ĈAPITRO 8

1

Lorsakoff promenadis en sia ĉambro, kiel sovaĝbesto en la kaĝo. Lia fenestro donis vidon al la langvoraj, polvokovritaj palmojn de la marbordo en la fiŝista haveno. Aŭroris. La malpura, suburba dometo estis muta kaj siletnta. La araba kafkuiristo jam longe fermis sian vendejon sur la teretaĝo, kaj nun li dormis sur kovrilo ekstere antaŭ ĝi.

Kraketis la lignoŝtuparo ekstere. La ruso etendis sian manon al la malantaŭa prodo. Iu frapetis. Li iomete malfermis la pordon.

— Fin-fine! — li diris kaj enlasis la vizitanton, poste li denove fermis la pordon. — Ĉu vi kunportis la horloĝon?

— Jen ĝi estas — respondis Macquart, ĉar li estis la vizitanto. Kiuj vidis lin en la balo, ne estus rekonitajn lin. Li portis la helbluan pantalonĉemizon de la havenlaboristoj kaj malpurajn tenisŝuojn sen laĉoj, el kiuj elvidiĝis liaj nudaj piedoj.

Li transdonis la horloĝon. Lorsakoff avide etendis sian manon por preni ĝin.

— Sed… Yves diris tion, ke ĝi estas brakhorloĝo…

— Li donis tion al mi.

— Estingu la elektran lampon!

Macquart obeis. La ruso denove ekparolis post sekundo:

— Eklumigu ĝin.

Post la klako de la ŝaltilo kaj fariĝis lumo revolvertubo premiĝis al la stomako de Macquart, kaj Lorsakoff siblis motepala:

— Transdonu la brakhorloĝon! Ne provu kontraŭdiri eĉ per unu vorto! Mi estas klarvida pri vi Macquart. Mi jam scias ekde unu jaro, ke vi samtiel trompis la gefratojn Junghans. Sed nun vi enpoŝigos fiaskon.

— Ĉu vi freneziĝis? — demandis la alia trankvile. — Li demandis min, kioma horo estas, li eklevis la fermoplaton de la horloĝo laŭ interkonsento, mi transprenis ĝin de li, kaj mi transdonis la cigaredskatolon al li.

— Yves emfaze diris al mi en la telefono, ke temas pri brakhorloĝo. Pri la brakhorloĝo de doktoro Brétail.

— Kaj kia horloĝo ĝi estas? Rigardu tion almenaŭ pli ekzakte!

— Surprenu la horloĝon — diris la alia, eĉ nun direktante sian revolveron al Macquart. — Restu tie staranta, kaj transdonu ĝin… Ne movu vian manon al via poŝo, ĉar mi mortpafos vin.

Li rigadis la horloĝon kaj murmuris mirante:

— B. Y. Sendube, ke ĝi estas tiu de la majoro. Bertram Yves.

Lorsakoff iom malcerte tenis la revolveron. La alia ridetis moke.

— Vidu, Lorsakoff, mi ne timas vin. Eĉ ĝis nun mi povintus mortigi vin facile — kaj dum li diris tion, li kunpremis sian dikfingron en sia manplato, tiam el lia juvelŝtona fingringo ia likvaĝo ŝpruciĝis longen, en minca radio, kaj ĝi krepitante saŭmis sur la tablokovrilo, kaj dum sekundoj grandega makulo restis sur la tolo. — Sulfuracido… Kiam li rigardis vian horloĝon, mi povintus mortigi vin. Sed ni bezonas unu la alian. Precipe nun, kiam evidentiĝis, ke Yves laboris por sia propra utilo, kaj li uzis nin, kiel nur efektivigantojn.

— Tamen kiel li klarigis al mi ekzakte en la telefono pri stranga brakhorloĝo, kiu havas leveblan fermoplaton kaj kadron, similan al krokodilkapo?

— Ĉar li bezonis tempon por forigi ĉiun spuron.

Lorsakoff mallevis sian pistolon:

— Konfuze… Sed mi rekonas, ke verŝajne mi eraris koncerne vin. La plej granda problemo estas en la afero, ke neniu el ni konas la majoron persone.

— Mi vidis lin hodiaŭ.

— De kie vi scias, ke li estis tiu?

— Generlo Aubert venis kun li sur la ŝtuparo brak’ en brako, kaj poste li renkontiĝis kun vicgrafo Lambertier ĉe la fontano laŭ interkonsento.

— Kia homo li estas?

— Alia, ol lia famo.Vi estus ĵurinta, ke li estas dudek du jara, frivola bubo. Belvizaĝa, iom lentuga, konstante rikanata, kaj li ŝajnigas idioton. Li ludas la rolon de ebriulo tiel, ke ĉiu aktoro povus envii lin.

— Sed kial li estus dirinta telefone, ke la plano estas ĉe li, en la horloĝo kun krokodilkapo, se li intencis trompi nin?

— Kiam li telefonis, li ankoraŭ ne havis tiun intencon. Intertempe okazis io.

Lorsakoff blasfemis.

— Se ĝi estas tiel, li amare pentos tion. Baldaŭ lia kolo estos inter miaj manoj!

— Kiel?

— Vi estas azeno! Ĉu vi jam ne memoras nian interkonsenton? Ni devas aŭtentigi la planon de d-ro Brétail surloke. Vi devas vojaĝi tien. Kaj tiam li estos en miaj manoj. Eĉ hodiaŭ informu Laporter-on kaj Hildebarand-on!

— Laŭ mi unuavice ni devas paroli kun Grison. Nur li havis personan kontakton kun la majoro.

— Vi pravas! Ni iru al Grison.

Enpoŝiginte la horloĝon, li estingis la lampon kaj iris kun Macquart. La ruso haltis antaŭ la pordego por momento:

— Hm… La araba kafkuiristo antaŭ nelonge dormis ĉi tie. Kie en la infero li estas?

Kelkajn minutojn ili rigardadis suspekteme dekstren-maldekstren, sed fine ja ili havis urĝan aferon kaj forrapidis.

… La araba kafkuiristo singarde malsuprenvenis sur la ligna ŝtuparo.

Ĉar dum la tuta tempo li subaŭskultis ĉe la pordo.


2

La vapora, griza aŭroro iom post iom disvolvis la ombrojn de la nokto inter la arboj kaj la domoj.

