Li fiksrigardis la fermitan pordon kun krucitaj brakoj. „Vi eraras, pordo, se vi pensas, ke mi malfermos vin. Mi ne kredas fantomojn. Mi ne komprenas la tutan aferon, kaj mi konstatis, ke ia premo estas sentebla ĉe la maldekstra flanko de mia brustokesto.
Li reiris en tiun ĉambron, kie la murdito kuŝis. La zumkanto nun jam aŭdiĝis konstante.
Li aŭdis mallaŭtan plaŭdadon malantaŭ tapetita pordeto, duone malfermita. Li malfermis tion. Ĝi estis banĉambro. Akvo fluis el la krano, kiu jam superfluis la bankuvon. Li fermis ĝin rapide, poste li ĉirkaŭrigardis. Blanka frako estis metita sur seĝon kun ĉiu akcesoraĵo. Razpeniko kaj sekura razilo kuŝis sur la vitro-breto antaŭ la spegulo. Ili estis ĵus estis uzitaj, ĉar la sapo ankoraŭ estis malseka… Sur la tableto troviĝis kelkaj etaj objektoj, horloĝo, naztuko, fontoplumo…
„Nu, dankon. Nun mi foriros de tie ĉi. Ĝi jam tro sufiĉas al mi.” Li elvenis el la banĉambro.
Leŭtenanto paŝas subite antaŭ lin en parada uniformo, li kunfrapas siajn maleolojn kaj mansalutas:
— Mi raportas obeeme: estas la dekunua kaj duono
Antaŭ liaj piedoj kuŝis la mortinto. En la alia ĉambro iu zumkantas. Kaj ĉi tie leŭtenanto raportas al senranga soldato, ke estas la dekunua kaj duono.
Li sentis instinkte, ke nun temas pri ia obskura afero, kaj se li provos solvi tion, io malbona okazos al li.
Li raspis sian gorĝon iomete.
— Ĉu vere estas la dekunua kaj duono?
— Jes, sinjoro majoro.
Li ŝatintus turniĝi, ĉar li sentis tiel, ke majoro staras malantaŭ li. Sed streĉinte sian ĉiun nervon, li klopodis resti indiferenta kaj trankvila.
— Jes, jes… — li diris, kaj devis raspi sian ĝorĝon denove.
— La aŭto atendas antaŭ la pordo. Bonvolu vesti vin, dume mi estingos la lampojn ĉie. Tio estas la plej grava nun.
Ĉu vere? Li eklevis sian ŝultron indiferente, kvankam li sentis en la profundo de sia animo, ke la konduto de la leŭtenanto estas iom nekomprenebla, ke starante apud la kadavro de freŝe murdita homo, kaj li pensas, ke lia plej grava afero estas estingi la lampojn ĉie…
Dum la leŭtenanto foriris por estingi la lampojn, Harrinkourt frotadis sian frunton ambaŭmane. Li devas havi ŝtalajn nervojn. Sed kion fari, kiam spasmo kaptas lin dum naĝado? La stultulo baraktas kaj dronas. La saĝulo kuŝiĝas sur la akvon senmova, ĉar dum li ne moviĝas, li restas sur la akvosurlfaco.
Li do eniris en la banĉambron kaj komencis sin vesti trankvile. Li surmetis la blankan frakon, metitan tien. Ĝi estis iom vasta, sed ne okulfrape.
La sama bonŝanco montriĝis ankaŭ ĉe la ŝuoj. Ili estis nur unu numeron pli grandaj, ol liaj piedoj. Elpreninte sian havaĵon el sia poŝo, li ĉirkaŭrigardis. Tropika korkoĉapelo pendis sur la vestohoko. Li metis ĝin sur sian kapon. Sur la tualelt-tablo kuŝis ora cigaredujo, kelkaj objektoj, poŝtranĉilo kun oficira ĉeno kaj aliaj bagatelaĵoj. Li enpoŝigis tiujn kun morala abomeno de ĝentilulo. Ili estas alies havaĵo! Sed kion fari?
Sub la silka naztuko troviĝis ankoraŭ horloĝo. Brakhorloĝo! Kiu aŭdis pri tio, ke iu havas du horloĝojn? Ŝajnas, ke la tempo ludas strangan rolon en tiu duon-idiota fabelo.
