Benid Tongut, la plej kruela goumier ĉirkaŭiris la ripozantajn bagnanojn, falintajn sur la teron, kiel ĉifonoj, ili estis en eĉ pli terura situacio, ol la soldatoj. Ĝis nun oni enterigis el ili proksimume jam dekdu homojn en la dezerto. Antaŭ la ekiro oni konstatas ilian nombron tiel, ke tridek procentojn malpli da homoj alvenos el ili.
Neprizorgitaj, cinikaj, rikanantaj, hirtaj mortkranioj, sovaĝe brilantaj okuloj, intelektaj vizaĝoj, en la apatia konscio de la certa morto toleris la klakantajn skurĝobatojn de la goumiero-oj kun naŭza, inerta grimaco.
Barbizon, la diktrunka, brozhaŭta bandito el Korsiko estis la plej aŭtoritat-hava homo en la rabista kolonio. Dum ripozo li kantis ian italan amkanton pri la sunsubiro, kaj fininte ĝin, simiomakzela, bovokula, dika, barbostopla homo alpaŝis lin:
— Permesu, ke mi donacu al vi duon skatolon da maĉtabako por via majesta kantado. Mi esta poeto.
— Dankon. Mi nomiĝas Barbizon. Mi estis bandito sur Korsiko.
— Mi ĝojas pro tio — diris la dika poeto — , ĉar onidire mi similas al Napoleono. — Kaj li fingre kombis siajn blankaj, longajn, maldensajn harojn surfrunten.
— Vere vi memorigas lin… Precipe via voĉo. Mi petas vin, malantaŭ mi kuŝaĉas fraŭdisto, mi pensas, ke li havas insolacion, kaj mia akvoporcio elĉerpiĝis, ĉu vi donus al li el la via?
— Jen ĝi estas… — La bonkora Troppauer transdonis sian ladbotelon. Barbizon trinkigis rapide la fraŭdiston, sed subite li ricevis tian skurĝobaton, ke li faligis la ladbotelon, kaj la akvo elfluis el ĝi.
— Fia bandito! Se mi turniĝas al vi dorse, vi jam insolentas… vi… vi… — kaj la koleriĝinta Benid Tongut frapis ankoraŭ dufoje.
Antaŭ ol li estus frapinta la trian fojon, iu kaptis lian brakon. Troppauer estis tiu. Li diris per milda, lirika voĉo:
— Sinjoro ĝendarmo… Laŭ la biblio: La suno ne subiru sur via kolero…
— Kio?… Iru en la inferon! Kaj lasu mian brakon libera… — Li subite eltiris sian pojnon, sed la alia kaptis lian kamizolon:
— Amu vian proksimulon kiel vin mem!.. Estu indulgema, sinjoro Gendarmo… ĉar ankaŭ vi estas nur homo…
La ĝendarmo ekpuŝis la poeton je la brusto…
… Poste, kiam li rekonsciiĝis, liaj du kolegoj tenis lin super sitelo kaj viŝis lian nazon. La akvo estis ruĝa en la ujo, kaj Benid Tongut neniam voli kredis siajn kolegojn, ke la poeto donis al li nur unu vagofrapon.
Tiu vangofrapo iom vigligis la monotonan vivon en la tendaro. Unue, kiam Kolombo ekvidis sian poetan amikon inter la pugnoj de la goumer-oj, por ke li faru unuahelpon, ĝis li alvenos tien, li ĵetis la dek litran kruĉon inter la goumer-ojn. i tuj faris iom da libera aero, ĉar du el ili falis sur la teon, kaj la aliaj disiĝis.
… Komenciĝis ĝenerala interbatado. Iu ĝendarmo, kies vestaĵo ekbrulis, hurlante frapadis sin al la tero, alia elprenis pistolon, sed iu vangpfrapis lin per leda tirrimeno, ke lia vizaĝo fariĝis nerekonebla.
Serĝento Latouret alvenis kulpaŝante, malantaŭ li la fortigita pikedo kun antaŭendirektitaj stiletoj.
— Fix!.. En joue!..
Dum momento la interbatado ĉesis.
Tiaĵo ne estis ŝerco en la dezerto. Venis la kuracisto kaj la ruĝhara sanitara soldato. Ili forportis la vunditojn. La aliaj staris…
La esporo okazis rapide. Ankaŭ la juĝo. Oni ŝnurpendigis Barbizon-on. Toppauer kaj Kolombo devas marŝi unu semajnon ricevinte nur duono da akvoporcio, la aliaj soldatoj kaj la goumier-oj, kiuj partoprenis la interbatadon, devas fari duoblan servon dum dudek kvar horoj.
