" Mi bezonas al Pjotr Ivanovicx.

Li veturis al la amiko, kiu havis amikon doktoron. Kaj kun li al la doktoro. Li trovis lin kaj longe konversaciis kun li.


Traktante anatomie kaj fiziologie la detalojn pri tio, kio, laux la doktora opinio, okazadis en li, li cxion komprenis.


Estas unu umajxo, eta umajxo en la cekumo. Cxio cxi povis normaligxi. Plifortigi energion de unu organo, malpliigi funkciadon de alia, okazos ensorbigxo kaj cxio normaligxos. Li iom malfruis al tagmangxo. Tagmangxis, gaje parolis, sed longe ne povis foriri por okupi sin. Fine li iris en la kabineton kaj tuj sidigxis por labori. Li legis dosierojn, laboris, sed la konscio, ke li havas prokrastitan gravan intiman aferon, pri kiu li okupigxos fine, ne forlasis lin. Kiam li finis la aferojn, li rememoris, ke tiu intima afero estis pensoj pri la cekumo. Sed li ne cedis al ili, li iris en la gastcxambron por teumi. Estis gastoj, oni interparolis kaj pianludis, kantis; estis la jugxesploristo, la dezirata fiancxo de la filino. Ivan Iljicx pasigis tiun vesperon, laux rimarko de Praskovia Fjodorovna, pli gaje ol la aliajn, sed li ecx por unu minuto ne forgesis, ke li havas prokrastitajn gravajn pensojn pri la cekumo. Je la dek-unua horo li adiauxis kaj iris al si. Li dormis sola ekde la komenco de sia malsano, en cxambreto apud la kabineto. Li venis, senvestigxis kaj prenis romanon de Zola, tamen ne legis gxin, sed pensis. Kaj en lia imago okazadis tiu dezirata normaligxo de la cekumo. Ensorbigxis, eljxetigxis; restarigxis la korekta funkciado. Jes, cxio cxi veras, " li diris al si. " Nur necesas helpi al la naturo . Li rememoris pri la medikamento, levigxis, glutis gxin, kusxigxis surdorsen, atentante tion, kiel bonfartige efikas la medikamento kaj kiel gxi neniigas la doloron. Nur regule akcepti kaj eviti nocajn influojn; mi jam nun fartas iom pli bone, multe pli bone . Li palpis la flankon " lauxpalpe ne doloras. Jes, mi ne sentas, vere, jam multe pli bone . Li estingis kandelon kaj kusxigxis surflanke La cekumo korektigxas, ensorbigxas. Subite li eksentis la konatan malnovan, obtuzan, obsedan doloron " obstinan, softan, seriozan. En la busxo " la sama konata acxajxo. Eksucxatis la koro, nebuligxis en la kapo. Dio mia, dio mia! " li eldiris. " Denove, denove kaj neniam cxesos . Kaj subite li ekvidis la aferon de tute alia flanko. Cekumo! Reno, " li diris al si. " Ne pri la cekumo, ne pri la reno temas, sed pri la vivo kaj morto. Jes, la vivo estis, kaj jen gxi foriras, foriras, kaj mi ne povas reteni gxin. Jes. Kial sin trompi? Cxu ne evidentas al cxiuj, krom mi, ke mi mortas, kaj la demando estas nur pri kvanto de semajnoj, tagoj " nun eble. Jen estis lumo, kaj nun " tenebro. Jen mi estis tie cxi, kaj nun tien! Kien? Lin cxirkauxblovis frido, la spiro haltis. Li auxdis nur korbatojn. Mi ne estos, do kio estos? Nenio. Do kie mi estos, kiam mi ne estos? Cxu vere morto? Ne, mi ne volas . Li saltlevigxis, volis bruligi kandelon, palpis per la tremantaj manoj, faligis la kandelon kun la ingo planken kaj refalis sur la kusenon. Kiucele? Tutegale, " li diris al si, rigardante mallumon per la malfermitaj okuloj. " Morto. Jes, morto. Kaj ili ne scias, kaj ne volas scii, kaj ne kompatas. Ili ludas. (Li auxdis forajn, trans la pordo, resonojn de vocxo kaj ritornelojn). Por ili tutegalas, sed ankaux ili mortos. Stultular'. Mi pli frue, kaj ili poste; ankaux al ili estos la samo. Sed ili gxojas. Brutoj! Kolero sufokadis lin. Kaj al li igxis turmente, netolereble peze. Ja ne povas esti, ke cxiuj cxiam estas destinitaj por tiu terura timo. Li levigxis. Io ne tielas; necesas trankviligxi, necesas pripensi cxion dekomence . Kaj jen li komencis pripensi. Jes, komenco de malsano. Frapis la flankon, kaj mi estis cxiam la sama, kaj nun kaj morgaux; iom doloris, poste doktoroj, poste tedo, angoro, denove doktoroj; kaj mi iris cxiam pli kaj pli proksimen al abismo. Fortoj malplias. Pli proksimen, ankoraux pli. Kaj jen mi estingigxis, al mi lumo en la okuloj mankas. Kaj morto, sed mi pensas pri cekumo. Pensas pri tio, kiel ripari la intestacxon, sed tio estas morto. Cxu vere morto? Denove lin ekobsedis teruro, li ekanhelis, klinigxis, sercxis alumetojn, premis per kubuto sxranketon. Gxi malhelpis al li kaj dolorigis, li ekkoleris kontraux gxi, premis kun rankoro pli forte kaj faligis la sxranketon. Kaj en despero, anhelante, li falis surdorsen, atendante tujan morton.


La gastoj tiutempe estis forveturantaj. Praskovia Fjodorovna adiauxis ilin. Sxi auxdis la falon kaj eniris.

Загрузка...