Aŭrore la fortikaĵo silentiĝis. Ĉiu dormis profunde post la malfacila tago. Parto de la soldatoj kuŝis en la hospitalo pro grava etilismo. La aliaj viciĝis kun kapdoloro, kun akre doloraj membroj post la veka trumpetoado. Finley diris al ili per kekaj, mallongaj frazoj, ke anstataŭ grava puno li konsideros ĉion nura ebriiĝo, kio okazis, kaj ĉiu deka homo el la kulpuloj estos kondamnita al kvartaga pelotte. Se denove okazos simila afero, la deliktuloj estos starigitaj antaŭ la militan tribunalon.
Ili silentis mute. La suno leviĝis, kaj la varmego altiĝis preskaŭ en ĉiu sekundo.
Poste oni elektis la membrojn de la corvée. Ĝi konsistis nur el fidindaj homoj: Kolombo, Spolinsky kaj la aliaj estis en la taĉmento. Finley gvidis ilin, sed ankaŭ Latouret iris.
La bagnanoj jam la posttegmezon de la antaŭa tago vane malfermadis la akvrokranon. Ili ne ricevis trinki. La nokto pasis ankoraŭ elteneble, sed matene, en la arda varmego, ili jam tre malfortiĝis por la soifo, kaj pli ol ducent homaj skeletoj sidis en la sufoke varma ĝangalo elĉepiĝinte, kun vertiĝanta kapo… Bluaj kapilaroj pulsadis sur la flavaj, morte maldikaj kranioj, ŝveliĝintaj, gandaj, ruĝaj palpebroj fermiĝis agoniante, kaj blankaj langoj elŝoviĝis heziteme el la sensangaj, pendaĉantaj lipoj…
Ili vidis alveni la corvée-on. Ili vidis, ke la oficiro komandas teni la fusilojn pafpretaj, kiuj poste direktiĝis sur ilin. Neniu moviĝis. Ĉu li fapigos? Eblas…
Nun disiĝas patrolo el la corvée, kaj la ĝi proksimiĝas gvidate de la oficiro. Kelkaj bananoj pene leviĝas. Ili tute ne pensas ataki la manplenon da trupo.
La vaniĝina ribelo forprenis ankaŭ ilian lastan vivenergion.
— Homoj! — diris Finley mallonge. — Mi mesaĝis al vi hieraŭ, se mi revenos en vian tendaron, ni punos neniun. Mi tenas mian vorton. Ni malfermos la akvokranon, vi ricevos nutraĵon, sed envenos ĉi tien patrolo okaze de ĉiu suspektinda afero. Kiu ne kondutos disciplinite, ni mortpafos tiun. Bonorda garnizono estos en Aut-Taurirt. Morgaŭ ni komencos konstrui la barakojn, vi ricevos hospitalon, kuraciston, kaj ni faros ordon. Ni malfermos la akvokranon post tridek minutoj. Mi lasos ĉi tie nur unu soldaton. Kaj trinku en tia vicordo, kiel li ordonas. Se okazos io malbona al tiu soldato, tiam mi dekumos vin! Rompez!
La patrolo marŝis plu en la internon de la ĝangalo. La bagnanoj sencele vagaĉis, kelkiuj jam svenis. Subite Rikov, la soldato staranta ĉe la akvokrano diris:
— La akvo jam fluas. Rektiĝu! Atenton! Viciĝu unu post la alia, kaj ĉiu portu sian glason!
La bagnanoj alviciĝis, trinkis trankvile kaj nenio malbona okazis al la postenanta soldato inter ili…
La patrolo daŭrigis sian vojon en la ĝangalo sur elefantvojo, al la tendaro de la pigmeoj. La malaltkreska ĉefo rapidis antaŭ ilin persone, kredante, ke la ribeluloj venas. Li trompiĝis amare, kiam li ekvidis la oficirojn, kiuj gvidis la soldatojn.
— Sinjoroj… mi ĝojas vidi vin… — li balbutadis mallaŭte.
— Sed ĝi estos malgaja tago por vi, ĉefo — respondis Finley — Ĉar mi pendumigos vin, kaj ni neniigos vian tendaron…
— Vi ne povas fari tion, sinjoro eŭropano… Mi estas malnova amiko de la blankaj soldatoj.
