— Bedaŭrinde la saketo malaperis — diris la kapitano al Kolombo — , sed se vi bezonas ion… mi povas fidi min…
— Min, sinjoro kapitano… unuavice… Troppauer…
— Jes ja, li estas la alia soldato… — La telefono eksonis, li levis ĝin. — Ĉu jes? En ordo. Tuj ekiru la patrolo de la corvée kaj kunportu lin en la fortikaĵon. — Li demetis la aŭdilon kaj rigadis al Kolombo. — Interese. La soldato, nomata Toppauer vivas. Se vi volas, iru antaŭ lin…
— Hura! — kriis Kolombo forgesinte ĉion kaj kuregis…
Li revenis iom maldike, sed ridetante kaj tute trampe. Ili longe brakumadis unu la alian. La poeto anonciĝis tute sane ĉe la serĝento. Poste ili iris en la ĉambron de la soldatoj por ke Troppauer surprenu sian uniformon.
— Kiel vi restis vivanta? — demandis Kolombo.
— Simple. Ili ne mortbatis min — klarigis la poeto gaje. — La instruaĵo estas tio, ke iafoje oni devas vangofrapi goumier-on. Eĉ nun jukas mia manplato, se mi ekvidas tiun belegan Benid Tongut-on. La korsika bandito, al kiu mi donis akvon, protektis mi ĉe la taĉmento, kiuj volis mortbati min. Li porparolis ĉe duonnuda sinjoro, ke li ne mortigu min… Sed… Estas tikla demando… Tiuj bagnanoj kondutis strange…
— Ĉu ili ne atentis, kiam vi laŭtlegis?
— Ne. Tial mi interbatadis reletive malmulte. Sed… ili volas ribeli…
— Kion vi diras?
— Mi ne scias certaĵon. Pigmea indiĝeno vizitis ilin. Tiuj homoj loĝas en la ĝangalo… Ia tribo sokota alvenos. Ili devas atendi, ĝis la akvonivelo de Niĝero malaltiĝas. Kaj tiam la bagnanoj ribelos. Ankaŭ la soldatoj de la fortikaĵo scias multe pri la afero… Eĉ Kobienski kaj Hildebrandt partoprenas ĝin.
— Ĉu la akvo?… Ili ricevas akvon helpe de la oficiroj.
— Iu venos kaj kunportos eksplodilon. Havinte ekrasiton, ili eksplodigos la akvotubon kaj ricevos akvon.
— Kion ni faru?… Se ni denuncos ilin, okazos malbono al multe da legianoj. Sed mi estas franca kadeto…
— Kaj mi poeto, kaj la amo al la patrujo de tiuj homoj estas publike konata. Diablo scias, kion ni devus fari. Ni ne rajtas perfidi niajn kamardojn…
— Mi jam scias, kion fari. Ni petos konsilon de la majoro. Mi senmaskigis la pseŭdovestitan majoron. Ni povas fidi lin.
— Kiu li estas?
— Hlavaĉ! — diris Kolombo triumfe.
— Mi neniam estus kredita tion pri li… — miris Troppauer. — Ĉu Hlavaĉ estas ŝuisto?… Li ne sciis, kion pensi..
Ili iris al Hlavaĉ, kiu malgajis apud botelo da vino en la kantino… Kolombo sidis apud lin.
— Estas problemo… — li flustris. Hlavaĉ paliĝis.
— Mi sciis, ke Spolansky perfidos min… — li pensis tion, ke la polo konfesis kontraŭ li pro la ŝtelo de la ĉemizo.
— Ne pri tio temas. Vi povas fidi Troppauer-on, li estas poeto. Oni planas rebelon postmorgaŭ. — Li diris al la kelnero de la kantino. — Kial vi obstakladas antaŭ niaj piedoj? Alportu botelon da vino!
La brunvizaĝa junulo iris al la drinkejtablo kaj mezuris vinon.
— Mi ne komprenas… — respondis Hlavaĉ. — Kion vi volas?
— Vidu… ni bezonas vian konsilon. Nun oni preparas ribelon, la soldatoj volas okupi la fortikaĵon.
