Eniris la filino, pompe vestita, kun nudigita juna korpo, sed ja korpo igis lin tiel suferi. Kaj sxi gxin elmontris. Forta, sana, evidente amanta kaj indignanta pro la malsano, suferoj kaj morto, malhelpantaj al sxia felicxo.
Eniris ankaux Fjodor Petrovicx en frako, frizita la Capoul, kun longa vejnoza kolo, strikte cxirkauxpremita per blanka kolumo, kun grandega blanka brusto kaj cxirkauxtegitaj fortaj femuroj en streta nigra pantalono, kun unu blanka ganto surmane kaj kun cilindro.
Post li nerimarkite enrampis ankaux la gimnazianeto en la nova uniformo, povrulo, en gantoj kaj kun terura bluo sub la okuloj, kies signifon sciis Ivan Iljicx.
La filo cxiam estis por li kompatinda. Kaj horora estis lia timigita kaj konsola rigardo. Krom Gerasim, sxajnis al Ivan Iljicx, nur sola Vacxjo lin komprenis kaj kunsentis.
Cxiuj sidigxis, ree demandis pri la sanstato. Okazis silento. Elinjo demandis la patrinon pri binoklo. Okazis kverelo inter la patrino kaj filino, kiu kaj kien sxovis gxin. Rezultis malagrable.
Fjodor Petrovicx demandis Ivanon Iljicx, cxu tiu vidis Sarra Bernhardt. Ivan Iljicx dekomence ne komprenis, pri kio oni lin demandas, kaj poste diris: