" Sed pro kio li, fakte, suferis?

" La doktoroj ne povis difini. Ili difinadis, sed malsame. Kiam mi vidis lin lastfoje, al mi sxajnis, ke li resanigxos. " Kaj mi ne vizitis lin ecx depost la festoj. Cxiam intencis.


" Cxu li havis kapitalon?

" Sxajne, ion tre malgrandan cxe la edzino. Sed tute bagatelan. " Jes, necesas veturi. Terure malproksime ili logxis. " Malproksime de vi. De vi cxio malproksimas. " Jes, li ne povas min pardoni, ke mi logxas trans la rivero, " ridetante pri Sxebek diris Pjotr Ivanovicx. Kaj oni ekparolis pri longeco de urbaj distancoj kaj ekiris al la kunsidejo.


Krom la provokitaj per tiu morto en cxiu persono meditoj pri promociaj kaj eblaj oficaj sxangxoj, kiujn tiu morto povos kauxzi, la fakto de la morto de proksimulo vekis en cxiuj informigxintoj, kiel cxiam, la senton de gxojo pro tio, ke mortis li, sed ne mi. Jen " li mortis, sed mi ne , " pensis aux sentis cxiu. Kaj la proksimaj konatoj, tiel nomataj amikoj de Ivan Iljicx, pensis kontrauxvole ankaux pri tio, ke nun ili bezonos plenumi tre enuajn devojn de deco, cxeesti la funebran ceremonion kaj viziti la vidvinon por kondolenci.


La plej proksimaj estis Fjodor Vasiljevicx kaj Pjotr Ivanovicx.


Pjotr Ivanovicx estis lia kamarado en jura lernejo kaj sentis sian devon antaux Ivan Iljicx.


Sciiginte en tagmangxo al la edzino la informon pri la morto de Ivan Iljicx kaj konsiderojn pri eblo enpostenigi la bofraton cxi-distrikte, Pjotr Ivanovicx, ne volante ripozi, surmetis frakon kaj veturis al Ivan Iljicx.


Cxe la dompordo de Ivan Iljicx staris privata kalesxo kaj du fiakroj. Sube, en la vestiblo apud la pendigilo estis apogita al la muro la orbrokata cxerkfermilo kun kvastetoj kaj glaceigita galono. Du nigre vestitaj sinjorinoj estis demetantaj la felpaltojn. Unu konata " la fratino de Ivan Iljicx, la alia sinjorino nekonata. Sxvarc, kamarado de Pjotr Ivanovicx, estis subeniranta kaj, vidinte de la supra sxtupo la envenanton, haltis kaj palpebrumis al li, kvazaux dirante: Stultajxon faris Ivan Iljicx; sed mi kaj vi ne tielas .


La vizagxo de Sxvarc kun angleskaj vangoharoj kaj la tuta magra figuro en frako montris, kiel cxiam eskvizitan solenecon, kaj tiu soleneco, cxiam kontrauxanta la ludemon de Sxvarc, cxi tie havis apartan spicon. Tiel pensis Pjotr Ivanovicx.


Pjotr Ivanovicx lasis la sinjorinojn trairi antaux si kaj malrapide sekvis ilin al la sxtuparo. Sxvarc ne descendis, sed haltis supre. Pjotr Ivanovicx komprenis la kialon: li, evidente, volis interkonsenti, kie kartludi hodiaux. La sinjorinoj trairis sxtuparen al la vidvino, kaj Sxvarc, kun severe kunpremitaj fortikaj lipoj kaj ludema rigardo, brovsignis al Pjotr Ivanovicx, montrante dekstren, al la cxambro de la mortinto.