Ili rapidis.

La longa stratetaĉo, etendiĝanta ĝis la marbordo faŭkis senhome. Sed subite iu venis renkonte. Soldato. Li estis tre ebria. Li zumkantis kaj puŝiĝis al ĉiu dua muro de domo. Poste li riproĉis la arabojn per sovaĝa, malbela blasfemo kaj vokis ilin elveni sur la straton por disrompi ĉiujn… Li apogiĝis al iu muro de domo kaj elprenaĉis cigaredon el sia poŝo. Jam de malproksime li amikeme mansignis al la du proksimiĝantoj:

— Venu nur, sinjoroj… donu fajron… al kompatinda soldato… kiu eble mortos morgaŭ por la civilizacio, en la nomo de la patrujo… Vive la France!

Lorsakoff kaj Macquart volis iri ĝuste en tiun domon, kie la legiano haltis. La ruso elprenis sian aŭtomatan fajrilon ridetante kaj longe provis bati fajron, ĉar ŝajnis, ke malmulte da benzino estis en ĝi. La soldato, laŭ la kutimo de ebriuloj, kliniĝis tute proksime al lia vizaĝo kun la cigaredo.

— Ne supreniru…

— Ĉu Grison ne estas hejme?

— Li estas hejme, sed mortinte. Iu mortigis lin.

— Venu al la fiŝfoiro…

Fine li sukcesis ebruligi la aŭtomatan fajrilon, la soldato post kelkaj enspiroj ŝovis flanken sian ĉapon surkape kaj iris plu ŝanceliĝante, hurlante neartigitajn kantvoĉojn…

— Kompatinda Grison — diris Macquart. — Vi pravis, Larsakoff. Iu intervenis en nian ludon, kaj Yves estas kontraŭ ni.

— Estu singarda, Macquart, ĉar alia homo el inter ni ne parolis kun li, nur vi konas lin persone, kaj li scias tion…

— Ne timu min, ja…

Pafo knalis. La gulo siblis preter la kapo de Macquart. Ili saltis en pordegenirejon kaj atendis.

Silento.

Macquart elrigardis singarde. La strato estis muta kaj forlasita. Eĉ unu homo ne videbliĝis.

— Nom du nom… grincigis Macquart siajn dentojn. — Ŝajnas, ke la fripono komencis ludon je vivo aŭ morto.

En la aŭrora irado-revenado de la fiŝfoiro ili denove renkontiĝis kun la soldato, kiu alparolis ilin, por ke ili pagu al li glaseton da brando, ĉar li ekmarŝos al la dezerto. Li eniris en drinkejon.

— Parolu Hildebrandt — flustris la ruso.

— Nokte mi havis rendevuon kun Grison — diris la soldato. — Kiam mi frapetis sur la pordo de lia loĝejo, neniu malfermis ĝin. Mi ekpremis la klinkon. La pordo estis neŝlosita. Iu renvesis la loĝejon, ĉio estis sur la planko, la litaĵo estis disŝirita, kaj Grison kuŝis mortinta en la mezo de la ĉambro kun frakasita kapo, multloke pikvundita.

Ili silentis.

— Ĉu vi ekmarŝos hodiaŭ matene? — demandis Macquart.

— Jes. Ni iris al Aut-Taurirt. Feliĉe Grison sukcesis ekscii tion.

— Atentu min — interrompis Lorsakoff, — ĝis vi ne ricevos alian informon, notu bone: brakhorloĝo, sur kiu estas figuro de krokodilo, ĝi signifas kvindek mil frankojn por vi, se vi akiros ĝin. Mi volas paroli ankaŭ kun Laporter. Vi ankoraŭ aŭdos pri mi hodiaŭ. Ĝis tiam faru ĉion tiel, kiel ni priparolis ĝin.

La soldato reiris en la kazernon. Antau la ekmarŝo ili ricevis forpermeson ĝis mateno. Dum li parolis kun la gardestro, la patrolo alkondukis Kolombon. Li etendis siajn pojnojn rikanante por kateni lin.

Hildebrand paliĝis!

Sur la pojno de la dizertinto estis brakhorloĝo kun krokodilkapo!


3

Serĝento Latouret, kiu disreviĝis pro la afero, eĉ unu vorton ne diris al sia sendanka, fia protektato. Nur kelkfoje li karesis sian bruligitajn lipharojn, similan al tiu de kato, kaj rigardis la junulon kun elstreĉiĝintaj okuloj… Nom du nom… — tio estis legebla en lia rigardo.

— Ĉu vi freneziĝis? — ekriproĉis lin Troppauer, la poeto, kiu trovis motivita cidiri al sia kamardo pro la graveco de la afero. — Vi havis tiel sinjoran vivon ĉi tie, kiel mia kolego Dante en la paradizo, kaj vi faris idiotaĵon.

Kolombo eklevis sian ŝultron

— Mi dungiĝis al la legio ne tial, ke mi enuiĝu. Mi alkutimiĝis kaj ekamis viajn poemojn, kaj mi volas aŭskulti tiujn ankaŭ en la futuro, tra fajro kaj akvo!

— Ĉu vi diras tion sincere? — demandis la poeto kortuŝite.

— Tre sincere. Ekde mia infanaĝo mi vivas por la poezio, kaj mi sentas tiel, ke iam mi fieros pri tio, ke mi estis iu el la unuaj adeptoj de la granda Troppaŭer.

La maĉmuskoloj moviĝis ĉirkaŭ lia makzelo, simila al tiu de gorilo, kaj larmoj vualis liajn grandajn, senesprimajn okulojn.

— Mi certigas vin, ke mi disvastigos tiun fakton, se iam mi fariĝos granda poeto. Mi komprenas vian admiron, sed tion, ke vi sekvas min ankaŭ en la dezerton… ĝi, ĝi… estas vere tre kara afablaĵo…

— Tra fajro kaj akvo por la poezio! — kriis Harrincourt entuziasme. — Mi alkutimiĝis kaj ekamis tiujn poemojn, kaj mi ne volas vivi sen ili.

