Kaj Ivan Iljicx igxis tia nova homo.

Al Ivan Iljicx estis proponita posteno de jugxesploristo, kaj Ivan Iljicx akceptis gxin, spite tion, ke la loko estis en alia gubernio kaj li devis forlasi stabilajn interrilatojn kaj establi la novajn. La amikoj adiauxis Ivanon Iljicx, grupigxis, donacis al li argxentan cigaredujon kaj li forveturis al la nova loko.


Jugxesploristo Ivan Iljicx estis same comme il faut, ordema, scianta disigi oficajn devojn de la privata vivo kaj sugestanta gxeneralan respekton " la sama kia li estis oficante pri specialaj komisioj. La ofico de la jugxesploristo prezentis por Ivan Iljicx multe pli da intereso kaj allogo ol la antauxa. En la antauxa ofico agrablis liberpasxe en la uniformo de Sxarmer trairi preter la tremantaj kaj atendantaj akcepton petantoj kaj oficuloj, enviantaj al li, rekte en la kabineton de la estro kaj komenci tie kun li teumadon kun cigaredo; sed homoj, rekte dependaj de lia arbitro, malmultis. Tiaj homoj estis sole distriktaj policestroj kaj religi-skismuloj, kiam oni sendis lin kun komisioj; kaj li sxatis afable, preskaux kamaradece trakti tiajn, dependantajn de li homojn, sxatis sentigi, ke jen li, kiu povas ilin dispremi, tiel amike kaj simple traktas ilin. Tiuj homoj tiam malmultis. Nun ja estante jugxesploristo Ivan Iljicx sentis, ke cxiuj senescepte plej gravaj, memkontentaj personoj " estas en liaj manoj kaj ke por li suficxas nur skribi certajn vortojn sur papero kun titolo " kaj tiun gravan, memkontentan personon oni kondukos al li kiel akuzaton aux atestanton, kaj tiu devos, se li ne ekvolos sidigi lin, stari antaux li kaj respondi liajn demandojn. Ivan Iljicx neniam trouzis sian potencon, male, li penis mildigi ties manifestigxojn; sed la konscio pri tiu potenco kaj eblo mildigi gxin konsistigis por li la cxefan intereson kaj allogon de lia nova ofico. Kaj en la ofico mem, gxuste en la jugxesploroj, Ivan Iljicx tre rapide alproprigis la metodon de forigo de cxiuj cirkonstancoj, ne koncernantaj la oficon, kaj prezento de ajna plej komplika afero en tia formo, kiam la afero nur eksteraspekte respeguligxas surpapere kaj kiam absolute forigata estas lia propra vidpunkto kaj cxefe, plenumatas cxiuj bezonataj formalajxoj. La afero estis nova. Kaj li estis inter la unuaj homoj, praktike ellaborintaj aplikadon de la statutoj de 1864.


Translokigxinte al nova urbo al la posteno de jugxesploristo, Ivan Iljicx establis novajn konatigxojn, ligojn, novmaniere prezentis sin kaj elektis iom alian tonon. Li metis sin digne iom fore de la guberniaj potencoj, sed elektis la plej bonan societon de jugxistoj kaj ricxaj nobeloj, logxintaj en la urbo, kaj akceptis la tonon de legxera malkontento pri la registaro, modera liberalismo kaj civilizita sxtataneco. Samtempe, neniom cedinte elegantecon de sia tualeto, Ivan Iljicx en nova ofico cxesis razi la mentonon kaj lasis la barbon libere kreski, kie gxi volas.


La vivo de Ivan Iljicx en la nova urbo igxis tre agrabla: la societo oponanta kontraux la guberniestro, estis amika kaj bona; la salajro estis pli granda, kaj gravan agrablon en la vivo tiam aldonis visto, kiun ekludis Ivan Iljicx, kapabla kartludi gaje, rapide pensante kaj tre precize, tial li gxenerale cxiam atingis gajnon.


Post dujara servado en la nova urbo Ivan Iljicx renkontis sian estontan edzinon. Praskovia Fjodorovna Mihxel estis la plej alloga, sagxa, brila frauxlino de tiu societo, en kiu cirkulis Ivan Iljicx. Inter aliaj distroj kaj ripozoj de la esplorista laboro, Ivan Iljicx establis petolajn, legxerajn rilatojn kun Praskovia Fjodorovna.