La araba knabo metis la botelon da vino sur la tablon kaj veŝis ĝin en la glasojn.
— Ni devas fari ion — urĝis lin Kolombo. — Komprenu tion, sinjoro majoro…
— Sed mi petas vin… — konsteniĝadis Hlavaĉ.
— Pardonon… — ekskuzis sin Kolombo. Kaj tiam li kolere diris al la bubo: — Kial vi ne iras for de tie ĉi?!
— Diru vi, kion ni faru — instigis lin Troppauer.
Hlavaĉ viŝis sian frunton nervoze. Li nur scius, kion ili volas? Li trinkis glason da vino kun tremanta mano.
— Unue… Kiuj estas la ribeluloj? Krome… kiom estas tiuj, kiun ne ribelos?… — li rimarkis malkuraĝe, tre embarasite.
— Bonege. Ni ekscios, kiuj estas la ribeluloj
— Aŭ — interrompis Troppauer — , ni eksciso, kiuj estas tiuj, kiujn ni povas fidi. Ĝi jam estas duono da venko.
— Venko! Ni trinku je tio — diris la ŝuisto, ĉar li ekspluatis ĉiun okazon por trinki.
— Nadov kaj Rikajev estas kun ni — li komencis Troppauer denombri.
— Ĉu Spolansky — daŭrigis Kolombo. — Tiu homo, kiu estis emerito, havas fidon al la ŝtato. Krome ankaŭ doktoro Minkus estas bona knabo, kaj Pilotte, la malnova soldato…
— Je via sano! — ĝoje trinkis la ŝuisto je Pilotte.
— Mi jam scias, kion vi pensas — turnis sin Kolombo ambicioplene al Hlavaĉ kaj demetis sian kamizolon, ĉar la vermego estis neeltenebla. — Vi pensis tion, ke ni kolektos la fidindajn homojn, kaj en okazo de bezono ni restarigos la ordon.
— Jes, mi pensis tiel… rimarkis Hlavaĉ malcerte.
— La bagnanoj ĉiuj estas kun ili, kaj ankaŭ multe da legianoj — interrompis Troppauer.
— Mi opinias, ke unue ni ŝajnigos, kvazaŭ ni apartenus al ili — diris Kolombo — , ĉu vi pensas tiel?
— Jes… — respondis la ŝuisto embarasite. — Tamen… Ni devas atenti… Je via sano!
— Estu trankvila — instigis Kolombo lin kaj surprenis sian kamizolon. — Venu — li diris al Troppauer.
Ili klini sin antaŭ Hlavaĉ kaj iris por serĉi Pilotte-on.
— Li estas saĝa homo, tio certas — diris Troppauer, kiam ili jam estis sur la korto.
— Jes, amiko mia. Li estas majoro de la sekreta servo… Sed mi volonte elbatus iun aŭ ambaŭ okulojn de tiu Pencroft-Laporter. Nur Spolansky-on ni ne devus miksi en la aferon… Tial mi traktas lin zorge nun… Kio ĝenas vin?
La poeto karesis sian gorilosimilan makzelon embarasite.
— Mi scias, ke vi ne volonte disiĝos de tiuj — li diris kun mallevitaj okuloj. — Tamen mi petas miajn verkojn, kiujn mi konfidis al vi…
Kolombo silentis. Kiel li diru la teruran aferon al li?
— Amiko — li respondis malgaje. — Estu forta…
— Sankta Dio!
— La poemoj estis en impregnita saketo, kaj iu ŝtelis ĉiujn… — Ili silentis. La poeto staris ĝemante. Kolombo provis konsoli lin, — Anakaŭ mia dokumentujo estis apud ĝi… kun dek kvin mil frankoj.
— Eh, la mono ne gravas! La mizerulo… volis miajn poemojn. Mi scias, li ja volis mortigi min pro tiujn… Ho!..
Larmo ekvualis liajn okulojn…
Ili iris senvorte unu apud la alia. Pilotte estis en la ĉambro de la soldatoj, senvestiĝinte. Ankaŭ la malnova soldato malfacile eltenis la varmegon.
