ĈAPITRO 10

1

La sekvan tagon ili ekiris plu, kaj Kolombo jam marŝis en la kolumno. Je la sincera malĝojo de Troppauer kvar parojn malantaŭe. Ili ĉiuj ekvojis freŝe, gaje, sed nun jam ili estis trans la mezo de Saharo en tia regiono, kie ne troviĝas oazo en distanco de tri-kvar tagoj, kaj la soldatoj marŝis en la polvo laciĝinte, elĉepriĝinte.

Vespere ili tendumis en la dezerto. Serĝento Latouret jam atendis ilin kun sia patrolo, konstante iranta antaŭ la kolumno. La fortostreĉa servo apenaŭ estis videbla sur la maljuna soldato. Se li malgrasiĝis iomete, tio estis nur pro la ĉagreniĝo.

Kiel amlaso da ĉifono, tiel falis la kompanio sur la varmegan, polvan teron. Latouret elektis la gardostarantojn kaj sian patrolon por la sekva tago.

Subite li ekvidis Kolombon, kiel li demetis sian tornistron.

— Senrangulo!

— Oui, mon cherf!

— Oni ordonis al vi veturi sur la ĉaro. Kial vi estas en la marŝkolono?

— Je mia propra peto sinjoro leŭtenanto permesi, ke mi translasu mian lokon al grave malfortiĝintaj invaliduloj.

— Mi opinias, ke… vi post nelonge fariĝos garave malfortiĝinta invalidulo… Matene, duon horon antaŭ la alviciĝo anonciĝu ĉe mi, kiel membro de la antaŭgvardio. Rompez!

Kolombo kontente kunfrotis siajn manplatojn, kiam li iris iom pli malproksimen. La kara, olda, kolera Latouret zorgos pri tio, ke li mortu „dum plenumo de sia profesio”…

Poste li promenis inter la montetojn, eble li ekvidos la fantomon ie. Plaĉis al li tiu reaperanta damo. Li eksidis kaj elprenis sian buŝharmonikon por trompe elvenigi ŝin. Sed vane… Ŝajnas, ke li fortimigis la mortinton…

— Estas admirinda vespero, kamarado!.. ekparolis Troppauer apud li. La malata, dika staturo de la poeto estis tute griza pro la polvo. — Li kriis kun disetenditaj brakoj: — Ho, Saharo, reĝino de la stepoj, estas benita polvo, per kiu vi salutas la grandan poeton…

— Vi havas majestajn pensojn — jesis Kolombo. — Nur agu tiel plu… Ĉu vi havas ion legi? Jam de tagoj mi ne ĝuis eĉ unu vian rimon.

— Mi havis kelkajn, belajn versojn… sed nun mi adiaŭas, Kolombo, ni ne laŭtlegos… Vkas min Saharo. Hodiaŭ io moviĝetas en mi! Unu poemo. Unu penso… Ĝis revido!

Kaj li foriris anase… Li meditadis pri novaj rimoj, ordigante siajn buklojn, similajn al tiu de Napoleono. Post nelonge li malaperis en la mallumo… Sed Kolombo pensadis pri la problemo de la mortinto, por ke li forigu ĝin difinitive el sia konscienco. Li simple pakos ĉion kaj metos ĝin en la deponejon. Okaze de lia morto oni malfermos ĝin, kaj la adreso estos tie por sendi la monon kaj la valoraĵojn al la heredantoj de sinjoro Henry Grison. La lasta adreso de Henry Grison: avenuo Magenta, n-ro 9. Ili povas ekiris sur tiu spuro…

Bum!

Pafo… Li salte leviĝis kaj ĉirkaŭrigardis…

La alarmo tuj eksonis en la tendaro.

Li kuregis al sia plotono. La leŭtenanto rapidis el sia tendo sur la kapo kun har-reto, kaj la gramofono muzikis plu interne. Kial havas ĉiu leŭtenanto gramofonon en la legio? — ĝi trafulmis la kapon de Kolombo dum sekundo.

— De kie venis la pafo?… — interesiĝis la leŭtenanto. Neniu scias diri tion. Patrolo ekiris en ĉiun direkton… Post dek minutij ili revenas.

Sankta Dio!

Ili portas Troppaueron… Kompatinda poeto… Kolombo apenaŭ povas regi sin en la vico, li ŝatus kuregi tien…

— Parolu! — alkriis lin la leŭtenanto. — Kio okazis?

— Toppauer side leviĝis. La vundo ne estas grava, la kuglo penetris tra lia brako.

— Mi ne scias, kiu pafis kaj de kie — diris la dika homo. — Mi promenis reveme, ĉar mi estas poeto… Hümér Troppauer, la lirikisto…

— Homo! — alkriis lin la leŭtenanto. — Raporotu!

