Kolombo nun la unuan fojon tremiĝis interne. Li trasentis la tutan tragikecon de tiu sekreto malgraŭ sia supraĵemo, neglektemo, gajeco de sia animstato. Batalanga ankoraŭ estas akceptebla, kaj la fontano kun la markizo estas ŝerco. Kadavro antaŭ la banĉambro, estas en orod, gravas, ke oni estingu la elektran lampon. La generalfeldmarŝalo rekonas lin, kiel simplan soldaton, li fajfas pri ĝi. Macquart ne venas partopreni la vesperfeston: ne estas problemo. Sed nun temas pri alio, kiu estas multe pli konsterniga, kiel la dudek jara Bubo sidas en la mezo de Saharo kaj ploras, ĉar li mortigis kelkajn homojn. Sed kio estas la plej malesperiga por supraĵema homo, li mem scias tion plej bone. Kaj nun li devas fari ion. Kaj ne miskomprenu: temas ne pri buŝharmonikado, ne pri ia idiota ŝerco, sed pri tute serioza farendaĵo.
— Atentu min, nun ne ploru… Mi jam bedaŭras, ke mi ne aŭskultis la poemon le Troppauer. Ĝi estas tiel sama, kiel via historio. Ekscita, malesperiga, kaj mi neĠkomprenas eĉ unu vorton el tio… Jen estas cigaredo, ekfumu kaj rakontu ĉion sincere.
La knabo reakiris sian regulan spiradon per kelkaj ĝemoj. Kelkfoje li ankoraŭ singultis. Eksterordinara emociiĝo frostotremis en lia interno, komence liaj klakantaj dentoj dismorodis lian rakonton je silaboj…
— Nun vi ekscios ĉion — li frustis. Poste li aldonis signifoplene: — Sinjoro majoro.
Kolombo salte leviĝis kaj ĵetis sian ĉapon sur la teron lamentante:
— Nur tiujn idiotaĵonj ni lasu jam, mi petegas!
— Nu bone… Pri ĝi ni ne parolu. Ni konsideru tion, kvazaŭ mi scius nenion.
— Mi estas tiu en la tuta afero, kiu scias nenion. Kaj ju pli multe oni klarigas, des pli malmulte mi scias.
La Bubo ridetis kompreneme:
— En ordo. Aŭskultu do min. Ni konsideru, ke vi scias nenion. Vi estas nur mia brava kamarado, al kiu mi rakontos tiun teruraĵon tial, se mi mortos, estu iu, kiu ĵetos maŝon sur la kolon de la kanajloj. Unuavice sciu, ke tiuj multe da homoj, kiuj tendumas en tiu ĉi grandega rondo, neniam revenos de tie, kien ni marŝos. Kaj ties kaŭzintoj estas tiuj kelkaj friponoj, kiuj mortigis Russel-on
— Kian viv-eliksiron inventis sinjoro Ruseel?
— Du mil jaran trairejon. Suetonius Paulinus, kiu jam vizitis la regionon de Niĝero en la unua jarcento, mecias en sia iu noto la vojon de la krokodilo, kiu tra la dezerto, sen ĉiu baro kondukas en la regnon de la Nigraj Gigantoj. Ĉar apud la regiono de Niĝero, kiun priskribis Suetonius, vivas malaltkreskaj pigmeoj, laŭ la hipotezo de Russel, li nomis la negrojn sokota gigantoj, kiuj estas grandegaj homoj, sed nur kompare kun la pigmeoj! Tiu noto do, kiun la scienculoj ne prenis serioza pro la vorto giganto, dank’ al Russel certagrade ĝi fariĝis samtiel aŭtentika, kial la vojo de Herodoto. Nun ni kompatu ĝin kun tiu de Herodoto…
— Amiko… Ni ne komparu tiujn! Aŭ ni fru tion aliloke, kaj ne en Saharo! Mi havis ĉiam problemon pri tiuj antikvaj verkistoj en la mararmea akademio.
La kreto-kolora luno estis videbla tra la grizaj polvovualoj. Ĝia pѡla brilo prilumis la sablodunojn, etendiĝantajn en la senlimon. Subite vekiĝinta mulo ekblekis amare, kaj hienoj respondadis al ĝi el la malproksimo.
— Vi devas aŭskulti tion… — diris la Bubo. — Miloj da homoj mortos pro ĝi…
— Ne koleru, sed tio estas idiotaĵo, ke homoj mortas pro ĉiuspecaj klasikaj verkistoj en la dezerto! Estas tre varme, la klimato malsaniga. Nek Vergilio, nek Shakespeare estas kulpa pri tio!
