ĈAPITRO 18

1

Li estis morta jam de horoj.

Iu mortigis lin tute strange. Ses aŭ ok ruĝajn punktojn oni sur lia korpo. Ne estis konstatebla ties kaŭzo. Tiuj aspektis, kiel piketo aŭ frotvundo. Nur sur la surfaco de la haŭto estis videbla, kvazaŭ ĝi estus pikita kelkloke per du fingroj. Tra la poroj de la korpo kelkloke likiĝis sango, en tuta malgarandaj gutoj, tra la haŭto.

— Mi lernis pri tia simptomo, sed ĝi ne estas la sama — diris la kuracisto. — La arterioj de la viktimo obstrukcias pro la mordo de koral-serpento el Sud-Ameriko, kaj la kolektiĝinta sango elpremiĝas tra la poroj. Sed sur tiu homo ne videbliĝas mordo de serpento, kaj ni ne estas en Sud-Ameriko. Tio certeas, ke iu mortigis lin.

Kolombo denove estis nesuspektata. Kiam li paŝis en la tendon, la Bubo jam longe mortis.

La oficiroj okulmezuradis Kolombon malafable. Ili sciis bone, ke strangaj homoj kaŝiĝas en la kompanio. Antaŭ la ekiro ili estis avertitaj de supre, ke ili estu singardaj, rilate la suspektindajn homojn…

— Katenu lin… — diris Gardone, kiam Finley raportis la aferon al li. — Post pridemando ni sendos lin kun forta eskorto al la tribunalo de Timbuktu.

— Kion ni raportos? Ĉu tion, ke oni pafis per lia fusilo, kiam li ne estis tie? Ĉu li mortigis malsanulon, kiam li iris por viziti lin?

— Vi ne devas advokati! Ĝi estas la militistaro. Ni jam povos sendi lin neniam, kiam li eksplodigos la konstruatan ŝoseon aŭ la municiejon.

— Ne prenu kiel ofendon, sinjoro kapitano, sed mi malkonsilus vin pri tio. Unuavice ni pridemandu lian serĝenton! La milita tribunalo nur tiam povos fari ion, se vi ebligos prezenti akuzon kontraŭ li.

— Nur ne saĝumadu — respondis Gardone, ĉar proksimeco de la fortikaĵo redonis lian tromemfidon, kaj li hontis, ke konsciante la certan forton, li montriĝis malforta.

— Ĉiuokaze mi aŭskultos la serĝenton, poste mi ordonis tiel, kiel la specialaj, altaj, militistaj interesoj momente preskribas tion.

Venis Latouret.

Li rakontis, ke Harrincourt vizitis lernejon por suboficiroj, sed oni ĉesigis lian favoran pozicion pro dizerto. Li bone eltenas la marŝadon, kvazaŭ li jam estintus en Afriko, sed li neas tion. Oni ne povas plendi pro lia soldata konduto, nur kelkaj oficiroj konsideras insulta, kiam li diras iafoje al ili „oldulo mia”…

— Jen vidu!.. — diris Gordone triumfe. — La junulo dungiĝis, kiel rekruto, sed laŭ lia ĉefo evidentas, ke li jam estis en Afriko. Tio pruvas mian suspekton. Serĝento Latouret! Tenu viajn okulojn sur li! Postenigu lin al malfacila loko! Okazos nenia problemo al vi, se tiu suspektinda homo ne eltenos la lacigan servon… Rompez!

Finley silentis, kaj Latouret elriris.

— Vi certe farus alie… — diris la kapitano supereme. — Notu bone, amiko mia, kelkfoje ni devas esti kruele antaŭzorgemaj ĉe la militistaro. La suspektindaj homoj nun ricevos tian postenon unu post la alia, ke ili mortos. Oni atendis de supre tiaĵon de mi, kiam mi estis komisiita pri tiu speciala tasko…

Ĉar Finley eĉ nun diris nenion, li daŭrigis oficiale:

— Ordonu, sinjoro leŭtenanto, ke tiu bando aliĝu laŭregule, kaj ili alvenu en la fortikaĵon ne tiel, kiel karavano de ciganoj! Ĉar mi devas diri, dum mi malsanetis, la ordo tute rompiĝis. Bedaŭrinde mi ne povas esti ĉie persone…

Finley kunbatis siajn maleolojn kaj iris.

