…Li tuj saltis en la tendon. Kvar febraj, sin ĵetiĝantaj malsanuloj kuŝis tei. Ĉies vizaĝo brulis pro la febro…
Certas, ke iu el ili estas la majoro.
Kiu scias pri la ĉemizo!
…Jen rigardu! Ĉi-dekstre kuŝas la brava d-ro Minkus. Nu, li certe ne estas la majoro. Li estas drinkema, malmolnuka, ĉiam dormema homo. Li ne havas rilaton al tiu spiona afero. Apud li kuŝas berbero. Restas do la du aliaj malsanuloj? Hlavaĉ, la ŝuisto, kaj Rikajev, la dana barbiro.
Li atendis.
Post neloge Hlavaĉ ekparolis:
— La ĉemizo… de Harrincourt…
Hlavaĉ: majoro Yves!
Brave, Kolombo! Nun vi venis pli proksimen al la solvo de la problmo. La malalta Hlavaĉ, kiu kredigas, ke li estas ŝuisto, efektive li rangas, kiel majoro en la franca armeo. Kion faras la flarsento…
Li trinkigis la malsanulojn. Li tuŝis ilin per sia propra mano. Oni donis karbolon al li, sed li ne uzis ĝin. Tiel li certe malsaniĝos je tifo. Li surprenis la kamizolon de iu malsanulo. Li uzis la glason de la alia. Li englutis tiel minimume dudek milionojn da baciloj. Jen. Nun li atendas, ĝis li komencas vertiĝi kaj dolori lia kapo. Tio estas la tifo.
Li sidis antaŭ la tendo kaj atendis ĝin. Li atendis kelkajn horojn tiel.
Fine aperis marŝantoj en la malproksimo. Sanitaraj soldatoj venis per aŭto, kovrita per veltolo. Kiam ili alvenis, la unua afero de leŭtenanto estis doni ordonojn.
Unue ili metis la malsanulojn sur la aŭton, poste la tendojn kaj la aliajn objektojn.
Kolombo sidis apud la ŝoforon. Li esperis havi tifon. La atentis, kion li sentas. Li ĝemis malesperiĝinte.
Nur unu malbona sento doloris lin.
Li estis tre malsata.
Kolombo ne iris en sian ĉambron. Li promenis el la fortikaĵo. Oni povis libere forlasi ĝin, ĉar ne estis eble malproksimiĝi de la fortikaĵo.
Li rapidis al la militvagantoj. La virino aŭ la serpentodresisto povas esti nur tie. Ili ne povis kaŝiĝi inter la soldatoj survoje. Li traserĉis la tendaron. Li rigardis la homojn aparte, li eniris ĉiun tendon. Li trovis ilin nenie. Sed la vinio ja ne povas trafiki en ununura rajdvestaĵo tra la aero! Kaj kien malaperis la sorĉisto el la dezerto? Ĉu eble nek li altenleviĝis per aerbalono? Dane!
Tio certis, ke ili ne povis kaŝiĝi ĉi tie, sed ili ne troviĝas inter la soldatoj. Barba arabo alparolis la vagantan soldaton.
— Kion vi serĉas, sinjoro?
— La serpentodresiston.
— Kiu antaŭdiris en Murzuk al la eŭropano?
— Jes, tiun.
— Li ne venis kun ni. Li restis en Murzuk.
— Via batopatro… Li restis en Murzuk kun sia tuta familio! Mi parolis kun la sorĉisto survoje!
— Tio neeblas, sinjoro…
Hm… Ĝi estas kiel frenezulejo. Sed jen estas la maljuna kafkuiristo! Ankaŭ li apartenas al la societo! Kiu surveŝis lin per kmirha-o por trompi la vipuron.
— Diru, kara amiko mia, ĉu vi konas la kafkuiriston, kiu veturas kun vi kaj kuiras nigran kafon ĉie?
— Ĉu Abu el Kebir-on?
— Jes. Abu el Kebir-on! Li estas magra bubo kun inflamaj okuloj… Kie li estas?
— La kompatindulo… Mortis hieraŭ nokte… Sed sinjoro eŭropano… blasfemi tiel malbele…
Li turnis sian dorson al li. Sufiĉe. Ĝi superas liajn ĉef-detektivajn kapablojn. Fino. Li ne povas daŭrigi tion. Parto de la homoj malaperas, iuj mortas, kiel ekzemple Abu el Kebir… Ĉiu mortas, nur li ne, kvankam ĝi estus urĝa kaj grava por li…
Poste evidentiĝis, ke li maltrankvilis superflue. Aut-Taurirt prezentis precipe favoran okazon por tiuj, kiuj volis urĝe morti pro io.