Troppauer ruĝiĝis kaj mallevis siajn okulojn:

— Mi ĝojas, ke mi povas donaci al vi tutan mondon… — li balbutadis mallaŭte, kaj emociiĝinte li elprenis haste vekitan eposon per sia tremanta, grandega mano. Li disfaldis la paperon, glutis kun granda ĝuo kaj diris per drameca voĉo: — Morgaŭ marŝos la regimento, haho! Verkis: Hümér Troppauer.

Kolombo kun granda plezuro povis transdoni sin al siaj pensoj dum la laŭtlego de la pli longaj poemoj de Troppauer. Li alkutimiĝis, ke la zumado de la vingusta voĉo akompanu lian menditadon, kaj kiam la poeto faris paŭzon kun ekscitita vizaĝo, Kolombo subite ekbrakumis lin:

— Belega! Admirinda! Neforesebla! Ĉu vi ne havas ankoraŭ alian?

— Mi verkis ankoraŭ kvar strofojn el tiu!

— Ĝi malmultas! Legu tion rapide! Vi! Vi estas Puŝkin!

La poeto lekadis sian kurban, larĝan liprandon kun ĝuo, li karesis sian barbostoplan, bluan mentonon embarasite kaj daŭrigis. Kaj Kolombo plu meditis pri tio, kion li devus fari, rilate la dek kvin mil frankojn. Evidentas, ke ĝi ne estas lia propraĵo. Li ne rajtas enpoŝigi alies monon, nur tial, ĉar iu hazarde donis ĝin al li… Unuavice li do devas ekzakte rigardi, kio estas en la dokumentujo, kiun li devis enpoŝigi kun aliaj havaĵoj de la mortigita homo en la banĉambro. Li kunportis tiujn post la alivestiĝo en la kabano. Ĉio estas en la poŝo de sia kamizolo, sed rigardi tiujn eblas nur en „hermetike izolita” ejo. Sed tia kazerno estas mirinde konstruita. Ekzemple la lavejoj ne havas pordon, por ke tiu ne restu sen kontrolo eĉ por momento, kiun oni volas kontroli. Kie li povus rigardi la dokumentujon? Tamen estas absurdaĵo, ke ĝi estas en sia poŝo, kaj li ne povas enrigardeti ĝin. En la ĉambro de la soldatoj ĉiam estas kelkaj homoj, tie li ne havas eblecon, en la kantino tute ne… kaj li ne ricevos forpermeson en la urbon… Malbenita afero.

— Nu?! — demandis Troppauer triumfe.

— Mi ne trovas vortojn… Homo! Ke vi estas kun tiu talento ĉi tie, kaj vi ne sidas en Svedio sur via Nobel-premio!..

— Kion povas atendo poeto nuntempe de sia epoko? — li demandis kun tragika rezigno, kaj fingre li kombis siajn maldensajn, sed longajn buklojn. — Ĉu ĝi plaĉis al vi?

— Grandioze! Nur la lastaj du versoj kvazaŭ, dio scias…

— Jes!.. Ĝuste… — entuziasmis la poeto — , vi bonege vidas la esencon! Ankaŭ mi mem sentis, ke mia humoro iom malpliiĝis ĉe tiu parto, kaj mi devas fini ĝin tie, kie mi restos sola en la universo, kiel unu stelo…

Elpreninte inko-krajonon, li salivis ĝin kaj tuj forstrekis du versojn.

— Nun sekvas la tria strofo, ĝi estas iomete longa, sed ĝi superas la ĝisnunajn.

— Ne gravas por mi, se ĝi estas loga, kiam temas pri poemo de Troppauer! Legu tion, ĉar mi mortpikos vin! Vi… Vi senmortulo!

Du oficiroj rapidis tra la korto de la kazerno. Estis granda kaoso. Posttagmeze ekspoldis mangrenado en la lavejo, kaj el la soldatoj restis nur unu vivanta kun gravaj vundoj. Nun oni atendas ekscitite la esplor-komitaton de la regimentkomandejo kun la specialisto. Sed dume ricevis informon telefone, ke la komitato alvenos nur matene, ĝis tiam restu ĉio tiel, kiel nun ĝi estas. La ĉi-tieanoj respondecas, ke oni formovu nenion ĝis la alveno de la komitato.

La scivolemaj soldatoj estis tuj forigitaj el la ĉirkaŭaĵo de la lavejo, kaj leŭtenanto ordonis akravoĉe:

— Serĝento Latouret!

— Oui, mon commandant.

— Starigu gardistojn al la lavejo ĝis la alveno de la komitato! Ĉio restu tiel, kiel ĝi nun estas! Neniu rajtas enpaŝi tien.

… Kolombo pensadis pri tio, ke diablo forportu ĉiun enigmon. Li jam neniam havos kapablon al tio, sed Troppauer legis tiun parton de sia poemo „se ektremos la universo, kaj eksonos malbeno de ie…”

Eksonis!

— Troppauer, vi estas hebeta, okĝiba kamelo…

Eksonis do la malbeno sur la lipoj de serĝento Latouret, ke la universo vere ektremis, kaj se nur la duono estas vera, kion li asertis, eĉ tio sufiĉus, ke la plej malproksimaj parencoj de suprenira linio povu preskaŭ sinki pro honto.

La poeto kun siaj paperoj kaj taŭzitaj bukoj, humiligita ĝispolve iris vespermanĝi. Kolombo staris rekte, kiel paliso. Latouret tiretadis siajn lipharojn kaj rigardis lin. La cikatroj preskaŭ flamis sur lia vizaĝo.

— Senrangulo!

— Oui, mon chef!

Li faris mallongan efekto-paŭzon.

— Ok mortintoj kuŝas en la lavejo, aŭ tio, kio restis el ili. Vi gardostaros ok horojn. Anonciĝu post kvin minutoj ĉe la gardestrejo, plen-ekipite al la marŝado!

Ĝi estis kruela afero. La leŭtenanto tute ne pensis sendi solan postenanton al la terura loko dum la nokto. Eĉ ne tian homon, kiu aŭrore ekmarŝos en la dezerton.

— Ĉu vi komprenis?

— Mi komprenis, sinjoro serĝento!

— Kial vi rikanas!!? — li kriegis ekster si, ĉar li atendis tion, ke Kolombo paliĝos pro teruriĝo kaj kolero. — Ĉu eble vi ĝojas, ke vi devas gardostari?

