La pasinta vivhistorio de Ivan Iljicx estis plej simpla kaj ordinara kaj plej terura.
Ivan Iljicx mortis kvardekkvinjara, estante membro de jugxa konsilio. Li estis filo de oficisto, kiu faris en Peterburgo tra diversaj ministerioj kaj departementoj tian karieron, kiu gvidas homojn al tia stato, en kia evidentigxas ke kvankam ili ne povas plenumi ian signifan oficon, ili pro sia longa antauxa servado kaj siaj rangoj tamen ne povas esti forpelitaj kaj tial ricevas elpensitajn fikciajn postenojn kaj malfikciajn milojn da rubloj, de ses gxis dek, kun kiuj ili bonorde gxisvivas profundan oldecon.
Tia estis la sekreta konsilisto, malbezonata membro de diversaj malbezonataj institucioj, Ilja Jefimovicx Golovin.
Li havis tri filojn, Ivan Iljicx estis la dua. La plej agxa faris samtian karieron, kiel la patro, nur en alia ministerio, kaj jam proksimigxis al tia ofica agxo, kiu rezultigas la inercion de salajro. La tria filo estis fiaskulo. Li en diversaj lokoj cxie malutilis al si kaj nun servis pri fervojoj: kaj lia patro kaj la fratoj, kaj precipe ties edzinoj ne nur ne sxatis renkontigxi kun li, sed sen ekstrema neceso ecx ne rememoradis pri lia ekzisto. La fratino edzinigxis al barono Gref, sama peterburga oficisto kiel lia bopatro. Ivan Iljicx estis la phenix de la famille kiel oni diris. Li estis ne tiel frida kaj akurata, kia la pliagxa, kaj ne tia aventurema, kia la plijuna. Li estis la meza inter ili " sagxa, vigla, agrabla kaj digna homo. Li estis edukata kun la plijuna frato en jura lernejo. La plijuna ne finis kaj estis forpelita el la kvina klaso. Sed Ivan Iljicx bone finis la kurson. En la jura lernejo li jam estis tio, kio li estis poste dum sia tuta vivo: homo kapabla, gaje bonhumora kaj kontaktema, sed strikte plenumanta tion, kion li opiniis sia devo; kaj sia devo li opiniis cxion, kion konsideris tia la pli altrangaj personoj. Li ne estis humilema knabo, nek poste adolto, sed ekde plej frua junagxo li, kvazaux musxo al lumo, strebis al plej altrangaj homoj en la socio, alproprigis ilian stilon, ilian mondkoncepton kaj establis kun ili amikajn rilatojn. Cxiuj pasioj de infaneco kaj juneco pasis por li ne lasinte grandajn spurojn; li estis kaj sentema kaj vantema, kaj " fine, en la superaj klasoj " liberala, sed cxio en decaj limoj, kiujn korekte indikis al li la prudento.
En la jura lernejo li faris ankaux agojn, kiujn antauxe li opiniis grandaj acxajxoj kaj sentis pro ili abomenon al si mem dum la tempo, kiam li estis faranta tiujn; sed poste, vidinte, ke samon faras ankaux altrangaj personoj kaj ne opinias tion malbona, li ne tute agnoskis ilin bonaj, sed perfekte forgesis ilin kaj neniam cxagrenigxis de la rememoroj prie.
Fininte la lernejon kaj ricevinte la dekklasan rangon (kolegia sekretario), Ivan Iljicx, ricevinte de la patro monon por ekipi sin, mendis por si la vestaron de Sxarmer, fiksis al sxlosilringo medaleton kun la skribo respice finem, adiauxis princon kaj edukiston, tagmangxis kun la kamaradoj en la restoracio de Donon kaj kun novaj modaj valizo, vestoj, subvestoj, raz- kaj tualet-kompleto kaj plejdo, menditaj kaj acxetitaj en la plej bonaj vendejoj, forveturis en provincon por okupi postenon de speciala helpanto de la guberniestro, trovitan de lia patro.
En la provinco Ivan Iljicx tuj arangxis por si saman facilan kaj agrablan staton, kiun li havis en la jura lernejo. Li servis, faris karieron kaj samtempe agrable kaj bone amuzigxis; kelkfoje li veturis al distriktoj kun komisioj de la estraro, tenis sin digne kaj kun superuloj kaj kun subuloj, kaj kun precizo kaj nekoruptebla honesto, pri kiu li ne povis ne fieri, plenumis la komisiojn, precipe pri aferoj de religi-skismuloj.
En oficaj aferoj li estis, malgraux siaj juneco kaj inklino al facila gajo, ege modera, oficiala kaj ecx severa; sed en la sociaj aferoj li ofte estis petolema kaj sprita kaj cxiam bonhumora, deca kaj bon enfant, kiel diris pri li lia estro kaj ties edzino, por kiuj li estis tre hejmeca homo.
Estis en la provinco ankaux intima ligo kun iu sinjorino, trudinta sin al la danda juristo, estis ankaux modistino; estis drinkadoj kun alvenintaj oficiroj kaj veturoj al fora strato post vespermangxo; estis ankaux humila servado al la estro kaj ecx al ties edzino, sed cxio cxi estis markita per tiom alta deco, ke cxion cxi ne eblis nomi per fivortoj; cxio cxi tauxgis nur en rubrikon de la franca diro il faut que jeunesse se passe. Cxio okazadis kun puraj manoj, en puraj cxemizoj, kun francaj vortoj kaj, cxefe, en la plej alta socio, sekve, kun aprobo de altranguloj.
Tiel Ivan Iljicx servis dum kvin jaroj, kaj venis sxangxo en ofico. Aperis novaj jugxaj institucioj, ekbezonatis novaj homoj.