— Ĉu vi freneziĝis?! — riproĉis Kolombo Troppauer-on, kiam ili plenumis militan servon per balailo en la tendaro, similan al tiu de la kazerna arestejo. — Kial vi batis la ĝendarmojn? Venu al la kompanio laŭtlegi poemojn, tiuj vi jam disciplinis.
— Mi ne volis laŭlegi poemojn al ili. Iu batis honestan banditon, kaj vi scias, kia artozeloto mis estas… Mi citis el la sankta bibilo al tiu bruto… Kion povas fari poeto en tia situacio?
— Sed kial vi devis vangofrapi lin tiel, ke li flugu kapantaŭen en la alian parto de la oazo?
Troppauer rompadas siajn fingrojn embarasite.
— Dio mia… Mi estas poeto. Kion mi faru?
— Ĉu vi estas certa pri tio, ke ni atingos Aut-Taurirt? — demandis kapitano Gardone en la tendaro leŭtenanton Finley antaŭ la ekzerco.
— La ekipaĵo estas konvena. La kompanio estas provizita per ĉio. Bedaŭrinde la kvalito de la homoj estas malbona.
Gardon tre suferis. La flava, malsana miksaĵo de la pala, sunbrunigita, kreola koloro sidis sur lia vizaĝo. Li spiris malfacile, kaj ŝvitegis… Kvankam li ĉevalrajdis ĝis nun.
— Poste — daŭrigis leŭtenanto Finley — mi timas, ke ne unu suspektinda homo estas ĉi tie, kun speciala komisio. Tiun frenezan vojkonstruon tra la ĝangalo ĝis Angla Guineo volonte malhelpus kelkaj grandpotencoj. Suspektindaj, misteraj aferoj okazis. Ekzemple du enigmaj pafoj… Nur tio trankviligas min, ke verŝajne ankaŭ kelkaj oficiroj el la franca sekreta servo estas ĉi tie.
La palpebroj de Gardone fermiĝis lace.
— Kio?… Ĉu oficiroj?.. Ba! Kie?
— Ni ne povas scii tion. Eble kun la libere vaganta truopo, sed povas esti, ke inter la legianoj aŭ kun la transporto…
— Tiuj estas terurromanoj! Franca oficiro ne dungiĝas kiel senrangulo, li ne lasas bati sin fare de la goumier-oj, kiel malliberulo… Tiaĵo neeblas.
La leŭtenanto ridetis.
— Ke ĝi tamen eblas, tion pruvas la kazo de kapitano Poisson, kiu ankoraŭ pasintjare estis estis komandanto en Ain-Sefra. Majoro Yves soldatservis unu jaron, kel senrangulo por ekscii la veran kaŭzon de la ribelo. Oni emeritigis Poisson-on post sia raporto. Du leŭtenantojn, kiuj ĉasadis konstante, kaj ili komisiis la serĝenton per la deĵoro, oni transpostenigis ilin en Sudanon.
— Mi ne povintus fari tiaĵon…
Li ĝemegis kaj metis trempitan tukon sur sian vizaĝon.
Estis videbla sur la vigla svarmado de la tendaro, ke tiuj estas la lastaj horoj antaŭ la ekiro. Ĉiu preparis sin al la longdaŭra marŝado. Kiuj estis punitaj per forpreno de la duono da akvoporcio, tiuj ankoraŭ lastfoje sat-trinkis. Ankaŭ Kolonbo apartenis al ili. Li regajnis denove sian bonhumoron. Lian gemuton eĉ tio ne ŝanĝis, ke li vertiĝis pro sia odoro, kion kaŭzis la kmirha-o, verŝita sur lian kolon.
Subite li ekvidis brunhaŭtan arabon kun blankaj lipharoj, kiu antaŭdiris en Murzuk. Rigardu! De kie li venis ĉi tien?!
— Alo! Maljuna sorĉisto! Ĉu vi venis per aŭtobuso?!
— Mi estas kun la libere vagantaj batalantoj, sinjoro eŭropano — diris la sorĉisto. — Mi sekvas vin cien.
— Estas tre saĝe, almenaŭ ni ne enuas. Sed kie vi lasis vian serpentumantan amikon?
— Imagu, sinjoro, iu ŝtelis ĝin. Ĉu vi jam aŭdis tiaĵon?
— Kial ne? Oni ŝtelas ĉevalojn en okcident-usono, en Saharo vipuron. Ĝi estas tute kara besto.
— Mi maltrankvilas — kapbalancis la sorĉisto — , oni jam faris multe da friponaĵo per serpento. Kiu havas ceraton, tiu povas morotigi kiun ajn. Sufiĉas, se li ŝtelas ies ĉemizon…
La buŝo de Kolombo restis malfermita:
— Kiel?… Kio ĝi estas denove… Ĉu ĉemizon? Kion vi rakontas?
