Li kuŝis tute malseka pro la ŝvito, spiregante kaj rigardis lin… Li apenaŭ povis ekparoli… La kafkuiristo nun iras al la pelote-dorsosako… La luno enradias tra la fenestro… Li klare vidas liajn trakomajn okulojn, longan, blankan barbon… Jen vidu… Li metas la ŝtonon en pakumaĵon.
He!.. Kio ĝi estas? Nun li metas lignopecojn anstataŭ la ŝtonojn en la pelote-on.
Li kolektis sian ĉiun forton kaj pene leviĝis.
— Iru for… de tie… nazmukulo!
Abu el Kebis metis sian fingron al siaj lipoj… Poste li metis la pakumaĵon kun la ŝtonoj sur sian dorson kaj elŝteliĝis.
Kolombo ne povis moviĝi… sed tio… temen ne eblas… Nu, egalas. Li petos la subkaporalo redoni siajn ŝtonoj.
Li ekdormis.
Kiam oni skue vekis lin maten, li ekstaris ŝanceliĝante, kun vertiĝanta kapo. Nu. Hodiaŭ ĝi finiĝos. Li ankoraŭ memoris sian stultan sonĝon. Abu el Kebir, la martinta kafkuiristo kun la ŝtonoj… La subkaporalo prenas la sakon kaj metas sur lian dorson…
Kio ĝi estas? Ĝi apenaŭ estas peza! Kvardek kilogramoj da ŝtonoj, kaj li ne sentas tion. Kvankam la sako samtiel ŝveliĝas…
Tion ne eblas, mi petas… Oni lasu lin morti. Li turna sin kolere al la subkaporalo, kaj…
La okuloj de Battista trembrilas minace, dum li fiksas la dorsosakon kaj siblas tra siaj dentoj.
— Silentu hundo… ĉar!..
Bone…
Tio estas alia. Repliki ne estas proponinde, kaj se ankaŭ la subkaporalo estas en la friponaĵo de la mortinta Kebir, tiam li devas silenti, ĉar cetere Battista estos punita per travaux forcés.
Li paŝis sur la korton kun la grandega, ŝveliĝinta sako, malpeza kiel floko. Ĝi estas bela afero, mi povas diri… Tiaĵo en la legio… Koruptado, panamo kaj trompado! Pfu! Li devintus pripensi antaŭ ol veni ĉi tien por morti. Ĝi ja estas akvo al la muelilo de la asekura societo… Sankta Dio! Ĉiu rigardas lin buŝmalferme, ĉar li kuras tiel, kiel ĉamo… Nunu… Battista havos problemon el tio… Li falis sur la teron.
Li kuŝis sen ĉiu konvinkiĝo kun fermitaj okuloj. Poste li kuris denove. Kiam oni akompanis lin en la karceron, post dek minutoj aperis Battista kun granda plado da maĝaĵo kaj vino. Li volis diri ion, ke oni devus malsatigi lin kaj doni al li nur panon kaj akvon! Sed la okuloj de Battista denove trembrilis:
— Se vi malfermos vian buŝon, mi buĉos vin… vi… vi… porko!
Kiam li plenumis sian punon, Latouret venigis lin antaŭ sin. Disinjoro!
Li grasiĝis!
— Rompez!.. Rompez, fripono, ĉar… mi distretos vin!
„Mi nur scius, kial ili estas tiel grobaj” — li pensis, kiam li iris por sia buŝharmoniko en la ĉambron de la soldatoj. Kion li faris efektive, ke oni skoldas kaj minacas lin tel?
Li blovpurigis sian buŝharmonikon, forĵetis la kininporcion kaj iris en la kantinon.
La homoj sidis silente. Ĝi estis la plej malvaria, la plej senbrua kantino de la kolonio. La corvée, la monotoneco, la freneziga varmego faris la soldatojn duonmortaj. Nekalkuleble multe da muŝoj zumis en la ejo.
— Alo, sinjoroj! Ĝi ja tute ne estas kantino, sed funebra kunveno. — La vigla krio de Kolombo preskaŭ disŝprucigis la varmegan, sufokan aeron. La homoj ekmoviĝis. Poste eksonis sur la buŝharmoniko:
„Le sac, ma foi, toujours au dos…”
Kekaj homoj kantis. Ankaŭ la idiota Kreto movis sian manon rikanante. Kelkfoje li ekĝojkriis. Ĉiu ridis pri tio. Sed nek tiu tago pasis sen tragedio.
La homoj suferis duonsvene en la vaporo de la kantino, peza de la sufoka, abomeninda fumo de pipo.
