Tiel pasis du semajnoj. Dum tiuj semajnoj okazis evento dezirata por Ivan Iljicx kaj ties edzino: Petrisxcxev faris la formalan edzigx-proponon. Tio okazis vespere. Sekvatage Praskovia Fjodorovna eniris al la edzo, pripensante kiel anonci al li pri la propono de Fjodor Petrovicx, sed gxuste en tiu cxi nokto Ivanon Iljicx trafis nova sxangxo al malbono. Praskovia Fjodorovna trovis lin sur la sama sofo, sed en nova pozo. Li kusxis surdorse, gxemis kaj rigardis antaux si per la haltintaj okuloj.
Sxi ekparolis pri kuraciloj. Li transmovis sian rigardon al sxi. Sxi ne findiris tion, kion komencis: tia kolero, gxuste pri sxi, esprimigxis en lia rigardo. " Je Kristo, permesu al mi trankvile morti, " li diris.
Sxi deziris foriri, sed tiumomente venis la filino kaj aliris por saluti. Li rigardis la filinon, same kiel la edzinon, kaj al sxiaj demandoj pri la sano, li seke diris, ke li baldaux liberigos ilin cxiujn de si. Ili ambaux eksilentis, iom sidis kaj eliris. " Sed pri kio ni kulpas? " demandis Elinjo al la patrino. " Kvazaux estus ni, kiuj tion faris! Mi kompatas papan, sed pro kio li nin turmentu?
Je la kutima tempo venis la doktoro. Ivan Iljicx estis respondanta al li: jes, ne , ne forturnante de li la koleran rigardon, kaj fine diris: