" Nu, pro kio ajn, sed tiamaniere vi neniam resanigxos kaj nur turmentos min.
La ekstera, eldirata al cxiuj kaj al li mem, rilato de Praskovia Fjodorovna al la malsano de la edzo, estis tia, ke pri la malsano kulpas Ivan Iljicx kaj la tuta malsano estas nova malagrablajxo, kiun li faras al la edzino. Ivan Iljicx sentis, ke tio rezultis cxe sxi malgrauxvole, sed pro tio al li ne estis pli facile.
En la jugxejo Ivan Iljicx rimarkis aux kredis, ke li rimarkas la saman strangan rilaton al si: jen al li sxajnis, ke oni lin atentas kiel homon baldaux vakigontan la postenon; jen subite liaj kamaradoj komencis amike sxerceti pri lia suspektemo, kvazaux tio, timiga kaj terura, unika, kio aperis en li kaj sencxese sucxas lin kaj senevite trenas ien, estas la plej agrabla objekto por sxerco. Precipe agacis lin Sxvarc, per ludemo, vivemo kaj comme il fauteco, kio al Ivan Iljicx memorigis lin mem antaux dek jaroj.
Venis amikoj por arangxi partion, sidigxis. Disdonis kartojn, metis karoojn al karooj, entute sep. Partnero diris: sen atutoj " kaj aldonis du karoojn. Do kio plu? Gaje, vigle devus iri cxio " pokal'. Kaj subite Ivan Iljicx sentis tiun sucxantan doloron, tiun guston enbusxe, kaj al li sxajnis malnatura tio, ke li samtempe povas gxoji pro la pokalo .
Li rigardas al Mihxail Mihxajlovicx, la partnero, kiel tiu batas la tablon per sangvinula mano kaj gxentile kaj indulgeme evitas prenadon de gajnajxoj, sed sxovas ilin al Ivan Iljicx por fari al li plezuron kolekti ilin ne lacigante sin, ne etendante la manon malproksimen. Cxu li opinias, ke mi tiom feblas, ke ecx ne povas etendi manon , " pensas Ivan Iljicx, forgesas pri atutoj, atutas senbezone per la siaj kaj malgajnas la pokalon sen tri, kaj plej teruras tio, ke li vidas, kiel suferas Mihxail Mihxajlovicx, sed al li estas indiferente. Kaj teruras pensi, pro kio al li estas indiferente.
Cxiuj vidas, ke al li malfacilas, kaj diras al li: Ni povas cxesi, se vi lacigxis. Ripozu . Cxu ripozi? Ne, li neniom lacigxis, ili finludas la robron. Cxiuj morozas kaj silentemas. Ivan Iljicx sentas, ke estas li, kiu kauxzis al ili tiun morozon, kaj ne povas gxin dissolvi. Ili vespermangxas kaj disveturas, kaj Ivan Iljicx restas sola kun la konscio, ke lia vivo estas venenita por li, kaj gxi venenas la vivon de aliaj, kaj ke tiu veneno ne malfortigxis, sed cxiam pli kaj pli penetras lian tutan eston.
Kun tiu konscio, kaj ankaux kun doloro fizika, kaj ecx kun teruro li devis enlitigxi kaj ofte ne dormi pro doloro plejparton de nokto. Kaj matene necesis denove ellitigxi, vesti sin, veturi en la jugxejon, paroli, skribi, kaj ecx se ne veturi " do resti hejme kun la samaj dudek kvar horoj en diurno, cxiu el kiuj estis turmento. Kaj tiel vivi sur la rando de pereo devis li sola, sen iu homo, kiu komprenus kaj kompatus lin.