La sekva etapo: ĝis Murzuk estis dek ripozoj kaj kvar tendumoj. Serĝento Latouret skoldas la vojon. Ĉiu scias bone, ke tiu superflua patrolado estas puno. La soldatoj rigardis kun malica ĝojo, kiam li ekiras duon horon antaŭ la viciĝo en la dezerton. Sed ili vane atendis, ke la maljuna soldato laciĝu aŭ malgajiĝu. Nenia emocio estis videbla sur lia cikatra vizaĝo. Liaj bruliĝintaj, blankaj lipharoj, similaj al tiu de linko direktiĝis samtiel bataleme kaj malafable al la legianoj, kaj li samtiel ekvidis ĉiun etan malordemon, kiel antaŭe.
Li ekmarŝis ankoraŭ en la malluma nokto kun la ok homoj, inter ili estis Kolombo, malantaŭ serĝento Latouret. Rusa studento, Iljiĉ iris apud li. Iljiĉ, aŭ kiel oni nomis lin en la legio: la Bubo, iom pli rapide spiris, kio estas la unua serioza signo de la elĉerpiĝo. Tiam jam la venjoj en la pulmo dilatiĝas…
— Malbenita vojo… — li diris per fajfosimila voĉo. — Mi nur scius, ĝis kiam ankoraŭ, ja Saharo jam estas nekonata ĉi tie.
— Tute ne — trankviligis lin Kolombo. — Oazo Murzuk ankoraŭ estas frekventata loko ĉe la kruciĝo de la karavanvojoj de Maroko kaj Alĝerio…
La Bubo kapbalancis malgaje.
— Mi scias pli multe ol ĉiutaga soldato. Oazo Murzuk estas la lasta punkto de la civilizacio. De tie nur kelkaj scienculoj sukcesis atingi la ekvatoron. Tiu parto ĉiam estintus grava, ĉar atinginte tra Murzuk la regionon de Niĝero, oni konstruus fervojon ĝis Angla Gvineo. Hornemann, Brath venis pro tiu vojo ĉi tien, kaj la unuan fojon Suetonius Paulinus, de ili motis tie. Ankoraŭ granda, nekonata tero estas en la regiono de Niĝero, kiu senkonteste apartenos al tiu, kiu pli fure atingos ĝin.
— Diru, Bubo, kie vi lernis tiel multe da superfluaj aferoj pri vojaĝistoj, kiuj ŝovas sian nazon en ĉion… Estas tute absurde en via aĝo okupiĝi pri tiel multe da vanaĵoj… Ni haltos en Murzuk kaj fino…
— Vi eraras. Spahia kaj senegala garnizono estas en Murzuk.
— Kiel bone vi scias tion! — rigardis Kolombo sur lin kun iom da suspekto. En la lasta tempo li ne ŝatis la soldatojn, havantajn strangajn konojn. Diablo forportu la multe da enigmoj!
Bubo embarasiĝis.
— Jes… Hazarde, pere de virino mi konatiĝis kun multaj homoj… Mi scias multe, kaj strange, ili rakontis al mi kelkajn, interesajn aferojn pri la politiko en Saharo…
— Mi petas vin diri tiujn aferojn al alia homo. Mi, infano mia, diras sincere al vi, ke la historio de via lasta amantino interesas min pli bone, supoze, se ŝia sinjorina moŝto diris ian spritan aferon, kaj ŝi havas ŝatatan kanton, kiun mi poste interpretus al vi sur buŝharmoniko.
La Bubo esplore rigardis lin.
— Mi opinias, ke vi ŝajnigas. Eble, se mi parolus sincere…
Kio okazis al ili? De kia li elpensis tiun unuarangan, idiotan ŝercon, rilate al Troppauer, kiun li legi poemojn, de tiam la tuta kompani estimas lin kun sia konficenco. Ankaŭ sinjoro grafo volis esti sincera, kaj nun la Bubo…
— Ni lasu la sincerecon, ordulo mia. Ne indas mediti pri la paseo de la familio. Vi defraŭdis ĝin kaj fino…
— Sed ne…
— Vi do malgajnis tion per kartludo, kaj ĝi estas en ordo.
