VII

Kiel tio okazis dum la tria monato de la malsano de Ivan Iljicx, ne eblis diri, cxar tio farigxis iom-post-iom, nerimarkeble, sed okazis, ke lia edzino, kaj la filino, kaj la filo, kaj la servistaro, kaj la konatoj, kaj la doktoroj, kaj, cxefe, li mem " sciis, ke la tuta intereso pri li por aliuj konsistas nur en tio, cxu baldaux li finfine vakigos la postenon, liberigos vivantojn de la gxeno, rezultanta el lia cxeesto, kaj mem liberigxos de siaj suferoj.


Li dormis cxiam malpli multe, oni donis al li opion kaj komencis injekti morfinon. Sed tio ne faciligis lin. Obtuza angoro, kiun li sentis en la duondormigita stato, nur dekomence faciligis lin kiel io nova, sed poste gxi farigxis same aux ecx pli turmenta, ol la evidenta doloro.


Oni preparadis al li specialajn mangxajxojn laux preskribo de kuracistoj; sed tiuj mangxajxoj estis por li cxiam pli kaj pli sengustaj kaj abomenaj.


Ankaux por lia fekado estis faritaj specialaj instalajxoj, kaj cxiufoje tio estis turmento. Turmento pro malpuro, maldeco kaj fetoro, pro konscio pri la fakto, ke tion devas partopreni alia homo.


Sed gxuste en tiu plej malagrabla afero aperis konsolo por Ivan Iljicx. Cxiam por forporti liajxojn estis venanta bufedservisto Gerasim.


Gerasim estis pura, fresxa, korpulentigxinta pro urbaj nutrajxoj juna ekskampulo. Cxiam gaja, klara. Dekomence la aspekto de tiu cxiam pure, russtile vestita homo, faranta tiun abomenajxon, hontigis Ivanon Iljicx.


Unufoje li, ekstarinte de sur fekujo kaj ne havante fortojn levi la pantalonon, falis sur molan fotelon kaj kun teruro rigardis siajn nudajn, senfortajn femurojn kun akre signitaj muskoloj.


Eniris per facila forta pasxmaniero Gerasim, en dikaj botoj, disvastigante cxirkaux si agrablan odoron de bota gudro kaj de fresxa vintra aero, en kanabtola pura antauxtuko kaj pura indiena cxemizo, kun manikoj kuspitaj sur nudaj, fortaj, junaj brakoj, kaj, ne rigardante al Ivan Iljicx " evidente bridante la vivogxojon, kiu radiis sur lia vizagxo, por ne ofendi la malsanulon " proksimigxis al la fekujo. " Gerasim, " feblavocxe diris Ivan Iljicx.


Gerasim ektremetis, evidente timante, ke li misis en io, kaj per rapida movo turnis al la malsanulo sian fresxan, bonvoleman, simplan, junan vizagxon, kiu nur komencis cxirkauxigxi per barbo.

Загрузка...