LIBELO KAJ FORMIKO

La Libelo-flirtulin'

Kantis gaje en somero,

Sed subite sur la tero

Al somer' alvenis fin'.

Tute mortis kampo grena,

Jam forestas tag' serena,

Kiam en folia verd'

Estis mangho kaj desert'.

Chio pasis; kun malvarmo

Venas tempo por mizer',

Mankas kantoj de somer';

Chu konvenas dum sufer'

Gaja kanto kiel garno?

Kun sopiro kaj chagren'

Al Formik' ghi rampas jen.

"Ne forlasu min, amiko,

Donu helpon kun efiko, —

Ghis printemp' kaj suna bril'

Ne rifuzu pri azil'."

"Amikin', ghi strangas vere,

Chu laboris vi somere?"

Shin demandas la Formik'.

"Chu mi eblon tiun havis?

En la herba milda mol'

Gaja kanto kun petol',

Kun amuz' nin plene ravis!"

"Ha, vi estis…" — ,Dum somero

Mi kantadis kun pasi'."

"Do vi kantis? — Bon-afero:

Nun ekdancu kun graci'!»

Загрузка...