— Ŝargitaj fusiloj direktiĝas al vi, kaj al via popolo de ĉie. — La popolo konsistis nur dek du indiĝenoj, en kvar palis-kabanoj. — Nun iru en kabanon, kaj restu tie, ĝis mi juĝos. Ok soldatoj gardos vin.
La indiĝenoj obeis senvorte. Ok soldatoj potrestis kaj gardis ilin. Ili amasigis la potojn, armilojn de la indiĝenoj kaj ekbruligis tiujn. Ili ekbruligis ankaŭ la aliajn kabanojn kaj elhakis la dek kokos-palmojn sur la senarbejo, kiuj estis la plej valoraj havaĵoj de la tribo.
Kaj la ĉefon ili kunprotis katenite.
— Kiel vi nomiĝas? — demandis Finley la tremantan, malaltkreskan pigmeon dumvoje.
— Illomor, sinjoro… — respondis la ĉefo.
Majoro Yves faris la priaŭskultadojn kun febra rapideco en la kontoro. Oni informis ilin per mallonga radiomesaĝo, ke taĉmento da spahioj estas komanditaj el Timbukto por fortigi la garnizonon, kaj ĉiuj roluloj de la afero estos liveritaj en Oran per aviadilo.
Pencroft konfesis nenion. Sed Illomor, la tribestro des pli multe, kaj Kolombo ĉion, kio venis en lian kapon.
— Pensadu, infano mia — instigis lin Yves, — ĉiu malgranda afero estas grava.
— Mi vere rakontis ĉion… Maksimume mi forgesis kelkajn vangofrapojn, ĉar mi eksterodinare multe vangofaradis estis en la afero… Jes ja… Mi gardostaris en la lavejo, kaj iu atakis min… Tiu certe estis la urtikfloro Laporter. Sed iu alpafis lin el la mallumo, kaj mi ne konjektis, kiu li estis.
— Mi estis tiu — diris al mojoro ridetante. — Mi ĵus dormis, kaj vi maltrankvilis pro mia havaĵo, tamen mi aŭdis bone tion, kion vi diris. Mi konjektis, ke ankaŭ aliulo aŭdas ĝin. Tiel mi pli fuen enŝteliĝis en la lavejon, kaj mi vidis Hildebrandt-on, ĉar li estis tiu, ne Pencroft, kiu kuŝis sur la planko. Mi intervenis ĝustatempe por helpi vin… Nur la ruĝa minio kolorigis miajn ŝuojn, kiuj mi lerte interŝanĝis kun tiuj de Spolansky…
— La ŝuoj! Li interŝanĝis tiujn kun Troppauer, kaj li lamis…
— Tial oni volis mortpafi la kompatindan Troppauer-on. Oni pensis, ke vi estas la majoro, kaj li estas via kunulo. Nun sekvos grava priaŭskulto… — Li paŝis al la pordo de la najbara ĉambro kaj elvenigis Magda Russel-on de tie. Ŝi portis ordinaran vojaĝ-vestaĵon kaj rigardis ridetante la miregon de Kolombo.
— Ĉu vi konas… unu la alian…
— Ne — ridis la knabino — , ni estas komplicoj nelonge. Mi konatiĝis kun sinjoro majoro nur ĉi tie. Li delonge atentis min, kaj li estimin min per lia konfido.
— Fraŭlino Russel fariĝis mia unuaranga helpantino. Ŝi estis la unua homo, kiun mi petis helpi min. Ĉar mi fidas neniun. Iomete, Harrincourt, ĝi okazis ankaŭ en via intereso. Tiam mi ankoraŭ ne volis diri al Finley mian inkogniton, kaj mi devis helpi vin iel, por ke vi ne mortu pro la kvardek kilograma pelotte. Por tiu celo ni uzis la maskon de la mortinta sinjorino. Abu el Kebir-on, la kafkuiriston, kiu koruptis Battista-on, tiel ŝi povis helpi vin. Vi devas esti dankema pro tio…
— Ho, mi ankoraŭ multfoje esprimos tion — diris Kolombo entuziasme, kaj la knabino ruĝiĝis.
Ili pasigis la adiaŭan vesperon en la ĉambro de la konvaleksanta Delahay, kien ili estis invititaj por trinki teon. Esceptokaze partoprenis ĝin ankaŭ du senrangaj soldatoj. Sen ili ne estintus kompleta la societo. Iu kompreneble estis Kolombo kaj la alia Hümér Troppauer.
