Aleksander Korjxenkov

IKovrilo

En granda konstruajxo de jugxejo dum pauxzo en la proceso de familio Melvinskij la asizanoj kaj prokuroro kunvenis en la kabineto de Ivan Jegorovicx Sxebek, kaj la parolo direktigxis al la fama proceso de Krasov. Fjodor Vasiljevicx ardigxis, pruvante nejugxeblecon, Ivan Jegorovicx insistis pri sia vidpunkto, dum Pjotr Ivanovicx, ne aligxinte komence al la diskuto, plu ne partoprenis gxin kaj foliumis jxus ricevitajn Informojn". " Sinjoroj! " li diris. " Ja Ivan Iljicx mortis.


" Cxu vere?

" Jen, legu, " li diris al Fjodor Vasiljevicx, donante al li fresxan, ecx inkodoran gazeton.


En nigra kadro estis presite: Praskovia Fjodorovna Golovina kun anima funebro informas la parencojn kaj konatojn pri forpaso de sia amata edzo, membro de Jugxa Kortumo Ivan Iljicx Golovin, la 4an de februaro 1882. La sepulto okazos vendrede, je la 1a horo posttagmeze .


Ivan Iljicx estis kamarado de la kunvenintaj sinjoroj, kaj cxiuj amis lin. Li malsanis jam de kelkaj semajnoj; oni diris, ke lia malsano nekuraceblas. Lia posteno estis rezervita, sed estis konsidero, ke okaze de lia morto la postenon povos transpreni Aleksejev, kaj la postenon de Aleksejev mem " Vinnikov aux Sxtabel. Do, auxdinte pri la morto de Ivan Iljicx, cxiu el la kunvenintoj en la kabineto unue pensis pri tio, kian signifon povos havi tiu morto por oficaj transiroj kaj promocioj de la membroj aux ties konatoj. Nun, versxajne, mi ricevos la postenon de Sxtabel aux Vinnikov, " pensis Fjodor Vasiljevicx. " Oni ja delonge promesis al mi, kaj tiu promocio signifos por mi pliajn okcent rublojn, ecx krom la kancelarion . Necesas nun peti pri enpostenigo de la bofrato el Kaluga cxi tien, " pensis Pjotr Ivanovicx. " La edzino tre gxojos. Nun jam ne eblos diri, ke mi neniam ion faris por sxiaj parencoj . " Mi gxuste tiel opiniis, ke li ne plu levigxos, " vocxe diris Pjotr Ivanovicx. " Domagxe.

Загрузка...