— Ĝi okazis ne tiel…
— Bone, bone… Vi mortigis tiun kaj fino.
La Bubo eklevis sian kapon.
— De kie vi scias tion?…
— Al ĉiu okazis same, kiu estas ĉi tie. Li perdis pro kartludo, mortigis aŭ defraŭdis, eble li edziĝis ankaŭ al alia virino aŭ tiaĵo… Ne zorgu pri tio… Mi diras.
Latouret kelkfoje retrorigardis al la parolantoj, sed li diris nenion… Nur paroladu… Vi povas eĉ cigaredi, sed iam… Se doniĝos vere bona okazo… Nom du nom…
La suno bruligis ilin, kaj la konstanta, flava, blindiga, dezerta rebrilo, kiu preskaŭ zumante penetris tra la okuloj en la cerbon el la oceano de la ĉiam monotone ripetiĝantaj polvomentetoj, ĝi estas neeltenebla… phu…
— Ne malrapidiraĉu, per la sep sakramentoj… vi ne estas kur la korso… Komencu kanti la marŝon de la legio! Ek do… un… deux… trios… Allons!..
Lace, false, raŭke eksonis el ilia preskaŭ krevinta, malsekiĝinta gorĝo:
Tin t’auras du boudin
Tin t’auras du boudin…
Koller, la ĉarpentisto, falis el la viĉo kun bruego…
Nom de Dieu!..
Iu homo restis kun li. StarigiŮte tendon, ili atendos la kompanion…
— Garde á vous… En avant… Marche!
La patrolo daŭrigis sian vojon en Saharo. Nun jam ili ne kantis. La serĝento ne komandis tion. Kiel molaĉuloj ili estas! Tiutempe, kiam ankoraŭ estis kutimo la crapaudine, la silo kaj similaj punoj, kiam oni ŝnurligis tiun, kiu postrestis, ke li iru aŭ trenigu sin, kiam oni deprenis nur la ekpiaĵon de sur la falinta sodato en la dezerto, kaj ĉiu preteriris la svene kuŝanto, tiam oni ankoraŭ kantis, kaj kiu ne volis aŭ ne povis, tiun oni ligis tiel, ke lia korpo formis ringon, por ke li mortaĉu… Sed de tiam alia mondo estas ĉi tie. Tiel multe okupiĝis la ĵurnaloj pri tio, tiel multe oni skribaĉis pri ili, ke pli kaj pli novaj ordonoj faris ĉiam pli komforta la vivon en la legio por ĉiu urba fripono…
— Mi povas rakonti al vi, Kolombo, se tio interesas vin. Ĝi estas sekreto, sed mi rakontos.
— Ne! — respondis Kolombo. — Min ne interesas, se ĝi estas sekreto, kaj mi tre petas vin, ne rakontu tion…
— Sed… tamen… estus pli bone, se vi scias…
— Pli bone, se ne!
— La vojo tien… ĝis nun… estis danĝera ekspedicio… Vojo ne ekzistas… De la oazo Murzuk ĝis Niĝero tute ne eblas… kaj oni jam estigis ankaŭ garnizonon… Ĝi estas la plej granda skandalo de la dudeka jarcento… Dumvoje kaj tie ili mortas… sed oni volas vojon al Gvineo… kaj Timbuktu situas okcidente… ĝi ne taŭgas… Hu… mi ne eltenos…
Alia soldato ŝanceliĝante elvenis el la vico… Oni postlasis ankaŭ lin kun iu, kiu ankoraŭ ne estis tute laciĝinta.
… Se la kara, olda Latouret, Dio donu al li ripozon, se lia neŝanĝebla provideno forkomandus lin el la legio, ne rigardus kelfoje al li kun tiel malŝataj okuloj, li do provus buŝharmoniki al la kanboj, eble ĝi utilus al ili kontraŭ la laciĝo…
Hm… Li provos… Kio povas okazi? Pluraj soldatoj ja cigaredas, kaj li ne admonas ilin… Maksimume li alkrigos lin, ke li ĉesigu tion. Kaj li plenumos lian peton.