Ivan Iljicx, estante oficisto pri specialaj komisioj, gxenerale dancis; estante jugxesploristo li dancis nur escepte. Li dancis jam tiusence, ke, kvankam li estis en nova ofico kaj havis altan rangon, sed se temis pri dancado, do li povis pruvi, ke ankaux en tiu afero li superas la aliajn. Tiel, li fojfoje fine de vespero dancis kun Praskovia Fjodorovna kaj plejparte gxuste dum tiuj dancoj li venkis sxin. Sxi enamigxis al li. Ivan Iljicx ne havis klaran, definitivan intencon edzigxi, sed kiam la frauxlino enamigxis al li, li demandis sin pri tio. Vere, kial do ne edzigxo? " li diris al si.


Frauxlino Praskovia Fjodorovna devenis el bona nobela familio, sxi placxe aspektis, havis ioman kapitalon. Ivan Iljicx povus kalkuli je pli sukcesa partio, sed ankaux tiu cxi estis bona. Ivan Iljicx havis sian salajron, sxi, li esperis, havas samtiom. Bonaj parencoj, sxi estas cxarma, simpatia kaj tute bonmora virino. Aserti, ke Ivan Iljicx edzigxis tial, ke li ekamis sian fiancxinon kaj trovis en sxi kunsenton al siaj konceptoj pri la vivo, estus same malkorekte, kiel aserti, ke li edzigxis, cxar homoj de lia socio aprobis tiun partion. Ivan Iljicx edzigxis pro ambaux konsideroj: li faris agrablon por si, akirante tian edzinon, kaj samtempe faris tion, kion la plej altrangaj personoj opiniis korekta.


Do, Ivan Iljicx edzigxis.


Mem la procezo de la geedzigxo kaj la unua tempo de la geedza vivo, kun geedzaj karesoj, novaj mebloj, nova mangxilaro, novaj litajxoj, antaux gravedigxo de la edzino pasis tre bone, tiel ke Ivan Iljicx komencis pensi, ke la edzeco ne nur ne perturbis tiun karakteron de la vivo facila, agrabla, gaja kaj cxiam deca kaj aprobata de la socio, kiun Ivan Iljicx opiniis eca al la vivo gxenerale, sed ecx pliigos gxin. Sed jen, ekde la unuaj monatoj de la edzina gravedeco, aperis io tia nova, neatendita, malagrabla, peza kaj nedeca, kion oni ne povis supozi kaj de kio neniel eblis liberigxi.


La edzino sen iuj pretekstoj, kiel sxajnis al Ivan Iljicx, de gait de coeur, kiel li diris al si, komencis rompi la agrablecon kaj decon de la vivo: sxi sen ajna kauxzo jxaluzis lin, postulis de li zorgadon pri si, cxikanis cxion kaj faris al li malagrablajn kaj krudajn scenojn.


Komence Ivan Iljicx esperis liberigxi de tia gxena stato per tia facila kaj konvena rilato al la vivo, kiu bone helpis lin antauxe, " li provis ignori la humoron de la edzino, dauxre vivis facile kaj agrable: invitis al si amikojn por ludo, provis mem forveturi en klubon aux al kamaradoj. Sed la edzino unufoje kun tioma energio komencis insulti lin per krudaj vortoj kaj tiom obstine dauxre insultis lin cxiufoje, kiam li ne plenumis sxiajn postulojn, evidente, firme decidinte ne cxesi gxis li humiligxos, tio signifis " gxis kiam li sidos hejme kaj sopiros same kiel sxi, " ke Ivan Iljicx terurigxis. Li komprenis, ke la geedza vivo " almenaux kun tia edzino " ne favoras cxiam al agrabloj kaj bonmoreco de la vivo, sed male ofte perturbas ilin, kaj tial necesas protekti sin de tiaj perturboj. Kaj Ivan Iljicx eksercxis rimedojn por tio. La ofico estis tio, kio imponis al Praskovia Fjodorovna, do Ivan Iljicx pere de la ofico kaj sekvantaj el gxi devoj komencis lukti kontraux la edzino, forbarante sian sendependan mondon.


Kun la naskigxo de la infano, provoj nutri kaj diversaj malsukcesoj pri tio, kun realaj kaj imagitaj malsanoj de la infano kaj la patrino, por kiuj bezonatis helpo de Ivan Iljicx, sed en kiuj li nenion povis kompreni, la bezono por Ivan Iljicx forbari sian mondon ekster la familio igxis ecx pli nepra.


Dum la edzino igxis pli ekscitigxema kaj postulema, ankaux Ivan Iljicx cxiam pli kaj pli movis la centron de sia vivo al la ofico. Li pli forte eksxatis la oficon kaj igxis pli ambicia, ol li estis antauxe.