Aŭdiĝis la trumpeto de la ekmarŝonta corvée. Kaj la pordo malfermiĝis…
Toppauer alvenis kuregante… Time, maltrankvile…
— Knaboj… mia fusilo… malaperis…
Ili eksilentis konsternite. Ĝi signifas punlaboron. Certe kaj nesaveble! La dika poeto ĉirkaŭrigardis senkonsile per siaj malgajaj, hebetaj okuloj…
Pencroft ĵetis unu frankon sur la ladan drinkejtablon kaj foriris silente. Hildebrandt restis sidanta.
— Kiaj stultaĵojn vi parolas?! — alkriaĉiis lin Kolombo kolere. — Kiel eblas, ke via fusilo malaperis?! Rapidpafa fusilo Lebel ne estas fabela feino…
— Mi… metis ĝin sur la stablon. Nun mi devas iri gardostari, kaj… mi ne trovas… Ĝi malaperis…
Frapbruo de kolbo aŭdiĝis ĉe la pordo. La pikedo!
— Senrangulo! Vi ne anonciĝis ĉe la corvée! Post kvin minutoj iru por priaŭskultado en laborista vestaĵo.
… La buŝharmoniko de Kolombo mutiĝis. Lia plej bona amiko, la grandkapa, dika poeto ekiros posttagmeze al travaux forcés!
Li estis kondamnita al du semajnoj, sed estas tute egale. Oni mortigos lin la unuan tagon. Latouret permesi al ili paroli lastfoje unu kun la alia.
Kolombo ne povis ekparoli. Li nur glutis, ĉar io strangolis lian gorĝon kaj longe premadis la manon de sia amiko. Tiu ridetis. Dume li lekadis sian larĝajn, arlekenajn lipojn. Li estis tiel malbela kaj tiel kara. Li karesadis embarasite sian bluan barbostoplan makzelon, similan al tiu de simio, li metis sian pezon de sur iu kurba kruro al la alia, fine li transdonis al Kolombo multe da paperoj.
— Tiuj estas miaj verkoj — li diris poezie — , cen dek elektitaj poemoj de Troppauer. Gardu ilin. Per tio vi ŝuladas al la posteuloj…
— Debout! — kriis la kaporalo, kaj Troppauer ekiris kun la corée. Sola li iris plu ĉe la ŝoseo, komenciĝanta en la ĝangalo.
Post kelkaj minutoj li malaperis for de l’ iliaj okuloj. Ili sciis bone: porĉiam.
Troppauer anasiris trankvile sur la ŝoseo, en la internon de la ĝangalo. Leŭtenanto Hillers ĵus kontrolis, kiel oni demetas kaj elverŝas la malvarman bitumon sur la purigitan teron.
— La senrangulo n-ro mil okcent sesdek kvin anonciĝas por du semajna punlaboro.
La leŭtenanto skribis lian nomon en sian notlibron kaj mansvingis.
— Iru al la bangalo.
Li iris…
La grandaj arboj kaŝis lin de antaŭ la oficiro. Hillers ĝemis. Li sciis bone, ke la soldato malaperos. Terure. Kaj oni povas fari nenion. Ŝoseo estas bezonata ĉiumaniere.
… Troppauer jam vidis de malproksime la mokan kaj minacan grupon de la malliberuloj staradi ĉirkaŭ la tendodomo. Io kunpremis lia torakon…
Grandegulo, rande la grupo, skuis minace sian pugnon de malproksime. Li estis Tarzan-simila, duonnuda homo kun osta, ĉevalforma kapo kaj kun barbo de Sankta Nikolao, pendanta ĝis lia zono. Li svingis klabon en sia mano.
— Knaboj! Unu soldaton malpli denove… — kriis Tarzan. — Sed enterigu lin malpli proksime, ĉar la lasta alvenigis la hienojn ĉi tien.
Kaj li ekiris por ekbati la proksimiĝanton la unua. Troppauer pensis tion dum momonto, ke li forkuros. Sed kien? Ĉirkaŭe estas la netrapenetrebla densejo de la ĝangalo. Li iris plu, rekte.
— Hundo! Fia sanghundo! — kriis la sovaĝulo, simila al Sankta Nikolao kaj suprenlevis sian klabon. Sed iu kaptis lian brakon kaj ĵetis lin flanken, kiel paketon.
— Neniu batu tiun homon!
La duone ŝimaj skeletoj, vestitaj per dreliko, proksimiĝis kun minaca kriĉado…
Barbizon, la korsika bandito staris antaŭ Toppauer kun disetenditaj brakoj.
