" Por vi, mi opinias, tre malagrablas. Pardonu min. Mi ne povas. " Indulgu, via mosxto, " Gerasim ekbrilis per la okuloj kaj vidigis siajn junajn blankajn dentojn. " Kial ne labori iomete? Via afero estas malsani.
Kaj li per lertaj, fortaj manoj faris sian kutiman aferon kaj eliris facilpasxe. Kaj post kvin minutoj, same facilpasxe, li revenis.
" Gerasim, " li diris, kiam tiu remetis la puran lavitan fekujon, " helpu min, mi petas, venu cxi tien. " Gerasim alvenis. " Levu min. Por mi sola malfacilas, sed Dmitrijon mi forsendis.
Gerasim venis; per la forta brako, same facile kiel li pasxis, cxirkauxprenis lin, lerte mole levis kaj subtenis, per la alia brako suprentiris la pantalonon kaj intencis sidigi. Sed Ivan Iljicx petis lin konduki lin al la sofo. Gerasim, sen fortostrecxo kaj kvazaux ne premante, kondukis lin, preskaux porte al la sofo kaj sidigis. " Dankon. Kiel vi lerte, bone cxion faras.
Gerasim denove ridetis kaj volis foriri. Sed al Ivan Iljicx estis kun li tiel bone, ke li ne emis forpermesi. " Jen kio: movu al mi, mi petas, tiun segxon. Ne, tiun cxi, sub la krurojn. Al mi pli bonas, kiam miaj kruroj pli altas.
Gerasim alportis la segxon, starigis gxin sen frapo, mallevis precize gxis la planko kaj levis la krurojn de Ivan Iljicx sur la segxon. Al Ivan Iljicx sxajnis, ke li sentis faciligxon en la momento, kiam Gerasim estis alte levanta liajn krurojn. " Al mi pli bonas, kiam miaj kruroj pli altas, " diris Ivan Iljicx. " Submetu al mi tiun kusenon.
Gerasim faris tion. Li denove levis la krurojn kaj metis. Denove al Ivan Iljicx igxis pli bone, dum Gerasim estis tenanta liajn krurojn. Kiam li mallevis ilin, al li sxajnis pli malbone.