— Aŭskultu min, olda, pluservanta soldato — komencis Kolombo. — Temas pri tio, ke kelkaj homoj ĉi tie volas fari fiaferon. Mi ne scias, kiel vi opinias, sed mi ankaŭ en tiu ĉi malbenita loko diras tion, ke mi ne perfidas Francion. Kion vi pensas?
Pilitte pensadis.
— Kion vi volas?… Se mi devas interbatadi, vi povas kalkuli min, sed mi denuncos neniun…
— Tute ne tion ni volas fari — trankviligis lin Kolombo.
— Nur interbatadi — diris la poeto reveme, kaj li lekis siajn lipojn. Poste ili serĉis Spolinsky-on, kie elvenis el la hospitalo tiun tagon.
— Vidu — klarigis Kolombo — , vi estas ŝtatoficisto, kiu devas esti fidela al via patrujo. Ĝi estus la honto de la ekzekutistaro, se troviĝis nur unu inter ili, kiu pruviĝus malinda porti la nigran kravato kaj la cilindran ĉapelon.
— Sinjoroj — deklaris Spolansky kompleze — , vi povas fidi min. Mi estas fidela al la ŝtato. Mi jam pendumis ne nur unu homon, sed nur en la servo de la patrujo.
— Kaj vi pruvis — laŭdis lin Kolombo plu — , ke vi povas esti ankaŭ soldato, en la plej ekstrema okazo…
Minkus, Nadov kaj Rikajev, kiu resaniĝis el sia unua febra atako, aliĝis al ili. Sukcesis influi ilin tiel, ke Hlavaĉ estas la majoro de la sekrete servo, kaj li diris, ke estas survoje pun-taĉmento. La personon de Hlavaĉ ili jam rigardis alimanierem, kaj kelkaj homoj volonte pagis vinon al li. La ŝuiston ne komprenis la kaŭzon de al subita populareco, sed li akceptis tion, ĉar li pensis agrabla afero la drinkadon.
— Nun venu en la kantinon — diris Kolombo, ĉar ili jam havis kelkajn homojn, kaj li vidis, ke la perdo de poemoj kiel malesperigas Troppauer-on. Mi buŝharmonikos al vi kelkajn, belajn kantojn.
Sed la poeto iris apud ili moroze kaj ĝemis profunde.
— Oni ŝtelis miajn plej belajn poemojn. Inter ili estis ankaŭ mia eposo: „La kompanio ekmarŝos morgaŭ por pojno-ekzerco. Verkis Hümér Troppauer.” Ĝi tre plaĉis al vi…
Ili eksidis ĉe tablo en la angulo. La kantinestro alportis vinon, kaj Kolombo enpoŝigis sian manon por elpreni la buŝharmonikon.
Li ekmiregis.
Anstataŭ la buŝharmoniko li elprenis la dokumentujon de Griso, en ĝi estis lia ostoplaketo de la sekreta servo, la dek kvin mil frankoj, la notlibro kaj la gazetartikolo…
Li rigardis stulte tiujn.
— Kio ĝi estas? — demandis Troppauer.
— Tiuj estis… en la impregnita saketo… Kiu malaperis el la ferŝranko de la kompanio… Nun ĝi estis en mia poŝo!
— Miaj poemoj! Ankaŭ ili estis tie! — kriis la alia ekscitite. — Serĉu tiujn en via poŝo!
Sed vane li serĉadis en sia poŝo. La poemoj malaperis.
— Mi ne trovas… — balbutis Kolombo. — Oni redonis ĉion… eĉ la dek kvin mil frankojn…
— Mi povintus pensi — diris la poeto amare — , la fripono sciis, kion li volas. Li estus freneza havigi dek kvin mil frankojn, kiam li povis ŝteli ĉiujn originalajn verkojn de Troppauer.
Liaj lipoj ektremis, kaj la grandaj, grizaj okuloj brilis humide…
Kolombo ekstaris miance.
Hoho! Neniu alia povis meti ĝin tien, ol la araba bubo, kiu obstakladis konstante ĉe la tablo, ĉirkaŭ lia demetita kamizolo! Sed kie estas la knabo?
