MALSHPARULO KAJ HIRUNDO

Okazis, juna bel-sinjor',

La heredinto de havajho richa,

Malshparis ghin por la plezur' felicha,

Kaj fine venis hor',

Ke restis el havajh' nur palto sola:

Char blovis tiam vintro en sever',

Timigis lin la frosto negh-tavola.

Jen vidas li Hirundon en aer',

Kaj oni scias bone —

Alflugas la hirund' al ni printemp-sezone.

Do vendis li la palton lastan for.

Ghi estas en printemp' objekto sen valor'.

Chu vesti varme sin, dum strebas tuta tero

Al ghojo de printemp' kaj luksa bel-vetero,

Dum fughas griza frost' al norda region'!

Konkludo estis lau rezon'.

Forgesis tamen li pri la proverba vero:

Ke unu nur hirund' ne gravas por sezon'.

Kaj fakte: en subit' revenis frost' rigora,

Jen knaras veturil' sur negho krak-sonora,

Plenfumas kamentub' kaj vitrojn kun grad'

Ornamas jam glaci'.

Pro frosto la sinjor' farighis larme-plora,

Jen vidas li sur negh' kadavron de Hirund'.

Frapita de chagren' ghis la anim-profund',

Tremante pro malvarm', li diris en ekzalto:

"Sentauga bird'! Vin kaptis morta fin',

Sed multe mi plenfidis vin, —

Kaj jen en la rezult' mizeras mi sen palto."

Загрузка...