— Li estis tiu soldato, kiu donis akvon por trinkigi vin, Gruont. Li batis la goumier-on pro ni. Kiu ektuŝos lin, mi mortigos tiun. Mi ĵuras je Madono…
La minaco de la korsikano en si mem ankoraŭ ne estintus efika. La hirtahara Nikolao-Tarzan retropaŝis tiam, kiam li aŭdis, ke la soldato trinkigis malliberulon. Tiuj duonmortaj, nervomalsanuloj, kiuj ŝanceliĝadis inter krimfaro kaj histeria animstato. Ili frapadis la ŝultron de Troppauer kaj rikanis al li.
La dikulo rektigis sin kaj diris kun sia plej larĝa rideto:
— Se vi permesas, mi laŭtlegos mian poemon — kaj li elpenis malpuran paperon. — Aŭroraj rozoj super Saharo. Verkis: Hümér Troppauer!
La bagnanoj staris timiĝinte.
Kolombo pikigis sin ĝissaѮge fare de la moskitoj kaj forĵetis la kininon. Li ne englutis eĉ unu gramon el ĝi. Rikajev jam estis surda pro la multe da kinino kontraŭ la malario. Kolombo nur lasis, ke la moskitoj piku lin, sciante, se li devas enhospitaliĝis, ĝi jam signifas tion, kvazaŭ li jam estus mortinta.
Sed vespere en la kantino denove ne la febro turmentis lin, sed la malpacienca malsato. Kiam fine oni alportis la vespermanĝon, Rikajev subite falis de sur la seĝo, ĵetante sin duon metron malproksimen pro frostotremo, kaj liaj kunpremitaj dentoj grincadis tiel, kvazaŭ du raspaj gruzelpecoj estus kunfrotitaj…
La kruacisto nur rigardis sur la danon:
— Malario… — li konstatis kun mansvingo. Kaj oni forportis Rikajev-on…
— Je mia vorto la sorto serĉe provokas min — diris Kolombo en si mem malesperiĝinte.
Sed li devas morti! — li ripetadis en si mem kaj englutis grandajn pecojn el sia vespermanĝo. Kompatinda Troppauer! Li metis liaj poemojn en tiun impregnitan sakon, en kiu li gardis la dokumentojon de Grison kaj la ostan plakedon kun la numero 88.
Nun Hlavaĉ envenaĉis en la kantinon. Li apenaŭ resaniĝis el sia feboatako, kiun oni pensis tifo. Li sidis al la tablo de Kolombo kun iom da kulposento, modeste. Hlavaĉ vere estis ŝuisto. Li ekbruligis sian metiejon antaŭ du jaroj, kaj oni enkarcerigis lin pro asekur-trompo. Liberiĝinte, li dungiĝis al la legio kaj tute ne konjektis, ke post lia ŝtelafero la fantasta Kolombo vidas en li varan, sekretan majoron!
Kolombo kunfrapis siajn maleolojn sub la tablo kaj okulumis. Nun venis en lian kapon, ke li ne vidis Hlavaĉ-on, de kiam li eksciis, ke li estas majoro Yves. Kompreneble, la onidira ŝuisto tute ne konjektas tion, ĉar li havis febron. Li ankoraŭfoje okulumas al la ŝuisto, kiu rigardis lin konsternite, poste li kliniĝas al li proksimen kaj flustras en lian orelon:
— Mi scias ĉion…
Hlavaĉ fariĝis murte pala… Nun sekvos la afero pri la ĉemizo!
— Mi ne komprenas… — li balbutaĉis.
Kolombo okulumis denove kaj diris nur tion signifoplene, mallaŭte:
— La ĉemizo!.. Vi rakontis ĉion en via sonĝo, kiam vi havis febron…
La lipoj de Hlavaĉ tremis kaj forte ekprenis la seĝon
— Mi petegas… mi, mi… se oni ekscios…
— Vi povas fidi min… mi estas bona knabo… Kaj bonega detektivo… Vi povas kredi tion…
— Mi petas vin… — balbutaĉis Hlavaĉ — , Spolinski diris al mi… mi vere ne povas…
— Bone, bone… Gravas, ke vi en donita situacio povas kalkuli mian helpon. Mi preskaŭ fariĝis franca maroficiro. Oni forprenis mian kvaston, sed mian amon al la patrujo ne. Vive la France… Pst… — kaj li metis sian fingron antaŭ sian buŝon.
— Mi povas silenti. Sed mi diras tion: vi povas kalkuli mian helpon… Ĝis revido… sinjoro majoro!
Kaj li foriris. Hlavaĉ sidis tolpore kaj viŝis sian svitantan frunton. Dio mia… Tio kaŭzos malbonon al li, se tiu homo vere freneziĝis.