Li lasis Troppauer-on tie kaj senvorte elrapidis. Malantaŭ la drinkejtablo li iris al la kuirejo. Neniu estis tie. Li trairis la kuirejon. Li atingis malgrandan ĝerdenon, ĉirkaŭitan per ŝtonoj, kie oni viŝis la telerojn, senŝeligis terpomojn kaj elverŝas lavakvon.
Trovite! La knabo estas tie kaj purigas ŝuon.
Kolombo kaptis lin.
— Parolu diablido, ĉar mi tordos vian kolon! Kiel vi akiris tiujn objektojn?
— Mi diros ĉion… nur lasu mian kolon… sinjoro…
Sed kiam la premo loziĝis, la knabo glitis el inter liaj manoj kaj enkuris la domon, sur la mallarĝa vojo, apud la kuirejo. Kolombo kaptis lian pojnon… Ilia mano premiĝis inter la enirejon kaj la muron. Sed la bubo eltiris sin kaj saltis en ĉambron, kie la kantinestro loĝis. Kolombo apogis sian ŝultron al la pordo, la seruro rompiĝis facile, kaj li jam staris sur la sojlo.
Grandega revolvero de suboficiro direktiĝis al lia ventro, kiun tenis la bubo kun tremanta mano.
— Se vi tuŝos min, mi mortpafos vin!
Li rigardis surprizite la rezolutaj, brilantajn okuloj de la brunhaŭta knabo. Poste li ekvidis lian manon. Li torporiĝis pro la mirego. Kie la pordofosto frotvundis lian haŭton, ĝi estis blanka, kaj triangula nevuso estis videbla tie! La fantomo! Li ne estas bruna araba bubo, sed blanka virino! Li retropaŝis timiĝinte.
— Pardonon… mi ne sciis… ke…
La arabo sekvis la rigardon de la soldato. Li ekvidis la signon sur sia mano… Li kovris ĝin timiĝinte. Estis silento.
— Kiel stulta mi estis… — ŝi diris poste malgaje. — Mi povintus konjekti, ke vi divenos tion, se mi remetos ĉion en vian poŝon…
— Nu aŭskultu min — mansvingis Kolombo supereme — , ĉu vi ne scias, ke dumtempe mi fariĝis bonega detektivo? Sed bonvolu diri, kiu vi estas? Ĉar mi ne kredas la fantomojn obstine…
La virino pensadis dum sekundo.
— Magda Russel… Mia patro estis la esploristo, kiun oni mortigis hontinde, kaj mia patrino fariĝis poste… la edzino d-ro Brétail.
— Mi komprenas… tial vi similas al ŝi… kaj la nevuso…
— Mi petas vin… Nun mi povas diri nenion al vi. Longe mi pensis, ke vi… vi estas patrujpefidulo. Ekzemple, kiam mi petis la horloĝon de vi… en la oazo. Ĉu vi ja memoras?
— Malklare… — li respondis malbonhumore kaj palpadis sian nukon.
— Poste mi konvinkiĝis helpe de iu, ke vi estas… tute bona kaj…
Kolombo alpaŝis ŝin kun brilantaj okuloj kaj ekprenis ŝian manon:
— Mi jam longe sopiris similan konversacion… Ĉar mi devas konfesi…
— Ne… Diru nenion — interrompis la knabino rapide kaj fariĝis fajroruĝa.
— Nu, jes… la brakhorloĝo, se vi deziras…
— Ne gravas… Ĝi estu ĉe vi… sed mi petas vin — ŝi aldonis kun sincera timzorgo — , estu singarda, ĉar oni volas mortigi vin pro ĝi…
— Sed ili ne faras tion! — li kriis malesperiĝinte.
Eksonis la trumpeto. Dormsignalo.
— Kiam mi vidos vin… — demandis Kolombo rapide.
— Eble… estos ankoraŭ okazo… Mi petas vin, konfidu tion al mi. Nun mi ne estas mia propra sinjorino, sed mi promesas, ke ni baldaŭ renkontiĝos…
Ŝi ne povis malhelpi, ke Kolombo kisu ŝian manon. Ŝajnis, ke ŝi tute ne volis tion.