Ekpetis Mus' humile al Leono.
Permeson loghi nun en lia regiono.
Petante diris ghi: "Ja kvankam en arbar'
Potencas vi kun lauta gloro,
Neniu vin egalas en teroro,
Kaj kvankam via mugh' ne estas ordinar',
Sed kiu scias pri estonta vivo?
Rezulton kian havos efektivo?
Malgrandas tute mi,
Sed, eble, lau neces' utilos mi al vi,"
Ekkriis la Leon': "Mizer-malgranda besto!
Maldeca arogant'!
Meritas morton vi pro via senmodesto.
Forkuru tute for de mia regha land',
Au mi dispremos vin sen longa proceduro."
Malgranda nia Mus' kun timo kaj teruro
Forkuris en rapid' al fora malproksim'.
Sed frapis al Leon' la vengh' pro malhumilo.
Serchante pri tagmangh', li vagis lau kutim',
Subite trafis li al reto de kaptilo.
Li strebas sen rezult' kaj mughas kun sovagh',
Kun strecho kaj rezist' nur vane li protestas.
En reto lau perfid' li senelire restas, —
Kaj por publik-amuz' li sidas jam en kagh';
Nun rememoras li maldolche, kun domagh',
Ke povus, certe, Mus' necesan helpon fari,
Forkuron el kaptil' per akra dent' prepari,
Kaj pro fiera stult' li devas pentofari.
Leganto, shatas veron mi, —
Kaj jen aldon' al fabla ironi':
Ne vane la popol' esprimas kun rezono, —
Ne krachu puton, — lau bezono
Vi havos akvon por dispono.