La serĝento raportis antaŭ la tendo:

— Mi postlasos kvar homojn laŭregule, kiuj supozeble estas malsanaj je tifo, kaj la garnizono zorgos pri ilia izolo.

— Kiel vi volas postlasi ilin?

— Kun tendo, medikamento kaj nutraĵo. Sub la gardo de senrangulo Harrincourt.

Finley okulmezuris la serĝenton de la kapo ĝis la piedoj kaj diris malestime:

— Ĝi estas laŭregula. Rompez!


2

Finley ne estus kolera, se li scius, Kolombo kiel ĝojas pro la kruela servo. Hoho! Nun li povas malsaniĝi je tifo! Unuaranga morto, dum la plenumo de sia profesio!

La aliaj jam marŝis malproksime al Aut-Taurirt. Aŭroris, kaj li sidis antaŭ la tendo. Interne la kvar malsanuloj.

Terura premo sidis sur lia koro. Li ekŝatis la Bubon. Dio mi… Dio mia… la kompatindulo… Kian teruran, malbonan vivon li havis, kiel kruele kaj fie estis mortigita tiu kara, timema knabo… Sed nun jam li ne lasos la aferon tiastate! Li legis sufiĉe da detektivaj romanoj, ke li sciiu, kion fari. Estas tre simple:

Unuavice li devas kondkludi. Per fera logiko.

Jen rigardu! Nur Laporter povis mortigi tiun knabon. Kiu estas Laporter? Li devas elpensi tion per fera logiko.

Ĝi ne suksecas.

Nu bone, tio ne estas postulebla eĉ de detektivo. Eblas, ke la mano de la virino estas en la afero. Kiu estas tiu virino? Egalas. La virino mortigis neniun. Ĝi estas tre simpla kaj logika, se necese, li pruvos tion per fera konkludo… Tre simple… Kial ne mortigis la Bubon tiu virino? Respondo: Ĉar ŝi ne mortigis lin kaj fino. Kiu do mortigis lin? Laporter. Kiu estas Laporter? Tiu grafo havas vizaĝon, similan al tiu de lakeo en sinjora domo, kaj li ŝtelumadis ĉirkaŭ la ĉaro… Hm… Laŭ la ferlogiko, la unuanombra, publika malalmiko estas la grafo.

Subite ekideis io al li. Hop! Trovite! Oni ĉi tie jam plurfoje intermiksis lin kun majoro. Nome Yves. Kio sekvas el tio? Ke en la legio estas pseŭdovestita majoro. Idiotaĵo. Kial havus majoro vestaĵon de senrangulo, kiam li povus eĉ ĉevalrajdi, surpreninte sian uniformon? Jes, sed li estas sekreta majoro. Li esploras. Li serĉas Laporter-on!..

Trovite!

Tiu majoro vidis, ke oni intermisas lin kun iu, kaj li lasis trankvile, ke ili eraru. Tiel ĉiu molestas lin, dum la majoro observas de malproksime.

Sed kiu estas la majoro?

Unuvice li devas rigardi la horloĝon. Li devas rigardi tion, ĉu ia dokomento estas kaŝita en ĝi…

Li malfermis la horloĝon. Nenio. Ĝi estas ordinara, aĉa, malnovmoda horloĝo. Li malfermis ankaŭ la malantaŭan fermoplaton, sed li vidis nur ties mekanikaĵon. Iam eble peza objekto falis sur la antaŭan ciferplaton, ĉar ok-dek fendetoj estis videblaj sur ĝi. Fine li konstatis, ke oni kaŝis nenion en ĝi.

Tamen. Tiu horloĝo havas terure gravan signifon. Tio nun jam certas.

Resumante ĉion: li devas ekscii, kiu soldato estas Laporter, kiu estas la majoro, kaj kiu estas tiu virino, kiu estas tre bela, stranga, kiam ŝi koleras.

Laporter ŝtelis la ĉemizon kaj la horloĝon.

La majoro estas tiu, kiu reŝtelis tiujn objektojn. Tio certas… Li devas ekscii, kiu estas tiu, kiu reŝtelis la ĉemizon.

— Redonu… al Harrincourt… la ĉemizon.


Загрузка...