— Mi ĝojas, sinjoro serĝento! — li diris sincere, ĉar li vere ĝojis. Li povos trankvile rigardi sur tiu forlasita loko la enhavon de la dokumentujo, garditan en sia poŝo. Ĉerte oni ne ĝenos lin.

La serĝento fariĝis ruĝa, kiel meleagro pro kolero.

— Frenezulo! Vi estas frenezulo!.. Mi instruos vin malĝoji kaj timi!.. Vi… vi… Rompez! Rompez! Ĉar mi dishakos vin!

Kompatindulo, kiel li koleras — pensis Kolombo, dum li iris en sian ĉambron. Rilotte sidis sur sia lito kaj okupiĝis pri tio, ke li forte ŝmiru siajn piedjn per sebo pro la nokto. Li jam sciis, kion signifas tio, kiam la kompanio ekmarŝos!.. Hildebrandt skribis leteron, sed dume li atentis la prepariĝon de Kolombo kaj kaŝe rigardis iun sian kamaradon, kiu ŝajne dormis.

Li estis Pancroft. Malgrasa homo kun granda nazo kaj larĝaj ŝultroj. Li venis el Usono. Se lia vapoŝipo malfruiĝintus nur kvin minutojn, tiam oni estus sidigintaj lin en elektroekzekutan seĝon. Sed tiel oni povis fari nenion kontraŭ li. Li miksiĝis en politikan murdon, kaj oni lasis lin forkuri en Cherbourg… La kamaradoj preskaŭ neniam vidis lin kun Hildebrandt. Li amikiĝis kun greka keĉeskeĉes ĉampiono, Adrogopoulos. Ĝi estis sport-amikeco. Pencroft iam trejnis la poliscistojn en diversaj landoj de Eŭropo pri memdefenda bokso, kiel profesia boksisto. Hildebrandt plej ofte estis kun sinjoro grafo, kiu estis altfrunta, serioza, iom acerba homo. Videbliĝis sur li, ke li devenis el iu altranga socitavolo. Li neniam parolis pri sia civila paseo.

Kolombo amikiĝis kun ĉiu. Li estis populara ankaŭ inter la soldatoj, kaj dank’ al kelnero el Marseljo, la nomo Kolombo sekvis lin ankaŭ en Afrikon. Kiam la kelnero, dungiĝinta al la legio la unuan fojon nomis lin tiel, ili ridis. Poste ili kutimis tion, kaj Harrincourt tenis sian moknomon. Tamen lia unuanombra amiko estis Troppauer, la poeto. Li amikiĝis ankaŭ kun Kreto, se ĝi nomeblas amikiĝo, kiam iu ekprotektas kompatindan duon-idioton. La frumaljunaj faltoj de heredita degeneriĝo sidis sur la vizaĝo de Kreto, kiam li ridetis. Nun li dormis, sur la okuloj kun ĉapelo, en vestaĵo, kun interpektitaj fingroj sub sia nuko, kaj lia havaĵo estis dise ĉirkaŭ li. Kolombo skue vekis lin:

— Oldulo! La kompanio ekmarŝos matene! Ek, kunordigu vian pak-sakon! Vi povas dormi poste…

— Dormi ĉiam eblas… — kaj li rikanis. — Kion vi volas, Kolombo. Nun ni ankoraŭ ne ekmarŝos…

— Sed se oni trumpetos viciĝon, vi jam ne havos tempon por tio.

— Tiam jam ĝi ne estos bezonata… Tiam ni jam ekmarŝos. — Kaj li tiris la ĉapon sur siajn okulojn kaj dormis plu.

Kion li faru?

— Hildebrandt! Paku la havaĵon de tiu kompatindulo. Mi devas anonciĝi por gardostari en la lavejo.

Ili ĉiuj gape rigardis lin.

— Ĉu al la ok mortintoj? — demandis Adrogopoulos kaj trostoremis.

— Jes tien… Kaj mi jam ne havas tempon kunordigi la havaĵon de Kreto.

Pilotte iris tien, kaj komencis ekipi la dorsosakon de la idioto, sed dume li murmuris ion kun moroza vizaĝo.

— Aŭskultu min, Kolombo! Ĝi estas la legio, kaj ne la savarmeo…

Tamen li metis ĉion en la tornistron kolere.

Sed Kolombo kuregis al la serĝento. Latouer okulmezuris lin de la kapo ĝis la piedoj. Se ne estintus bezonata gardisto urĝe en la lavejo, certe li estus trovinta ian mankon. Tiel li diris nur ĝin averte:

— Tiu gardostaro estas samtiel grava, kvazaŭ vi postenus antaŭ la gubernejo. Post tri paŝoj regula turniĝo, kaj denove tri paŝoj. Se vi sidiĝos aŭ ekcigaredos, mi starigos vin antaŭ la militan tribunalon… Ĉu vi komprenis?

— Jes!

…Li… li ja… diras la vorton jes, kvazaŭ li estus laŭdita. Li ja radias pro ĝojo.

Nun jam li pentis nek tion, ke lia orono estis iom kontraŭregula, kaj li daŭrigis kun minaca rideto:

— Kompreneble ni ne malŝparos la kurenton, vi estos en mallumo! Legiano ne timiĝas de ok mortintoj kaj ne timas la fantomojn!.. Pro kio… Kial vi ĝojas? Kial vi rikanas? Rompez… Rompez!.. Ĉar mi fendos vian stomakon!

Kaj li devis lozigi sian kolumon, ĉar li sentis tiel, ke tuj apopleksio aktakos lin.

… Sed Kolombo ĝojis sincere. Ĉar li povos trarigardis la enhavon de la dokumentujo ĉe la unua lumo de la aŭroro sen tio, ke li devus timi surprizo, ĉar se estas mallume, el ekstere oni ne povas enrigardi, sed li ekvidas tiun de malproksime, kiu venas.

Dek minuta vojo estis inter la lavejo kaj la aliaj domoj de la fortikaĵo. Malofte iradis tien soldato eĉ tage, se li havis kion lavi, kiel la viktimoj de la eksplodinta mangrenado. La dometo staris en la transa flanko de la grandega, senhoma, nokta ekzercejo.