Tre baldaux, ne pli ol unu jaron post la edzigxo, Ivan Iljicx komprenis, ke la geedza vivo, prezentante certajn oportunajxojn de la vivo, fakte estas tre komplika kaj malfacila afero, rilate kiun, por bone plenumi sian devon, tio estas " vivi la decan vivon, aprobatan de la socio, necesas ellabori certan sintenon, samkiel rilate la oficon.


Tiun rilaton al la geedza vivo ellaboris por si Ivan Iljicx. Li postulis de la geedza vivo nur tiujn oportunajxojn de hejma tagmangxo, mastrino, lito, kiujn gxi povis doni al li, kaj cxefe tiun decon de eksteraj formoj, kiuj estas difinataj far socia opinio. En la cetero li sercxadis gajan agrablecon kaj se li trovis tiun, li estis tre danka, sed frontinte reziston kaj grumblemon, li tuj estis foriranta en sian apartan forbaritan mondon de ofico kaj trovis agrablecon en gxi.


Ivan Iljicx estis aprecata kiel bona servulo, kaj post tri jaroj oni faris lin vicprokuroro. Novaj devoj, ties graveco, ebleco jugxigi kaj enprizonigi ajnan homon, publikeco de la paroloj, sukceso, kiun havis en tiu cxi sfero Ivan Iljicx " cxio cxi pli logis lin al la ofico.


Aperis la gefiloj. La edzino igxis pli kaj pli grumblema kaj severa, sed la rilatoj al la hejma vivo, ellaboritaj de Ivan Iljicx, faris lin preskaux nepenetrebla por sxia grumblado.


Post sep jaroj da oficado en unu urbo Ivan Iljicx estis translokita al la prokurora posteno en alian gubernion. Ili translokigxis, mono malmultis, kaj al la edzino ne placxis tiu loko, kien ili venis. Kvankam la salajro superis la antauxan, la vivo estis pli multekosta; krome mortis du gefiloj, kaj tial la familia vivo igxis ecx pli malagrabla por Ivan Iljicx.


Praskovia Fjodorovna pri cxiuj okazantaj plagoj en tiu nova logxloko riprocxis la edzon. Plejparto de la objektoj de interparoloj inter la geedzoj, precipe la infanedukado, rezultigis la problemojn, pri kiuj estis rememorataj kvereloj, kaj la kvereloj cxiuminute pretis ekflagri. Restis nur tiuj raraj periodoj de amemo, kiuj iam venis al la geedzoj, sed dauxris mallonge. Tio estis insuletoj, al kiuj ili ankris sin portempe, sed poste denove plongxis en la maron de kasxata malamikeco, manifestigxanta en reciproka fremdeco. Tiu fremdeco povus cxagreni Ivanon Iljicx, se li opinius, ke tiel ne devus esti, sed nun li jam agnoskis tiun staton ne nur kiel normalan, sed kiel celon de sia agado en la familio. Lia celo estis cxiam pli kaj pli liberigi sin de tiuj malagrablajxoj kaj atribui al ili karakteron decan kaj sennocan; kaj li atingis gxin per tio, ke li cxiam malpli da tempo pasigis kun la familio, kaj kiam li estis devigata tion fari, li penis sekurigi sian staton per cxeesto de fremdaj personoj. Sed la cxefa afero por Ivan Iljicx estis la ofico. En la ofica mondo koncentrigxis por li la tuta intereso de la vivo. Kaj tiu intereso ensorbis lin. La konscio pri sia potenco, pri eblo pereigi ajnan homon, kiun li ekvolus pereigi, graveco, ecx aspekta, de sia veno en la jugxejon kaj de renkontoj kun subuloj, sia sukceso antaux la superuloj kaj subuloj, kaj cxefe, sia majstreco gvidi procesojn, kiun li sentis " cxio cxi gxojigis lin kaj plenigis lian vivon, kune kun kamaradaj konversacioj, tagmangxoj kaj visto. Do gxenerale la vivo de Ivan Iljicx dauxre iris tiel, kiel gxi devis iri laux lia opinio: agrable kaj dece.


Tiel li travivis pliajn sep jarojn. La pliagxa filino estis jam deksesjara, ankoraux unu infano mortis, kaj restis knabo-gimnaziano, la objekto de malkonkordo. Ivan Iljicx volis fordoni lin al jura lernejo, sed Praskovia Fjodorovna spite fordonis al gimnazio. La filino lernis hejme kaj kreskis bonorde, ankaux la knabo lernis ne malbone.

Загрузка...