La poeto ruĝiĝis en ĉiu momento, rompetadis siajn fingrojn kaj stumblis pro la tapiŝo.
Kaj memkompreneble aperis ankaŭ Magda Russel, en tiu blanka rajdvestaĵo, kiun Kolombo tre ŝatis.
Laŭ la deziro de Delahay, majoro Yves rakontis ĉion kontinue, kio okazis.
— Mi konis Grison-on longe — komencis Yves, fiksrigardante la teon, kvazaŭ filmbendo ruliĝus tie, sur kiu li vidus la pasintajn okazintaĵojn. — Li havis suspektindan karakteron, sed li estis lerta esploristo. Iafoje nia laboro bezonas preferi ne la honeston, sed la lertecon. Mi devintus partopreni la proceson de la ribelo en Ain-Sefra, kiel atestanto. Mi sciis, ke miaj multaj malamiko ŝatus ekkoni min. Eĉ la ĉefstabo ne konas la membrojn de la sekreta servo. Nur generalo Aubert, la ĉefo de la divizio D, havas personan kontakton kun ili. Mi havis la kutimon roligi kelkfoje anstataŭ mi homojn en certaj aferoj, kiuj uzis mian nomon. Tiel okazis, ke mi roligis Grison-on. Mi volis erarigi tiujn, kiuj atendis la okazon mortigi min. Anticipe li lernis mian konfeson, kaj li rolis kiel Yves en la uniformo de majoro. Oni neniam pridemandis lin kun la akuzitoj kaj ne intervidigis lin kun ili. La kulpo de la ribelo estis evidenta. Kompreneble li luis ankaŭ loĝejon, kiel majoro Yves, kaj li vizitis la divizion D de ls ĉefstabo atentoveke por perfekte trompi tiujn, kiuj atentas lin. Tiutempe li okupiĝis ankaŭ pri la afero de Russel, kiel Grison aŭ Dupont — li uzis ambaŭ nomojn. Sed mi ne scii pri tio. Macquart estas la komisito de fervojkompanio. Ili estas tre interesataj, ke oni ne faru la fervojon en Saharo. Macquart rolis en Orano, kiel riĉa sinjoro. Li volis akiri la planon de la trairejo kun Lorsakoff kaj Grison. Tial mortpafis Grioson ankaŭ Russel-on, sed li ne trovis la planon ĉe li. Grison trompis ankaŭ siajn du kunulojn. Li diris tion, ke majoro Yves, nome mi, helpus al ili, por alta monsumo. Se ili volas ricevi pruvaĵon pri tiu aserto, ili telefonu al la majoro. Ili ne sciis, ke Grison hazarde ĝuste tiam rolis anstataŭ mi, kaj kompreneble li luis loĝejon, uzante mian nomon, ili do falis en kaptilon. Grison anociĝis ĉe la telefono kaj lerte kredigis, ke la majoro deziras kontaktiĝi kun ili, pere de Grison. Li asertis, ke li estas mia kuriero. Kial li faris tion? Li volis akiri la planon en la vilao de Russel, kaj ricevi du partojn el la altega premio. Unu parton kiel Grison, la alian en mia nomo, kiel Yves. Ĝi preskaŭ sukcesis al li, ĉar mi ja tute ne estis en Afriko. Mi restadis en Istambulo pro alia afero. Generalo Auberd informis min tie, ke mi devas reveni, ĉar mi estos komisita per grava tasko en la kompanio, ekmarŝonta al Aut-Taurirt. Mi vojaĝis al Marseljo kaj duniĝis al la legio. Oni jam atentas la rekturtojn, ĉar oni konjektas, ke la sekreta servo kaŝe sendos unu aŭ du homojn tien. Mi veturis en Oran-on kun la kompanio, marŝonta al Aut-Taurirt. Tia mi ne anonciĝis ĉe la sekreta servo. Eĉ konjekton mi ne havis pri la fiagoj de Gison. Mi divenis tiujn hazarde. Foje mi vidis lin kun Macquart, kaj mi eksuspektis. Mi kontaktiĝis kun Aubert, kiu trankviligis min. Li diris al mi, ke li opinias Gison uzebla homo, kaj li komisiis lin pri la afero de Russel. Dume Grison diris tion al fraŭlino Russel, ke majoro Yves volas esplori en la afero, kaj li petis permeson de ŝi pasigi unu tagon en la vilao. Li ricevis ŝian konsenton. Grison divenis tion, kio estis evidenta, tamen genia: la desegno estas kaŝita nur en tiu