IV

Cxiuj estis sanaj. Ne eblis nomi malsano tion, ke Ivan Iljicx diris fojfoje, ke li havas strangan guston en la busxo kaj ion neoportunan en la liva flanko de la ventro.


Sed okazis, ke tiu neoportuneco komencis pligrandigxi kaj transformigxi dume ne en doloron, sed en konscion de konstanta pezo cxe la flanko kaj en malbonhumoron. Tiu malbonhumoro, cxiam pli kaj pli fortigxante, komencis fusxi la agrablecon de facila kaj deca vivo, jam preskaux stabiligxintan en la familio Golovin. La geedzoj komencis pli ofte kvereli, kaj baldaux vanuis la facileco kaj agrableco, kaj kun peno estis retenata sole deco. Scenoj denove plioftigxis. Denove restis nur insuletoj, ecx tiuj malmultis, sur kiuj la geedzoj povis interkontakti sen eksplodo.


Kaj Praskovia Fjodorovna nun ne senbaze diradis, ke sxia edzo havas pezan karakteron. Kun sia kutimo troigi sxi diradis, ke cxiam dekomence estis tia terura karaktero, ke bezonatis sxia bonkoreco por toleri tion dum dudek jaroj. La vero estis, ke la kvereloj nun devenis de li. Liaj cxikanoj komencigxis cxiam jxus antaux tagmangxo kaj ofte, gxuste kiam li estis ekmangxanta, cxe supo. Jen li rimarkis, ke iu mangxilo estas difektita, jen mangxajxo ne tielas, jen la filo metis kubuton sur tablon, jen frizajxo de la filino malkonvenas. Kaj pri cxio li akuzis Praskovian Fjodorovna. Praskovia Fjodorovna dekomence oponis kaj diris al li malagrablajxojn, sed li du-trifoje komence de tagmangxo atingis tioman furiozon, ke sxi komprenis, ke tio estas malsaneca stato, kiun provokas en li akcepto de nutrajxoj, kaj kvietigis sin; jam ne oponis, sed nur rapidigis tagmangxon. Sian kvietigxon Praskovia Fjodorovna taksis kiel sian grandan meriton. Decidinte, ke la edzo havas teruran karakteron kaj kauxzis malfelicxon de sxia vivo, sxi komencis kompati sin. Kaj ju pli sxi sin kompatis, des pli sxi malamis la edzon. Sxi komencis deziri, ke li mortu, sed sxi ne povis tion deziri, cxar tiam ne estus salajro. Kaj tio ecx pli incitis sxin kontraux li. Sxi opiniis sin treege malfelicxa gxuste pro tio, ke ecx lia morto ne povus sxin savi, kaj sxi incitigxis, kasxis tion, kaj tiu sxia kasxita incitigxo plifortigis lian incitigxon.


Post unu tago, kiam Ivan Iljicx estis precipe maljusta kaj post kiu li dum klarigoj diris, ke vere li estas incitigxema, sed ke tio estas pro malsano, sxi diris al li, ke se li malsanas, do necesas sin kuraci, kaj postulis, ke li vizitu faman kuraciston.


Li veturis. Cxio estis, kiel li atendis; cxio estis tiel, kiel estas farata kutime. Kaj atendado, kaj graveco sxajna, doktora, al li konata, tiu sama, kiun li konis en si mem en jugxejo, kaj frapetado, kaj auxskultado, kaj demandoj, postulantaj antauxdifinitajn kaj evidente nebezonatajn respondojn, kaj signifoplena aspekto, sugestanta, ke vi, por tiel diri, nur venu al ni, kaj ni cxion arangxos " ni scias sendube kiel necesas cxion arangxi, cxion laux sama maniero por cxiu ajn homo, kiun vi volas. Cxio estis precize sama kiel en la jugxejo. Kiel li en la jugxejo afektis antaux akuzitoj, samtiel antaux li afektis la fama doktoro.