Do dek mortintoj estas en tiu konstruaĵo. Ŝajnas, ke la sorto volas timigi la kompatindan Kolombon — li pensis en si mem ridanta. Nu, do ĝi devas forte klopodi. Li enpaŝis en la lavejon trankvile, preskaŭ gaje de sur la malluma kampo.

Malproksime oni trumpis vespersignalon, kaj baldaŭ ankaŭ la flavaj fenestroj de la satb-konstruaĵoj mallumiĝis. La malgranda domo staris sole inter kelkaj rigidaj palmoj en la fino de la vasta kampo.

Li fermis la pordon. Li komencis iradi tien-reen kun malrapidaj paŝoj, kiel la serĝento ordonis…


4

Estas la deka horo…

La luno enradias tra la fenestro, sur kiu ne estas sen moskitovualo, kaj ĝi grimpas malrapide antaŭen sur la planko per sia lum-rondo.

Unu, du, tri… Klako, turniĝo… Unu, du, tri…

… Estas enue iradi tien-reen, tio certas. Almenaŭ li povus ekfumi. Aŭ eble li nur konjektus, kia estas la mondo ĉirkaŭ li.

Obtuzaj titsonoj aŭdiĝas de malproksime. La planko krakas sub liaj paŝoj en la muta silento. Ne estas agrable gardostari nervoza homo. Estas bonŝance, ke pri tiaĵo oni ne scias en la familio Harrincourt. Li estas samtiel unuanima, kvazaŭ li estus en la kantino. Kelkfoje li rimarkas tion, ke li fajradas…

Nun io krakis en la angulo. Kaj dufoje. Poste silento. Ja ĝi estas malnova planko, kaj nokte kiam la aero malvarmiĝas nokte, la lignotabuloj, dilatiĝintaj en la taga varmego, nun denove kuntiriĝas. Ĝi kaŭzas la krakadon.

Se iu ne lernis fizikon, tiu nun terure ektimiĝus.

Trenata fajfado de trajno aŭdiĝas de malproksime. Li vidas tra la fenestro, ke senmastra hundo trakuras la senhoma kampon, kaj ĉio estas silenta, nur de ie sonas la falo de gutoj. Veŝajn likas akvokrano… Nun alia krako. Hm… Kial ĉiam sur tiu sama loko krakigas la malvarmiĝo la plankon?…

La lunlumo antaŭenglitas sur la planko, kaj nun ĝi prilumas kapon de homo, kuŝanta surdorse. Kretoblanka, morta vizaĝo, kun bluaj lipoj, kun malfermita buŝo.

Vi estas malbelega, olulo mia, tio sendubas. Sed ne timu nenion, ĉar Kolombo ne ĝenos vin, li nur gardostaras. Kaj morgaŭ oni enterigos vin ĉiujn, la ok homojn, poste vi povos transdoni vin trankvile al la pereiĝo. Unu tagon pli aŭ malpli en la eterneco jam ne diferencas… Kompatinda, bona serĝento Latouret. Dio donu al li ripozon, se laŭ la nedivenebla bonvolo de la sorto li estus frapata de apopleksio; li nun koleradus, ĉar li pensis, ke ĉiutagan homon atakus epilepsio pro tiaĵo… Kaj kiam la luno glitis plu, ankaŭ bruna makulo estas videbla, kaj ŝirita, sanga kamizolo, per kiu oni korvis haste la kadavron.

Unu, du, tri… Klako. Turniĝo… Unu, du, tri…

… Ĝi tamen estas troigo, mi petas, pro tiu konstanta krakado kun tiuj pli malpli longaj intermitoj. Ne tial… Sed iu do estas ĉi tie, kio estas malpermesita. Kia idiotaĵo ĝi estas, kaŝiĝi en tiu ĉi loko? Sed eĉ tio eblas, ke ia ronĝulo estas sub la planko.

Krak…

La luno nun prilumas neĝe blankan, pugnitan manon, kiel la lumrondo malrapide trapasas lian kapon… Malporksime oni denove sonorigas kvaronhoron, kaj ia birdo ekkriĉas subite en la nokto. La luno nun desegnas kelkajn, longajn foliojn de la arbokorno de la rigida palmo sur la plankon…

Ĝi denove krakas iomete… Poste dufoje kaj akre…

Diablo forportu vina reaperantan avon!

Faru regule. Unu movo, kaj la fusilo estas pafpreta, klako sur la kulaso, kaj li krias laŭte:

— Haltu!

Silento…

Li elprenas sian poŝlampon. Li ne volas ŝalti la elektran lampon. Se vere ronĝulo moviĝas sub la putra lignotabulo, tiam povus okazi granda problemo pro la kontraŭordona eklumigo. Kaj tiu silurlipharulo opinius tion, ke li timas. Sed li ne havas kaŭzon pensi tion. Kial li timus en sia mano kun bajoneto?

La lumo de la poŝlampo dancis tra la ĉambro, sur la planko, sur la muro eĉ sur la plafono. Li trovis nenion. Pro la eksplodo krevis barelo, plena de minio apud la pordo, per kiu oni kutimas farbi la ladtegmentojn. La rustkolora, viskoza, glueca materialo disfluis de iu muro al la alia, kiel ia rampulo el la praepoko. En la angulo, de kie la krakoj aŭdiĝis, homo kuŝas vizaĝaltere en granda sangoflako, kovrita ĝis la verto per kamizolo. Tiu povrulo jam ne krakas… Alia homo dekstre, kun suprentiritaj genuoj, relative malmulte kripliĝis… Sed kie estas lia kapo?… La morterŝmiraĵo estis ŝprucigita per spliteroj kaj sango, ĉie troviĝis sur la planko disŝiritaj ĉifonaĵoj kaj senmovaj korpoj, kvazaŭ en natura pozicio, tien-ĵetitaj…. Ok.

Ne… Naŭ… Ĉu ne ok personojn oni menciis? Hm. Ĝi certas, ke naŭ kadavroj troviĝas ĉi tie… Jen vidu. Kiel strange!

Diablo scias. Kiel ajn li rigardas: ili estas naŭope kaj unu piedo… Li malŝaltis la poŝlampon. Li denove surŝultrigis sian fusilon kaj promenis plu. Li faros inventaron pri la mortintoj!.. Estis ok aŭ naŭ kadavroj, ĉu ne egalas?… De tiam ili nek plimultiĝis, nek malplimultiĝis, ĉar ne estas verŝajne, ke iu ŝtelas mortintojn ĉi tie…

Kio estas al tiu planko?!..