okbjekto, kiu estis ĉe Russel, kaj poste doktoro Brétail havis ĝin, kaj tiu objekto troviĝis ĉe Brétail dum la tago de la murdo, ĉar li volis transdoni ĝin al kaptiano Corot. Grison divenis tiel, ke la mapo ne estas en la vilao, ĉar la prokurorejo sekvestris la havaĵon de la viktimoj dum la daŭro de la esploro. Li interesiĝis en la prokurorejo kaj eksciis, ke la objektoj estos poŝtigitaj al la adreso de la heredantoj de la mortinto post la fino de la esploro. Li eksciis ankaŭ la tagon de la alpoŝtigo. Li petis permeson je tiu tago por Yves enloĝiĝi en la vilaon, ĉar li volis ankoraŭfoje traserĉi ĉion ekzakte. Sed tiam mi jam estis sur lia spuro. Mi ordonis al iu mia homo kaŝobservi lin. Mi eksciis tiel, ke li vizitis la prokurorejon. Poste mi staris antaŭ lin subite sur la strato. Lia konstenita vizaĝo montris sufiĉe klare, ke li ludas mian rolon ne kun honesta intenco. Li rakontis, ke li traserĉos la vilaon de Brétail, kaj kiam mi diris tion, ke ankaŭ mi iros tien, li jam reakiris sian memregon kaj invitis min ĝoje. Hazarde tiun tagon la suboficiro en la kazerno pro kruda ŝerco ŝlosis la pordon de la kelo, kie mi estis, forgesante min tie ĝis vespero. Mi povis liberiĝi neniel, kaj mi alvenis al la vilao je la dekunua horo. Mi tuj telefonis al mia homo, kiu kaŝobservis lin, kaj mi eksciis de li, ke posttagmeze oni alpoŝtigis de la prolurorejo la objektojn de la mortinta Brétail, krome — kaj tio estis la plej staranga — Grison, kiel majoro Yves informis la serketan servon, ke li mortigis atakanton en la vileo. La koncernulo estas esploristo. Iu venos por li per aŭto por veturigi lin al la vesperfesto de la urba komandanto Cochran, kaj tiu sama homo zorgu pri la malaperigo de la kadavro. La membroj de la sekreta servo ofte devas uzi armilon, kiam ili ne havas tempon por pruvi, kondamni. Ili repondecas nur al la generalo. Tia kazo ĝi estis, kiam mi mortpikis Hildebrandt-on, kaj mi mortigus ankaŭ Gardone-on senhezite, se mi ne povus malhelpi alimaniere la transdonon de la kombinacio de la seruro. Sed kiu estas tiu, kiun Grison mortigis, kiel majoron Yves? Mi estis ĉe la vilao je la dekunua horo. Grimpinte en la ĝardenon, mi ĉirkaŭiris la domon. Mi volis eniri nerimarkite. Mi aŭdis pafojn kaj ekvidis legianon, kiu venas kurante. Malantaŭ li la patrolo. La soldatoj persekutis lin. Li saltis en la ĝardenon de la vilao de Brétail. Mi rekonis mian kamaradon Harrincourt. Poste li utiligis la bruan alvenon de la policaŭto ĵeti sian bajoneton al la fenestro, ĉar la sirenado superas la frakasbruon. Ankaŭ mi ensaltis post lin. Atinginte la ĉambron, mi ekvidis la bajoneton de la legiano sur la plankon. Li ĵetis ĝin al la vitro, por ke tio rompiĝu, kaj li lasis ĝin tie facilanime. Mi ne volis postlasi tian spuron, kiu kondukas al la legio. Mi levis la bajoneton kaj fiksis ĝin al mia rimenzono, poste mi rapidis plu. Sur la strato laŭtaj komandvortoj, ordonoj, kriado rompis la noktan silenton. Piedfingre mi ŝteliris ĝis la ĉambro, kie estis lume. Mi estis scivola, kiun mortigis Grison. Mi kaŝrigardis tra la serurtruo kaj mire spertis, ke nenia mortinto estas en la ĉambro. Mi tuj scii, pri kio temas! Li havis rendevuon kun mi! Mi estis la forportenda kadavro! Li volis simple mortpafi kaj malaperigi min helpe de la sekreta servo, rapide kaj sekure. Ĉar nur generalo Aubert konis min persone, kiu ne venos ĉi tien en tiu malfrua tempo. Li legintus nur la raporton de Grison pri la afero.
