ĈAPITRO 2

1

Sed sinjoro Kolombo iris.

Sufiĉis al li ekvidi Brigitta-on de malproksime, por ke li vidu, ke Yvette ne troigis. Tiu vaporŝipo ne povintus riski eĉ ekskurson en la ĉirkaŭaĵo sen danĝero. Male oni faris per ĝi mult-monatajn mar-veturojn.

Dum unu horo Kolombo interkonsentis kun la kapitano. Ili ekveturos post kvar tagoj al Havano kaj tra la kanalo Panamo sur la Pacifikan oceanon. La vojo daŭros maksimume unu jaron.

— Diru — demandis la velestron, kiam ili denove estis sur la bordo — , kial vi anonciĝis tuj, kiam vi aŭdis, ke estas vivdanĝere veturi per la ŝipo? Ĉu eble vi volas morti?

— Tute ne! — raspondis Kolombo iom timeme. — Mi ŝatas la danĝeron.

Hoho! Estas bone atenti — li pensis. Li skribis leteron al siaj patrino kaj fratineto el kafejo. Liaj patrino vidva kaj la dek kvar jara Anette vivis en vilaokvartalo de Parizo, en la domo de la familio Harrincourt, kiu estis ŝarĝita per ŝuldoj, pli ol kiom ĝi valoris. La altrangaj, parizaj parencoj tute ne konjektis, ke la juna Harrincourt kantas en iun drinkejo de Marseljo, kaj el lia lukro ili subtenas la modestan dom-mastrumadon de la ĝenerale respektata, eleganta, sinjora familio

Harrincourt estis la lernanto de la mararmea akademio. Oni ŝatis lin ankaŭ tie, ĉar kelkaj homoj naskiĝas tiel, ke li estas ŝatata ĉie. Sed tiaj morozaj homoj, kiel mararmea inspektoro, markizo Lauton Tracy, rezistas al ĉiu afableco per siaj ŝtonduraj koroj. Lauton Tracy vivis sola en sia vinberejo proksime al Lyon, kaj de tempo al tempo li aperis por kelkaj tagoj en la akademio aŭ sur la ŝipo, por ke li faru severan predikon skuante siajn ostajn fingroj, kuntirinte siajn hirtajn brovojn sur sia falta, mumie malgrasa vizaĝo.

La kadetoj vivis en konstanta malesperiĝo pro li. Nek la instruistoj ŝatis lin. Sed dank’ al liaj altaj familiaj kontaktoj estis certe, ke anstataŭ emeretiĝi, li mortos pro plena kadukiĝo dum parado. Ke ĝi tamen ne okazis tiel, la kaŭzinto estis Harrincourt, al kiu la inspektoro ne permesis doni la sekvan, lernejan rangaltigon post ekzamen-manovro.

Harrincourt aperis gaje tiun tagon en la dormejo de la kadetoj:

— La maljun Tracy hodiaŭ perdis sian honoron antaŭ mi. Mi emeritigos lin.

— Vi estas idioto — opiniis iu lia kolego, ne sen ĉiu bazo.

— Vi povas veti kun mi pri arĝenta, aŭtomata fajrilo, ke oni emeritigos onklon Tracy ĝis la sekva ekzameno.

— Konsentite.

Harrincourt gajnis la aŭtomatan fajrilon, sed perdis sian karieron. La emeretigo de la mararmea inspektoro okazis inter sufiĉe malgajaj cirkonstancoj. Dum la mondmilito la alianculoj reciproke distingis per ordeno kelkajn oficirojn. La francoj nomumis la anglajn kavaleriajn oficirojn kapitano de la senegalaj infanterianoj, sed la angloj konferis honoran rangon al la ĉe la soktaj trupoj francaj kamaradoj. Ĉiu sciis pri Tracy, ke li estas honorkapitano de skota regimento. La kimra princo ĝuste tiam estis en Parizo, kaj tiuokaze oni invitis ankaŭ Tracy partopreni al balon de la mararmea akademio, kies ĉefa mecenanto estis lia reĝa moŝto. La kadetoj laboris tage-nokte. Harrincourt estis inter tiuj, kiuj adresis la invitilojn. La ŝtatsekretario, kiu subskribis tiujn, kompreneble ne legis aparte ĉiun invitilon, cetere li estus rimarkinta, ke iu havas alian tekston. Ĝi ja estis ĝuste tia, kial la aliaj. Nur tio estis skribita malsupre:


„La honormembroj de la angla armeo bonvolu surpreni sian paraduniformon,konvena al la balo.”


