"Chu estas bona la inklin'
Por shtel-kaptado de kokin'?"
Demandis Kamparan' al Vulpo dum renkonto:
"Chu vin ne tushas honto?
Mi diras simple, sen sekret', —
En via profesi' en via shtel-ripet'
Forestas ombro ech de la konduto bona.
Ghi estas peko, maldecajh' fripona,
Insultas vin la tuta mond',
Kaj chiutage sen volont'
Vi sentas timon pri estont', —
En birda kort' forlasi vian felon!
Chu plachas vin provoki mort-kruelon?"
"Jes mia viv' ne estas por plezur' ",
Respondis Vulpo pente:
"De chiu flank' — suferas mi turmente,
Shtelita mangh' min nauzas nur.
Verdire, mi honestas lau natur'!
Sed kion fari? Viv-bezono!
Kaj krome, mia amikul',
Ghi estas en la mond' regul', —
Ne sola mi imitas al fripono.
Jes, mia profesi' ne dolchas lau afer',"
Kampul' rimarkis kun sincer':
"Se via diro estas ver', —
De via pek' mi savon donos
Honestan panon mi proponos.
En mia birda kort' farighu vi gardist',
Kaj kontrau fremda vulp' defendu kun persist'.
Kompense en la viv' nenion vi bezonos,
Pri ajna agrablajh' senmanke vi disponos."
Post tiu bel-propon' farighis la kontrakt',
Komencis nia Vulp' gardadon kun ekzakt'.
Al Vulpo venis jam la viv' alloga, glata:
Mastrumo — en richec', la vivo estas sata,
La viv' farighis fest',
Grasighis nia best'.
Sed mankas la stimul' por vivo en honest',
La neshtelita mangh' ne plachas al ruzul',
Kaj venis por honest' finigho tre malbona:
En nokta nigra hor' la Vulpo plej fripona
Kokinojn de Kampul' ekstermis ghis la nul'.
La hom' honesta kun skrupul'
Ech malgrau viv' de mizerul'
Aferon shtelan preterpasas;
Sed la fripono, ech richul', Shteladon tute ne forlasas.