Poste mi enpaŝis al li, kvazaŭ mi estus veninta por la rendevuo. Li rigardis sur min surprizite. Poste li parolis kaj singarde eltiris revolveron el sub la tablokovrilo, kaj li jam estus pafinta, sed mi sciis, kion li volas fari. Mi elprenis subite mian bajoneton kaj mortigis lin. Heziti nun en eblis. Nur poste mi rigardis, ke mi uzis ne mian bajoneton, sed tiun de Harrincourt, kiu estis enŝovita malantaŭ mian romenzonon. Nun mi aŭdis paŝojn proksimiĝi. Se mi eliros, tiu rimarkos min, kiu venas ĉi tien. Mi estingis la lampon kaj kaŝiĝis en la vestoŝranko. Nia amiko Harricourt, diablo scias, kion li perdis en la vilao, anstataŭ urĝe forir, li revenis. Mi pensis, ke li forkuros timiĝinte, kiam li ekvidos la kadavron de la mortpikita Grison, sed ni jam scias, ke Harricourt malofte forkuras.
— La forkurado ne estas familia malsano ĉe ni… — ekskuzis sin Kolombo.
Yves daŭrigis:
— La oficiro, kiun la sekreta servo sendis por malaperigi la kadavron, trovis Grison-on mortinta. Sed li ne konis nin ambaŭ. Li sciis nur tion, ke majoro Yvens atendas lin apud mortinto en la vilao de Brétail. Ĉar nur Harrincourt ĉeestis, li ne dubis eĉ por momento, ke li staras vid-al-vide al la majoro de la sekretas servo, kiu vestis sin pro ia kaŭzo, kiel senrangulo de la legio. Sed Harrincourt eĉ ekpepi ne kuraĝis kaj sekvis la oficiron. Mi decidis ekspluati tiun eraron en la intereso de la esplorado. Mi telefonis al generalo Aubert ankoraŭ el la vilao de Brétail. Mi rakontis ĉion, kio okazis, kaj ni priparolis ne malkaŝi la eraron de la oficiro. La ŝtelumantaj friponoj pensu nur tion, ke la dizetinta legiano estas majoro Yves. Aubert bonege kredigis tiun miskomprenon dum la vesperfesto de la urbo komandanto. De generalfeldmarŝalo Cochran ĝis Macquart ĉiu pensis, ke Harrincourt estas identa kun majoro Yves. Tel mi en la rolo de la idiota Kreto povis observi trankvile, kiuj flankumas ĉirkaŭ la pseŭomajoro Yvens. Lorsakoff kaj Macquart divenis post la vesperfesto, ke Yves trompis ilin ĉiujn kaj fuĝis kun la horloĝo, pri kiu Grison tiam parolis telefone kun Lorsakoff. Magda Russel, en sia admirinda masko, kiel araba kafkuristo subaŭskultis la interparoladon de Lorsakoff kaj Macquart. Laŭ la parolado ankaŭ ŝi pensis perfidulo Yvens-on. Kaj ŝi eksciis ankaŭ tion, ke la brakhorloĝo estas la kaŝejo la plano. Ankaŭ ŝi sekvis la kompanion en Aut-Taurirt-on. La kadavron de Grison, ĉar li loĝis en stratetĉo sub la nomo Dupont, la membroj de la sekreta servo portis kaŝe en la loĝejon laŭ la ordono de Aubert. Mi nur tiam konjektis la gravecon de la horloĝo, kiam mi vidis, ke survoje al Aut-Taurirt, Laporter ŝtelas ĝin, kiam Harrincourt lavis sin. Mi ankoraŭ tiun tagon ŝtelis ĝin de Laporter, mi dismuntis kaj ekzamenis ĝin bone, sed mi ne divenis ties sekreton. Mi trovis ankaŭ la ĉemizon de Harrincourt en la dorsosako de Laporter, kio li tre ŝatis, kaj mi reŝtelis la horloĝon kun la ĉemizo al nia amiko Harrincourt. Alveninte en la garnizono, mi devis senmaskigi min antaŭ Magda Russel, kiu faris mirindan laboron. Ankaŭ Mahmud, la lakeo de Magde Russel faris tre valoran laboron en la afero. Bedaŭrinde li estas en la hospitalo, ĉar li havas gravan malarian paroksismon. Ŝi erarigis ankaŭ min per tio, ke ŝi lernigis kelkajn homojn. Ili diris al ĉiu, ke Abu el Kebir, la kafkuiristo mortis. Mahmudon, la serpentodresiton ili simple neis, ke li estis ĉi tie. Poste mi inicis ankaŭ Finley-on en la aferon. Helpe de Finley mi akiris la impregnitan pakaĵon.