— Se iu volus mortigi vin ĉi tie, tiam oni metas la portitan ĉemizon de la koncernulo en sakon, en kiu estas vipuro. Oni ne donas manĝi al la serpento kaj pikpuŝadas la sakon, ili do torturas la beston. Poste nokte, proksime al tiu loko, kie la posedanto de la ĉemizo estas, oni ellasas la serpenton. La vipuro mordos el inter cent homoj tiun, kies ĉemizo estis en la sako.
— Ĉu vere? Ĝi ne estas malbona…
— Tio estas multjarcenta maniero de la murdo, ĉiu konas ĝin ĉi-regione, kaj sinjoro diris, ke… oni faras tion ankaŭ en la malproksima Hindio… Salem…
La arabo kliniĝis profunde, poste malaperis inter la svarmantaj homoj.
Hop!
Jes ja! Li jam scias, kie li vidis tiun homon. La kliniĝo…Divenite!
La lakeo!
Sur la avenuo Magenta, antaŭ la vilao de doktoro Brétail, kiam tiun virinan fantomon, tiam li vidis tiun homon la unuan fojon… La virino sonorigis ĉe la malantaŭa pordego de la vilao, kaj la lakeo enlasis ŝin. Li estis tiu! Li ja nur farbis sin!.. Li estas blankulo! Alo! Nu, haltu, fia filmaktoro!.. Kie li estas… Ĉu vi ne vidis dresiston de serpentoj, kiu estas farbita brna, sed li estas lakeo?… Vi estas idioto!.. Alo… Jen vidu, kien li do malaperis?!.. Li devas kapti lin! Li scias ion pri la fantomo, kiu nunteme aperas antaŭ li ofte, sed nur en la sonĝo, kaj ŝi kondutas tre afable… He!..
Sed li vane serĉis lin. Kvazaŭ la tero estus englutinta la pseŭdo-arabon. Neniu sciis pri li, oni vidis lin nenie…
Tiu afero, kion li diris pri la ĉemizo estas idiotaĵo. Oni rakontas ĉiam al li tiaĵojn. Serpento ne estas sanghundo. Eĉ Sherlock Holmes iros esplori kaj tenos vipuron per kondukilo por flare trovi la spuron de la farinto. Oni parolas ĉion al la kredemaj homoj. Ili estas tiaj, kiel la matrosoj, kiuj rakontas pri mortoŝipo kaj mar-serpentoj al la novuloj. Estas bonŝance, ke li ne falis sur sian verton. Iu ŝtelis lian ĉemizon, ĉar plaĉis al li la belaj figuroj sur ĝi.
Ĉiu enlitiĝis post la vespersignalo, ĉar ili sciis, ke ili devas iri plu sekvonttage. Terura kriego vekis la tendaron noktomeze. Ili dormis en la tendoj po kvar, inter ili ankaŭ Kolombo. Senrangulo Kramatz elkuregis hurlante… Cerasto mordis lin, kaj tiel profunde ĝi mordis lian supran brakon, ke ĝi ne povis retiri siajn dentojn. Nur ekster la tendo ĝi defalis de tie, kaj ok kolboj frapis sur la raptilion samtempe.
La kompatinda Kramatz mortis post kelkaj minutoj. Kontraŭ la veneno de la cerasto ne estas defendo…
Kolombo timiĝinte staris tie. Kiam la ĝenerala paniko ĉesis, li sidis sub malproksiman palmon. La kamaradoj enlitiĝis denove. Morgaŭ ili devas marŝi.
Sed Kolombo iomete konsterniĝis. Li ne tute komprenis la aferon, ĉar se iu ŝtelis lian ĉemizon, kial Kramartz-on mordis la vipuro? Ĉu malboniĝis la flarsento de la serpento?… Finfine ankaŭ vipuro povas havi nazkataron… Kiel simple estus ĉio, se ĝi mortintus lin. Nun jam li ne devus pensadi pri tio, kiel morti.
Ĉu eble li estas la kaŭzo de la morto de Kramartz?… Sed se oni ekscitis la vipuron per lia ĉemizo, kiel ĝi venis al Kramartz? Kiu ŝtelis la ĉemizon?… Nur la fantomo povis fari tion! La virino! Kun la triangula nevuso… La fantomo de la dezerto… Nu, ŝi nur venu antaŭ liajn okulojn…
Iu ektuŝis lian ŝultron:
— Bonan vesperon.
La fantomo staris apud li en rajdista vestaĵo.