La ganizonon oni konstruis en la nura dezerto, kelkcent metrojn proksime al la ĝangalo de la regiono de Niĝero, kaj jam en la fruposttagmezaj horoj la temperaturo altiĝis ĝis kvindek celsiusgradoj. Eĉ por homo, alkutimiĝinta al la tropiko estis freneziga la restado ĉi tie. Por ke oni partoprenu nekonatan malbonŝancon de la dezerto, speciale en tiu ĉi loko el la proksima ĝangalo dense ondruliĝis la fetoro de la putranta mangrove-marĉoj, la mucida elspiro de la ĝangalo: turmenta kapdoloro, oston muelanta reŭmatismo, malsanoj kaj miasmaj vaporoj… La sola sana eco de la varmego en Sharo, la sekeco, nek ĝi estis ĉi tie. La densaj vaporoj de la ĝangalo ŝvebis super la varmega fortikaĵo kun humida, malbonodora vibrado.
Kolombo revenis en la fortikaĵon. La korto estis preskaŭ tute senhoma. Li iris en la ĉambron de la soldatoj. La homoj dormis duonmorte pro la elĉerpiĝo. Ilin tute lacigis la marŝado. Sed kie estas la ĉi-tieaj soldatoj?
La deĵoranta kaporalo faris ian tabelon ĉe la tablo, li substrekis la liniojn per plumo kaj liniilo.
— Bonvolu diri, ĉu estas vere, kro la nun alveninta kompanio ne estas soldato ĉi tie?
— Kio do mi estas? Ĉu gardistino? Idioto!
— Kaj ankoraŭ kiom da homoj estas krom via suboficira moŝto?
— Se mi ne kalkulas tiun, kiu mortos morgaŭ: mi, la majoro, du suboficiro kaj naŭ senranguloj kaj mi. Entute dek kvar personoj.
— Vi jam kalkulis vin foje. Ĉu vi ordonas en du ekzempleroj?
La malrapide parolanta, basvoĉa, trankvila kaporalo suprenrigardis kaj diris milde nur tion:
— Fermu vian buŝaĉon!
Baldaŭ li zorgeme alĝustigis la liniilon, li desengis linion, poste li diris silabumante tion, kion li skribis:
— Tri pu-raj ka-mi-zo-loj. Punkto.
Kolombo kuŝiĝis sur la lito. Estis do vere, kion oni kredis kutima legia misinformo dum la marŝado de Murzuk: neniu estas deŝanĝite en Aut-Taurirt. Oni jam sendis multajn kompaniojn, kaj nur naŭ senranguloj restis vivantaj. Eĉ unu leŭtenanto ne…
… Ankaŭ Gardrone pensadis pri tiu malgaja statistiko. Li staris antaŭ la majoro. Delahay estis delikata, magra, fragil-statura homo. Ĝentilkonduta soldato, pli proksime al liaj sesdekaj jaroj ol la kvindekaj. Oni multe estimis lian opinion en delikataj demandoj. Lia afabla, malgranda vizaĝo kelkfoje surprenis ruzan esprimon, tiam li estis malica. Li soldatservis en tiu terura loko, kiel kapitano, proksimume unu jaron, sed li malsaniĝis nur en la lastaj semajnoj. Lia ĉiam gaja vizaĝo estis laca, li havis malsaneco flavan haŭton kaj sidis inerte en fotelo, en la tabakodora regimentkontoro. Gardone staris antaŭ li.
— Ĉu ne estus eble helpi tiun situacion per pli bona sanitaraj rimedoj? — li demandis.
Ruza grimaco trakuris la lacan vizaĝon de Delehay:
— Jes, kompreneble… Jam ankaŭ mi mem pensis pri tio. Ni petos iom da montara aero de la korpuskomandejo. — Por ke li ne ofendu Gardone-on per la ŝerco, li tuj aldonis: — Ni rezignaciu, amiko mia, ke ekzistas kelkaj lokoj sur la tero, kie ne troviĝas konvena medio, ke la homoj restu vivantaj. Nur soldatoj havas taskon tie, kaj tiam ne decas okupiĝi pri detaloj. Sama estas la situacio ankaŭ ĉi tie…
Li estis malforta, kaj cetere li malofte kutimis paroli multe. Li finis tion kun mallaŭtiĝanta voĉo kaj klinis sian kapon malantaŭen kun fermitaj okuloj. Gardone iradis tien-renn nervoze.
— Mi miras nur tion, ke la homoj mortas ĉi tie obeeme cent-are, kaj neniam okazis ribelo.