Troppauer englutis manĝopecon tel, ke li preskaŭ sufokiĝis:
— Miaj poemoj! — li kriis poste malesperiĝinte.
— Tiuj estas en ordo — ridetis Yves — , mi nur tralegis ilin.
— Kaj kiaj tiuj estas, se estas permesate damandi?
— Bonegaj! Precipe tiu, kiu havas la titolon „Mi revadas en la sonĝolando de Saharo.”
— Ĝi hazarde sukcesis bone… — murmuris Troppauer kaj englutis tutan malmole kiuritan ovon. Rericevinte siajn poemojn, li volis kisi ĉiumaniere la manon de la majoro.
— Klariĝis ankaŭ la alia parto de la afero — daŭrigis Yves. — Mi pensas pri la ekspedicio de la mortinta Russel. Ringo de aventuristoj ĉirkaŭis lin dum la esplorvojaĝo. Sed ŝajnas, ke li konjektis ion, ĉar ekirinte por malkovri la lastan itineron de la vojo, li postlasis siajn kunulojn, esepte la fidindan, honestan d-ron Brétail. Kio okazis en la tendaro, mi scias tion de Illomor. Vespere ili trinkis kivion, kaj la neŭroza Bubo dancis kun la negroj en ekstazo. Poste li svene falis elĉerpiĝinte. Ankaŭ Byrel ebriiĝis kaj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Li mortpafis kelkajn el ili, sed fine oni mortpikis lin. Tiam Laporte kaj liaj kunuloj ŝnurligis la mense malsanan knabon. Matene ili kredigis al li, ke li mortigis Byrel-on kaj du negrojn en la mortiga furiozo de la kivi-ekstazo. Illomor, kiu cetere parolis tute bone la francan lingvon, sidis mute, kaj ludis la vot-komedion. La kompatinda Bubo estis bona mediumo, kaj la friponoj eĉ poste uzis la knabon por iliaj celoj. Baldaŭ ili eksciis, kie estas la desegno de Russel kaj decidis mortigi Brétail-on. Illomor, kiu estis konstanta kuriero inter la tribo sokota kaj la spionoj, estis ĝuste tiam en Oran. Ili miksis grandan dozon da dormigilon en la konjakon de la Knabo, suferanta pro la siroko, sed eble ankaŭ la memsugestio de la timo sufiĉus, ke la knabo falu en ekstazon, kaj li kredu ĉion, kion la nuda, lanchava pigmeo elpaŝis el la ŝranko, kiu metis revolveron sur la tablon kaj diris: Mortigu! La knabo ne mortigis, sed ekdormis. Vespere la kanajloj murdis kapitanon Corot, d-ron Brétail kaj la virinon. Pencroft aŭ Lorsakoff faris tion. Ili kredigis al la knabo, ke li mortigis la tri homoj en la ekstazo de kivio. Ili persvadis lin, ke li konfesu en la afero same, kiel Pencroft. Tel du atestantoj rakontis la dramon pri „ĵaluzo.” Ili volonte estus uzintaj la knabon por ilia celo ankaŭ en Aut-Taurirt, kiu dungiĝis al la legio kun Pencroft. Sed poste ili vidis, ke la nervosistemo de la knabo ruiniĝis kaj formetis lin el ilia vojo.
… Estis mateno. La flavaj, bruligaj radioj de la suno ĵus atingis la fenestron kaj penetris en la ĉambron. Ili sidis, silentis kaj ĉiu pensis kun laca cerbo pri la pasintaj teruraĵoj.
— Ni havis kelkajn aventurplenajn semajnojn — rimarkis Kolombo mallaŭte kaj ekprenis kaŝe la manon de Magda sub la tablokovrilo.