— Mi scias, ke vi ŝajnigas. Tamen mi petas vin esti pacienca. Herodoto skribis tion, ke Nilo kaj Niĝero havas kunligon. Lia obskura klarigo rilatas iel la krokodilojn. Laŭ Russel la Vojo de la Krokodiloj kondukas tra Senegambio, kaj Herodoto, kiun akompanis Suetonio, certe intermiksi la riverojn Gambio kaj Nilo. Se iu trovos tiun trairejon, kiu kunligas la regionon de Niĝero kaj Saharon, tiu kontribuos al la kolonizo per la plej granda malkovro de la nova epoko. La problemo de la fervojo tra Saharo estus solvita. La fervojlinio kunligus Mediteraneon kun la havenoj de Okcident-Afriko. Tiel akirinte por Francio la nekonatan terenon de Senegambio, Batalang-on, la teron de sokota-oj.
La indiĝenoj sokota konas tiun vojon, kiun de post Suetonio kaj Herodoto serĉis multe da homoj, sed vane. Russel firme kredis la supozon, kie devas esti tiu sekreta trairejo… Sed Russel malaperis. Kaj li revenis neniam plu. Nur doktoro Brétail alvenis en Marokon, morte malsana, kaj tiu certa Henry Grison revensi hejmen.
— Ĉu Grison… estis kun Russel?
La Bubo ridis per ĝena, raŭka voĉo:
— Ĉu li estis tie?… Tiu homo mortpafis lin!
Do, tiu homo, kies dokumentujon li havas en sia poŝo, kiun iu mortpikis en la domo de Brétail per lia bajoneto, ĉu tiu certa Henry Grison murdis Russel-on?
— De kie vi scias ĉion ĉi?
— Tiu virino, pri kiu mi suspektas, ke ŝi estis la amatino aŭ agentino de Grison, konatigis min kun Grison. Henry Grison trome akiris la fidon de Russel, kiel riĉa leon-ĉasisto kaj vojaĝisto en Afriko. Grison organizis la ekspedicion de Russel, kiel sperta homo, kaj dungis ankaŭ min.
— Kiu estis tiu homo efektive?
— Nun jam mi scias: fifama politika aventuristo. Por multe da mono li ekscitis ribelon, kiel mohametana profeto en Arabio, aŭ li incitis strikon, kiel laboristo sur la petrol-kampoj en Irako. Ĉasisto, nomata Laporter kaj mi estis la plej junaj membroj de la ekspedicio.
Ni bivakis en la dezerto, proksime al la ĝangalo, sur tiu loko, kie oni fondis poste la garnizonon de Aut-Taurirt. La pigmeoj, loĝantaj en la arbaro helpis ĉe la laboroj ĉirkaŭ la tendaro. Russel ekiris de tie por sia lasta vojo. Nur doktoro Brétail akompanis lin. Eble tial li ne invitis alian homon, ĉar li konjektis, ke inter la membroj de la ekspedicio troviĝas kelkaj perfiduloj. Laporter, Lorsakoff, la rusa Grison, anglo, nomata Byre kaj mi sukcesis alveni tien, la ceteraj akompanatoj postrestis survoje pro malsano aŭ pro aliaj kaŭzoj.
Vespere la indiĝenaj helpantoj, proksimume kvarope, inter ili estis ankaŭ ĉefo, Illomor, aranĝis malgrandan feston, gastigante siajn blankajn mastrojn.
Ili aspektis afablaj homoj kaj regalis nin per kivio. Ĝi estas senkolora, senodora brando, farita el speciala ŝoso de palmo. Laŭ la malnova kutimo virgulinoj devas maĉi kaj meti ĝin el la buŝo en kruĉon, kiun oni donas de mano al mano. Ĝenerale ĉe ĉiu primitiva tribo troviĝas tiu drinkaĵo, fermentia per salivo. Oni eĉ serĉis pri mi, ke tiu momento estas la plej amara por la nova vojaĝanto en la tropiko. Ĉar rifuzi la kruĉon el la mano de la ĉefo estas morta ofendo. Oni fajris grandan fajron, muzikis per primitivaj muzikiloj, kaj ni trinkis. Mi ne sentis naŭzon jam post la du glaso. Ĝi estas akragusta, simila al tiu de brando el greno, sed kvazaŭ ĝi bolus en la buŝo… La iniĝenoj post nelonge kriadis sovaĝe, kaj saprosaltante ili dancis ĉirkaŭ la fajro en stranga ekstazo.