Pjotr Ivanovicx eniris, kiel tio kutime okazas, kun nekompreno pri tio, kion li tie devas fari. Li sciis nur, ke krucosignoj en tiaj situacioj neniam superfluas. Li ne estis tute certa, cxu necesas samtempe ankaux klini sin, do tial li elektis la mezon: enirinte li krucosignis kaj kvazaux iomete klinigxus. Kiom permesis al li la man- kaj kapmovoj, li samtempe cxirkauxrigardis la cxambron. Du junuloj, unu gimnaziano, sxajne, la nevoj, krucosignante eliris el la cxambro. Maljunulino staris senmove. Kaj sinjorino kun strange levitaj brovoj ion flustradis al sxi. Akolito en surtuto, vigla, decidema, lauxtlegis ion kun emfazo malebliganta ajnan kontrauxdiron; bufedservisto Gerasim, facilpasxe preteririnte antaux Pjotr Ivanovicx, ion sxutis surplanken. Vidinte tion, Pjotr Ivanovicx tuj sentis facilan odoron de putrigxanta kadavro. Pjotr Ivanovicx dum sia lasta vizito al Ivan Iljicx vidis tiun viron en la kabineto; li plenumis devojn de flegisto kaj Ivan Iljicx speciale sxatis lin. Pjotr Ivanovicx plu krucosignis kaj iomete klinis sin je direkto meza inter la cxerko, akolito kaj ikonoj sur tablo en angulo. Poste, kiam la krucosigna movo per mano eksxajnis al li tro dauxra, li haltis kaj komencis rigardi la mortinton.


La mortinto kusxis, kiel cxiam kusxas mortintoj, precipe peze, morte droninte per rigidaj membroj en la cxerka sternajxo, kun poreterne fleksigxinta kapo sur kuseno kaj etendis, kiel cxiam etendas mortintoj, sian flavan vakseskan frunton kun kalvetaj kavigxintaj tempioj kaj ankran nazon, kvazaux premantan la supran lipon. Li tre sxangxigxis, pli maldikigxis ekde kiam Pjotr Ivanovicx lastfoje vidis lin, sed samkiel cxe cxiuj mortintoj lia vizagxo estis pli bela, cxefe " pli gravmiena, ol cxe la vivulo. La vizagxo miene esprimis, ke cxio farenda jam faritas, kaj faritas korekte. Krom tio, la mieno esprimis ankaux riprocxon aux memorigon al vivantoj. Tiu memorigo sxajnis al Pjotr Ivanovicx malkonvena, aux almenaux ne koncernanta lin. Io igxis al li malagrabla kaj tial Pjotr Ivanovicx refoje haste krucosignis kaj, kiel al li sxajnis, tro haste, nekonforme al deco, turnis sin kaj iris al la pordo. Sxvarc estis atendanta lin en traira cxambro, largxe disstariginte la krurojn kaj ludante ambauxmane postdorse per sia cilindro. Unusola rigardo al la petolema, pura kaj eleganta figuro de Sxvarc fresxigis Pjotron Ivanovicx. Pjotr Ivanovicx komprenis, ke Sxvarc staras super tio kaj ne cedas al mornaj impresoj. Sola lia aspekto esprimis: la incidento de funebro pri Ivan Iljicx neniel estas suficxa preteksto por perturbi la tagordon, do nenio povas malhelpi jam cxi-vespere klaki per nova ludkartaro, malpakante gxin, dum servisto estos stariganta kvar kandelojn. Gxenerale ne estis kauxzo por supozi, ke tiu incidento povus malhelpi nin agrable pasigi ankaux la hodiauxan vesperon. Gxuste tion li diris flustre al la preteriranta Pjotr Ivanovicx, proponante kunigxi por partio cxe Fjodor Vasiljevicx. Sed evidente al Pjotr Ivanovicx ne bonsortis ludi cxi-vespere. Praskovia Fjodorovna, malalta grasa virino, spite cxiujn penojn arangxi la malon, tamen largxigxanta de la sxultroj suben, tute nigravesta, kun puntokovrita kapo kaj kun strange levitaj brovoj, samkiel la sinjorino starinta kontraux la cxerko, eliris el siaj cxambroj kun aliaj sinjorinoj, kaj akompaninte ilin al la pordo de la mortinto, diris: " Tuj okazos la rekviemo, bonvolu veni.


Sxvarc, neklare klininte sin, haltis, nek akceptante nek rifuzante klare tiun proponon. Praskovia Fjodorovna, rekoninte Pjotron Ivanovicx, suspiris, proksimigxis al li, prenis lian manon kaj diris: " Mi scias, ke vi estis vera amiko de Ivan Iljicx " kaj sxi rigardis lin, atendante agojn konformajn al tiuj vortoj.


