Lev TolstojLev Tolstoj
LA MORTO DE IVAN ILJICx

La titolo de la rusa originalo:

Smertj Ivana Iljicxa

Serio Rusa literaturo; Volumo 4

Tradukis el la rusa: Valentin Melnikov Redaktis kaj kompostis: Aleksander Korjxenkov Korektis: Halina Gorecka


TOLSTOJ, Lev Nikolajevicx. La morto de Ivan Iljicx: Novelo / Tradukis el la rusa V. Melnikov; Antauxpar., koment. A. Korjxenkov. " Jekaterinburg: Sezonoj, 1997. " 56 p. " (Serio Rusa literaturo; Volumo 4).


? Traduko en esperanto, antauxparolo, komentoj Ruslanda Esperantisto, 1997 ANTAUxPAROLO La nomo de Lev Tolstoj (1828 "1910) asociigxas kun liaj grandaj romanoj Milito kaj paco (Milito kaj mond(um)o), Anna Karenina kaj Revivigxo, kiuj farigxis integra parto de la mondliteraturo. Sed li jam antaux Milito kaj paco (finverkita en 1869) diskonigxis en Ruslando pro siaj noveloj Infaneco, Adolesko, Juneco, Du husaroj, Mateno de bienulo kaj aliaj.


Tolstoj ne forlasis la novelan gxenron ankaux en la postaj jaroj, kaj gxuste la noveloj verkitaj en la 1880aj kaj 1890aj jaroj " La morto de Ivan Iljicx, Patro Sergio, La diablo k. a. " faris lin la plej konata ruslanda auxtoro. Diference de la multfacetaj romanoj, la noveloj de Tolstoj kutime havas nur unu aux du protagonistojn, tial la intrigo kaj mesagxo de cxiu aparta novelo estas tre klara.


La stato de la verkisto estas neeviteble respegulata en liaj verkoj, kaj la vivcirkonstancoj de Tolstoj trovas en la noveloj pli da respegulo ol en la romanoj.


La 1880aj jaroj estis krizaj por Tolstoj, frontinta neeviteblon de l' foriro el sia altklasa medio. Gxuste tiam li decidis per priskribo de la ordinara morto de la ordinara homo montri la falson, malplenon kaj vanton de la agrabla kaj deca metropola vivo, al kiu strebis plimultaj ruslandaj oficistoj. La kombino de la psikologia analizo kun la senornama priskriba stilo ebligis al Tolstoj montri la vivhistorion samtempe simplan, ordinaran kaj plej teruran , kaj gxuste tiu kombino faris la novelon evento en la rusa realisma literaturo.


La novelo La morto de Ivan Iljicx, aperinta en 1886, havis realan protagoniston Ivan Iljicx Mecxnikov (frato de la konata sciencisto Ilja Mecxnikov), advokaton el la urbo Tula. Mecxnikov, bona konato de Tolstoj, oficis kiel advokato en Tula kaj mortis en 1881.


En 1913 aperis la esperanta eldono de Morto de Ivan Iljicx. Gxin tradukis Anna Sxarapova. Anstataux korekti kaj reeldoni la arkaigxintan tradukon, Sezonoj decidis proponi al la esperantista legantaro la klasikan novelon en pli adekvata traduko de Valentin Melnikov. La morto de Ivan Iljicx estas la kvara volumo en la libroserio Rusa literaturo, kies tri unuaj volumoj ricevis multajn pozitivajn reagojn en la esperantista gazetaro.

Загрузка...