— Bone, bone — trankviligis Toppauer lin, dum la kuracisto purigis lian vundon. — Subite, kiam mi promenas, knalo, kuglo penetris mian brakon, kaj mi falas. Ĉar se mi estus fuĝinta, tiam la embuskpafisto estus pafinta denove. Sed tiel li pensis, ke li mortigis min.

— Blovsignaligu alviciĝon denove — diris la leŭtenanto al la suboficiro.

Eksonis la trumpeto.

— Á terre! — komandis la leŭtenanto.

Ĉiu demetis sian fusilon. La oficiro kaj la suboficiro iris de fusilo ĝis fusilo. Kiu pafis, tiu ne havis tempon purigi sian fusilon. Ili rigardis la kulasojn kaj la tubojn unu post la alia.

— Jen ĝi estas — kriis fine la serĝento starante ĉe iu fusilo.

Li tenis en sia mano la armilon de Kolombo.


2

— Senrangulo!

Kolombo elpaŝis.

— Kie vi estis dum la pafo?

— Mi promenis. Sed mi ne kunportis mian fusilon.

— Kiu vidis vin?

— Senrangulo Troppauer. Ni paroladis kvin minutojn antaŭ la pafo.

— Ĉu vi diskutis?

— Eĉ. La poeto estas mia plej bona amiko.

— Sekvu min!

La leŭtenanto foriris. Du suboficiroj ĉirkaŭis Kolombon. Ili iris al la sanitara ĉaro, kie oni ĵus bandaĝis la brakon de Troppauer.

— Senrangulo! La kuglo estis pafita el la fusilo de tiu homo!

Troppauer leviĝis mirante.

— Tio tute ne eblas.

— Kia tono ĝi estas?! — alkriis lin la oficiro kolere. — Ĉu vi renkontis lin anticipe?

— Jes. Kolombo petis min laŭtlegi kelkajn poemojn, li ŝatas miajn poemojn, ĉar mi, se vi ankoraŭ ne menciis: mi estas poeto…

— Fermu vian buŝon! Ĉu tiu homo havis fusilon, kiam vi renkontiĝis?

Troppauer kriis triumfe:

— Eĉ unu ne! Li sidis ĉe la piedo de monteto en la mezo de Saharo, kaj li havis ĉe si nenion alian armilon, nur sian buŝharmonikon…

La laŭtenanto reiris. Li mezuris, ke la de la sablomonteto, kie Kolombo sidis, kiom da paŝoj estas ĝis la tendaro kaj reen. Duonhoro estis bezonata al tio, kurpaŝante. Kolombo de estis senkulpa.

— Ĉu vi suspektas iun? — demandis la leŭtenanto de Troppauer.

— Eble iu mia envianto estis tiu. Artisto havas multajn enviantojn.

Ili ne trovis la farinton. Kolombo pensadis, ĉu li raportu ion pri la fantomo. Tamen estas strenge, ke fantomo sekvas lin, kaj oni vundas per lia armilo iun… Kion oni volas de li?… Ĉu eblas, ke tiu bela, malgaja enigmo estis la atencanto?… Sed kian kulpon havas Troppauer en la afero?

Li restis apud Troppauer kaj laŭtlegis la versaĵojn de la poeto, kiujn la malsanulo aŭskultis kun fermitaj okuloj…

— Pardonon, Kolombo…

Sinjoro grafo aperis. Lia melodia, delikata voĉo estis plena de takto kaj komplezo.

— Kara Troppauer — li diris al la malsanulo. — La ŝuoj estas tre striktaj. Mi lamas konstante. Mi petas vin reinterŝanĝi tiujn…

La poeto interŝanĝis siajn ŝuojn kun sinjoro grafo. Kolombo scivoleme interesiĝis pri la kaŭzo de la stranga afero.

— Ankoraŭ en Oran, antaŭ la ekmarŝo — klarigis Troppauer — , vespere la grafo petis min inter ŝanĝi niajn soldatŝuojn, ĉar mi ĉiumaniere iros en la urbon, kaj mi do devas purigi tiujn, kaj li ŝatus ripozi, sed liajn ŝuojn kovris ruĝa gluaĵo, kaj li devus agaĉi multe per tiuj. Vi scias, kia estas poeto? Mi interŝanĝis kun li la ŝuojn, kaj matene ni jam marŝis… Ŝajnas, ke miaj ŝuoj estas striktaj por li… Legu tiun poemon, en kiu mi komparas la amon kun dehiskinta pomo, kiam ĝi falas…

Kolombo legis ĝin, kaj la poeto ĝuis tion kun fermitaj okuloj…


Загрузка...