La doktoro diris: tio kaj tio indikas, ke vi havas interne tion kaj tion; sed se tio ne konfirmigxos laux esploroj de tiu kaj tiu, do pri vi necesas supozi tion kaj tion. Kaj se supozi tion, do k. t. p. Por Ivan Iljicx gravis nur sola demando: cxu lia stato dangxeras aux ne? Sed la doktoro ignoris tiun malkonvenan demandon. El vidpunkto de la doktoro tiu demando estis vanta kaj ne diskutenda; ekzistis nur pritakso de probableco " vaganta reno, kronika kataro kaj morbo de cekumo. Estis ne demando pri la vivo de Ivan Iljicx, sed diskuto inter la vaganta reno kaj cekumo. Kaj tiun diskuton antaux la okuloj de Ivan Iljicx la doktoro brile solvis favore al cekumo, farinte klauxzon pri tio, ke esploro de urino povos doni novajn faktojn kaj tiam la proceso estos rekonsiderata. Cxio cxi estis precize la samo, kion milfoje faris mem Ivan Iljicx super akuzitoj per same brila maniero. Same brile faris sian resumon la doktoro kaj jubile, ecx gaje rigardis al la akuzito super okulvitroj. El la doktora resumo Ivan Iljicx faris jenan konkludon, ke la afero mavas, kaj por la doktoro, kaj versxajne por cxiu indiferentas, sed por li " mavas. Kaj tiu konkludo dolore atakis Ivanon Iljicx, elvokinte en li la senton de granda kompato al si kaj granda kolero kontraux tiu doktoro indiferenta al tiom grava problemo.


Sed li diris nenion, ekstaris, metis monon surtablen kaj, suspirinte, diris: " Ni malsanuloj, versxajne, ofte faras al vi malkonvenajn demandojn, " li diris. " Gxenerale, cxu tiu malsano estas dangxera aux ne?..


La doktoro severe rigardis lin per unu okulo tra la okulvitroj, kvazaux dirante: akuzito, se vi ne restos enkadre de prezentataj al vi demandoj, mi estos devigita fari ordonon forigi vin el la kunsidejo. " Mi jxus diris al vi tion, kion opiniis necesa kaj oportuna, " diris la doktoro. " Pluon montros la esploro. " Kaj la doktoro klinsalutis.


Ivan Iljicx eliris lante, moroze sidigxis en sledon kaj veturis hejmen. Dum la tuta vojo li sencxese rememoris cxion, kion diris la doktoro, penante traduki tiujn implikitajn, neklarajn sciencajn vortojn en simplan lingvon kaj tralegi en ili respondon al la demando: cxu mavas " tre mavas al mi, aux dume ne? Kaj sxajnis al li, ke la senco de cxio dirita de la doktoro estis, ke tre mavas. Cxio surstrate sxajnis al Ivan Iljicx trista. Kocxeroj estis tristaj, domoj tristaj, pasxantoj, butikoj tristaj. Kaj la doloro, obtuza, obseda doloro, ecx por sekundo ne cxesanta, sxajne, pro neklaraj paroloj de la doktoro ricevis alian, pli seriozan signifon. Ivan Iljicx kun nova peza sento nun atentis gxin.


Li venis hejmen kaj ekrakontis al la edzino. La edzino auxskultis, sed meze de la rakonto venis la filino kun cxapeleto: sxi intencis veturi kun la patrino. Sxi kun peno sidigxis por auxskulti tiun tedajxon, sed longe ne eltenis, ankaux la patrino ne finauxskultis. " Nu, mi tre gxojas, " diris la edzino, " nun vi atentu, akurate akceptu la kuracilon. Donu la recepton, mi sendos Gerasimon en apotekon. " Kaj sxi iris vesti sin. " Nu, estu tiel, " li diris. " Eble cxio rezultos bone


Li komencis akcepti kuracilojn, plenumi preskribojn de la doktoro, kiuj sxangxigxis post esploro de urino. Sed gxuste nun okazis tiel, ke en tiu esploro kaj en tio, kio devis sekvi post gxi, aperis ia embaraso. La doktoro estis neatingebla, kaj rezultis, ke estis farata ne tio, kion diris la doktoro. Aux li forgesis, aux mensogis, aux kasxis ion de li.


Sed Ivan Iljicx komencis precize plenumi la preskribojn kaj en tiu plenumado trovis konsolon por la komenca tempo.


La cxefa okupo de Ivan Iljicx post la vizito al kuracisto igxis preciza plenumo de la kuracistaj preskriboj rilate higienon kaj akceptadon de kuraciloj kaj atentado pri sia doloro, pri cxiuj funkcioj de la organismo. La cxefaj interesoj de Ivan Iljicx igxis homa sano kaj homaj malsanoj. Kiam en lia cxeesto oni parolis pri malsanuloj, pri mortintoj, pri resanigxintoj, precipe pri malsano, kiu similis la lian, li penante kasxi sian maltrankvilon fikse auxskultis, demandis kaj faris aplikon al sia malsano.