La suno arde brilas…
Ili marŝas la sesan horon en la mezo de la senlima, flava polvooceano, kiam serĝento Latouret subite eklevas sian kapon mirante. Li aŭdas ian delikatan, mallaŭtan, flutantan zumadon… Kio ĝi estas? En la neeltenebla, lasta horo de la mortiga marŝado, ĉar tiom da tempo estis bezonata ĝis la temdumado… Kio ĝi estas?
Li turniĝis.
Sacrebleu! La laktobuŝulo cincas per sia buŝharmoniko… kaj… infero kaj diablo! Li portas du fusilojn sur siaj ŝultroj! Li transprenis ĝin de tiu bubaĉo!.. Tio estas malpermesata, se li admonus lin, tiu bubo estus punata, kiu devintus resti hejme apud sia patrino anstataŭ veni ĉi tien por fariĝis soldato… Li do portu ankaŭ alies fusilon, baldaŭ li ĝojus, se li povus eklevis sian piedon… Sed eĉ buŝharmoniki per tiu aĉa, polva, sufoke varma aero… Li estas tute freneza, kaj li elfalos el la vico mortinta post la dua etapo… Li nur falu… li nur blovu ĝin..
Kaj Kolombo blovis ĝin. Nun jam tute gaje. En tiu ĉi horo jam neniu falis el la vico. — Haltu… Fixe! Á terre!
Duhora ripozo.
Ili iris jam nur kvarope. La serĝento, Kolombo, la Bubo (kies fusilon portis Kolombo), Nadov, la turkestana giganto, kiu diris nek du vortojn dum tago, kaj Minkus, la aŭstria kuracisto. Ili iris kvar horojn el la dua sep horoj.
Kaj Kolombo buŝharmonikis.
Poste li ĉesigis tion. Latouret turniĝis, por ke li vidu fine elŝanĉeliĝi lin el la vico, sed li vidis nur tion, ke Harrincourt elprenas el sia pansako pecon da malvarma ŝaf-viando, kiu eĉ varme ne estis bongusta nutraĵo, kaj li mordis el ĝi bonapetite.
Nu! La maljuna serĝento, multfoje vaginta en la dezerto jam iomete ŝanceliĝis. Kaj li nur rikanas, manĝas, muzikas, portas du fusilojn, kaj aspektas tiel, kvazaŭ li estus veninta ĉi tien por grasiĝi…
Nadov, la turkestana giganto falas el la vico kun granda bruo, kiel ia kolono. Minkus kliniĝas super lin por aŭskulti lian korbaton, sed transkapiĝinte ankaŭ Ŭi sterniĝas apud li.
— Senragulo!
Li diris ѡl la Bubo. Li ankoraŭ staris sur siajĠpiedoj, nur liaj lipoj tremas blue, kaj liaj palpebroj ofte fermiĝis.
— Starigu trendon super la malsanulon, kaj atendu la trupon. Transprenu vian fusilon… Patrolo! Rektiĝu! á mon commandemant… enĠavant… marche!
La patrolo, ĉi-foje Kolombo estas la sola, ekiras malantaŭ la serĝento rektiĝinte.
Post kelkaj paŝoj li malkuraĝe muzikaĉas, kiam li vidas, ke Latouret diras nenion, li komencas buŝharmoniki bele, laŭte.
Vesperiĝis, palaj, fruaj steloj ekbrilis sur la blua ĉielo, kaj la patrolo, konsistanta el du personoj iras: avane la serĝento kun siaj tri linkosimilaj lipharoj, malantaŭ li Kolombo kun fiksita stileto, buŝharmonikante.
— Senrangulo!
Oui, mon chef!
— Kiam vi alkutimiĝis al la tropiko?
— En la pasintaj tagoj, mon chef!
— Kial vi mensogas? Vi nun ne la unuan fojon marŝas en la dezerto!
— Mi raportas obeeme, mi ankoraŭ neniam mensogis. Ĝi ne estas deca kutimo.
Ili marŝis. Tie kaj ĉi tie hienoj ĉirkaŭiris ilin el granda distanco, kurantaj foje antaŭe, foje malantaŭe… Kelkaj ili ekhurlis per minaca, histeria, raŭka voĉo, memoriganta al virina rido…
Malforta lumo aperis malproksime. Tie jam estas oazo Murzuk.