Du rapidaj krakoj, brueto… kaj silento…

… La luno nun prilumis la ĉambron sur granda loko, kaj estis bone videbla la soldato, kuŝanta vizaĝaltere en la angulo… La planko krakas tie, ĝi certas, kaj…

Ĉiuokaze bazonatas fortaj nervoj… Ĉar ekzemple li estus ĵurinta, ke la soldato, kiu kuŝis vizaĝaltere, antaŭ nelonge li ankoraŭ disetendis siaj brakojn. Kaj nun iu… Nu, estas egale…

Kial okupiĝis pri detaloj? Ĉiu mortinto kuŝas tiel, kie li volas! La sonorilego signalas ĵus la dek duan horon nokte… Sur la planko kuŝas senmovaj korpoj, prilumitaj de la lunlumo… Krepusko, iafoje aŭdiĝas falo de guto, kaj esktere estas videbla la senhoma, nokta kampo…

Unu, du, tri… Klako, turniĝo… Unu, du, tri…

…Kion faras Colette nun — li pensis kun vere profana asociiĝo, rilate parizan dancistinon. Ekveturonte, li eĉ parolis kun ŝi…

Laŭta krako!..

Nun li denove kaptas sian fusilon kaj turniĝas al la angulo. Poste li staras konsternite.

Nigra objekto flugis al li… Li sentis teruran baton sur sia ŝultro, kvankam ĝi estis direktita al lia kapo. Li pikpuŝis antaŭen, sed la bajoneto trafis en la aeron. Dume ankaŭ Kolombo estis ekster la lumrondo, kaj nek la dua terurega bato de la naŭa mortinto trafis lian kapon, nur lian ŝultron… Sentinte akran doloron en sia brako, li faligis la fusilon kaj nun jam sciis, ke li estas sendefenda kontraŭ la tria bato. Sed ne!

La tria bato ne trafis lin, ĉar…

Du pafoj knalis de ie el malantaŭ la dorso de Kolombo! La pordo de la lavejo malfermiĝis, kaj la naŭa mortinto elsaltis tra ĝi kaj fuĝis…

Lia ombro kuris sur la kampo.

Kvankam la ŝultro kaj la dekstra brako de Kolombo paraliziĝinte akredoloris, tenante sian revolveron per sia alia mano, li postkuris lin…

Traraa! Traraa!

La gardistaro blovsignalis alarmon, aŭdinte la pafojn. Kaj tuj poste ekstridis la akresona voĉo de la komandanta suboficiro en la nokto:

— Al la armiloj!

La atakanto kuris sur la malluma kampo antaŭ Kolombo en tridek paŝa distanco. Nur lia obro estis videbla. Atinginte al la fortikaĵo, li saltis tra la malalta ŝtonmuro senhezite…

La mallumo de la nokto englutis la naŭan mortinton.

Kiam Kolombo revenis de la muro, la forlasita kampo estis plena de homoj. Venis la pikedo kun acetilenlampoj, kurpaŝante, kun pafpretaj fusiloj, venis multe da oficiroj, ili bukis sian rimenzonon kurante, kaj ankaŭ la kapitano venis, akompanate de kelkaj oficiroj.

Serĝento Latouret kuregis avane, kaj li sentis sin pli agrable en la plej sanga batalo, ol momente.

La gardistestro kriis laŭte:

— Haltu! Rektiĝu!

Ili alvenis al la postenanto, sendita al la lavejo, kiu staris sen ĉapo kaj prenis sian fusilon per sia maldekstra mano.

— Senrangulo!

— Mi raportas obeeme: iu atankis min en la mallumo proksimume dek kvin minutojn pli frue, li ekbatis min plurfoje per dura objekto kaj forkuris.

— Ĉu vi trafis lin, kiam vi pafis?

— Mi ne pafis.

— Kiu do pafis?

— Ankoraŭ iu estis en la lavejo kaŝiĝinte.

— Nom de Dieu! — siblis la kapitano inter siaj dentoj, ĉar tiom da skandala enigmo kaj friponaĵo estis senekzempla en kazerno.

— Mi raportas obeeme, mon commandant, la gardostaranto timis kaj aranĝis tiun mokinciton kun la pafado. Tiu homo cetere dizertis, malgraŭ tio, ke mi protektis lin. Li estas insida, malkuraĝa kaj hipokrita…

Via baptopatrino — pensis Kolombo. Iu oficiro estis preta akcepti la opinion de Laatouret. Sed antaŭ ol li povintus daŭrigi la esploron, okazis tia afero, de kiu la kapitano ektimiĝis pli multe, kvazaŭ ok mortintoj reviviĝus samtempe por ekfumi piptabakon en tiu ĉi mondo. Ĉar la akresona voĉo de la suboficiro de la pikedo ĉe la pordo denove fendis la nokton:

— Al la armiloj! Al la armiloj!

Kaj eksonis la trumpeto, sed ĝi blovsignalis ne alarmon, sed alviciĝon!.. Sankta Dio! Ĝi signifas la alvenon de superulo!

La urba komandanto estis tiu!


5

Generalfeldmarŝalo Cochran aŭdinte la alarmon, elsaltis el sia lito, kriante mil malbenojn, ke: Tiu sterkejo estas la honto de la kolonia armeo, kio do ĝi okazis denove?!.. Ĉu antaŭenŝovita garnizono en la dezerto?!.. Ĉu tiu urbo ne estas Otan? Ĉu ĝi ne estas la sidejo de la plej supera mititista tribunalo kaj la korpuskomandejo de la kolonia armeo? Nu atendu! Nu atendu, vi bohemaj civiluloj en soldata vestaĵo…. — Li spiregis tiaĵojn, dum li haste surprenis sian uniformon, kaj lia edzino petis lin plorante ne eksctitiĝi.

— Silentu, Josephine! — li alkrisis moroze al sia edzino. — Vi estas la kaŭzinto de la tuta afero! Ĉar la ĉiama gastado forprenas mian tempon, ke mi kontrolu tiujn grasiĝintajn, nenifarantojn… Ili faras tion, kion ili volas!.. Sed mi metos finon al tio, Josephine! Kie estas mia glavo?!