La doloro ne malpliigxis, sed Ivan Iljicx faris strecxojn por devigi sin pensi, ke li pli bonstatas. Kaj li povis trompi sin, dum nenio lin maltrankviligis. Sed kiam okazis malagrablajxoj kun la edzino, malsukceso cxe la ofico, malbonaj kartoj en ludo, li tuj sentis la tutan forton de sia malsano; antauxe li povis travivi tiujn malsukcesojn atendante, ke li tuj korektos la malbonon, venkos, gxisatendos sukceson, grandan pokalon. Sed nun ajna malsukceso senfortigis lin kaj jxetis en desperon. Li diradis al si: ja jxus mi komencis resanigxi kaj la kuracilo jam komencis efiki, kaj jen tiu damna malfelicxo aux malsukceso Kaj li koleris kontraux la malfelicxo aux kontraux la homoj, kauxzantaj al li malagrablajxojn kaj mortigantaj lin, kaj li sentis, kiel tiu kolero mortigas lin; sed li ne povis reteni sin de gxi.


Sxajne al li devus esti klare, ke lia kolerigxo kontraux cirkonstancoj kaj homoj plifortigas lian malsanon kaj tial li devas ne atenti malagrablajn okazajxojn, sed li faris tute malan konkludon: li diradis, ke li bezonas trankvilon, atentis cxion, kio rompis tiun trankvilon, kaj cxe ajna bagatela rompo incitigxis. Lian staton malbonigis tio, ke li legis medicinajn librojn kaj konsultis doktorojn. La malbonigxo estis tiom kontinua, ke li povis sin trompi komparante unu tagon kun la alia " la diferenco estis malmulta. Sed kiam li konsultis doktorojn, tiam al li sxajnis, ke cxio iras al malbono kaj ecx tre rapide. Malgraux tio li konstante konsultis doktorojn.


Tiumonate li vizitis alian famulon: la alia famulo diris preskaux la samon, kion la unua, sed aliel vortumis la demandojn. Kaj la konsultigxo kun tiu famulo pliigis la dubon kaj timon de Ivan Iljicx. Amiko de lia amiko " tre bona doktoro " tiu denove tute aliel formulis la malsanon kaj, kvankam promesis resanigxon, per siaj demandoj kaj supozoj ecx pli konfuzis Ivanon Iljicx kaj fortigis liajn dubojn. Homeopato ankoraux aliel determinis la malsanon kaj donis medikamenton, kaj Ivan Iljicx sekrete akceptis gxin eble dum unu semajno. Sed post semajno, ne sentante plibonigxon kaj perdinte fidon kaj al la antauxaj kaj al tiu cxi kuracadoj, li venis ecx en plian deprimon. Foje konata sinjorino rakontis pri resanigxo per ikonoj. Ivan Iljicx kaptis sin cxe tio, ke li atente auxskultas kaj taksas verecon de la fakto. Tiu okazo timigis lin. Cxu mi tiom mense malfortigxis? " li diris al si. " Bagatel'! Estas absurde, ne indas cedi al suspektemo, sed elektinte unu kuraciston mi rigore sekvu lian kuracadon. Do tiel mi faru. Nun finite. Mi nenion pensos kaj gxis la somero rigore plenumos kuracadon. Kaj poste videblos. Nun fin' al tiuj sxanceligxoj! Facilis diri tion, sed ne eblis plenumi. La doloro en la flanko cxiam pli suferigis, cxiam sxajnis plifortigxi, igxis konstanta, la gusto enbusxe igxis pli kaj pli stranga, al li sxajnis, ke io abomena odoras el la busxo kaj apetito kaj fortoj plu malpliigxis. Ne licis sin trompi. Io terura, nova kaj tiom grava, pli grava ol kio neniam dum la vivo estis kun Ivan Iljicx, okazadis en li. Kaj li sola sciis pri tio, sed cxiuj apuduloj ne komprenis aux ne volis kompreni kaj opiniis, ke cxio en la mondo iras laux antauxa maniero. Gxuste tio pleje turmentis Ivanon Iljicx. Li vidis, ke la hejmanoj " precipe la edzino kaj filino, kiuj estis cxe ekstremo de vizitoj " nenion komprenis, angoris pro lia malgajeco kaj postulemo, kvazaux li kulpus je tio. Kvankam ili penis kasxi tion, li vidis, ke li estas obstaklo por ili, sed la edzino jam ellaboris certan sintenon pri lia malsano kaj agis tiele sendepende de tio, kion li diris kaj faris. La sinteno estis jena: " Vidu, " sxi ofte diris al konatoj, " Ivan Iljicx ne povas, kiel cxiuj bonaj homoj, rigore plenumi la preskribitan kuracadon. Nun li akceptas gastojn, mangxas laux preskribo kaj gxustatempe enlitigxos; sed morgaux, se mi malatentos, li forgesos akcepti, mangxos sturgajxon (kaj al li malpermesitas), kaj ecx sidos cxe ludo gxis la unua horo. " Nu, kiam do? " diris Ivan Iljicx kun angoro. " Unufoje cxe Pjotr Ivanovicx.

Загрузка...