Naĝi laŭ la fluo, naĝi laŭ la fluo! — li ripetadis en si mem kaj bukis la horloĝos sur sian brakon. Ĝi estas arĝenta krokodilkapo kun trodelikata ornamaĵo. La streĉilo de la holoĝo elstaris el la buŝo de la besto. Nur idiotoj vizitas vesperfeston, portantaj tiaĵon. Sed kion li povas fari?
Li elpaŝis el la banĉambro.
La laŭtenanto jam staris apud la kadavro. Nun li rektiĝis en atentopozo.
— Ĉu ni povas ekveturi? — li demandis. Kolombo faris hezitan mangeston al la mortinto.
La leŭtenanto mansvingis.
— Ni ne havu zorgon pri li.
Mi petas. Ŝajnas, ke li tro-pufigis tiun aferon, rilate la kadavron. Li iris malsupren sur la grincanta ŝtuparo. Ili rapidis tra la halo al la koridoro kaj ekiris al la malgranda pordego.
Nun ĝi estis ŝlosita.
La malgranda pordego malfermiĝis al flankstrato. Tute malgranda aŭto staris en la ombro de kelkaj densfoliaraj arboj. La oficiro malfermis ties pordon.
— Bonvolu ensidi, sinjoro majoro… Pasis la dekdua horo.
Li enaŭtiĝis. La oficiro sidis al la direktilrado, frapfermis la pordon, kaj ili ekveturis.
La aŭto kuris sur la avenuo Magenta, kaj post mallonga ĉirkaŭvojo ĝi haltis antaŭ lumigita pordego…
Huje.
Ĝi estas la urba komandejo! Nu, li nun sidas en amaso da embraso… Sed jam malfermiĝis la pordo de la aŭto, la pordisto staris respektoplene, dum la leŭtenanto kaj sekvinte lin Harrington eniris en la vestiblon. Pasament-ornamitaj lakeoj akceptis ilin en la lukse lumigita, grandega ejo.
Ĝi estos certe dek jara kaptiteco en la fortikaĵo, pli klara ol la suno — pensi Kolombo, indiferente rigardante la grandegajn, nigrajn marmorkolonojn.
La kolonelo rapidis malsupren sur la altenkrutanta marmor-ŝtuparo, memoriganta al la
eskalo de Jakobo. La maleoloj de Kolombo ektremetis. Nun sekundo mankis, ke li kunbatu tiujn kaj rektiĝu en atentopozo.
— Bonvenon, kara amiko mia… — salutis lin la kolonelo.
Kolombo prenis lian manon kun rapide batanta koro, kaj li ridetis tiel, kvazaŭ li devus mimi gajan mienon, sed dume iu pikpuŝadus lin per longa pinglo el dorsdirekto.
Sed la kolonelo tuj akompanis lin supren sur la eskalo de Jakobo, kovrita per ruĝa tapiŝo.
Ĝi estos tutcerta dumviva enkarcerigo, pli klara ol la suno… En katenoj.
Orden-dekorita, juft-vizaĝa sinjoro venis renkonte lin, en blanka frako, sur la kapo kun ruĝa fezo. Eble li estis ia paŝao.
La kolonelo prezentis Kolombon al li preterkure: — markizo Francois Verbier.
Kio okazas ĉi tie! Ĝi estas frenezaĵo!
Ili alvenis al grandega ĉambro, kie nur kelkaj maljunaj sinjorinoj kaj unu-du altrangaj oficiroj svarmis sur la brilanta pargeto. Blankhara giganto proksimiĝis, en pompa, prada uniformo, kovrita per ordenoj.
Generalfeldmarŝalo!
— Ekscelenco — diris la kolonelo — mi prezentas al vi mian malnovan amikon, markizon Francois Verbier.
— Mi ĝojas, ke mi povas konatiĝi kun vi… Mi estas Cochran. La milita komandanto de tiu bela urbo.
Aŭrore oni mortpafos min — diris Kolombo en si mem.
La kolonelo nun trenis lin al malata, dika, silur-liphara generalo, kaj dume li flustris al Kolombo:
— Nu, ĉi tie alnemaŭ vi ne devas prezenti vin…
Kio okazis? Kial li ne devas prezentiĝi? Nun jam estas egale. Se ne, do ne. Li ne insistaĉos. La kolonelo kapbalancis signifoplene kaj lasis ilin en duopo. Kio ĝi estas? Kien li iras?… La generalo frapetas lian ŝultron kaj diras duon-laŭte:
— Vi aspektas bone, amiko mia. — Poste li brakoprenis lin tenere kaj plu-promenis kun li. Aŭrore li estos starigita al la ekzekut-muro. Tio nun jam certas.