Pjotr Ivanovicx sciis, ke, samkiel tie necesis krucosigni, cxi tie necesis premi la manon, suspiri kaj diri: Kredu min! Li gxuste tiel faris. Kaj farinte, eksentis, ke la rezulto aperis dezirata " li estis kortusxita samkiel ankaux sxi. " Ni iru, dum tie ne komencigxis; mi bezonas paroli kun vi, " diris la vidvino. " Donu vian manon.


Pjotr Ivanovicx donis la manon, kaj ili ekiris al la internaj cxambroj, preter Sxvarc, kiu malgaje palpebrumis al Pjotr Ivanovicx: Jen la ludo! Do ne ofendigxu, sed ni prenos alian partneron. Eblos ludi kvinope, kiam vi liberigxos , " diris lia petolema rigardo.


Pjotr Ivanovicx suspiris ecx pli profunde kaj malgaje, kaj Praskovia Fjodorovna dankeme premis lian manon. Veninte en sxian gastocxambron, drapiritan per rozkolora kretono, kun malforta lampo, ili sidigxis cxe tablo: sxi sur la sofon, kaj Pjotr Ivanovicx sur malaltan pufsegxon kun malagordigxintaj risortoj, mise cedintan sub lia sido. Praskovia Fjodorovna volis averti, ke li sidigxu sur alian segxon, sed sxi trovis tiun averton malkonvena al sxia stato kaj rezignis. Sidigxante sur la pufsegxon, Pjotr Ivanovicx rememoris, kiel Ivan Iljicx estis arangxanta tiun cxambron kaj konsultis lin pri tiu rozkolora kretono kun verdaj folioj. Sidigxante sur la sofon kaj preterirante la tablon (gxenerale la cxambro plenis de ajxoj kaj mebloj) la vidvino krocxigxis per nigraj puntoj de sia nigra pelerino al cxizajxoj de la tablo. Pjotr Ivanovicx levigxis por malkrocxi, kaj la pufo, liberigxinta sub li, ekbalancigxis kaj pusxetis lin. La vidvino mem provis dekrocxi sian punton, kaj Pjotr Ivanovicx denove sidigxis, premante la ribelantan pufon. Sed la vidvino ne sukcesis dekrocxi cxion, kaj Pjotr Ivanovicx denove levigxis, kaj la pufo denove ekribelis kaj ecx klakis. Kiam cxio cxi finigxis, sxi prenis puran batistan naztukon kaj komencis plori. Tamen Pjotron Ivanovicx fridigis la epizodo kun la punto kaj luktado kontraux la pufo, kaj li sidis severmiene. Tiun neoportunan staton interrompis Sokolov, la bufedisto de Ivan Iljicx, kun raporto pri tio, ke la loko sur la tombejo, indikita de Praskovia Fjodorovna, kostos ducent rublojn. Sxi cxesis plori kaj, viktim-aspekte rigardante al Pjotr Ivanovicx, diris france, ke al sxi estas tre malfacile. Pjotr Ivanovicx silente gestis, esprimante senduban certecon pri tio, ke aliel ne eblus. " Bonvolu fumi, " sxi diris per la vocxo degna kaj samtempe deprimita kaj ektraktis kun Sokolov la problemon pri la prezo de la loko. Pjotr Ivanovicx ekfumante auxdis, ke sxi tre detale demandis pri diversaj prezoj de terpecoj kaj determinis la akceptendan. Krome, fininte pri la loko, sxi ordonis ankaux pri kantistoj. Sokolov foriris. " Mi cxion faras mem, " sxi diris al Pjotr Ivanovicx, formovante flanken la albumojn, kusxintaj surtable; kaj rimarkinte, ke cindro minacas al la tablo, senprokraste movis al Pjotr Ivanovicx cindrujon kaj ekparolis: " Mi opinias hipokrito certigi, ke mi pro la malgxojo ne povas okupigxi pri praktikaj aferoj. Male, se io povas ne konsoli min sed distri, tio estas la zorgoj pri li. " Sxi denove prenis la naztukon, kvazaux plorante, kaj subite, kvazaux venkante sin, ektremis kaj komencis paroli trankvile:

Загрузка...