Praskovia Fjodorovna diris, ke sxi aparte bonas en iu certa spektaklo. La filino oponis. Komencigxis interparolo pri fajneco kaj realeco de sxia aktorado, gxuste tiu interparolo, kiu cxiam estas sama.
Meze de la interparolo Fjodor Petrovicx rigardis al Ivan Iljicx kaj eksilentis. Ankaux la aliaj rigardis kaj eksilentis. Ivan Iljicx estis rigardanta per la brilaj okuloj antaux si, evidente kolera kontraux ili. Necesis korekti tion, sed korekti neniel eblis. Necesis iel rompi la silenton. Neniu auxdacis, kaj cxiuj ektimis, ke subite la deca mensogo iel rompigxos, kaj al cxiu klaros tio, kio estas. Elinjo auxdacis la unua. Sxi rompis la silenton. Sxi volis kasxi tion, kion cxiuj sentis sed nevole eldiris. " Tamen, se veturi, do jam tempas, " sxi diris, rigardinte sian horlogxon, donacon de la patro, kaj apenaux rimarkeble, grave pri io, konata nur por ilia duopo, ridetis al la junulo kaj ekstaris bruetante per la robo.
Cxiuj ekstaris, adiauxis kaj forveturis.
Kiam ili eliris, al Ivan Iljicx sxajnis ke al li pli facilas: la mensogo jam ne estis, gxi foriris kun ili, sed la doloro restis. Cxiam la sama doloro, cxiam la sama timo rezultigis tion, ke nenio pli facilas, nenio pli malfacilas. Cxio pli kaj pli mavas.
Denove ekpasis minuto post minuto, horo post horo, cxio same, kaj fino ne venas, kaj cxiam pli horora igxas la neevitebla fino. " Jes, sendu al mi Gerasimon, " li respondis la demandon de Pjotr.