Subite, nekompreneble mi sentis tiel, ke ankaŭ mi devas saltadi. Mia kapo fariĝis varmega, la fajro, la arbaro, la sovaĝuloj dancis konfuze antaŭ mi, poste miaj brakoj kaj piedoj kelkfoje kunvulsiiĝis, kaj fine ŝajnis, ke ankaŭ mi saltadas kun ili ĉirkaŭ la fajro, sed mi jam ne sciis, kio okazas al mi…
Vekiĝinte matene, mi spertis, ke mi kuŝas ŝnurligite, kaj Laporter sidas apud mi.
— Restu trankvila — li diris milde, kiel oni kutimas paroli kun la grave malsanuloj.
Mia kapo doloris terure.
— Kial… mi estas ligita?
Laporter silentis.
— Kial vi ne respondas? — mi kriis incitite.
— Vidu, vi malbonfartis hieraŭ, kaj… ni forgesis, ke ĉe certaj homoj… la brando el kivio kaŭzas mortigan paroksismon de furiozo… Ĝi okazas tre malofte, sed ni jam spertis tion ankaŭ alifoje.
Mi leviĝis iomete…
Estis terure!
La ĉefo sidis surkalkane kaj Grison apud li. Du pigmeoj kaj Byrel kuŝis antaŭ ili… Morte!.. Mi mortpafis ilin!
Ĉu vi povas imagi, kion mi sentis?… Mi komencis pafadi en la furioza paroksismo de la trinkaĵo kaj mortigis du indiĝenojn kaj unu eŭropanon. La revolvero kuŝis apud mi, per kiu mi pafis.
Li eksilentis kaj spiregante fiksrigardis antaŭ sin. Du impertinentaj hienoj venis tute proksimen kaj eksidis kelkajn metrojn antaŭ ili, kvazaŭ aŭskultante lian rakonton. Kolombo ĵetis sabloŝtonon al ili, kaj la bestoj forkuris en la dezerton kun raŭka ekbojo.
– Ĉio komenciĝi tiel — daŭrigis la Bubo. — Poste Laporter malligis miajn manojn. Mi havis teruran kapdoloron. Estis proksimume tagmezo. La tribestro sidis senmova, diris nenion. Li nomiĝis Illomor. Ankaŭ tio restis en mia memoro, ĉar ĝi estas tiel stranga nomo: Illomor… Grison parolis kun li, dirante, ke li enterigu la mortintojn. Illomor ne respondis. Li nu sidis piketante siajn piedfingrojn kaj fiksrigardis antaŭ sin. Lorsakoff diris tion, ke ĝi estas malbona antŭsigno. Se la ĉefo ne parolas, tiam li votis. Post grandaj votoj la indiĝeno ofte silentas dum semajnoj, kaj tiam oni ne povas scii, kian voton li faris. Eble li nur kaŝiĝas en la ĝangalo por kelkaj monatoj, sed eĉ tio povas okazi, ke li buĉigos nin ĉiujn antaŭ ni ol irus plu…
Ili fotografis la mortintojn, poste faris protokolon. Ili skribis en ĝi, ke mi mortigis Byren-on kaj la indiĝenojn en la narkoto de la kivio. Grison kaj Laporter subskribis tion. Lorsakoff metis la paperon antaŭ min. Se mi ne subskribos ĝin, la tribunalo konsideros tion graviga cirkonstanco. Cetere mi ni volis nei mian faron. Kio ni povintus atingi per tio kontraŭ kvar atestantoj?
Mi subskribis ĝin.
Poste Lorsakoff diris, ke ni iru por serĉi la profesoron. Ĉu eble okazis io malbona al Russel kaj d-ro Brétail? Enteriginte la mortintojn, ni ekiris.
Ni penetris en la densejon de la ĝangalo, sekvante iliajn spurojn. Poste Laporter kaj mi ripozis. Lorsakoff kun Grison antaŭeniris. Ili revenis post du horoj kaj diris, ke ni iru plu, ĉar ili ne trovis iliajn spurojn. Kvankam ni jam penetris profunden sur la enigman terenon de Batalanga.
Posttagmeze ni trovis la kadavron de Russel. Iu mortpafis lin. Laporter, Grison kaj Lorsakoff ŝajne malesperiĝinte kuregis al la mortinto.
— Murdo… — murmuris la ruso.
— Ĉu Brétail? — mi demandis.
— Eble ankaŭ li estas mortigita, aŭ…
— Aŭ?…
Neniu el ili respondis. Ili fotografis la kadavron.
Ni ekiris reen senvorte. Sinistra kaj enigma estis la tuta afero. Survoje en la dezerto Grison diris:
— Vi faris terure grandan kulpon. Se oni ne enkarcerigos vin, vi estos sendita en frenezulejon ĝis via vivofino. Mi ne volas kaŭzis vian pereon. Lorsakoff kaj ankaŭ Laporter silentos. La protokolo restu nia sekreto. Sed rekompence: vi estos mia homo. Mi bezonas fidindajn helpantojn. Kaj mi fidas vin. Se iam vi perdos mian fidon, mi publikigos tiun protokolon kaj foton, kiuj estas en mia poŝo! Mi povas kondamni vin en ĉiu momento al la sorto de la frenezuloj, bagnanoj aŭ almozuloj…
— Kion vi volas de mi?
— Mi ankoraŭ ne scias tion. Mi estas internacia esploristo. Se vi obeos, vi ne havos kaŭzon por plendi.
Ekde tiu tempo mi estis ludilo en lia mano. Mi havas malfortan karakteron, kaj la pruvaJo de mia grava puno estis ĉe li. Sed cetere… Kion mi povintus fari kontraŭ tiel forta, ordonema, grandega homo?
Unue ni iris en Marokon, poste en Oran-on. Dume mi eksciis multe da aferoj iom post iom. Ekzemple, ke Grison mortpafis Russel-on. Sed li ne trovis la planon ĉe li. Bréteil kunportis ĝin sur ĉirkaŭvojo, ĉar ili konjektis, ke malamiko estas inter la akompanantoj. Russel tiun aŭroron trovis la trairejon. Sed li estis malsana. Tial li urĝis Brétail-on ekiri sola. Sed en alian direkton, por ke li ne renkontiĝu kun ni. Brétail atendis Russel-on en Oran. Loraskoff, Laporter kaj Grison alvenis anstataŭ li. Ili ĉantaĝis ankaŭ Brétail-on. Tiel, kiel min. Fotografaĵo kaj protokolo pri la mortinta Russel. Brétail povas miksiĝi en teruran suspekton: li mortigis la profesoron. Eĉ se la tribunalo suspendus lin, la suspekton neniu povus delavi. Kaj ili ĉantaĝis lin ankaŭ per leteroj. La edziono de Russel kaj la sekretario jam delonge amis unu la alian. Iam la virino skribis kelkajn leteroj al li, onidire ili estis kompromitaj, kaj Lorsakoff ŝtelis tiujn. Sinjorino Russel kaj Brétail falis en teruran situacion. Ili devis obei. Brétail konfesis, ke li havas la planon. Li diris, ke li estas preta dividi ties prezon, sed li ne eldonis ĝin el sia mano, nur al la aĉetanto. Li volas marĉandi. Lorsakoff konsentis ankaŭ pri tio, sed nur tiel, ke li rajtas kontroli ĉiun paŝon de Brétail. Laporter kaj mi, kiel lakeoj gardis la sekretarion en la domo. Se li foriris, Lorsakoff aŭ Grison konsante sekvis lin.
Brétail provis prokrasti la aferon. Unue li diris tion, ke li prolaboros la planon, kondukatan tien, poste li longe marĉandadis kun la aĉetanto, kiun akiris Grison. Baldaŭ li edziĝis al sinjorino Russel. Neniu vidis la planon. Ili tute ne konjektis, kie li gardas ĝin. Ĉar improvizita skizo en la ĝangalo ne estas grandega plandesegno. Eble ĝi estas nur paperslipo. Eblas, ke ĝi trovigas en lia poŝo, sed li povis kaŝi ĝin en alumetskatolon. La ĉantaĝistoj preskaŭ algluiĝis al li. Ili fariĝis ĉiam pli koleraj. D-ro Brétail nun jam ridis en ilian vizaĝon, se ili minacis lin per denunco. Ili ja fariĝis kunkulpuloj. Se ili sukcesus kulpigi Brétail-on pro la morto de Russel, ili povus klarigi per nenio, kial ili prisilentis la krimon ĝis nun, kiam ili sciis pri tio.
