ĈAPITRO 4

1

Kolombo decidis, ke li neniam plu estos simpatia. Li perdis tutan semajnon el sia kara tempo en Marseljo, kie la legiano neniel povas fariĝi viktimo de sia profesio. Ankaŭ la maljunѡ soldato jam pentũs, ke li volis gardi tiun infan-aspektan soldaton de la teruroj de la dezerto por mallonga tempo. Ĉar la rekruto, de kiam la marŝkolono ekiris sen li, fajfis ekskluzive la plej modernajn ĵaz-kantojn en la deponejo, krome tiel false, ke la kapopafo de la kaporalo konstante lancinis. Tiel post nelonge li estis survoje al Oran sur la vaporŝipo, nomita „Patro de la Legio”

La malgranda, malpura ŝipo maltrankvile dancis sur la ondoj de Mediteraneo. La legianoj sidis en la bilĝo kaj trinkis la ĉiam ricevitan nigran kafon el sia gamelo. La malbonodora fumo de la cigaredo Caporal, plenigis la ejon, kiel densa nebulo.

La krada lampo pendolis grincante, la soldatoj kaŭris paraliziĝinte pro timo en la krepuska ejo inter siaj pakaĵoj, kestoj kaj kovriloj.

La konstanta bruego de la agitiĝanta maro aŭdiĝis el ekstere. Maljuna legiano, kiu komencis servi sian duan jaron, kaj tial li sukcesis ricevi du monatan ferion en Marseljo, li revenis kun la rekrutoj en Afrikon. Li havis longan, brunan barbon, kun blankaj haroj kaj grandan gorĝan pomon. Li nomiĝis Pilotte. Nun li pipfumis trankvile kaj rakontis al la malspertaj kamaradoj mallaŭte pri ilia sekvonta sorto.

— Komence estos tre malbone sude, sed poste, kiam vi vidos, ke vi neniam alkutimiĝos al tiuj cirkonstancoj, vi do rezignos ĉion…

La soldatoj aŭskultis lin kun maltrankvila rigardo. Ili aspektis, kiel stud-skiz-kapoj. Malgrasaj, sensangaj kapoj de buboj, kun malhelaj ringoj ĉirkaŭ iliaj okuloj, sunbrunigitaj, rezolutaj, firmkarakteraj vizaĝoj. Nur unu homo ne atentis lin. Maldika legiano kun disstarantaj oreloj. Du paralelaj faltoj tiriĝis apud liaj nazo kaj buŝangulo. Kiam li rikanis, tiuj du faltoj fariĝis sulko, ĉar li rikanis konstante, la du strangaj sulkoj preskaŭ rigidiĝis sur lia vizaĝo. Liaj brilaj, viglaj brovoj ĉiam moviĝis tien-reen, kѡj lia hararo, kombita sur lian frunton eĉ pli bone akcentis, ke li estas degeneriĝinta. Li konstante desegnis per ĉiuj objektoj ĉemanaj, tial oni nomis lin Kreto. Post mallonga tempo Kreto fariĝis la celpunkto de la drastaj ŝťrcoj. Sed pri tio, ŝajnas, ke li scias nenion.

— Kia estas la nutraĵo? — demandis iu.

— Bonega. Nur dum marŝado ĝi estas iomete simpla. Se oni ne havas tempon kuiri, tiam ĉiu ricevas kelk-manplenojn da faruno kaj cepon, kaj ili manĝas tiujn, kiel ili povas

La plej stranga figuro de la legio sidis vidalvide al Pilotte. Mezalta, groteske korpulenta homo. Li ne estis dika nur korpulenta. Dika kolo, lignotabulon larĝa ŝultro, grandaj koksoostoj, teruraj, gorilosimilaj makzeloj kaj sur lia kalviĝanta kapo kelkaj densaj, longaj nigraj harfaskoj hirtiĝis. Li parolis tre malmulte, li ĉiam rigardis sian ĉirkaŭaĵon kun melankolia malgajeco, kaj iafoje li legadis malpuraj paperfoliojn, per kiuj li plenŝtopis siajn ĉiujn poŝojn.

— Mi aŭdis tion — li interrompis per sia raŭka, vingusta voĉo — , ke en la legio jam servis multaj artistoj.

Pilotte kraĉis.

— Antaŭ du jaroj mi soldatservis kun norvega fort-artisto, nome Krögmann. La kompatindulo estis mortbatita dum sencela interbatado en drinkejo. Krome mi konas remburiston, depotanta ĉe la sapeistoj en Meknes, kiu trumpetas bele. Mi ne renkontis alian artiston en Afriko.

— Ĉu eble vi estas artisto? — turniĝis rekruto al la dikulo.

La demandito mediteme karesis sian grandegan gorilosimilan makzelon, sur kiu kreskis nerazite fortaj, nigraj dorn-haroj:

— Jes… — li respondis ĝemante — mi estas artisto.

— Kia artisto vi estas?

— Mi estas Troppauer, la poeto…

Li diris tion, kvazaŭ li estus atendinta konsternitan miron. Sed tiuj rezignaj soldatoj elmontris nenian kortuŝiĝon. Plie ili kunrigardis kun tia komprenemo, kvazaŭ ili estus kuracistoj, kaj ili konsentus en io post la konsultado.

— Se vi permesas — diris Troppauer, la poeto modeste — , mi laŭtlegos mian konatan poemon.

Kaj antaŭ ol li povintus decidi, rilate lian peton, li jam eltiris iun sian malpuran paperfaskon, disfaldadis ĝin kun plezuro kaj komencis legi tion je la plej granda konsterniĝio de siaj kamaradoj:

— Mi estas floro, verkis ĝin Hümér Troppauer.