Ili alvenis al grandega balkono, de kie marmora ŝtuparo kundukas al la parko, troviĝanta malantaŭ la palaco. Ĝi estas dekorita per la plej belaj flor-maloftaĵoj de la kontinento, per palmoj, per multaj, koloraj lampetoj. Kaj po unu soldato staras, kiel honorgardistoj sur ĉiu ŝtupo de la neĝe blanka marmorŝtuparo, kondukanta malsupren.
— Rigardu la fontanon — flustris la generalo rapide. — Eblas, ke Macquart ne venis, sed tio ne gravas. Nun zorgu nur pri tio, ke poste vi invitu danci sinjorinon Colette, kaj vi povos klarigi la ceterajn ĉe la fontano. Vicgrafo Lambertier alparolis vin. Iru do. Sed mi rimarkas, ke eblas, ke Macquart ne venis.
— Faras nenion. Mi jam scias tion…
Ek al la fontano! La generalo certe atentas lin, li do devas iri tien.
Mil-vattaj lampoj lumegis super la humide brilantaj marmorstatuoj de la grandega baseno. Dancantaj akvostrioj scintilis, kaj delikata muziko sonis en la sufoke varma ĝardeno, plena de peza flor-odoro. Iu metis sian manon sur lian ŝultron:
— Mi tre ĝojas, ke mi vidas vin!
Kolombo respondis kun bone aplikita indiferenteco:
— Mi estas feliĉa, vicgrafo Lambertier…
La alia homo fariĝis morte pala kaj ektremis liaj genuoj.
— Pro Dio! Ĉu vi freneziĝis?… Ĉu vi eldiras mian nomon?!
Nu bone. Nun jam ni lasu tion. Ĉi tie povas temi nur pri interkonsentita, terura ŝerco. Oni volas frenezigi lin. Nur ne estus tiu homo tiel blanka, kaj ne interfrapiĝus liaj denton pro timiĝo. Sed li jam ridetas kaj diras gaje, montrante al iu nimfo de la fontano:
– Ĉu vi kunportis la skizon? Ĉu ĝi estas ĉe vi?
Kolombo montris al alia nimfo de la fontano:
— Ne.
— Vi faris bone, ke vi ne kunportis ĝin. Tutcerte oni atentas nin. Ĝis revido morgaŭ. Macquart ne venis.
Kolombo mansvingis superema_
— Faras nenion…
La vicgrafo malaperis. Nu, ek. Jam urĝegas. Li promenis plu indiferente. Lakeo haltis antaŭ li kaj proponis sandviĉojn. Hoho, li ja estas malsata! Sed kiom malsata!
Li manĝis du sandviĉojn. De alia lakeo kelkajn torto-tranĉaĵojn. Nun jam li serĉis la lakeojn. Li satmanĝis, irante sur du-tri promenejo, poste li sentis teruran soifon. Oni proponis ankaŭ refreŝigilojn. Kolombo kuraĝis halti nenie, ĉar li forgesis sian nomon, kaj tiel li devis eviti la prezentiĝon. Tial li trinkis glason da trinkaĵo ĉe ĉiu lakeo, kun kiuj li renkontiĝis kaj iris plu. Li kolektis specialan koktelon en sian stomakonЮ Ĉampano, frambo-refreŝigilo, vermuto, mikdal-lakto, ruĝa vino kaj glaseto da tre diluita amoniako, kiun oni proponis uzi kontraŭ la piko de la moskitoj.
Jen vidu, kiel turniĝas la parko malrapide!
… Poste, kiam la aplaŭdantaj gastoj petis ripeti la trian fojon la kanton „Louis forvojaĝis al Nov-Hebridoj”, Kolombo vidis mirante, ke li fortepianas, kaj la muzikistoj staras vidalvide al la podio kun siaj instrumentoj. Kial ili ne muzikas?