Kian sensacion vekis en la luksa balo la maljuna, kalva Tracy, kiam li aperis en sia kimera, kapitana uniform kun nudaj genuoj, portante kvadratitan jupon, kio tute ne estas priskribebla. Oni parolis pri la evento eĉ post jaroj. Laŭ la ĉefministro la spektaklo estis neforgesebla. Neniu kaŭzis skandalon, lia reĝa moŝto la kimera princo diris kelkajn senantajuĝajn vortojn al la duonmorta Tracy kaj dankis la frapan atentemecon, kiel la ĉefinspektoro manifestacias en tiu uniformo apud la tradicia franca-angla amikeco.

Kiuj ne povis subpremi sian ridon, tiuj iris en najbaran ĉambron. Baldaŭ ankaŭ la kimera princo vizitis ilin.

Nun jam komenciĝis ĝenerala kampanjo pro emeritigi la maljunan ĉefinspektoron. Nek liaj altrangaj familianoj eksponis sin volonte, kaj Harrincourt ricevis la aŭtomatan fajrilon. Sed la invitilo de Tracy, se la naiveco de la maljunulo tute ne ekskuzis lin, pruvis tion, ke ankaŭ kulpulo estas en la afero. Tiel do okazis, ke la kariero de Harrincourt finiĝis ĉe la militmaristaro.

Ĝi estis granda plago por lia familio. Harrincourt sciis, kion li kaŭzis per sia nepripensita faro. Sed li decidis korekti sian misagon. Liaj patrino kaj fratineto ne suferu pro li. Li oferis sin por ili. Li havis dek mil dolaran asekuron pri la vivo. La asekuro validis tiuokaze: „se la militmar-kadeto Jules Manfred Harrincourt suferus akcidenton”.

Li decidis, ke liaj patrino kaj fratineto ricevos tiun dek mil dolaran asekuron pri la vivo. La zorgos pri tio, ke trafu lin morta akcidento „dum la plenumo de sia profesio”.

Li vendis sian ĉiun havaĵon, li aldonis al tio ankaŭ la malmulte da mono heredita de sia patro kaj pagis la duonjaran kotizon de la asekuro. Krome li tre atentis, ĉar li devis moroti dum la plenumo de sia profesio, ne pli ol pasos duonjaro. Se surveturos lin aŭto, aŭ iu mortpikas lin sur la strato, tiuj valoras nenion.

Tiel li alvenis en Marseljon, kaj tial estis konvene por li dungiĝi al la ŝipo Brigitta. Fariĝi matroso, tio estas „profesio”. Dek mil dolaroj sufiĉos al liaj patrino kaj fratineto, ke ili prosperu.

La amuziĝanta publiko tute ne konjektis, ke tia homo kantas la sentimentalajn kaj gajajn ŝlagrojn, kiu mortkondamnis sin mem.


2

Sed evidentiĝis, ke vivi ja estas mafacile, sed nek morti estas facile.

Estis la oka horo vespere, kaj Brigitta volis malankri antaŭ noktomezo. La stiristo, la velestro kaj Kolombo aranĝis adiaŭan vesperon en la restoracio al la „Gemuta kadavrejo”.

Kolombo ankoraŭ lastfoje prezentis sian plej belan kanzoneton. Oni tondre aplaŭdis, falis floroj kaj moneroj, sed ĉar la stiristo kaj la velestro iris antaŭen, ankaŭ Kolombo svingis sian pajloĉapelon, ŝovis sian bambuo-bastonon sub sian akselon kaj foriris. Li iris gaje en la mallarĝaj stratetaĉoj al la haveno. Yvette alpaŝis lin el sub pordegenirejo.

— Sinjoro Kolombo — ŝi rukulis kun sia bebovizaĝo, humida de larmoj.

Harrincourt alridetis ŝin afrable:

— Mi kisas vian manon, sinjorina moŝto. Ke mi ne plu vidos vin, ties memoro eterne vivos en mi.

Li kisis ŝian manon ĝentile kaj iris plu.

Aŭ li estus irinta.

Sed la okdek kilograma demono kun bebosimila vizaĝo, inter dense fluantaj larmoj, kolektinte sian ĉiun teneran timzorgon de sia koro, batis Kolombon je la kapo tiel per gumbastono, ke sinjoro Kolombo rekonsciiĝis nur aŭrore. Li kuŝis sur la pavimo de la senhoma stratetaĉo.

Kaj Brigitta jam navigis sur la vasta maro.


Загрузка...