Li legis. Kun trankvila, memfida rideto, iafoje fingre kombante siajn longajn, nigrajn buklojn…

Finleginte la lastan verson, li ĉirkaŭrigardis triumfe. Terura silento regis en la bilĝo. Politte tenis sian manon sur la bajoneto.

Nur unu akresona voĉo aŭdiĝis kun raviĝo:

— Brave! Ĝi estas vere belega!

Li estis Kolombo. Li rikanis preskaŭ ĝisorele pro la artoĝuo. Hümér Troppauer kliniĝadis langvore kun modesta rideto, premante sian makzelon, similan al tiu de simio sur sian bruston, tremigante siajn bukojn.

— Mi vere ne sicas… per kio mi elmeritis… la rekonon — li diris emociiĝinte. — La poemo eble tial estas bela, ĉar mi verkis ĝin memore de mia kompatinda patrino… Dio donu al ŝi ripozon… — La soldatoj vidis konsternite, ke du larmogutoj ruliĝas el la okuloj de Troppauer kaj rompiĝis lia voĉo. — Se vi permesas, mi laŭtlegus mallongan prozan poemeton, kiu karakterizas mian patrinon…

— Legu! Legu!

Kolombo kriis tion entuziasme kaj aplaŭdis.

— Legu! Legu!.. — kriaĉis falseta voĉo. Li estis Kreto. Sed li ne sciis, pri kio temas.

Sed la larmanta poeto ne povis komenci la laŭtlegon de sia nova verko, ĉar kelkaj rezolutaj soldatoj leviĝis kaj paŝis antaŭ lin.

— Tuj ĉesu tiun idiotaĵon — diris iu giganto el Kanado.

— Sed, sinjoroj… Ĉu ne estas belaj miaj… poemoj? — Ŝajnis, ke li tuj ekploros

— Viaj poemoj estas enuaj kaj idiotaj… — kriis greka, profesia luktisto skuante sian pugnon.

Kio okazis poste, tio estis tia, kiel ia malbona sonĝo. La poeto vangofrapis la grekan, profesian luktiston tiel, ke li flugis al fer-fosto kun rompiĝinta makzelo kaj svenis. Poste li ĵetis unumane la kanadan arbohakiston al siaj kunuloj per leĝera movo.

Ankoraŭ kelkaj morozaj kritikistoj rapidis kontraŭ la energia poeto… Sed vane. Troppauer ĵetis ilin unu al la alia, kiel etajn splitojn.

La soldatoj konsternite, time rigardis lin…

La batalo finiĝis, la artisto ѳtaris sola en la mezo de la ejo kaj ĉirkaŭrigardis riproĉe.

Iu ĝemetis, sed cetere estis silento.

La poeto residiĝis, disfaldis sian malpuran paperfaskon kaj ekparolis patose:

— Patrino mia, vi estas la stelo de via orfa fũlo, verkis Hümér Troppauer. Unua strofo…

Poste jam la legianoj finaŭskultis la pli ol dudek du paĝan poemon kun streĉa atento.


2

Malproksime aperis Oran. La Afrika bordo kun blankaj, skatolformaj, aparte satrantaj domoj kaj palmoj situis forviŝiĝinte en la opaka prilumo de la perpendikle radianta, antaŭtagmeza sunbrilo.

— Alvicigu! — kriis la suboficiro en la bilĝo.

Ĉiu aperis kun sia havaĵo sur la ferdeko. Ŝipoficiro rigardis la bordon tra binoklo.

Ankaŭ la okuloj de la sodatoj gluiĝis al la proksimiĝanta haveno.

Tie estas Afriko!

La ŝipoficiro okulmezuris la soldataron indiferente.

Poste li subite konsterniĝis.

Harrin… court…

Ankaŭ Kolombo miris.

— Cham… bell… — li balbutis.

Ili vizitis la akademion kune!

— Sinjoro serĝento permesos, ke vi elpaŝu el la vico esceptokaze. Mi ŝatus paroli kun vi kelkajn vorotojn — diris la oficiro.

Harrincourt elpaŝis kaj li iris iom flanken kun la oficiro.

— Harrincourt… ĉu vi freneziĝis? — li demandia nervoze, kiam ili malproksimiĝis de la vico.

— Mi petas vin sinjoro leŭtenanto…

— Diru trankvile, ke Jean, kiel antaŭlonge.

— Nu, kara Jean… Kian obĵeton vi havas, ke mi dungiĝis al la legio?…

— Vi scias bone, kio estas la legio! Nur tiu venas ĉi tien, kiun bedaŭras neniu, se kuglo de bedueno mortigas lin en la dezerto. Aŭskultu min: mi havas tre bonajn kontaktojn. Generalfeldmarŝalo Cochran, la urba komandanto de Oran estas mia onklo, kaj se eble mi parolus kun li…

Harrincourt paliĝis.

— Tute ne pensu fari tion! Mi volas morti kaj fino! Ĝi estas mia privata afero! Mi tre petas vin neniel interveni en miajn aferojn…

Grincado kaj plaŭdego aŭdiĝis, kiel oni ankris. La oficiro rapide manprenis kun sia iama kamarado, kaj Harrincourt restaris en la vicon.

La ponteto ruliĝis kaj batiĝis al la bordo. La glavo de la kaptano subite ekbrileѴis, poste li ekiris sur la lignotabulo, kaj malantaŭ li bruis la pezaj soldatŝuoj unu post la alia.

Chambell rigardis malgaje la taĉmenton malaperantan inter la polvovualoj, dancantaj en la sunbrilo, dum ankaŭ la lasta soldato kun unuanima amblado turniĝis sur la vojo, kiu kondukis inter domoj kaj verdaj palmoj ĝis la fortikaĵo St. Thérése.

Kompatinda Harrincourt — li pensis kaj ekĝemis.


Загрузка...