Chu en klerigh' sin kashas la utilo?
Profiton certan donas ghi.
Sed, lau erar', tre ofte miksas ni
Bonecon de klerigh' kun lukso, brilo,
Ech kun malvirto au similo.
Necesas do pripensi pri afer':
Dum skrapas ni krudajhon de malkler',
La sentoj sen difekt' disfloru en liber',
Inklinu la spirit' al tutmodesta moro,
Simplecon puran strebu la anim',
Kaj per la falsa bel-esprim'
Ne brilu malhonor' anstatau ghusta gloro.
Pri tiu vero kaj maksim'
Tre gravan libron povus mi eldoni,
Sed mi ne volas en gravajhoj droni;
La veron en kombin' kun sherco-ironi'
En rekta fablo simple montros mi.
Jen vivis kamparan', rakontas oni.
Hazarde trovis li Dukaton sur la ter',
Malpuran tute, polvan, en mizer'.
La kamparan' enspezon certan revas, —
Por la profit' alvenas jam propon'.
Sed lin obsedas pens': "Duoblon mi ricevos,
Rimedon scias mi kaj certe levos
Por la Dukat' valoron kun impon'."
Jen por afer' li prenas sablon, kreton
Kaj brikon en pulvor',
Plenumas li laboron tre konkretan:
Dukaton skrapas li per briko,
Kun plena energi'
Per sablo kaj per kret' Dukaton frotas li,
Ekbrilas la Dukat' pro tiu frot-efiko.
Kaj, vere, kiel flam', ekbriiis la Dukat',
Sed perdis ghi la pezon,
Do ankau sian prezon, —
Kaj venis por proflt' mizera rezultat'.