— Sankta Dio! Kion mi kulpis?!

— Ne nervozigu min! Mi bezonas mian glavon ne pro vi!.. Antoine! Antoine! Venigu la ŝoforon… Ni iru!

…Kiam la aŭto hupante haltis antaŭ la pordego de la fortikaĵo, oni kriis „al la armiloj”, eksonis la trumpeto, ambaŭ aloj de la larĝa, krada pordo malfermiĝis, kaj la oficirojn kaptis deprima antaŭsento de malproksimaj garnizonoj…

— Mi raportas obeeme la etaton…

Li mansigne silentigis la leŭtenanton spiregante:

— Zorgu pri via etato! Ni iru! Mi petas lampon, kaj antaŭen, tien, kie moviĝas tiuj multaj, etaj lumoj… Baldaŭ mi… Baldaŭ estos alia ordo… aŭ mi skribos kaj sendos tion al la sinjoroj sur bildkarto, apud Kongon… Suboficiro! Subofociro! Finu la alarmon, fripono! Kial vi alvicigas ĉiun legianon de la mondo antaŭ mi? Rompez… Rompez!

Li trarapidis la korton de la fortikaĵo, kiel samumo, brue antaŭiĝante, spiregante, tenante sian glavon kubutaksele. Grupo de palaj, timiĝintaj oriciroj sekvis lin.

Antaŭ la lavejo staris la pikedo, ĉirkaŭanta Kolombon. Kiam la altranga gasto estis je dudek paŝa distanco, la kapitano eltiris sian glavon: — Garde á vous!

La maleoloj kunbatiĝis kun unu bruo, la glavo de la oficiroj ekbrilis kun unu susuro… Cochran spiregante, senvorte okulmezuris ili de la kapo ĝis la piedoj, poste li kuradis tien-reen dum iom da tempo.

Li haltis antaŭ iu oficiro. Kiu tuj raportis:

— La etato estas tri personoj.

— Ne gravas… La etato ŝanĝiĝos… Ni transpostenigos la tutan garnizonon… Bonvolu paroli pri tio — li turnis sin al la kapitano — , kio estis al la grendado, kiel okazis la alarmo kaj tiu pafado… Ĉar mi ja vivas dum jaroj en tiu iluzio, ke la norda parto de Afriko, de post la morto de mia karmemora amiko marŝalo Lyautey estas pacigita, sed mi vidas tiel, ke en Oran tamen okazas noktaj alarmoj kaj pafadoj. Pri tiuj do mi ŝatus aŭdi, se vi estus tiel bonvola… Rompez! Bonvolu sinjoroj oficiroj reingigi vian glavon, bladaŭ vi povos ofte eltiri ĝin por defendi la patrujon… Nun ripozu! Ĉiu!.. Nu bonvolu diri, mi petas…

La kapitano respondis respektoplene, sed iom malvarmkondute en sia voĉo:

— Mi petas vin ekscelenco. Estas verŝajna tiu supozo, ke tiu homo false alarmis pro timo.

— Gardisto! — diris Cochran. — Venu ĉi tien! Kial vi pafis?!

La sango de Kolombo glaciiĝis. Li rekonas lin.

— Mi raportas obeeme, ke ni mi pafis. En la mallumo bato trafis mian ŝultron tiel forte, ke mi faligis la fusilon.

— Lampon! — krakis la voĉo de la generalfeldmarŝalo. Li mem ekprenis lampon kaj prilumis la vizaĝon de Kolombo. Li rigardis lin stulte dum sekundo. Li rekonis lin. Sed nur sekundon estis videbla, ke li konsterniĝis, poste li diris akravoĉe: — Trandsonu vian fusilon… Blankan paperon… — Li ŝovis la paperon en la tubon de la fusilo. Poste li flaris ĝin. — Neniu pafis per tiu fusilo. Montru vian ŝultron!

Kio ĝi estas? Tutcertas, ke Cochran rekonis lin! Ĉu estas egale ĉi tie, ke li aperas, kiel sinjoro en frako aŭ kiel senranga soldato?… Kia diablaĵo ĝi estas? Nek unu trajto de la generalfeldmarŝalo jam montris, ke li rekonis lin. Nun li prilumas lian ŝultron, kie granda ekimozo estas videbla.

— Ĉu vi pensas verŝajna, kapitano mia, ke la junulo aplikis tiun freŝan kaj tre fortan baton por memstumpigo, kaj poste li pafis per sia fusilo?

La kapitano rigardis sur serĝenton Latouret, iom dormeme kaj malgaje, tamen tiel, ke eĉ la renoj de la serĝento ektremis. Sekvis kelkaj, rapidaj demandoj:

— Je kiama oni sendis vin ĉi tien,

— Je la oka precize.

— Kial plenekipite al marŝado?

— Ĉar mia kompanio ekiros matene.

— Nu… tre interese… interese… — kriis Cochran. — Do en la tuta fortikaĵo St. Thérése estas nur unu kompanio, ĉar cetere mi eĉ ne supozus, ke oni devus sendi homon el la marŝkompanio gardostari dek horojn… Gardestro!

— Mi rapotas obeeme — elpaŝis Latouret — , tiu homo estas punata, li dizertis hiereaŭ.

Ĝuste lia ekscelenco — pensis Kolombo.

— Aha! Aha!.. — kapbalancis Cochran. — Li estas punata… Ĉu la verdikto de la milita tribunalo ordonis tiel, aŭ laŭ la alia ebla kazo, la nekutima puno estis en la hodiaŭa tagordono!?… Aŭ temas pri tiel nomata venĝo se serĝento?! Ĉu persona antipatio kontraŭ dizertinto?… Ĉu la serĝento ne estas klarvida pri tio, ke oni ne sendas solan gardostaranton al tiu loko?!.. Senrangulo! Kiel aspektis tiu, kiu atakis vin?

— Mi ne vidis lin. Estis mallumo.

— Ĉu ne estas kurento en la lavejo? Kial estis mallumo?

— Mi raportas obeeme, mi ricevis tiun ordonon, ke mi ne malŝparu la kurenton.

— Kiel?!

