– Á terre!
La sceno ripetiĝis.
Ĉiu metis sian armilon sur la teron, kaj la leŭtenanto kun la kapitano preteriris ilin. Kolombo elpaŝis el la vico, kaj staris rekte.
La kapitano okulmezuris lin.
— Kie estas via fusilo?
— Mi ne trovas ĝin, mon commandant!
La leŭtenanto rekonis la soldaton surprizite:
— Per via armilo iu vundis tiun dikulon. Kie vi estis, kiam okazis la pafo?
La atencanto denove ne sukcesis suspektigi Kolombon. Eĉ kvar homoj raportis, ke li kuris apud la viktimo.
Suboficiro venis en la mano kun fusilo.
— Mi trovis ĝian apud la monteto, kvindek paŝojn de la vudito.
– Ĉu ĝi estas via fusilo? — demandis la leŭtenanto Kolombon.
— Oui, min adjudant.
— Strange. Vi havas ĉiam alibion, kaj dume via fusilo murdas.
Oni povis konstati nenion, sed Kolombon, kvankm la soldatoj tute senkulpigis lin, ĉirkaŭis la malbonvola obskuro de la malkonfido kaj neklarigebla suspekto.
La marŝkolono daŭrigis sian vojon. La kuglo trafis la maldekstran ŝultron de la Bubom kaj ĝi tuŝis ankaŭ lian pulmon. La regimenta kuracisto kaj la ruĝhara sanitara soldato flegis lin.
Ili marŝis sur tiu regiono de Saharo, kie ne vagis homo de jaroj. Ili antaŭeniris pene baraktante. Iliaj kruroj kelkfoje sinkis en la ardan grundon ĝissuper la maleoloj, kiu briligis, vundis ilian haŭton, kaj la unu kaj duon litro da putra akvoporcio ne mildigis ilian mizeran staton. La homoj kaj la bestoj estis ĝisekstreme incitiĝemaj kaj nervozaj. Ankaŭ Kolombo fariĝis kolera. Multe da aĉa polvo penetris en lian buŝharmonikon, kaj ĝi sonis duon muziknoton false. Baldaŭ ĝi tute ŝtopiĝis. Lia momenta animstato iomete memorigis pri lia ŝtopiĝinta buŝharmoniko. Li ŝatis tiun timeman, palan infanon. Kompatindulo. Kia malgaja kazo, se iu tiel junaĝe fariĝas murdisto en la markoto de alkoholaĵo. Sed iam liberiĝos tiu kanabo de tie ĉi, kaj tiam li konsilos al li viziti kafejon, kie oni muzikas, ĉar ĝi estas bona kontraŭ animriproĉo. Jes! Li konsilos tion, se jam tiu kara infano turnis sin al li kun sia problemo. Eĉ tion li konsilos, ke li ne vagadu en Afriko konstatne, ĉar tio neiun bonon alportos, prefer li serĉu ian laboron, ekzemple li estus fervojisto aŭ ĵurnalisto, kaj la solida vivo iom post iom restarigos lian iaman animstaton.
Diablo forportu tiun buŝharmonikon!
— Senrangulo… — demandis la kaporalo stertorante en la kirliĝanta sablotempesto, kiu iris preter la plotono… — Ĉu vi estas rinocero?! Ĉu vi konsitas el lado?! Hooot… La homoj mortas multenombre, kaj vi agaĉas per via buŝharmoniko?… Hooot… khm… Khm… Mia pulmo disŝiriĝas!
La suda aeroblovo kirlas densajn salbofunelojn.
Kolombo rigardas sur lin kun ĝentila interesiĝo:
— Iu iu malbonfartas?
— Homo! Kvar homoj estas apopleksiita pro la varmego posttagmeze!
— Eble la sunbrilo kaŭzis tion.
La homoj ŝanceliĝadis tusante, la kirliĝantaj polvofuneloj faris la marŝkolonon veanta infero en la kvindek celsisugrada, arda aerblovo, kaj Kolombo provis lozigi ŝraŭbon sur la flanko de la buŝharmoniko per ungopikilo…
Ju pli ili proksimiĝis al la ekvatoro, des pli suferiga estis la konstanta migrado de la polvo. Ili marŝis en la zono de pasat-vento. Kvazaŭ la varmega grundo fumus, sablo flugadas konstante tiel, kaj la ŝrumpinta suno ardradias malantaŭ la polovualoj.
