" Kio al vi?

" Nenio. Faligis hazarde.


Sxi eliris, alportis kandelon. Li kusxis, peze kaj tro rapide spiranta, kiel homo, kurinta verston, per senmovigxintaj okuloj rigardis sxin.


" Kio al vi, Jean?

" Nenio o. Fa li gis. " Kion ja diri. Sxi ne komprenos , " li pensis.


Sxi vere ne komprenis. Sxi levis la sxranketon, bruligis por li kandelon kaj haste foriris: sxi devis adiauxi gastinon.


Kiam sxi revenis, li estis plu kusxanta surdorse, rigardante supren.


" Kio al vi, cxu pli mavas?

" Jes.

Sxi balancis perkape, iom sidis.

" Cxu vi scias, Jean, mi pensas, ke eble ni invitu sinjoron Lesxcxetickij hejmen.


Tio signifis la faman doktoron inviti kaj ne sxpari monon. Li venene ridetis kaj diris: Ne . Sxi iom sidis, alvenis kaj kisis lian frunton.


Li malamegis sxin per cxiuj animfortoj en tiu momento, kiam sxi estis kisanta lin, kaj strecxis sin, por sxin ne forpusxi. " Adiaux. Donu Dio, ke vi ekdormu. " Jes.


VI

Ivan Iljicx vidis, ke li mortas, kaj estis en konstanta despero. En profundo de la animo Ivan Iljicx sciis, ke li mortas, sed li ne nur ne kutimigxis al tio, sed li simple ne komprenis, neniel povis kompreni tion.


La ekzemplo de silogismo, kiun li lernis en logiko de Kiesewetter: Kaj estas homo, la homoj estas mortemaj, tial Kaj estas mortema, " sxajnis al li dum lia tuta vivo korekta nur rilate al Kaj, sed neniel al li mem. Tiu estis Kaj " homo, gxenerale homo, kaj tio estis plene justa; sed li estis ne Kaj, ne gxenerale homo, sed li cxiam estis tute, tute aparta de cxiuj estulo. Li estis Ivacxjo kun maman kaj papan, kun Micxjo kaj Vlacxjo, kun ludiloj, kocxero, kun vartistino, poste kun Katinjo kun cxiuj gxojoj, malgxojoj, admiroj de infaneco, adolesko, juneco. Cxu por Kaj estis tiu odoro de pilketo el ledaj strioj, kiun tiom sxatis Ivacxjo? Cxu Kaj tiel kisadis la manon de la patrino, kaj cxu por Kaj tiel susuris la silko en faldoj de la patrina robo? Cxu li ribelis pro kuketoj en la jura lernejo? Cxu Kaj tiel estis enamigxinta? Cxu Kaj povis tiel gvidi kunsidon?


Do Kaj vere mortemas, por li estas korekte morti, sed por mi, Ivacxjo, Ivan Iljicx, kun cxiuj miaj sentoj, pensoj, " estas ja alia afero. Do ne povas esti, ke mi devus morti. Tio estus tro terura.

Загрузка...