Cochran glutegis, ke lia gorĝa pomo moviĝis dek centimetrojn supren-malsupren sur lia kolo, liaj okuloj elstariĝis kaj restis tiel, kvazaŭ du butonoj elpremiĝintus el lia cerbo.

— Kiel?! Kio ĝi estis?!.. Ripetu tion!.. Cetre ne ripetu… Tiun suboficiron, kiu estas tiel ŝparema, oni devas tuj sendi tien, kie estas bataloj! Tie okazas la plej granda malŝparado! Tiulo devas esti en tia loko! Mi petas vin, kapitano mia, tiu gardestro deŝanĝos suboficiron el la marŝkompanio… Nun jam mi komprenas ĉion! La venĝo de la serĝento! Starigi senrangan soldaton gardostari en mallumo, sola kaj antaŭ la ekmarŝo, kiun li koleras, ke li renversis la tutan urbon Oran, kaj la ĵurnaloj menciios nin en la ĉefartikolo! Mi do petas vin, tiu serĝento konstante patrolu antaŭ la marŝkompanio en la dezerto. Orodono: antaŭ ĉiu etapo la serĝento skoltu la vojon kun ok personoj ĝis la plej proksima ripozloko. Post ĉiu etapo la ok homoj estu deŝanĝitaj, sed la serĝento ne! Tiu junulo, kiun li sendis gardostari, veturu sur la ĉaro de la Ruĝa kruco, kiel invalidulo… Mi donos lecionon al sinjoroj serĝentoj!.. Kaj se eblas, hodiaŭ nokte jam ne estu alia alarmo! Mi adiaŭas vin!.. Bonan nokton! Mi gratulas!!..

— Garde á vous!

Siblo de glavoj, bruo de kunbatiĝintaj maleoloj kaj la pigra resono de la botoj de la generalfeldmarŝalo, kiel li foriris, akompanate de kelkaj palaj oficiroj.


6

…Hildebrandt kaj Pencroft sidis unu apud la alia flustrante sur la malluma ŝtuparo, kondukanta al la ĉambro de la soldatoj.

— Kiel ĝi povis okazi?… — demandis Pencroft.

— Unuavice — diris Hildebrandt eĉ nzun spiregante, ĉar li kuris pli ol unu kaj duonhoron, ĝis li revenis tra la ĉefenirejo, ŝajnigante ebriulon — , unuavice tiu flavbekulo estas idito, aŭ li estas tre saĝa, kaj li ne havas nervojn. Mi volis tion, kiam mi atakos lin, li jam estu duonfreneza pro la timo. Ĉio estis vana… Tamen mi estus batfaliginta lin, ĉar mi ĵetis min sur lin nerimarkite. Sed diable! Ie el la proksimo knalis du pafoj.

— Kiel ĝi povas esti?

— Tiel, ke ni ne duope estis en la lavejo, sed triope. Mi kaŝiĝis tie, dum la junulo anonciĝis ĉe la ŝerĝento. Sed ŝajnas, ke iu anticipis min, ĉar la pafoj venis el la direkto de la kameno, verŝajne, ke tiu homo kaŝiĝis malantaŭ ĝi. Do estas ankoraŭ iu en la legio, kiu okupiĝas pri tiu ĉi afero… Kaj li nun jam konas min, ĉar li estis en la mallumo, kiam mi enpaŝis en la duonlumo por kaŝiĝi.

— Kiu estas tiu flavbekulo?

— Lorsakoff ne diris tion. Li nur promesis multe da mono por la horloĝo kun krokodilkapo. Cetre ĝi havas kunligon kun la afero… Sed morgaŭ ni ekscios tion. Ekveturonte ni ankoraŭ parolos kun li ĉe la stacidomo.

— Ni devas ekscii, kiu estas ĉi tie, kiu serĉas la horloĝon. Eĉ tio eblas, ke li estas la komplico de la knabo.

— Mi havas supozon. Provu rememori, kiuj estis en la ĉambro, kiam Kolombo diris, kien li iros gardostari! Mi tuj estis klarvida, ke mi povos ataki lin en la lavejo trankvile, kaj poste mi kaŝiĝos, ĝis li anonciĝos ĉe la gardestro. Ĝi povintus ekidei ankaŭ al alia homo el inter ni. Kiuj estis en la ĉambro? Vi, Adrogopoulos, sinjoro grafo, Troppauer, Pilotte, Jazmiroviĉ, la idita Kreto, Lindmann kaj mi.

Pencroft respondis vigliĝinte:

— Eble ni povas ekscii, kiu foriris el ili…

— Mi scias pli bonan rimedon. Dum la eksplodo krevis grandega barelo da minio, kaj la farbo disfluis. Miaj ŝuoj estis plenaj de la ruĝa gluaĵo. Mi esperas, ke la nekonato, kiu alpafis min, ne rimarkis sur siaj ŝuoj la ruĝan farbon, kaj ni rekonos lin pri tio…

— Tiun homon ni devas unuavice mortigi…

Kvar legianoj venis sur la vojo de la ĝardeno, planŝove, grumblante. Ili eksilentis. Kiam iu soldato eklumigis la elektran lampon malsupre, Pencroft, la unosnano, jam dormis surdorse tiel, ke liaj kruroj kuŝis sur la ŝtuparo, salivstrio tremetis en lia buŝangulo kaj ronkis. Hildebrant sidis havante malbutonumitan kamizolon, lia rimenzono pendis de sur lia kolo, la kepo kovris lian nazpinton, kaj li klarigis ion al altestimata kasistino per duone forglutitaj vortoj, dume li singultis laŭte, ke li preskaŭ transkapiĝis. Nek la alvenintaj soldlatoj estis pli sobraj, escepte la suboficiron, kiu kraĉis malestime, ekvidinte la du homojn.

Troppauer venis la lasta, sur la kapo kun laŭrokrono antataŭ sia ĉapo, kaj disetendinte siajn brakojn, li anoncis la teruran minacon, ke ekde morgaŭ li, kiel poeto minacos ĉiun ribelantan arabon. Li pretiris ĝuste ilin, kaj li preskaŭ surpaŝis Hildebrandt-on per siaj grandegaj, dѩkaj piedoj, poste li ŝanceliĝante eniris en la dormoĉambregon.

… Liajn soldatŝuojn kovris okulfrape dika tavolo de ruĝa minio…


Загрузка...