Li jam ne memoris, ke li mem forsendis ilin de tie. Sankta Dio, li ja estas en eleganta loko… Sinjoro majoro… Komencu tiun etudon minora c-o… Kiel ĝi daŭriĝas de tie ĉi? Diablo forportu Chopin-on! Li ĉiam havis problemon pri ĝi… Dum la tonkurado venos en lian kapon, se oni permesos, li ludos „La kanton de la gajaj ministoj”…
… Markizo Verbier ravis la societon. Tiajn balojn nur tio faris agrabla, se troviĝis inter la gastoj kelkaj, amikemaj, gajaj, ebrietaj junuloj.
Kolombo nun jam estus forironta, sed li miksiĝis en ĉiam pli novan societon, kaj li konstante zumkantis inter siaj dentoj:
„Iru, infano mia, iru de ĉi tie… okazos problemo… iru hejmen…”
Lia stomako, kvazaŭ ĝi sentus sin koktelmiksisto, kirladis la trinkaĵon. Tie estas ia flankpordo… Ek…
Iu elpaŝis el malantaŭ florbedo kaj kaptis lian brakon.
— Mi estas Macquart.
— Oni diris al mi, ke vi ne venos… — li balbutaĉis timiĝinte.
— Ili eraris. Tri homoj morgaŭ estos survoje al la tereno. Lorsakoff sendis min al vi. Bonvolu diri, kioma horo estas?
Kolombo elprenis sian oran horloĝon.
— Pasis la unua horo…
Macquart ĉirkaŭrigardis, poste li forprenis la horloĝon de li senvorte kaj enpoŝigis ĝin.
— En ordo… — li flustris.
— Ĉu vi pensas tion? — respondis Kolombo malgaje.
— Jen prenu — diris la alia. — Ĝi estas skatolo da cigaro Simon Arzt.
Kaj li donis en lian manon skatolon.
Ĝi ne estas granda negoco. Dudek cigaredoj Simon Arzt kontraŭ ora horloĝo… Almenaŭ ĝi estus cigaredo Caporal…
– Ĝis revido — li adiaŭis kaj aldonis mallaŭte, rapide: — En la skatolo estas dek kvin mil frankoj…
Kaj li lasis lin tie. — Halo! Mi petas vin… reveni! — Sed Macquart iris.
— Faras nenion…
Nun kiel li troviĝas denove ĉe la fontano, en la homamaso? Kaj tie estas la malalta, dika generalo kun siaj grandaj lipharoj… Li vidis lian vizaĝon multfoje dum la nokto, kiel li atentis lin…
Iu ektuŝis lian ŝultron.
— Estas la unua kaj duono.
Li truniĝis. La oficiro estis tiu, kiu estingas la lampojn, se troviĝas mortinto en la domo. Li ĉiam anoncas la precizan tempon. Li sekvis lin senvorte.
Antaŭ la pordego staris la nekredeble malgranda aŭto. Motora beboĉaro!
La oficiro startigis la aŭton…
Ili veturis sur kurbaj vojoj senvorte, komence sur larĝaj stratoj kun arklampoj, poste sur mizera, senhoma, suburba stratetaĉo. Senmastraj hundoj diskuris antaŭ la aŭto. La oficiro bremsi kaj diris mallaŭte:
— Estas la dua horo…
Li estas tia, kiel radioaparato. Li diras ĉiam la precizan tempon.
Kolombo descendis en la malamika, nokta, forlasita loko kaj atendis la oficiron. Tiu frapfermis la pordon, akcelis kaj lasis lin tie.
En blanka frako! Sur la kampoj!
Nu, ĝi estas bela situacio. Nenie troviĝas unusola animo. La senmstraj hundoj komencis reveni kaj ĉirkaŭiris lin scivoleme. Ĝi estis tre fajna ŝerco flanke de la sinjoro leŭtenanto, mi povas aserti… — li pensis senkonsile.
Kelkajn paŝojn malproksime de li staris sola kampgardista kabano. Hop! Eble troviĝas ia ĉifono tie, kion li povus surpreni.
Sed kion li faros sen siaj vestaĵo kaj havaĵo? Li volis aparteni nur al la marŝkompanio, sed se mankas lia ekipaĵo, tiam li estos komdamnita al multjara trudlaboro.
Hu, kiel granda problemo ĝi estas…
Li malfermis la pordon de la kabano kun peza koro kaj kun malbona gusto en sia buŝo.
Li enpaŝis en la mucidan ejon kaj ekbruligis alumeton. Poste li ekkriis pro miro.
Liaj uniformo, ĉapo, bajonet kuŝis en ordo sur benko, kaj sub ĝi estis paro da soldatŝuoj.