— Aiĝu! Aliĝu! — kriegas la kaporalo, ĉar la ordo disfalas en la marŝkolono ĉiuminute.
— Ĉu vi havas ŝraŭbturnilon hazarde? — alparolas lin afable.
— Nom de Dieu… — La suboficiro stumbladas plu en la polvo blasfemante, tusante. Soldato falas el la vico, multaj homoj mane prenas sian kapon kaj veadas… La kirasaŭto kun la malgrand-kalibraj kanonoj haltis. Tri vertiĝantaj mekanikistoj, kliniĝintaj super la benzinvaporon, vibrante eliĝantan el la motoro, laboras por ripari la gigantan maŝinon… Iu ektuŝas la duon-sevenan muntiston. Kolombo staras malantaŭ li:
— Bonvolu ripari ankaŭ mian buŝharmonikon, se vi finos tiun laboron, mi petas vin…
… Nur tio savis lian vivon, ke li kliniĝis subite, tiel la martelo flugis preter lia kapo je kelkaj centimetroj.
Vespere, kiam la aero malvarmiĝis, ili marŝis fortostreĉe. La senĉese golfantaj polvofuneloj el la direkto de la ekvatoro flugis en la glacia, blanka brilo.
Sinjoro grafo, kiu relative bone eltenis la vojon, nervoziĝis pro la malvarmo. Hlavaĉ la ŝuisto iris apud li. Subite li ekatentis, ke la dentoj de sia kamarado interfrapiĝas.
— Mi neniam estus kredinta, ke tio pavas okazi al ni — diris Hlavaĉ.
— Mi eltenas ĉion bone, nur la malvarmon ne — li respondis dentoklake. Nun la unuan fojon montriĝis sufero sur lia eleganta eksteraĵo dum lia soldatservo. Lia blankiĝanta hararo ĉirkaŭ lia frunto, la klasika profilo, kaj la bela, vireca staturo neniiĝis en tiu frostotremo. — Kara kolego Hlavaĉ… Mi ne domaĝus dek kvin frankojn de vi, se vi akirus al mi… ĉemizon… kiun mi surprenus sub tiun ĉi… Mi ne havas alian tolaĵon… kaj mi malplimulte malvarmus en du ĉemizoj… Ĝi ne estas afero inda al sinjoro… porti du tolaĵojn… Sed ĉi tie kelkfoje… mi devas rezigni… la etiketon…
— Ĉu vi vere oferus tiom da mono por ĝi? — demandis Hlavaĉ.
— Je mia vorto… Ĉu eble vi havas superfluan ĉemizon?
— Mi ne havas, sed mi povas ŝteli ĝin — meditadis la ŝuisto. — Kian ĉemizon vi deziras?
— Mi ne preferas tiajn aferojn… sed la kazo estas tiel escepta, ke mi ne konsideros tion!.. Se eblas elekti el la ĉemizoj de la kompanio… mi ŝatus havi tiun de Harrincourt. Estas tute egale kies ĉemizon vi ŝtelos. Ĉu ne?… Harrincourt eble havas delikatan ĉemizon…
— Bone. Estu tiu de Harrincourt, sed tiam mi petos dudek frankojn.
— Kial ĝuste dudek?
— Kia demando? Delikata ĉemizo estas pli multekosta ĉie. Mi povas kalkuli malpli multekoste la ĉemizon de Nadov.
Nek sinjoro grafo povis argumenti kontraŭ tio.
Post ok-taga marŝado ili atingis la lastan oazon Agadir, signitan sur la mapo. Plie ili nur konjektis tion, ke ĝi ekzistas. La duono de la soldatoj en la kompanio estis malsanaj. Infera bruo, blekado, grincado plenigis la malgrandan oazon, kiu situis jam polvokovrita kaj plena de nuboj da muŝoj sur la dezerta, flava ebeno de la senkonsola Saharo…
La bestoj henis kaj hurlis, ĉar la muŝamasoj plendis sur ili. Ĉiu defendo pruviĝis senefika kontraŭ tiuj.
