SKATOLO

Ni ofte pensas pri fervor'

Kaj pri neceso de labor',

Ja kie taugas nur konjekto

Por simpla solvo de projekto.

De fama majstro venis Skatolet'.

Belega estis ghi, plej luksa en figuro,

Kaj chiu pri Skatol' admiris sen mezuro.

"Skatolo estas kun sekret',"

Proklamas nun saghul' de mehhaniko:

"Forestas en Skatol' serur'.

Kaj tamen mi malfermos ghin, amiko.

Sed vi ne moku tion nur!

Sekreton solvos mi sendube kun sukces',

En mehhanik' mi majstras iom, jes."

Do li komencis studon por afer',

Cerbumas zorge pri mister',

Aplikas li por provo chian frapon,

Jen premas li najleton, jen la klapon,

Sed vana estas la turment'.

Balancas iu kapon,

Jen oni flustras moke en silent'.

Kaj oni audas jam senchese:

"Ne tiel, tute ne! Denove malsukcese!"

Li shvitis sen ripoz', lacighis ghis la fin',

Kaj laste lasis lin obstin'.

Malfermo de Skatol' enigmis sen shlosilo,

Sed simpla estis ghi — per levo de kovrilo.

Загрузка...