DRAKO

En la chiel', tre fore de la ter',

Papera Drak' fluganta en aer'

Al papilio krias kun fier':

"Auskultu, kiel vi malgrandas sube!

Envio trafas vin sendube

Pro mia alta flugo en chiel'."

"Ho, tute ne! Ghi estas bagatel'.

Vi vane pompas kaj solenas!

Vi flugas en altec', sed shnuro vin retenas.

Do, malgrau via alt-nivel',

Ne estas vi proksima al felicho.

Modestas mia vivkondicho,

Sed flugas mi ja tute sen kontrol',

Lau mia propra vol',

Nek bruas, kiel vi, per zumo multa

Kaj stulta

Dum vivo tuta en amuza rol'."

Загрузка...