La bagnanoj kaj la grandegaj indiĝenaj ĝendaromoj estis inter la militvagantoj kaj la legianoj. Ne estis proponinde permesi, ke la liberaj militvagantoj kaj la militistaro miksiĝu… Eĉ tiel okazis problemo, ĉar la legianoj ankaŭ nun iris tien por trinki glason da varma kafo ĉe la maljuna kafkuiristo. Kaŝe ili ricevis eĉ brandon, kvankam tio apartenis al la privilegioj de la kantinestro. Sed li ne havis brandon kmirha. Ĝi estas terure penetra, forta alkoholaĵo, fermentita el ĉiuspecaj floroj, kiu havas la odoron de pomado kaj amara migdalo. Ĉirkaŭ la kafkuiristo sidis ĉiam duoncirklo da soldatoj surkalkane kaj pridiskutis la okazaĵojn. Ili salutis ĝoje la proksimiĝantan Kolombon. Kiel li diris, li malfermos Muzik-Kafejon kun la arabo en Saharo.
Sed hodiaŭ li venis ne kaprosaltante, kiel kutime. Li pormenetis serioze kaj elprenis nek sian muzikilon, kiam li eksidis…
— La situacio malgajigas min — li diris sombre.
— Ankaŭ min… — mansvingis la kolosa Nadov, ĉar ili depotis vere malesper ĉi tie, malsane, trampe, en tiu timige morta parto de la mondo, izolite de la socio.
Kolombo levis sian kapon vigle.
— Ĉi iu ŝtelis ankaŭ vian ĉemizon? Estas neimageble, kiaj surprizoj trafas nin en Saharo… Iu ŝtelis mian ĉemizon… Mi havis nur du ĉemizojn… Tute delikataj… Ankaŭ la alia estis kun bluaj-flavaj strioj kaj blanke punktita same, kiel ĉi tiu sur mi. Ĝi konsistas el vera rajono… — Li estis tre malgaja.
— Ĉu vi deziras trinki kafon, sinjoro eŭropano, aŭ kmirha-on… — kriĉis la maljuna arabo per sia oreltranĉa, raŭka, falseto. — Fort-odoran, bongustan kmirha-on… aŭ fajnan kafon…
— Donu al mi kafon, knabo — li diris malgaje. Kiam li vi-diris al iu, ĝi estis okulfrapa signo de lia malbona humoro.
— Mi petas Kmirha-on — alpaŝis lin la ŝvitkovrita Rikajev, la dana barbiro — , sed rapide… phu… la varmego… ankaŭ li malbutonumis sian kamizolon, kiel la aliaj — … kaj la muŝoj… la muŝoj mortigas min… — Tiuj zumadis mil-are, flugante en la buŝojn, okulojn, la kafkuiristo vane svingadis sian ĉifonon. Ili zumadis en densaj amasoj. Kolombo ricevis sian kafon kaj kirladis ĝin malgaje. La kafkuiristo eniris en la duaron kaj kunportis grandan kruĉon, en tiu li gardis sian rezerv-brandon, sed nun liaj piedoj glitis, kaj terure!.. La tuto verŝiĝis sur la kolon de Kolombo. La fort-odora drinkaĵo fluis sur lia tuta korpo.
— Idioto! — kriis Kolombo malesperiĝinte kaj salte leviĝis. — Tiu terura odoro turmentos min dum tagoj.
— Pardunu mi, sinjoro eŭropano — kriĉas la maljunulo siajn papag-similajn lamentojn kaj komencas viŝpurigi lin per sia ĉifono. — Ho, kiel terure mallerta mi estas…
La soldatoj ridegis. Almenaŭ ia sereno evento kirlis la mucidan, sufokan varmegon de la oazo.
Tiam eksonis la batalkriego de Hümét Troppauer:
— Venu ĉi tien, soldatoj!
La poeto luktis kun kvindek goumier-oj.