— Neeblas… ribelo… En la korto… de la malantaŭa fortikaĵo… estas kiras-ŝranko, kiu havas nekredeble komplikan, kombinacian seruron… Ok literoj kaj ok ciferoj… En la kiras-ŝranko estas la akvokrano… Ĉiutage dufoje… por unu horo… mi mem malfemas ĝin… Nur unu oficiro konas krom mi… la kombinacion… Se mi kaj mia adjutanto mortus subite… post dudek kvar horoj… mortos la garnizono kaj ĉiu malliberulo pro soifo… Ĉar de tie ĉi kondukas disbranĉiĝa tubo ankaŭ en la fortikaĵon.
— Kaj kie estas la adjutanto? — demandis Gardrone iom timeme. Delahay vidis tuj, ke li estas malkuraĝa homo.
— Mi estas la lasta oficiro en la fortikaĵo — li respondis. — Mia adjutanto mortis antaŭhieraŭ.
— Diru do rapide… — kriis Gardone, timiĝinte pro la penso, ke la malsana aĝulo povas morti en kiu ajn momento, kaj li kunportos en la tombon la kodon de la kirasŝranko, kie troviĝas la akvokrano.
— Ĉar nun jam estas du oficiroj, kaj mi estas en tia sanstato, ke mi devas zorgi ankaŭ pri anstataŭiganta komandanto, mi diros la kodon samtempa ankaŭ al vi kaj Finley.
Gardone plurfoje glutegis. Nur venus jam tiu malbenita Finley! Ĉar tiu aĝa, malsana homo povas morti en kiu ajn momento.
— Eble estus pli bone, se vi dirus tion, sinjoro majoro…
— Kial? Mi ankoraŭ vivos, mi ne scias kiom longe… Poste… ĉi tie ne estas permesate timi la morton. Ĝi kaŝatendas vin en mil formoj ĉiutage…
Enpaŝis Finley je la granda malpeziĝo de la kapitano.
— Mi petas vin, Finley, sinjoro majoro volas diri ion pri la kombinacia seruro…
— Jes, jes… — diris Delahay kaj elektis malrapide cigaron el cigarujo per siaj maldikaj, etaj fingroj. Li tranĉis ties finon kaj ekfumis. Poste li turnis sin al Finley:
— Filey… Finley… Ĉu vi ne estas franco?
— Mia patro estis anglo, sed mi naskiĝis jam en Francio.
Ia stranga disciplinemo estis en tiu oficiro, kiu havis buniĝintan, decidkarakteran vizaĝon kaj severajn okulojn. Liaj nazloboj ofte ektremis pro la subpremita ekscito.
— Mi petas vin, Finley — diris Gardone. — Sinjoro majoro diros al ni la kombinacion de la seruro, kiu la akvokranon…
— Jes… jes… — mansvingis la majoro. -
Koncerne la ĉi-tiean situacion, oni sendas la feĉon de la kolonia armeo al Aut-Taurirt. Krome la malliberuloj… Ni ne scias ilian nombron. Ne estas proponinde intermiksiĝi kun ili. La inĝenierojn ili toleras iel.
— Ĉu neeblas fari ordon?
— Ni ĵetas la malliberulojn en la ĝangalon, sed ni ne povas iri post ilin… — Gardone ektremis, ĉar la majoro ekĝemis, li frotis sian bruston per sia mano kaj premestingis la cigaron kun naŭza paŭto. — Ili ne rajtas forlasi la ĝangalon, ĉar ili havas nutraĵon kaj akvon, sufiĉan nek por unu horo. Ili devas konstrui la vojon, ĉar cetere ili ne ricevas manĝi kaj trinki… Sed iri inter ilin por fari esporon… puni… neeblas. Mi estas laca kaj malforta. Vi devas ordoni. Kaj faru tion, kion vi volas, kaj kion vi bontrovas. Tempo kaj vivo de la homoj ne gravas… Kiu venis ĉi tien, ĉu malliberulo, ĉu senranga soldato, ĉu kapitano, tiu frapfermis la pordon malantaŭ si — diris la majoro. Poste li skribis ion sur paperon. — Vi devas tuj lerni tion… Estas permesate skribi ĝin nenien… La sekreto de la kombinacio signifas la potencon… super la garnizono… Se ĝi diskoniĝos, se oni ekscios tion… ili mortigos nin…
Finley nur rigardis sur la paperfolion. Gardone longe iradis tien-renn por legni ĝin. Sed sekvan tagon li povis malfermi la akvokranon nur helpe de Finley…