" Gerasim, " li diris, " cxu vi nun okupitas?

" Tute ne, sinjoro, " diris Gerasim, lerninta de la urbaj logxantoj paroli kun sinjoroj.


" Cxu vi devas ankoraux ion fari?

" Nu kion mi faru? Mi cxion jam faris, restis nur haki lignon por morgaux.


" Do tenu miajn krurojn tiel, pli alte, cxu vi povas?

" Kial ne? Mi povas. " Gerasim levis la krurojn pli alte, kaj al Ivan Iljicx sxajnis, ke en tia stato li tute ne sentas doloron.


" Sed kio do pri la ligno?

" Ne penu maltrankviligxi, sinjoro. Mi sukcesos.


Ivan Iljicx ordonis al Gerasim sidigxi kaj teni la krurojn kaj iom interparolis kun li. Kaj " stranga afero " sxajnis, ke al li pli bonas, dum Gerasim estis tenanta liajn krurojn.


Ekde tiu tempo Ivan Iljicx fojfoje vokis Gerasimon kaj devigis lin teni la krurojn sur la sxultroj kaj sxatis interparoli kun li. Gerasim faris tion facile, volonte, simple kaj kun bonvolemo, kiu ravis Ivanon Iljicx. Sano, forto, viglo de l' vivo en cxiuj aliaj homoj ofendis Ivanon Iljicx; nur la forto kaj viglo de Gerasim ne cxagrenis, sed trankviligis lin.


La pleja turmento de Ivan Iljicx estis mensogo; tiu ial agnoskita de cxiuj mensogo, ke li nur malsanas, sed ne mortas, kaj ke li devas nur estis trankvila kaj kuraci sin, kaj tiam rezultos io tre bona. Sed li sciis ja, ke, kion ajn oni faru, rezultos nenio krom ecx pli turmentaj suferoj kaj morto. Kaj lin turmentis tiu mensogo, turmentis la fakto, ke oni ne volis konfesi tion, kion cxiuj kaj li mem sciis, sed oni volis primensogi lin okaze de lia terura stato, volis kaj devigis lin mem partopreni en tiu mensogo. Tiu mensogo, efektivigata pri li nelonge antaux la morto, la mensogo, kiu devis profanigi tiun teruran solenan eventon de lia morto gxis la nivelo de cxiaj iliaj vizitoj, kurtenoj, sturgajxo por tagmangxo estis terure turmenta por Ivan Iljicx. Kaj " strange " li multfoje, kiam ili faradis pri li siajn artifikojn, estis nur je hareto for de la intenco krii al ili: cxesu mensogi, kaj vi scias kaj mi scias, ke mi mortas, do cxesu almenaux mensogi. Sed neniam li havis kuragxon por fari tion. Li vidis ke la timigan, teruran procezon de lia mortigxo cxiuj apuduloj profanigis gxis la grado de hazarda malagrablajxo, ecx maldecajxo (simile al tio, kiel oni traktas homon, kiu enirinte gastocxambron, disvastigas cxirkaux si malbonan odoron), gxuste pro tiu deco , al kiu li servis dum la tuta vivo; li vidis, ke neniu kompatos lin, cxar neniu volas ecx kompreni lian staton. Sola Gerasim komprenis tiun staton kaj kompatis lin. Tial al Ivan Iljicx estis bone nur kun Gerasim. Al li estis bone, kiam Gerasim, kelkfoje ecx dum tuta nokto gxismatene, tenis liajn krurojn kaj ne volis foriri dormi, dirante: Ne penu maltrankviligxi, Ivan Iljicx, mi satdormos poste ; aux kiam li subite, sxangxante la tonon al pli familiara, aldonis: Se vi ne malsanus, sed nun kial mi ne servu? Sola Gerasim ne mensogis, laux cxio videblis, ke li sola komprenis, en kio konsistas la afero, kaj ne opiniis necesa kasxi tion, kaj simple kompatis la kadukigxintan, feblan sinjoron. Foje li ecx rekte diris, kiam Ivan Iljicx estis forsendanta lin: " Ni cxiuj devos morti. Kial do ne iom labori? " li diris, esprimante tion, ke lin ne gxenas tiu laboro gxuste pro tio, ke li plenumas gxin por mortanta homo kaj esperas, ke ankaux por li iu siatempe faros la saman laboron.


Krom tiu mensogo, aux pro gxi, plej turmenta por Ivan Iljicx estis tio, ke neniu kompatis lin tiel, kiel li deziris, ke oni lin kompatu: Ivan Iljicx en iuj momentoj, post longaj suferoj, plej multe deziris, kvankam li hontus konfesi tion, " li deziris ke iu kompatu lin, kvazaux malsanan infanon. Li deziris, ke oni lin karesu, kisu, ploretu super li, samkiel oni karesas kaj konsolas infanojn. Li sciis, ke li estas grava persono, havas grizigxantan barbon kaj tial tio ne eblas; sed li tutegale deziris tion. Kaj en la rilatoj kun Gerasim estis io proksima al tio, kaj tial la rilatoj kun Gerasim konsolis lin. Ivan Iljicx volis plori, volis, ke oni lin karesu kaj ploru kun li, kaj jen venis kamarado, kolego Sxebek, kaj, anstataux plori kaj karesumi, Ivan Iljicx faris seriozan, severan, profundpenseman mienon kaj laux inercio diris sian opinion rilate kasacian decidon kaj obstine insistis pri gxi. Tiu mensogo cxirkaux li kaj en li mem pleje venenis lastajn tagojn de la vivo de Ivan Iljicx.

Загрузка...