭfoje… Tiam malfermiĝis la pordo de la karcero, kaj Kolombo konstatis ĝoje, ke jen, li freneziĝis kaj mortos tuj, ĉar li vidis la araban kafkuriston enpaŝi tra la pordo.
Abu el Kebirt-on, kiu mortis!