Kampuloj tri alpashis al vilagh',
Vojaghe por noktumo ili venis.
Post urba laborad' mongajnon ili prenis
Kaj nun al hejma lok' revenon entreprenis.
Chu taugas dorm' malsata dum vojagh'?
Do petas ili pri la mangho.
En la vilagh' malgrandas mangh-elekt':
Brasika sup' en poto sen efekt',
Sur plado kach', - jen tuta mangh-arangho.
En granda urb' plibonas la manghad'.
Ne gravas ghi. Nur estu sata stat',
Jen gastoj lau kutim' kun pio krucosigna
Eksidis por manghad' al tablo ligna.
Konjektis unu el la grup',
Ke ne sufichas por amikoj sup'.
Do li decidis artifikon uzi
(Se mankas fort-aplik', necesas superruzi),
Kaj diris li: "Chu audis vi pri fam'?
Jen Fomo por milit' ekservos, certe jam."
"Jen,kia do milit'?" — "Jen, baldau estos ghi,
Pretendas nia regh' al china imperi'."
Komencis tiam du diskuti pri afer'
(Estante en proksirno al kulturo
Gazetojn ili legis kun plezuro).
Jen pri milit' ekighis konsider',
Kaj komencighis tuj pri politik' diskuto,
Konjektoj saghaj kaj disputo.
Efikon bonan havis la ruzul':
Dum du disputis kaj milit-aranghis,
La tria senescepte chion manghis,
Kaj por ceteraj restis nul'.
Pri fremdaj temoj iu homo
Volonte frazas en diskut' —
Pri hinda sorto kaj kondut'
Parolas li tre klare, sen balbut'.
Sed senantente, dum disput',
Forbrulas lia propra domo.