La situacio estis nun estis la jena, ili tenis sian manon reciproke sur la gorĝo unu de la alia. Sed kiu premas la gorĝon de la alia, tiu sufokas sin mem. Laporter nokte ne nur foje traserĉis la domon por trovi la mapon, sed ili eĉ konjekton ne havis, kie ĝi estas. Brétail eĉ plu apelaciis pretekstojn. Dume aperis kapitano Coroten la domo, ĝenerale tiam, kiam Brétail ne estis hejme. Ŝajnis, ke li kaj la virino komprenas bone unu la alian.
Tiun tagon estis ŝiroko… Blovis vento, kaŭzanta lancinan doloron en la ostoj, mia maldekstra miringo tamburis per duobla pulsado pro la ekscitiĝo de la karotido. Kranion-kreva premo ŝvebis super la urbo. Mi iris en mian ĉambron por ripozi. Tiam mi kuŝis dum horoj sur la lito, kaj nur la konjako helpis min… Eltrinkinte duon botelon el ĝi je unu tiro, laŭ mia kutimo, mi sterniĝis sur la lito por dormi… Subite mia kapo fariĝis varmega, miaj brakoj… kruroj komencis konvulsii, mi ne povis salte leviĝi… Kio ĝi estas?…
Kvazaŭ okazus ia inkuba sceno: malfermiĝas la pordo de la ŝranko, kaj elpaŝas de tie duonnude, kun trapikita nazo la nana ĉefo de la pigmeoj: Illomor!
Mi volis kriegi, hurli, ĉar miaj brakoj, kuroj moviĝis je la ritmo de tamburo kaj fajfilo, sed mi nur kuŝis senpove, konvusiiĝante kaj la ĉefo ekparolis trankvile:
– Ĝi estis mia voto.
Li metis pistolon sur mian tablon kaj diris lakone en la lingvo irde, paŭtante, kvazaŭ li kraĉus:
— Nogad!
Mortigu!
Mi ankoraŭ vidis, kiel li foriras per la longaj paŝoj de la nanaj negroj, levinte sian lancon…
Poste ekflagris fajroj, eksonis fajfiloj, tamburoj, kaj aŭdiĝis negraj kantoj… Mi ne memoras pli multe…
Li fiksrigardis antaŭ sin kun cindrogriza vizaĝo, raŭke pro la multe da parolo kaj pro la strangolo de la teruraj memoroj.
— …Rekonsciiĝinte, mi kuŝis en mia lito ŝnurligite. Laporter viŝis mian vizaĝon per trempita tuko. Vi povas konjekti, kio okazis…
— Ne, ne… — diris Kolombo teruriĝinte… — Ne diru… Mi pensas…
Ili silentis.
…Aŭroro krepuskis super la dezerto, kaj la ŝvebantaj polveroj jam ekbrilis kelkloke en la blanka mateniĝo.
La Bubo flustis kun larvosimila, rigidiĝinta vizaĝo:
– Ĉiujn tri homojn… mi… en la narkoto de la kivio. Laporter certe povintus malhelpi tion.
Eksonis la veka trumpeto. Ili devis reiris kurpaŝante en la tendaron…
— Plej gravas… — spiregis la Bubo dum kurado. — …mi ankoraŭ ne diris… Laporter devigis min dungiĝi al la legio… Ili povis aranĝi, ke oni postenigu min al tiu ĉi kompanio…
— Vi havos tempon…
— Ne, ne… mi devas nun. Laporter volis, ke mi dungiĝu… Konstrui vojon de Aut-Taurirt… Anstataŭ la perdiĝinta trairajo de Russel sur la tereno de Batalanga… Tra la ĝangalo de la ekvatoro… Ĝi estas absurda entrepreno… tamen ĝi okazos… oni mortos cent-are… En tiu ĉi kompanio estas multaj homoj, kiuj volas malhelpi… Laporter kaj Grison tial devigis min…
Li senspiriĝis pro la kuro, mankis al li la aero, sed li provis paroli…
— Laporter estas en la legio, kaj… lia nomo…
Li jam ne povis eligi vorton tra sia gorĝo, li povis nur kuri kun fajfanta pulmo… Sed li ankoraŭ volis eldiri la nomon, kaj…
Pafo knalis!
Dum kuro la Bubo saltante transkapiĝis kaj sterniĝis en la polvo, li ruluĝis sur sian dorson kaj disetendis siajn brakojn. Poste li ne moviĝis, nur en lia buŝangulo ekfluetis la sango…