" Vivi? Kiel vivi? " demandis la anima vocxo.

" Jes, vivi, kiel mi vivis antauxe: bone, agrable.

" Kiel vi vivis antauxe, bone kaj agrable? " demandis la vocxo. Kaj li komencis rerigardi en imago la plej bonajn minutojn de sia agrabla vivo. Sed " stranga afero " cxiuj cxi plej bonaj minutoj de la agrabla vivo sxajnis nun esti tute aliaj, ol ili sxajnis tiam. Cxiuj, krom la unuaj infanaj rememoroj. Tie, en la infaneco, estis io efektive agrabla, kun kio oni povus vivi, se gxi revenus. Sed tiu homo, kiu spertis tiun agrablon, jam ne ekzistis: tio estis kvazaux rememoro pri iu alia.


Kiam komencigxis tio, kies rezulto estis li nuna, Ivan Iljicx, do tuj cxiuj sxajnaj tiamaj gxojoj nun degelis antaux liaj okuloj kaj transformigxis en ion mizeran kaj ofte abomenan.


Ju pli fore de la infaneco, ju pli proksime al la nuno, des pli mizeraj kaj dubindaj estis la gxojoj. Komencigxis tio de la jura lernejo. Tie estis ankoraux io efektive bona: tie estis gajo, estis amikeco, estis esperoj. Sed en la superaj klasoj jam malpli oftis tiuj bonaj minutoj. Poste, dum la unua ofico cxe la guberniestro, denove aperis bonaj minutoj: rememoroj pri amo al virino. Poste cxio cxi miksigxis, kaj ankoraux malpli da bono restis. Poste ankoraux malpli da bono, kaj ju pli proksime, des malpli multe.


Edzigxo tiel senpripensa, kaj seniluziigxo, kaj odoro el la busxo de la edzino, kaj sentemo, afektado! Kaj tiu malviva ofico, kaj tiuj zorgoj pri mono, kaj tiel dum unu jaro, kaj dum du, dum dek, dum dudek, " kaj cxio sama. Kaj ju pli proksime, des pli malvive. Kvazaux mi kontinue descendus de monto, imagante ke mi ascendas. Gxuste tiel estis. Laux la socia opinio mi ascendis, kaj precize tiomgrade el sub mi foriris la vivo Kaj jen pretas, mortu!


Do kio gxi estas? Por kio? Ne povas esti. Ne povas esti, ke tiel sensenca kaj acxa estus la vivo? Sed se gxi vere estis tiel acxa kaj sensenca, do kial morti, kaj morti suferante? Io ne tielas. Eble mi vivis ne tiel, kiel endas? " venis al li subite en la kapon. " Sed kial do ne tiel, se mi faris cxion kiel necesas? " li diris al si kaj tuj pelis for de si tiun solan solvon de la tuta enigmo de vivo kaj morto, kiel ion tute ne eblan.


"Kion do vi volas nun? Cxu vivi? Kiel vivi? Vivi kiel vi vivas en la jugxejo, kiam jugxasistanto anoncas: La jugxo venas!.. La jugxo venas, venas la jugxo, " li ripetis al si. " Jen gxi estas, la jugxo! Sed mi ja ne kulpas! " li ekkriis kolere. " Pro kio? " Kaj li cxesis plori kaj, turninte la vizagxon al la muro, ekpensis cxiam pri la samo: kial, pro kio estas tiu cxi teruro?


Sed pensante kiom ajn longe, li ne trovis respondon. Kaj kiam lin vizitis " gxi vizitis lin ofte " la penso pri tio, ke cxio cxi okazas, cxar li vivis ne tiel, li tuj rememoris la tutan korektecon de sia vivo kaj pelis for tiun strangan penson.

Загрузка...